Morbihan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morbihan
Insigno de Morbihan
Situo de Morbihan
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Numero 56
Prefektejo Vannes
Subprefektejoj Lorient
Pontivy
Prezidanto de la
departementa konsilio
François Goulard
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 768 687 (2021)
Areo 6 823 km²
Loĝdenso 113 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 42
Komunumaroj 21
Komunumoj 261
vdr

Morbihan [mɔʁbiɑ̃] estas departemento de Bretonio, la plej okcidenta regiono de Francio. Ĝia nomo devenas de la bretona Mor-Bihan signifante Malgranda Maro. La departemento situas sude de Bretonio. La Mor-Bihan-a golfo estas tre fama pro sia belegeco kun multaj insuloj, inter kiuj estas Île-aux-Moines (“insulo de la monaĥoj”, bretone Enizenac’h).

Ĉefaj urboj

Mapo de Morbihan
  • Vannes (bretonlingve Gwened): 52 683 loĝantoj en 2009
  • Lorient (An Oriant): 61 548 en 2011
  • Pontivy (Pondivi): 13 693 en 2008

La departemento entute enhavas 261 komunumojn.

Lingvoj

Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaŭ viglas la originaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo). En 2003, oni taksis, ke estas 50 000 bretonlingvaj uzantoj[mankas fonto].


Vidu ankaŭ