Bahiaj mangrovoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono (flave ĉirkaŭate)
Mangrovoj de Espíritu Santo.

La bahiaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mangrovarbaroj. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la Atlantikaj arbaroj, biodiverseco-riĉaĵejo kaj tutmondaj 200-regiono,

Priskribo

Mangrovoj de Mangue Seco.

La bahiaj mangrovoj troviĝas en la subŝtato de Bahio, en la nordoriento de Brazilo. Ĝi okupas golfetojn, estuarojn, kaj riverelfluejoj laŭlonge de la marbordo ekde Recôncavo je Baía de Todos os Santos (Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj) en Bahio norde ĝis Doce-Rivero en Espirito-Santo. La totala ekoregiono ampleksas 2 100 kvadratajn kilometrojn de marbordaj akvoj kaj tersupraĵoj. La mangrovoj estas minacataj de urbanizada disvolviĝo kaj entreprenoj, kiaj salikokbienoj en Salinas da Margaridas, hakante la mangrovarbarojn por disvolvigi aranĝitan akvokulturon. Mangrovarbaj specioj inkluzivas tipajn tropikajn mangrovospeciojn de la Atlantika Oceano, kiajn manglon (Rhizophora mangle) el la Rhizophoraceae, Avicennia germinans el la Acanthaceae, kaj Laguncularia racemosa el la Combretaceae.

Bibliografio

angle Olson, D.M., E. Dinerstein, G. Cintrón, and P. Iolster 1996 : A conservation assessment of mangrove ecosystems of Latin America and the Caribbean. Final report for The Ford Foundation. World Wildlife Fund, Washington, D.C.
hispane Sanches, T. M. 1999 : Tartarugas Marinhas. Report presented to the Workshop "Biodiversidade da Zona Costeira e Marinha".

Vidu ankaŭ

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono


Neotropisaj mangrovarbaroj
NT1403 Bahamaj mangrovoj  Bahamoj
NT1404 Bahiaj mangrovoj  Brazilo
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj  Venezuelo
NT1419 Maranjaj mangrovoj  Brazilo
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj  Honduro,  Kostariko,  Nikaragvo
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas  Brazilo

Eksteraj ligiloj