Louis de Broglie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis de Broglie
Nobel-premiito
Persona informo
Louis Victor Pierre Raymond, duc de Broglie
Naskonomo Louis Victor Pierre Ramon de Brogli
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1892 (1892-08-15)
en Dieppe
Morto 19-an de marto 1987 (1987-03-19) (94-jaraĝa)
en Louveciennes
Tombo Neuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Neuilly-sur-Seine vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • Lycée Janson-de-Sailly vd
Subskribo Louis de Broglie
Familio
Dinastio House of Broglie vd
Patro Victor de Broglie vd
Patrino Pauline Célestine de La Forest d'Armaillé vd
Gefratoj Pauline de Broglie • Maurice de Broglie vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto • historiisto • teoria fizikisto • filozofo • scienca esploristo vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Paul Langevin vd
Verkado
Verkoj materiondo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis DE BROGLIE (15-an de aŭgusto 1892, Dieppe, Francio19-an de marto 1987, Parizo) estis franca fizikisto. Li estas konata ĉefe pro sia kvantumteoria laboro kaj pri malkovro de la ondospecifeco de la elektronoj. Li estis Nobel-premiita pri fiziko en 1929.

Broglie estis dua filo de franca aristokrata familio. La familio portas nomon de normandia urbeto kaj el la familio aperis ekde la 17-a jc. altrangaj oficiroj, politikistoj kaj diplomatoj.

Li rompis la familian tradicion, kiam li ekokupiĝis pri la scienco je efiko de sia pli maljuna frato, kiu estis fizikisto kaj havis bone ekipitan laboratorion en pariza palaco de la familio.

Li studis teorian fizikon en Sorbonne, sed diplomiĝis ankaŭ pri historio en 1909. Louis de Broglie soldatervis dum la unua mondmilito en radiostacio lokita en la Eiffel-turo.

Broglie en 1924 – en doktoriĝa laboro – disvolvis la revolucian teorion pri la elektronondoj, ke la materio havas ondan proprecon en atoma grando. Tiu penso baziĝis sur 20-jara propono de Albert Einstein.

Post la doktoriĝo, Broglie plulaboris en la Sorbonne, en 1928 iĝis profesoro pri la toria fiziko en la Instituto Henri Poincaré, kie li instruis ĝis 1962. Li agadis post 1945 ankaŭ kiel konsilisto de la Franca Atomenergia Instanco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]