Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj
Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
terrestrial ecoregion, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Granitic Seychelles Forests Ecoregion [+] | ||||
La granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, difinita far la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj situante en la 42 granitaj insuloj de Sejŝeloj en Hinda Oceano. Aldabra Insularo apartenas al alia ekoregiono, nome la aldabra-insularaj kserofitaroj.
Tiu tropik-arbara ekoregiono sur granito estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj", kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj", kaj situas en grava birda areo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri ekoregiono el la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kun totala surfaco de proksimume 300 kvadrataj kilometroj. Triono el la Sejŝelaj insuloj estas la solaj granitaj insuloj en la mondo kiuj troviĝas meze de la oceano[1]. Ili postrestas de la fragmentado de la prakontinento Gondvano, kiam Hindujo apartiĝis de Afriko. La granitaj insuloj gastigas tre primitivajn plantojn kaj bestojn, pro izoliteco dum 75 milionoj da jaroj.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Rilate al la ekoregiono 233 da specioj de plantoj estas priskribitaj [2][3][4].
Pli malalte ol 600 metrojn super marnivelo abundas la tropikaj arbaroj de arekacoj, pandano (pandanacoj) kaj foliarboj. Pli alte superas la nubarbaro, kun arbaj filikoj kaj kun muskoj.
Arbara konsisto iome varias de insulo al insulo ene de Sejŝeloj, sed kutimaj arbospecioj inkluzivas: Phoenicophorium borsigianum, Albizzia falcata, Pterocarpus indicus, Adenanthera pavonina, Phyllanthus casticum, Pisonia grandis, kaj enkondukitajn kokospalmojn kaj nonion (Morinda citrifolia). Tiu ĉi orientalisa specio nuntempe estas disvastigita en pluraj tropikaj regionoj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Estas diverseco de reptilioj kaj amfibioj, inter kiuj testudoj, serpentoj, gekedoj, Scincidae, ranoj kaj Gymnophiona.
Endemiismoj
[redakti | redakti fonton]La sejŝela testudego (Dipsochelys arnoldi) estas endemia en la ekoregiono.
Ankaŭ la kiroptero Coleura seychellensis, endanĝerigita, estas endemia en la insularo.
Ekzistas 12 specioj de endemiaj birdoj:
- Otus insularis - Sejŝela orelstrigo
- Hypsipetes crassirostris
- Falco araea - Sejŝela falko
- Foudia sechellarum (vidu : Ploceedoj)
- Terpsiphone corvina
- Zosterops mayottensis (vidu : Zosteropedoj)
- Zosterops modestus
- Alectroenas pulcherrima - Sejŝela blukolombo
- Aerodramus elaphrus
- Bebrornis sechellensis
- Copsychus sechellarum - Sejŝela pigonajtingalo
Ĉeestas endemia familio de plantoj, la Mesdusagynaceae, kun nur unu reprezentanto, la meduzarbo (Medusagyne oppositifolia). Ĝi estas unu el la plej maloftaj vegetaĵoj de la mondo, je malpli ol 30 ekzempleroj en la insulo Mahé. Oni ankaŭ konas 12 genrojn kaj 72 speciojn de plantoj.
Inter ili distingiĝas la mara kokosujo (Lodoicea maldavica), kiu nur troviĝas en la Maja Valo, en la insulo Praslin. Estas palmo kiu atingas 30 metrojn de alteco, kun folioj de 6 metroj de longeco kaj 4 de larĝeco. Ĝi produktas la kokosojn la plej grandajn en la mondo, kiuj povas pezi pli ol 22 kilogramojn. La pandanoj estas nekutime diversaj : la granitaj insuloj gastigas 8 speciojn, el kiuj 5 estas endemiaj.
Ankaŭ la karnovora planto Nepenthes pervillei estas endemia.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Multaj el la unikaj sejŝelaj plantoj havas malgrandajn populaciojn kaj limigitajn distribuojn.
La biodiverseco kaj la arbaroj estas endanĝerigataj. La agrikulturo, la senarbarigo kaj la enkonduko de ekzotaj specioj estas la ĉefaj minacoj.
Ekzistas pluraj protektaj spacoj:
- Naturparko de Maja Valo, deklarita Monda heredaĵo de Unesko far la Unesko en 1983.
- Nacia Parko Morne Seychellois
- Naturrezervejo de la insulo Aride
- Speciala protektejo de la insulo Cousin
- Birda protektejo La Digue Veuve de la insulo La Digue
- Nacia Parko de la insulo Curieuse
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Procter, J. 1984 : Vegetation of the granitic islands of the Seychelles. Pages 193-208 in Stoddard D.R., (ed.). Biogeography and ecology of the Seychelles islands. Junk Publishers, The Hague.
- angle Robertson, S.A. 1989 : Flowering plants of Seychelles. Royal Botanic Gardens, Kew.
- angle Sauer, J.D. 1967 : Plants and man on the Seychelles coast. University of Wisconsin Press, Madison, Miluakee and London.
- angle Stoddard, J.W. 1984 : Impact of man in the Seychelles. Pages 641-654 in Stoddard, D.R. (ed.). Biogeography and ecology of the Seychelles islands. Junk Publishers, The Hague.
- angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0113 : Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj (WWF)
- angle Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Granitic Seychelles forests
- angle Tutmondaj 200; numero 11 : Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2016-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj (Naturprotekto Internacie)
- angle Grava birda areo Seyŝeloj Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine