29-a de novembro
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de novembro estas la 333-a tago de la jaro (la 334-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 32 tagoj restas.
Je la 29-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 939: Edmundo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1226: Ludoviko la 9-a kroniĝis en katedralo de Reims kiel reĝo de Francio
- 1394: Reĝo de Koreio translokigis ĉefurbon al Hanyang, la nuna Seulo
- 1516: Post la Batalo de Marignano svisoj kaj francoj subskribis t.n. Eternan Pacon
- 1777: Kalifornio: hispanaj setliĝintoj fondis la unuan urbon San Jose
- 1780: Post morto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio plenan regopovon transprenis ŝia filo Jozefo la 2-a
- 1830: Nokte de la 29-a/30-a en Varsovio lernejanoj de infanteria lernejo por suboficiroj kun civilaj konspirantoj sturmis rezidejon de granda rusa princo komencante novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio - komenciĝis la pola-rusa milito, kiu daŭris ĝis aŭtuno 1831 (pli ol 10 mil poloj elmigris kaj 10 mil estis senditaj al Siberio)
- 1864: Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: Masakro de Sand Creek
- 1877: Thomas Alva Edison prezentis fonografon
- 1879 : Reĝo de Hispanio Alfonso la 12-a nuptis duafoje arkidukinon Maria Kristina de Aŭstrio
- 1899: Joan Gamper fondis katalunan sportan klubon FC Barcelona
- 1918: Józef Piłsudski iĝis ŝtatestro de Dua Pola Respubliko
- 1920: Ruĝa Armeo invadis Armenion
- 1927: Ŝako: Aleksandro Aleĥin venkis José Raúl Capablanca gajnante titolon de mondĉampiono
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1939: Supera Soveto de Sovetunio dekretis devigan atribuon de sovetunia civitaneco al "estintaj polaj civitanoj" - oni soldatigis ĉ. 210 mil junajn polojn en Ruĝan Armeon kaj multajn arestis pro "malamika agado"; soveta polico deportis ĉ. 100 polajn oficirojn kaj civilulojn arestitajn en Bresto; Heinrich Himmler ordonis tuj pafmortigi ĉiujn polojn kaj judojn, kiuj post deportado al Ĝenerala Gubernio senpermese revenis al siaj lokoj; germana polico pafekzekutis en malliberejo de Poznań 15 polojn kaj 2 judojn kaj gestapo 6 polojn de malliberejo en Szamotuły; en Bretonio aperis semajnrevuo de Polaj Armitaj Fortoj titolita "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta)
- 1940: En Suvalkio fondiĝis konspira organizo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo)
- 1941: En Poznań polico trovis flugfoliojn kun 10 ordonoj por polo (ekz. laboru malrapide, gardu sin kontraŭ spionantaj germanoj, instruu infanojn la polan lingvon)
- 1943: Al Pola Armeo en Sovetunio oni akceptis la unuan pli grandan grupon de germanaj militkaptitoj de pola nacieco; germana polico pafekzekutis en Przemyśl 10 polojn
- 1944: Prezidento de Pollando funkciigis novan registaron en ekzilo; germanoj pafmortigis en Opatowiec (distrikto Kazimierski) 17 polojn; SS kunlabore kun ukrainoj murdis en Zawadka 7 personojn kaj bruligis 62 domojn
- 1945: Pollando: la dua atako de Ukraina Ribela Armeo al pola urbeto Bircza (distrikto Przemyski)
- 1945: Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kreiĝis
- 1947: Laŭ rezolucio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri disdivido de Brita Mandato Palestino la lando estis dividita je juda parto kaj la araba, transformiĝintaj poste en Israelon kaj araban Palestinon
- 1954: En Novjorko oni fermis sur Insulo Ellis centron por enmigrantoj
- 1962: Subskribo de franca-brita interkonsento pri konstruo de pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1963: Prezidento de Usono Lyndon B. Johnson vivigis Komisionon Warren por klarigi murdon de John F. Kennedy
- 1972: Ekesto de la unua komerca elektronika ludo - Pong
- 1983: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vokis Sovetunion retiriĝi de Afganio
- 1993: Moldava Respubliko: enkonduko de nova valuto moldava leo
- 2007: Prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf denove elektiĝis prezidento, ĉi-foje kiel civilulo
- 2009: Svislando: en referendumo civitanoj voĉdonis kontraŭ konstruo de minaretoj
- 2011: En Sud-Osetio oni malvalidigis prezidentan baloton, dum kiu venkis kandidatino de opozicio
