Vjetnamio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ebrambot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: st:Vietnam
Ebrambot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fj:Vietnam
Linio 257: Linio 257:
[[fi:Vietnam]]
[[fi:Vietnam]]
[[fiu-vro:Vietnam]]
[[fiu-vro:Vietnam]]
[[fj:Vietnam]]
[[fo:Vjetnam]]
[[fo:Vjetnam]]
[[fr:Viêt Nam]]
[[fr:Viêt Nam]]

Kiel registrite je 10:35, 6 jan. 2011

La Socialista Respubliko de Vjetnamio
Cộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam

La flago de Vjetnamio

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tien Quan Ca
Nacia devizo: Ðộc lập, tự do, hạnh phúc
(Libereco, sendependeco, feliĉeco)
Lokigo
suverena ŝtatokomunisma ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Hanojo
Oficiala(j) lingvo(j) vjetnama lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Vjetnama
Plej ofta(j) religio(j) budhismo, taoismo, katolikismo, kao-daj, indiĝenaj kredoj, protestantismo, islamo (inter la ĉamoj),
Areo 329,560 km²
- % de akvo 1,27 %
Loĝantaro 82.689.518 (1-a de aprilo 2019)
Loĝdenso 251 loĝ./km²
Horzono +7
Interreta domajno vn
Landokodo VN
Telefona kodo 84
Plej alta punkto Phan Xi Păng
Plej malalta punkto Sudĉina maro
Politiko
Politika sistemo Socialisma Respubliko
Ŝtatestro prezidento Nguyễn Minh Triết
Ĉefministro Nguyễn Tấn Dũng
Nacia tago 2-a de septembro
Sendependiĝo 2-a de septembro 1945
Ekonomio
Valuto Vjetnama dongo (VND)
vdr

VjetnamioVjetnamujo (vjetname Việt Nam), oficiale la socialista respubliko de Vjetnamio estas ĉemara ŝtato en Sud-Orienta Azio. Ĝi limas al Ĉinio norde, al Laoso nordokcidente kaj al Kamboĝo sudoriente. Oriente de la lando estas la Sud-Ĉina Maro kaj la lando etendas de sudo al nordo. Vjetnamio enhavas 84 milionojn da loĝantoj.


Geografio

Mapo de Vjetnamio

La lando estas formata de tri historiaj regionoj. De nordo al sudo: Tonkino, Annamo kaj Koĉinĉinio.

Klimato

Hai-Van-pasejo (nubopasejo)

La klimato malsamas inter norda kaj suda Vjetnamujo. En la nordo regas tropika ŝanĝiĝema klimato, kaj ekzistas do malvarmeta sezono de novembro ĝis aprilo kaj varmega de majo ĝis oktobro. La suda parto estas tropika: varmeta ĝis varmega dum la tuta jaro, iom malpli varma de novembro ĝis januaro, varmega de februaro ĝis majo kaj pluvperiodo de majo ĝis oktobro. La limo inter tiuj du regionoj estas la nubopasejo norde de Da Nang.

Dum la pluvperiodo okazas ofte tajfunoj, kiuj okazigas inundojn en la delto de la Mekongo kaj en aliaj marbordaj regionoj.

Urboj

La plej gravaj urboj de Vjetnamio estas la ĉefurbo Hanojo kaj la havenurbo Ho-Chi-Minh-urbo, antaŭe Saigon. Tiu lasta estas unu el la plej rapide kreskintaj urboj de la mondo. Hanojo estas multe pli trankvila kaj eleganta urbo. El ekonomia vidpunkto Hanojo estas malpli granda ol la suda urbego.

Aliaj gravaj urboj estas la havenurboj Da Nang, Hai Phong kaj Nha Trang, kies urbobildo montras fortan francan influon ankaŭ je preĝejoj kaj vilaoj. Historie gravaj estas la urboj Hue, iama ĉefurbo de la imperiestroj, kaj Da Lat, somera imperiestra loĝloko en la suda montaro; ilin vizitis multaj internaciaj turistoj, kiel ankaŭ la komercurbo Hoi An. Kontraŭe la urboj Vinh, Ninh Binh, My ThoBen Tre estas nuraj industriurboj.

