9-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de januaro estas la 9-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 356 tagoj restas (357 en superjaroj).
Je la 9-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1154: Sintra en Portugalio iĝis urbo
- 1317: Reims: Filipo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1349: Svislando: en Bazelo oni bruligis ĉ. 700 judojn kiel supozitaj kaŭzantoj de la epidemio de pesto
- 1431: Rueno: ĉe eklezia episkopa juĝejo komenciĝis proceso de Johana de Arko
- 1493: Kristoforo Kolumbo kiel la unua eŭropano ekvidis manatojn, misopiniante ilin sirenoj
- 1522: Adriano la 6-a iĝis papo
- 1713: Granda Nordia Milito: sveda armeo bruligis urbon Altona
- 1719: Francio deklaris militon kontraŭ Hispanio
- 1760: Venko de afgana armeo kontraŭ Maratha Imperio en batalo de Barari Ghat
- 1768: En Londono okazis la unua moderna cirkarto
- 1788: Konektikuto fariĝis la 5-a ŝtato de Usono.
- 1788: Slovakio: Čadca urbiĝis
- 1792: Turkio kaj Rusio subskribis packontrakton en Iași
- 1797: Polaj Legioj en Italio fondiĝis
- 1805: Fiaska atako de brita armeo kontraŭ barata fortreso Bharatpur
- 1831: Pola poeto Juliusz Słowacki, ne kapabla militservi kun armilo enmane, eklaboris en ribela Diplomatia Oficejo de princo Adam Jerzy Czartoryski
- 1839: Louis Daguerre prezentis dagerotipion
- 1871: Francia-Prusia Milito: venko de franca armeo en batalo de Villersexel (en la regiono Franĉkonteo)
- 1878: Umberto la 1-a ektronis en Italio
- 1894: La unua filmo estas kopirajtita: 47 filmĉeloj pri ternanta viro fare de William Kennedy Dickson.
- 1900: Itala futbalklubo Società Sportiva Lazio fondiĝis
- 1912: Marista infanterio de Usono invadis Honduron
- 1917: Unua mondmilito: turka armeo estis forigita de duoninsulo Sinajo
- 1919: Pollando: ribelantoj de Grandpolujo aeratakis aviadilejon en Frankfurto ĉe Odro
- 1923: Juan de la Cierva sukcesis la unuan fojon flugi en aŭtogiro
- 1929: Londono: la unua kuraccela apliko de penicilino
- 1939: En la Akademio de Sciencoj de Francio nobelpremiulo Jean Baptiste Perrin prezentis publikaĵon pri malkovro de kemia elemento franciumo fare de Marguerite Perey
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Supera komandanto de SS kaj de polico en areo Gdańsk-Okcidenta Prusio Richard Hildebrandt raportis, ke sur subigita al li teritorio membroj de bataliono SS "Eimann" de Gdańsk murdis de oktobro ĝis decembro 1939 ĉ. 3400 mensmalsanulojn, en tio 1400 alveturigitaj de Okcidenta Pomerio; ĝenerala prokuroro de Poznań deklariĝis kontraŭ "mikso de pola kaj juda sango
- 1941: En Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; ĉefo de Varsovia distrikto nuligis disponon devigantan judojn kliniĝi antaŭ ĉiu renkontita germano
- Adolf Hitler decidis helpi italan militadon en Afriko;
- 1942: Germana polico pafekzekutis 14 polojn pro bruligo de objektoj en distrikto Nowe Miasto; germana sekureca polico raportis ke en norda kaj meza parto de la Dua Pola Respubliko disvolviĝas pola rezista movado kontraŭ Nazia Germanio kun granda rolo de katolikaj klerikoj
- Apud insulbordo de Minorko sinkis ŝipo, en kiu vojaĝis Jerzy Różycki, pola matematikisto kaj kriptologo kiu kunrompis la germanan ĉifrilon Enigma
- 1943: Varsovion vizitis Heinrich Himmler, kiu esprimis malkontenton pro nelikvido ĝis 1942 de juda geto kaj proponis konsideri translokigon de polaj oficiroj de militkaptitejoj al koncentrejoj, kie ili povus labori por militaj bezonoj; ĝendarmoj pafmortigis en Jaźwiny 5 personojn kun kaŝita ĉe ili soveta militkaptito
