James Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Franck
Nobel-premiito
Persona informo
James Franck
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1882 (1882-08-26)
en Hamburgo,  Germana Imperiestra Regno
Morto 21-an de majo 1964 (1964-05-21) (81-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo tombejo Ohlsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoUsono vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino • Wilhelm-Gymnasium vd
Familio
Edz(in)o Hertha Sponer vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Emil Warburg • Paul Drude vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James FRANCK (26-an de aŭgusto 1882, Hamburg, Germanio21-an de majo 1964, Göttingen, Okcidenta Germanio) estis germandevena usona fizikisto, kiu ricevis dividitan (kun Gustav Hertz) Nobel-premion pri fiziko en 1925[1] pro malkovro de la leĝo pri kunpuŝo de atomoj kaj elektronoj.

Li studis kemion en la Hajdelberga Universitato, fizikon en la Berlina Universitato. En 1906 li doktoriĝis. Li estis inter 1911 kaj 1918 fizika profesoro de la Berlina Universitato. Li gvidis en 1918–20 la fizikan sekcion de la Fizika Kemia Instituto Imperiestro Vilhelmo. Oni nomumis lin en 1920 al eksperiment-fizika profesoro de la Universitato de Göttingen.

Li okupiĝis en Berlino kun Hertz pri kinetiko de la elektronoj, atomoj kaj molekuloj, pri elektra konduktiveco de la vaporoj kaj gasoj. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam libera elektrono interpuŝiĝas kun atomo, la elpuŝo de alia elektrono el la atomo bezonas minimuman energion kaj tiu energia kvanto (joniga potencialo) estas diversa ĉe la elementoj. La konstatoj de Franck kaj Hertz signifis la unuan eksperimentan pruvon de la kvantuma teorio de Niels Bohr.

James Franck, Chicago 1952

Franck en 1933 elparolis kontraŭ la aranĝoj de la nova nacisocialisma registaro, poste abdikis pri la katedro kiel protesto. Li translokiĝis kun sia familio en Usonon, kie oni faris lin en 1935 fizika profesoro de la baltimora Universitato Johns Hopkins. Tri jarojn poste, li iĝis gvidanto de la fizika-kemia katedro de la Ĉikaga Universitato.

Dum la Dua Mondmilito, li iĝis gvidanto de la metalurgia laboratorio de la universitato. Tiu instituto aktive partoprenis en la Projekto Manhattan, kiu celis produkton de atombombo. Post sukceso de la programo – en junio de 1945 – porparolis tiun sciencistan grupon, kiu instigis la militistajn gvidantojn prezenti la efikon de la bombo sur neloĝata areo, por la japanaj militestroj.

Li pensiiĝis kiel profesoro en 1947, sed plulaboris ĝis 1956 kiel gvidanto de la fotosintez-esplora grupo de la Ĉikaga Universitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]