Dvorianky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dvorianky situas en la plej griza regiono

Dvorianky, hungare Szécsudvar (sEĉudvar) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La oficiala hungara nomo estis ĝis 1899 Techna.

Bazaj informoj

Situo

Dvorianky situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Trebišov-Vranov nad Topľou, aŭtoŝoseo preteriras. Sečovce troviĝas 6 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1245. En 1910 loĝis en Szécsudvar 476 da homoj, (456 slovakoj, 10 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szécsudvar apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Dvorianky 630 da homoj, (628 slovakoj).