Laŭ la tuta marbordo troviĝas strandoj, kelkaj ankoraŭ ne ekipitaj por turistoj. Ekzemploj estas Mui Ne, Long Hai kaj Vung Tau je la sudĉina maro kaj Ha Tien ĉe aŭ la insulo Phu Quoc en la golfo de Tajlando.

Historio

Vjetnama reĝlando ekzistis de ĉ. 100 jaro, dum iom da tempo estis parto de Ĉinio.

En la dua parto de la 19-a jarcento ĝi estis dependa teritorio de Francio. Tiam la lando estis artefarite dispecigita je tri partoj kaj ĉiuj tri iĝis parto de la Franca Hindoĉinio.

Ho Chi Minh

Gvidis la kontraŭfrancan liberigan movadon Ho Chi Minh (18901969), kiu estis politike maldekstra kaj apogis sin je la helpo de Sovetunio. La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. La militantoj estis unuflanke: Vjetnama respubliko (Sud-Vjetnamio), Usono kaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj. La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamio) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vietkongo) gerilomovado. La Sovetunio kaj Ĉinio helpis Nord-Vjetnamion kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomaciaj apogoj.

Moderne Vjetnamio restas socialisma ŝtato kun partia kontrolo pri multaj aspektoj de ekonomio. Tamen dum kelkaj lastaj jaroj okazis liberalismaj reformoj, kiuj aktivigis ekonomion kaj ebligis eksterlandan partoprenon en la lokaj entreprenoj. Stariĝis rilatoj ankaŭ kun Usono, kiu longe blokadis Vjetnamion.

Kulturo

La radikoj de la vjetnama kulturo estas tiuj de la kulturo Dong-Son, kiu estiĝis antaŭ pli-malpli 3.000 jaroj, kaj similas al multaj aliaj aziaj kulturoj.

La nuntempa multvizaĝa kulturo de Vjetnamujo estas miksaĵo el lokaj kulturoj de Vjetnamujo kaj de aliaj popoloj de la lando, de eroj ĉinaj kaj okcidentdevenaj.

Lingvo

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnama lingvo.

En la frua historio de la lando, vjetnama skribstilo uzis ĉinajn ideogramojn. En la 13-a jarcento la vjetnamoj disvolvis sian propran aron da literoj nomata Chữ nôm.

Literaturo

Religio

Festoj

La plejmultaj vjetnamaj festoj estas ĉindevenaj. Sed iom post iom ili iĝis tipe vjetnamaj. Apud tiuj festoj ekzistas granda nombro de festoj festataj de etnaj malplimultoj.

La plej grava festo de la tuta jaro estas Tet, la ĉina novjarfesto, kiu daŭras kutime tutan semajnon, ekde la lasta tago de la lunkalendaro. Okaze de tiu festo multaj vjetnamioj loĝante eksterlande revenas hejmen, ĉiuj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj dum pluraj tagoj. Tradicie okaze de la novjaro la domo devas esti purigita kaj homoj vestitaj de novaj vestaĵoj. Kelkajn manĝojn oni preparas nur dum novjaro. Malriĉaj familioj ŝparas monon dum la tuta jaro por pagi la feston.

Aliaj gravaj festoj estas Trang Nguyen, tago de migrantaj animoj, kiu kutime okazas aŭguste (laŭ okcidenta kalendaro). Oni purigas la tombojn kaj ofertas vestaĵoj kaj manĝaĵoj al la animoj de la mortintoj. Dum Trung Thu, la mezaŭtuna festo, oni montras drakodancojn, admiras la rondan lunon kaj manĝas specialajn kukojn. De nelonge Kristnasko estas festotago, sed nur la kristana malplimulto vere festas ĝin.

