Trinidado kaj Tobago
La Republic of Trinidad and Tobago (La Respubliko de Trinidado kaj Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobabgo, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6 % de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).
Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.
- Landkodo: TT.
- E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
- Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
- Areo: 5.128 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento George Maxwell Richards(2003).
- Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
- Loĝantaro: 1.305 mil (2005).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
- Pokapa MEP: 18.300 $ (2007).
Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.
Ekstera politiko
Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago
Eksteraj ligiloj
|
|