- 1944: En Orliska (distrikto Tarnobrzeski) ĝendarmoj pafmortigis 5 personojn
- Prezidento de Pollando en ekzilo Władysław Raczkiewicz dekrete transformis Landan Politikan reprezentantaron al Konsilio de Nacia Unueco, kiu estis plenumonta funkcion de subtera parlamento pere de 17 membroj, kiel kontraustaro al uzurpa komunista Landa Nacia Konsilio
- 1945: Germana polico pafmortigis en Żabikowo sur paroĥeja tombejo 18 membrojn de Pola Enlanda Armeo kun ties inspektistoj de Środa kaj Leszno
- Usona armeo komencis batalon de Luzono
- 1960: En Egiptio oni komencis konstrui la Altan Baraĵon de Asuano
- 1965: Registaro de Demokratia Respubliko Kongo informis pri ekzekuto de pli ol 500 komunistaj rebelintoj, kiuj en 1964 okupis la urbon Kisangani, kie murdis 8 mil loĝantojn kaj 185 blankajn ostaĝojn
- 1966: Regopovoj de Pola Popola Respubliko rifuzis doni pasporton al Italio kaj Vatikano por kardinalo Stefan Wyszyński okaze de la 1000-jara datreveno de kristanigo de Pollando
- 1968: Flago de Maŭricio oficialiĝis
- 1969: En Britio okazis la unua flugo de supersona pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1979: Bill Clinton iĝis guberniestro de Arkansaso
- 1986: Malkovro de Kresido, unu el la lunoj de Urano
- 1991: Soveta armeo eniris stratojn de Vilno
- 1992: Bosniaj serboj anoncis kreon de sendependa Serba Respubliko
- 1992: Revuo "Nature" informis pri malkovro de la unuaj tri ekstersunsistemaj planedoj fare de pola astronomo Aleksander Wolszczan
- 1996: Ĉeĉenaj ribelantoj atakis urbon Kizlar en Dagestano
- 1997: Jerusalemo: premiero de la simfonio Sep pordegoj de Jerusalemo de pola komponisto Krzysztof Penderecki verkita okaze de trimiljara datreveno de la urbo-fondiĝo
- 1998: En Usono estis patentita PageRank – aro da algoritmoj estanta bazo por programaro de serĉilo Guglo
- 2005: Palestina Aŭtonomio: la unuan prezidentan balotadon gajnis Maĥmud Abbas
- 2007: San-Francisko: publika prezento de iPhone
- 2007: En Ĉeĥio ekfunkciis la dua registaro de Mirek Topolánek
- 2008: Hashim Thaçi iĝis ĉefministro de Kosovo
- 2011: Sendependeca referendumo en Suda Sudano komenciĝis
Naskiĝoj
- 1554: Gregorio la 15-a, papo (m. 1623)
- 1799: Dániel Benkő, hungara agrikulturisto (m. 1883)
- 1801: Józef Kowalewski, pola orientalisto, esploristo de la mongola lingvo kaj tibeta budhismo (m. 1878)
- 1813: Lajos Kuthy, hungara verkisto (m. 1864)
- 1878: Gerő Bárány, hungara filozofo (m. 1939)
- 1878: John Watson, usona psikologo (m. 1958)
- 1996: Tarnóczi, hungara, rumania hungara reformita pastro, eklezia vekisto (m. 1953
- 1889: Eszter Zilahi Farmos, hungara poetino (m. 1969)
- 1890: Karel Čapek, ĉeĥa dramisto, aŭtoro kaj populariganto de la vorto roboto (m. 1938)
- 1890: Kurt Tucholsky, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1935)
- 1894: Carl Lampert, aŭstra pastoro beatigita
- 1898: Karl Anton Rohan, germana ĵurnalisto (m. 1973)
- 1899: János Duka, rumania hungara muzikilfaristo (m. 1973)
- 1902: José María Escrivá de Balaguer, hispana sacerdoto, fondinto de Opus Dei, katolika sanktulo (m.1975)
- 1908: Simone de Beauvoir, franca filozofino (m. 1986)
- 1909: László Feleki, hungara ĵurnalisto (m. 1989)
- 1909: Anthony Mamo, prezidento de Malto (m. 2008)
- 1913: Richard Nixon, prezidento de Usono (m. 1994)
- 1914: Kenny Clarke, ĵaza vibrafonisto kaj frapinstrumentisto (m. 1985)