Dato Esperantigita nomo Vjetnama nomo Rimarkoj
1-a de januaro Novjaro Tết Tây  
Fine de januaro - fine de februaro Tet (Ĉina novjara festo) Tết Nguyên Đán La plej grava festo en la tri unuaj tagoj de la jaro laŭ la luna kalendaro
30-an de aprilo Tago de la liberiĝo de la sudo Ngày Giải Phóng Miền Nam Falo de Sajgono en la jaro 1975
1-a de majo Mai Tago de la Laboro Ngày Quốc Tế Lao Động  
2-a de septembro Tago de sendependiĝo Quốc Khánh Sendependiĝdeklaro de Ho Chi Minh (1945)

Kuirarto

Vjetnama kuirarto, Bánh khọt

La vjetnama kuirarto uzas multajn legomojn kaj aromariĉajn foliojn, kaj estas do malpeza kaj dieta kuirarto. La plej konataj manĝaĵoj estas la phở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵa buljono), printempaj volvaĵoj (gỏi cuốn, nemchả giò, salatoj kun vinagro, supoj, kaj la chè, tipa deserto surbaze de sojfaboj.

Teatro

Dosiero:Troupe theatrale de Nam-Dinh.jpg
Tuồng-aktoroj en la 1800-aj jaroj.

Vjetnama teatro havas multajn supervivantajn tradiciajn dramoformojn. Ĝi forte influiĝis de ĉina opero. Diversaj genroj estas Hát tuồng, Hát chèo kaj Cải lương.

Akva pupteatro aŭ rối nước, estas aparta vjetnama arto, kiu estiĝis en la 12-a jarcento. Bambua ekrano kaŝas la pupteatristojn, kiu staras en akvo kaj uzas longajn stangojn por movi la pupojn antaŭ la ekrano. La Maison des Cultures du Monde (Domo de kulturoj de la mondo) intervenis sukcese ekde 1984 por savi tiun mortontan teatrogenron. Nuntempe akvoteatro estas tre ŝatata spektaklo por turistoj.

Muziko

Vjetnama muziko varias iom en la tri regionoj, Bắc aŭ nordo, Trung aŭ centro, kaj Nam aŭ suda. La klasika norda muziko estas la plej malnova de Vjetnamujo kaj ĝi estas tradicie pli formala. Klasika vjetnama muziko spureblas ĝis la mongolaj invadoj, kiam vjetnamoj kaptis ĉinan opero-grupon. Klasika centra muziko montras la influon de la kulturo Champa per siaj melankolikaj melodioj.

Vestaĵoj

La tradicia vestaĵo estas la robo "Áo dài". Komence oni portis ĝin en la centro kaj en la sudo de la lando, sed ĝi rapide iĝis la robo reprezentanta la vjetnaman kulturon.

La ĉapo konika: ĝi simbolas la belecon kaj la dolĉecon de la vjetnamoj. Oni portas ĝin en la rizejoj, bazaroj, lernejoj, kaj tiel plu.

Sporto

Dum grandaj sportaj okazaĵoj Vjetnamio malofte aperas. Tio estas, ĉar en Vjetnamio sporto estas amasa fenomeno, sed mankas strukturoj kaj financoj.

La plej ŝatata sporto estas futbalo. Sed ankaŭ aziaj sportoj kiel tajĝiĉuano, kung fu, vovinam, tekvondo, ĵudo, karateo kaj badmintono estas popularaj. Dum la lastaj jaroj, ĉefe ĉe riĉuloj populariĝis eŭropaj sportoj kiel teniso kaj golfo.

Esperanto-movado

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnamio:Esperanto-movado.

En Vjetnamio ekzistas relative forta Esperanto-movado, inkluzive de la junulara. En 2007 en vjetnama ĉefurbo okazis la 63-a IJK.


Ŝablono:Link FA ak:Vietnam