Lingva familio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita parametro, formatigo de buloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 351: | Linio 351: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Projektoj}} |
{{Projektoj|n=Kategorio:Lingvaj familioj}} |
||
* [http://www.bartleby.com/61/indoeuro.html Skemo de la hindeŭropaj lingvoj] |
* [http://www.bartleby.com/61/indoeuro.html Skemo de la hindeŭropaj lingvoj] |
||
{{Lingvoj}} |
{{Lingvoj}} |
||
[[Kategorio:Lingvo]] |
|||
[[Kategorio:Lingvaj familioj| ]] |
[[Kategorio:Lingvaj familioj| ]] |
Kiel registrite je 11:15, 10 sep. 2019
Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.
Mapoj
|
||||||||||||||
|
Lingvaroj el Afriko
Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.
Afrikazia
Koja
Ĵua
Niĝerkonga
- senegala (fula, volofa)
- mandea (bambara)
- krua
- gura (morea)
- kvaa (aŝantia)
- volta-niĝera (evea, fonua, igba, joruba)
- benve-konga (bantua: svahila, lingala, kosa k zulua, ŝona)
- kordofanaj (nubaaj) lingvaroj
Nilo-sahara
Tua
Lingvaroj el Eŭrazio
Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, kaj la eŭska aŭ baska.
Altaja
Andamana
Aŭstralazia
Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara
Aŭstronezia
Tetuna, balia, cebua, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia
Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa
Abĥaz-adigea
Ĉinotibeta
Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina
Ĉukĉa-kamĉatka
Dravida
Kanara, malajala, tamila, telugua
Hindeŭropa
- albana
- armena
- balta (latva, litova)
- ĝermana (i.a. norvega - sveda, dana, angla, germana k.a.)
- greka
- hinda (bengala, urduo (enhavante la hindian), nepalia, cigana)
- irana (persa, kurda, paŝtoa)
- italida (latina kaj ĝiaj idoj: itala, franca, hispana, portugala, rumana)
- kelta (kimra, irlanda)
- slava (ĉeĥa kaj slovaka, pola, rusa, ukraina, serba kaj kroata, slovena, bulgara)
Japaneca
Jeniseja
Jukagira
Kartvela
Kradaja
Mjaŭ-jaŭa
Naĥ-dagestana
Urala
Indianaj lingvaroj el Nordameriko
Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:
Eskim-aleŭta
Dene-jeniseja
Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha
Vidu Na-denea lingvaro
Algonkeneca
Saliŝa
Vakaŝana
Siua
Irokeza
Muskoga
Penuta
(per Delancey 2006)
- Cimŝiana
- Ĉinuka
- Oregona penuta (kusa, alsia, sajusla)
- Plataĵa penuta (sahaptiana, klamata, molala)
- Majdua
- Jokuca
- Utia (mivoka, mucuna)
- ? Vintua (patvena)
- ? Kalapuja
- ? Takelma
Ĥoka
Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.
Jut-azteka
Otomi-mangea
- Otomi-pamea (otomia, pamea, matlacinka)
- Ĉinanteka
- Tlapanekeca (tlapaneka)
- Mangeeca (mangea)
- Popolokeca (popoloka, mazateka)
- Zapoteka
- Miŝtekeca (miŝteka, kvikateka, trikia)
Miŝe-zokea
Majaeca
Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila
Indianaj lingvaroj el Sudameriko
Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:
Ajmareca
Aravakeca
Ĉibĉeca
Ĉokoa
- Ĉokoa (embera)
Ĵea
Karibeca
Keĉua
Pano-takana
Tukaneca
Tupieca
Papuaj lingvaroj
Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:
Tra-papulanda
Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj
Okcidenta papua
Toriĉela
Sepika
Ramu-subsepika
Sud-centra papulanda
Norda bugenvila
Aŭstraliaj lingvaroj
Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:
Pama-nungaa
Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj
Gunvingua
Arnhemlanda
Dalia
Vorora
Njulnjula
Mikslingvoj, kreola lingvoj, kaj piĝinoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|