- 1917: Herbert Lom, ĉeĥa-brita aktoro
- 1918: György Nonn. hungara juristo, politikisto (m. 2007)
- 1921: Patricia Highsmith, usona verkistino (m. 1995)
- 1922: Seku Ture, la unua prezidento de Gvineo (m. 1984)
- 1924: Jenő Vargha, rumania hungara kemiisto, tradukisto (m. 2007)
- 1925: Lee Van Cleef, usona aktoro nederlanddevena (m. 1989)
- 1926: András Kovács, rumania hungara ĵurnalisto
- 1929: Sándor Győrfi, rumania hungara biologo
- 1936: Mária Péter H., rumania hungara apotekistino
- 1937: Mihály Sztranyiczki, rumania hungara redaktoro
- 1945: Mária Tomcsányi, rumania hungara redaktorino
- 1954: László Dés, hungara saksafinisto, klarinetisto, komponisto
- 1940: Ruth Dreifuss, prezidentino de Svislando, juddevena
- 1941: Joan Baez, usona folkmuzika sopranistino
- 1944: Árpád Ajtony, hungara psikologo, verkisto (m. 2013
- 1945: Levon Ter-Petrosjan, la unua prezidento de sendependa Armenio
- 1952: Marek Belka, pola ekonomikisto, ĉefministro de Pollando
- 1958: Mehmet Ali Ağca, turka teroristo, atencinto kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1959: Jana Nagyová, slovaka aktorino
- 1959: Rigoberta Menchú, gvatemala nobelpremiita aktivulino pri homaj rajtoj
- 1963: Michael Everson, usona lingvisto, spertulo pri Unikodo
- 1965: Haddaway, trinidada muzikisto
- 1970: Lara Fabian, belga-itala kantistino
- 1973: Sean Paul, jamajka kantisto
- 1976: Imre József Balázs, rumania hungara poeto, literaturhistoriisto, redaktoro
- 1982: Kate Middleton, brita arthistoriistino, la edzino de princo Vilhelmo
Mortoj
- 710: Adriano de Canterbury, benediktano kaj abato apud Napolo devenanta de Nordafriko, ĉefepiskopo de Canterbury, sanktulo
- 1514: Ana de Bretonio, reĝino de Francio (n. 1477)
- 1598: Jasper Heywood, angla klerulo kiu tradukis tragediojn de Seneko la pli juna (n. 1535)
- 1837: Martin Hochmeister, transilvania saksa presisto, librokomercisto kaj eldonisto (n. 1767)
- 1848: Caroline Herschel, germana astronomino (n. 1750)
- 1852: José Saturnino da Costa Pereira, brazila inĝeniero, militisto kaj politiko (n. 1771)
- 1873: Napoleono la 3-a, la unua prezidento de la Franca Respubliko (n. 1808)
- 1878: Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio (n. 1820)
- 1905: Louise Michel, franca revoluciulino (n. 1830)
- 1908: Wilhelm Busch, germana verkisto, pentristo kaj desegnisto (n. 1832)
- 1923: Katherine Mansfield, brita verkistino (n. 1888)
- 1928: Josep M. Terricabras, kataluna kuracisto, esperantisto (n. 1878)
- 1942: Jerzy Różycki, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de germana ĉifrilo Enigma (n. 1909)
- 1944: Antanas Smetona, la unua prezidento de Litovio (n. 1874)
- 1962: Lajos Dávid, hungara matematikisto (n. 1881)
- 1966: Friedrich Wilhelm Förster, germana filozofo kaj pedagogo (n. 1869)
- 1978: Ferenc Szemlér, hungara poeto, tradukisto (n. 1906)
- 1979: György Gulácsy, hungara juristo, politikisto (n. 1908)
- 1986: Andor Incze, hungara geografo (n. 1911)
- 1998: Hukui Ken-iĉi, japana nobelpremiita kemiisto (n. 1918)
- 2004: Norberto Bobbio, itala filozofo, juristo kaj politikologo (n. 1909)
- 2012: Malam Bacai Sanhá, prezidento de Gvineo Bisaŭa (n. 1947)
- 2013: James M. Buchanan, usona nobelpremiita ekonomikisto, parolanto de Interlingvao (n. 1919)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: Festotago de Fico (fiko).
Tagoj de semajno
La 9-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.