Krnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krnov
germane: Jägerndorf, latine: Carnovia, pole: Krnów
urbo
Konstruaĵo de krnova urbodomo kun apuda ŝparejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Ŝoseo -
 - ŝoseo 1 I/45
 - ŝoseo 2 I/57
Memorindaĵoj Cvilín belvedero, Cvilín burgoruino
Konstruaĵoj Sinagogo en Krnov, Krnov kastelo
Riveroj Opava, Opavice
Situo Krnov
 - alteco 316 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 26″ N 17° 41′ 55″ O / 50.09056 °N, 17.69861 °O / 50.09056; 17.69861 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Bednářský vrch
 - alteco 588 m s. m.
Areo 44,40 km² (4 440 ha)
Loĝantaro 25 090 (31.12.2008)
Denseco 565,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1240
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 794 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597520
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 35
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Krnov
Retpaĝo: www.krnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Krnov (germane Jägerndorf, pole Karniów, Krnów, latine Carnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 1997 estis 26 178 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Polujo.

La urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de princlando Krnov. Inter 1523-1623 ĝin posedis brandenburgaj markgrafoj, post 1623 familio Liechtenstein. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio. En Krnov estas fabrikata konata trinkaĵo Kofola.

Esperanto en Krnov

La 15-an de februaro 1923 Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en tiama Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Krásné Loučky | Pod Bezručovým vrchem | Pod Cvilínem Ŝablono:PiedoMunicipoNav