Nubleopardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nubleopardo
Neofelis nebulosa.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Neofelis
Gray, 1867
Specio: N. nebulosa (1821), N. diardi (2006)
Neofelis nebulosa, Neofelis diardi
(Griffith, 1821; Buckley-Beason et al 2006; Kitchener et al 2006)
Konserva statuso
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La nubleopardo (Neofelis nebulosa) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj estas specio kiu sin trovas en Hajnan-insulo, Gŭangŝji, Gŭangdong, Siĉŭan, Junnan, Fuĝjan de Ĉinio, Tajvano, Nepalo, Sikimo kaj sudorienta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kovriĝas per grizflava hararo, kun nigraj makuloj kaj strioj sur la kapo kaj kvar kruroj, kaj grandaj nubformaj makuloj sur la korpo. La nubleopardo estas 85-125 centimetrojn longa, kun vosto 76-92 centimetrojn longa, kaj pezas 16-23 kilogramojn.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalsa bestoj vivas en densaj arbaroj kaj marĉejoj de la tropikaj kaj subtropikaj zonoj.

Oni trovas ilin interalie en jenaj ekoregionoj : la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la meghalajaj subtropikaj arbaroj, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Muzelo de la nubleopardo

Tage ili dormas sur arbobranĉoj kaj nokte serĉas nutrajojn. Ili ofte sin jetas de arboj kontraŭ preterpasantajn bestojn por ilin kapti; kelkiam ili faras tion surtere. Prasimio, porko, cervo, kapro kaj birdo kaj muso estas iliaj manĝaĵoj. Ili manĝas ankaŭ kortobirdojn kaj kortobrutojn. La nubleopardo estas tre timema, precipe timas homojn, pro tio oni tre malfacile trovas ĝin. Ĝi estas lertulo de grimpado. Dum grimpado ĝia longa kaj dika vosto tenas ĝin ekvilibre. Ĝi estas besto vivanta sur arbo kaj malofte iras surtere. La bredata nubleopardo kelkiam fariĝas milda kaj aminda, sed ĝi malofte naskas idon. La idoj maturiĝas post 2-3 jaroj. La sovaĝa nubleopardino naskas ĉiufoje 2-4 idojn, kiuj pezas ĉiu ĉ. 150-200 gramojn. La haroj de ido diferencas de tiuj de la plenkreska leopardo, kaj ĝia vosto estas relative mallonga. Kiam la ido aĝas 6 monatojn, ĝiaj haroj jam fariĝas grizflavaj. Ses semajnojn post sia naskiĝo la juna nubleopardo povas grimpi sur arbon kaj ŝatas preni solidan manĝaĵon, en la deka semajno ĝi komencas manĝi viandon.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de nubleopardoj estas malmulta, tial ĝi estas listigita kiel unu el la bestoj protektataj de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

sama