- 2012: Palestino akiris statuson de nemembra ŝtato observanto de Unuiĝintaj Nacioj
Naskiĝoj
- 1781: Andrés Bello, venezuela filozofo, filologo, poeto (m. 1865)
- 1797: Gaetano Donizetti, itala komponisto (m. 1848)
- 1802: Wilhelm Hauff, germana verkisto (m. 1847)
- 1803: Christian Doppler, aŭstra matematikisto kaj fizikisto (m. 1853)
- 1806: Araújo Porto-Alegre, brazila verkisto, pentristo, arkitekto, diplomato, ĵurnalisto kaj instruisto (m. 1879)
- 1832: Louisa May Alcott, usona verkistino (m. 1888)
- 1835: Ciŝji, Okcidenta Vidva Imperiestrino de Ĉinio (m. 1908)
- 1856: Theobald von Bethmann Hollweg, kanceliero de Germanio (m. 1921)
- 1856: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino (m. 1932)
- 1884: Claudius Colas, franca pionira esperantisto (m. 1914)
- 1891: Julius Raab, aŭstra politikisto
- 1898: C. S. Lewis, brita verkisto (m. 1963)
- 1902: Carlo Levi, itala verkisto, pentristo kaj politikisto (m. 1975)
- 1905: Marcel Lefebvre, romkatolika ĉefepiskopo
- 1907: Ferenc Jankovich, hungara poeto, verkisto (m. 1971)
- 1907: Jolán Sas, Illésné, rumania hungara poetino (m. 1963)
- 1921: Gábor László, rumania hungara ekonomikisto, fakverkisto, pri lignoindustrio
- 1925: András Ambrus, hungara aktoro, verkisto
- 1927: Márton Tarisznyás, rumania huingara etnografo (m. 1980)
- 1929: Ágoston Bernád, rumania hungara literaturhistoriisto, redaktoro
- 1929: Zoltán Kedei, rumania hungara pentristo
- 1930: László Murádin, hungara lingvisto, lingvohistoriisto
- 1932: Jacques Chirac, prezidento de Francio
- 1933: Rozália Sántha, hungara instruistino, lernolibroverkistino
- 1936: Béla Tőkés, rumania hungara kemiisto, universitata profesoro
- 1942: Gérard Klein, franca aktoro en la urbo Romilly-sur-Seine en la departemento Aube
- 1946: Silvio Rodríguez, kuba poeto, muzikisto kaj kanzonisto
- 1958: Thomas Bormann, germana esperantisto kaj ĵurnalisto
- 1973: Anikó Mária Nagy, hungara reĝisorino, scenaristino
- 1975: Carsten Haitzler, aŭstralia/germana ĉefprogramisto de la fenestradministrilo Enlightenment
- 1979: Ibolya Vigh, hungara operkantistino
Mortoj
- 1268: Klemento la 4-a, papo (n. ĉ. 1200)
- 1314: Filipo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1268)
- 1330: Roĝero Mortimer (1-a grafo de March), amanto de Izabela de Francio (n. 1287)
- 1342: Mikaelo el Cesena, itala franciskano, filozofo kaj teologo (n. ĉ. 1270)
- 1378: Karolo la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1316)
- 1530: Thomas Wolsey, angla politikisto kaj kardinalo de Romkatolika Eklezio (n. ĉ. 1475)
- 1543: Hans Holbein la malpliaĝa, germana artisto kaj gravuristo (n. ĉ. 1497)
- 1632: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Elekto-Palatinato, reĝo de Ĉeĥio (n. 1596)
- 1643: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj kantisto (n. 1567)
- 1646: Laurentius Paulinus Gothus, sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo (n. 1565)
- 1780: Maria Teresia, Reĝo de Hungario kaj Bohemio (n. 1717)
- 1907: Marko Zamenhof, patro de L. L. Zamenhof (n. 1837)
- 1919: Szymon Winawer, pola ŝakisto juddevena (n. 1838)
- 1924: Giacomo Puccini, itala komponisto (n. 1858)
- 1931: János Espersit, hungara advokato, ĵurnalisto (m. 1879)
- 1939: Philipp Scheidemann, kanceliero de germanio en 1919 (n. 1865)
- 1941: Ali Ŝogencukov, soveta poeto (n. 1900)
- 1962: Lili Poór, hungara aktorino (n. 1886)
- 1969: Nándor Hegedűs, hungara literaturhistoriisto (n. 1884)
- 1981: Natalie Wood, usona aktorino (n. 1938)
- 1986: Cary Grant, brita-usona aktoro (n. 1904)
- 1987: Aurél Vajkai, hungara etnografo (n. 1903)
- 1994: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (n. 1931)
- 2001: George Harrison, brita muzikisto (n. 1943)
- 2004: John Drew Barrymore, usona aktoro (n. 1932)
- 2005: Józef Garliński, pola verkisto kaj historiisto, elmigrinta aktivulo (n. 1913)
- 2006: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj (n. 1934)
- 2010: Irena Anders, pola artistino kaj diaspora aktivulino, edzino de generalo Władysław Anders (n. 1920)
- 2010: Bella Aĥmadulina, rusa poetino (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia Solidarec-Tago kun Palestina Nacio
- Nacia tago en Albanio, jam hieraŭ komenciĝinta
Tagoj de semajno
La 29-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.