Bruna urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna urso
Bruna urso en la Pireneoj
Bruna urso en la Pireneoj
Piedsigno de bruna urso
Piedsigno de bruna urso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: U. arctos
Ursus arctos
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Vivregiono de la bruna urso
Vivregiono de la bruna urso
Vivregiono de la bruna urso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bruna urso (Ursus arctos) estas urso el la familio Ursedoj de la biologia ordo Karnovoroj. Ĝi havas longan, maldelikatan grizflavan ĝis nigrabrunan hararon. Ĝia korpo mezuras 150 – 250 cm kaj pezas 150 – 300 kg. Estas grandaj diferencoj laŭ subspecioj kaj sekso. Ekzemple hispanaj ursoj povas pezi inter 100 kaj 200 kg se viroj kaj inter 80 kaj 150 kg se inoj.

Kutimoj

La bruna urso loĝas en profundaj arbaroj solece, en teritorio 500 ĝis 3000 ha, kiun li gardas kontraŭ aliaj ursoj kaj signas ĝin per ekskrementoj kaj per forŝiro de arboŝelo. En la mezo de la teritorio ĝi havas sian rifuĝejon kaj ankaŭ helpajn kaŝejojn (ofte grotojn). La manĝon ĝi serĉas post vesperiĝo kaj manĝas ne nur viandon, sed ankaŭ radikojn, grenon, fungojn, insektojn, mielon.

Bredado

Geursoj pariĝas inter aprilo kaj junio, post 9 monatoj naskiĝas 1 ĝis kvar ursidoj grandaj kiel rato. La ursino ilin mamnutras 3 aŭ 4 monatojn -kiuj koincidas kun vintrado- kaj zorgas pri ili ĝis 3 jarojn, eĉ kiam jam komencis la dua bredado. Nur poste ŝi elpelas ilin el sia teritorio. La ursino bredas ĉiun duan jaron.

Disvastiĝo

La bruna urso (Ursus arctos), ĉefe holarktisa specio el la ordo de karnovoruloj kaj familio de ursedoj, vivas en la Nordoriento, Nordokcidento kaj Sudokcidento de Ĉinio kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ili dividiĝas en dekkelkajn subspeciojn. Ĝenerale, ili estas malhelbrunaj, tamen malsamaj subspecioj en malsamaj lokoj surhavas hararon de malsamaj koloroj. Inter ili iuj preskaŭ estas nigraj kaj aliaj laktoflavaj. Ankaŭ la korpaj formoj de la malsamaj specioj estas tre diferencaj. La brunaj ursoj vivantaj en Alasko de Nord-Ameriko kaj en ĝiaj ĉirkaŭajoj estas la plej grandaj bestoj el la karnomanĝuloj, kun longeco de pli ol 2,8 metroj, alto de 1,5 metroj kaj pezo de 780 kilogramoj. Sed la brunaj ursoj loĝantaj en Sirio pezas ĉiuj malpli ol 90 kilogramojn, kaj tiuj en Ĉinio longas ĉiuj je du metroj, pezas pli ol 200 kilogramojn kaj altas je unu metro.

La bruna urso troviĝas inter alie en jenaj ekoregionoj : la anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj, la alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo, la apeninaj deciduaj montarbaroj, la elborz-montara arbarstepo, la okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj, la okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj, la pacifikaj moderaj pluvarbaroj, la pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la skandinavaj marbordaj koniferaroj, la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj kaj la sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj.

Aliaj

La bruna urso loĝas en arbaroj. Somere ili vivas sur montoj alte super la marnivelo, printempe kaj aŭtune en lokoj malaltaj, kaj vintre dormas en kavernoj. La brunaj ursoj loĝantaj en la nordo vintrodormas pli longe ol tiuj en la sudo, kiuj iam eĉ ne vintrodormas. La bruna urso ĉefe manĝas burĝonojn, herbojn, radikojn, sovaĝajn fruktojn kaj semojn, kaj ankaŭ insektojn, fiŝojn, putrintajn karnojn kaj ĉiujn kaptitajn animalojn, kiel ekzemple cervo, ŝafo kaj aliaj.

Subspecioj

Multas la subspecioj laŭ la landoj:

urso bruna eŭrosiberia - Ursus arctos arctos
urso bruna orientsiberia - Ursus arctos yeniseensis
urso bruna kaŭkaza - Ursus arctos meridionalis
Atlasa urso - Ursus arctos crowtheri
Siria bruna urso - Ursus arctos syriacus
urso bruna irana - Ursus arctos isabellinus
urso bruna usuria - Ursus arctos lasiotus
urso bruna himalaja - Ursus arctos pruinosus
Kodiaka urso urso bruna kodiaka - Ursus arctos middendorffi
Alaska urso - Ursus arctos gyas
Griza urso - Ursus arctos horribilis



Vidu ankaŭ