Kozlov (distrikto Olomouc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kozlov
Kozlov
germane Kozlau
municipo
Kozlov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kozlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Parto de Odra montetaro
Montaro Nízký Jeseník
Situo Kozlov
 - alteco 620 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 12″ N 17° 32′ 04″ O / 49.60333 °N, 17.53444 °O / 49.60333; 17.53444 (mapo)
Areo 45,76 km² (4 576 ha)
Loĝantaro 279 (2023)
Denseco 6,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1324
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 772 00
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 500135
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kozlov (Olomouc District)
Retpaĝo: www.obeckozlov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kozlov (germane Kozlau) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc, estiĝinta al la 1-a de januaro 2016 pro elmembrigo el armea spaco Libavá, en kiu ĝi havis ĝis la 31-a de decembro 2015 statuson parto de municipo. Kozlov situas en Odra montetaro, ties supermara alteco estas 620 m s. m. kaj ĝi estas ĉirkaŭita de kampoj kaj densaj arbaroj. Vivas ĉi tie 279 loĝantoj (2023). Proksime de najbara katastra teritorio Velká Střelná, fontas rivero Odra. Tra Kozlov kondukas ŝoseo 441, kuniganta ĝin kun Velký Újezd kaj Potštát. En Kozlov estas preĝejo de sankta Jozefo, baza lernejo, du vendejoj, restoracio U pramene Odry kaj du aŭtobusaj haltejoj. Troviĝas ĉi tie ankaŭ familiaj domoj kaj tri paneldomoj.

La municipo etendiĝas en du katastraj teritorioj, Kozlov u Velkého Újezdu kaj Kozlov u Velkého Újezdu I, kaj ĝi havas du partojn, la propran Kozlov kaj Slavkov.


Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1324.

Post Munkena interkonsento Kozlov estis enmembrigita enkadre de sudetgermanaj teritorioj en nazian Germanion, en kies kadro ĝi fariĝis al la 15-a de aprilo 1939 konsisto de Imperia regiono Sudetio. Enkadre de tiu ĉi regiono la municipo daŭrigis ĝis liberigo en la jaro 1945. En la jaro 1944 vivis en la municipo 519 loĝantoj.

Post la liberigo kaj renovigo de Ĉeĥoslovakio komencis en la municipon veni novaj loĝantoj de negermana nacieco. La devena germana loĝantaro komencis elflanke de Ĉeĥoslovakio, enkadre de venĝo pro malbonaĵoj el la tempoj de la dua mondmilito, ĉiel diskriminata kaj somere de 1946 estis en kvar transportoj farita ilia ellandigo Germanion. La saman jaron estis decidite envicigi la municipon en planatan soldatan ekzercejon Město Libavá kaj estis planita elloĝigo de la municipo. Dank¨al intereso de la armeo fine Kozlov eskapis al la totala detruo. En la jaro 1950 la municipo estis ofice nuligita kaj enmembrigita en nove proklamitan armean spacon Město Libavá (pli poste alinomita al armea spaco Libavá). Ĉar kiel setlejo ĝi ne pereis, okazis eĉ ĉi tie al multaj detruoj. Tute likvidita estis konstruareo de ambaŭ lokaj partoj. El la loka parto Kyjanice konserviĝis malgrandaj restaĵoj de domo n-ro 57, ĉe kiu restis stari kvar kaj duonmetro alta kruco kun korpuso de Krucumo de Kristo kaj reliefo de Mater Dolorosa, farita en la jaro 1862 fare de Franz kaj Florentina Schwarzidoj.

Sur la nuna katastra teritorio Kozlov u Velkého Újezdu ekzistis antaŭ la 20-a de decembro 2002 la tuta k. t. Ranošov, preskaŭ la tuta k. t. Slavkov u Města Libavá, plimulto de k. t. Loučka, sudoriento de k. t. Kozlov, orienta parto de k. t. Velký Újezd, nordaj 3/5 de k. ú. Staměřice, nordokcidento de k. t. Podhoří, okcidenta triono de k. t. Středolesí, suda parto de k. t. Nová Ves nad Odrou, sudokcidento de k. t. Boškov kaj malgranda parto de k. t. Uhřínov. Krom konstruareo de Kozlov kaj Slavkov en la katastro antaŭe troviĝis ankaŭ detruita vilaĝo Ranošov kaj en la 16-a jarcento pereintaj vilaĝoj Kožišov kaj Střítež. Al la 20-a de decembro 2002 estis nuligita katastra teritorio de eksa municipo; la suda parto de la katastro, ensumiganta intravilanon (sed sen kazerno) estis enmembrigita en nun karakterize disvastigitan katastran teritorion Slavkov u Města Libavá (kun areo 48,07639 km²), norda terlango estis dividita inter same disvastigitaj katastraj teritorioj de Velká Střelná (kun areo 77,769695 km²) kaj Čermná u Města Libavá (kun areo 64,979747 km²).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2016273
2017242
2018233
2019223
2020219
2021220
JaroLoĝantoj
2022270
2023279

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]