Hinda azadiraĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hinda azadiraĥto
Floroj kaj folioj
Floroj kaj folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Meliacoj Meliaceae
Genro: Azadiraĥto Azadirachta
Azadirachta indica
Sinonimoj

Antelaea azadirachta (L.) Adelb.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hinda azadiraĥtonimo [1] (Azadirachta indica ; ankaŭ नीम Neem (Hindi), வேம்பு Vembu (Tamila lingvo)) estas arbo el la familio de meliacoj. Ĝiaj fruktoj kaj semoj estas la fonto de hind-azadiraĥta oleo. Ĝi ofte konfuziĝas kun la bida melio (Melia azaderach), kvankam kaj la foliostrukturo kaj la floroj malsamas. Ĉe la hinda azadiraĥto tiuj ĉi blankas, sed violkoloras ĉe bida melio.

Priskribo

Folioj.
Floroj.
Fruktoj.
Semoj.

La hinda azadiraĥto estas rapide kreskanta arbo kiu povas atingi alton de 15-20 metroj, malofte ĝis 35-40 metroj. Ĝi estas ĉiamverda, sed dum severa trosekeco ĝi povas faligi plimulton aŭ preskaŭ ĉiujn siajn foliojn. La branĉoj estas larĝe disetenditaj. La sufiĉe densa arbokrono estas ronda aŭ ovala kaj povas atingi diametron de 15-20 metroj ĉe maljunaj, izolitaj ekzempleroj.

La kontraŭstarantaj, pinataj folioj longas 20-40 cm, kun 20 ĝis 31 meze ĝis malhele verdaj folioloj kiuj longas 3-8 cm. La terminala folieto ofte ne ĉeestas. La petioloj estas mallongaj. Tiuj folioj ankaŭ estas uzitaj dum multaj festivaloj ( farinte ilin en girlandojn ). La folioj estas uzitaj en Pakistano por banigi infanojn kiuj suferas de haŭtomalsanoj. La folioj tiele estas uzitaj ke unue ili estas ĝisfunde lavitaj. Tiam 5-10 folioj kune kun la branĉeto estas boligitaj ĝis la akvo verdiĝas. Poste la akvo estas uzata por variaj celoj. Maljunuloj konsideras ke ĝi alportas taŭgan helpon por kontroli altan sukero-nivelon en la sango kaj por purigi tiu ĉi. Hinda azadiraĥto ankaŭ estas uzita por banigi la islamanaj mortintoj. Hind-azadiraĥtaj folioj estas sekigitaj en Pakistano kaj metitaj en ŝrankojn por preventi insektojn manĝi la vestaĵojn. En la tropikaj regionoj de Pakistano hind-azadiraĥtaj folioj estas sekigitaj kaj bruligitaj por forigi la moskitojn.

La blankaj kaj bonodoraj floroj estas aksele aranĝitaj, kutime en pli-malpli pendantaj paniklojn kiuj longas ĝis 25 centimetrojn. La infloreskoj, kiuj disbranĉiĝas je la tria grado, portas 150-250 florojn. Individua floro longas 5-6 mm kaj larĝas 8-11 mm. Sekvence masklaj kaj femalaj, duseksaj kaj masklaj floroj ekzistas sur la sama individuo.

La frukto estas glata senhara oliveca drupo kies formo varieblas ekde oblonge ovala ĝis preskaŭ ronda. Kiam matura ĝi longas 1,4-2,8 cm kaj larĝas 1,0-1,5 cm. La frukta haŭto ( epikarpo ) estas maldika kaj la amara-dolĉa pulpo ( mezokarpo ) flava-blanka kaj tre fibreca. La mezokarpo dikas 0,3-0,5 cm. La blanka, dura ena ŝelo ( endokarpo ) de la frukto ĉirkaŭas unu, malofte du aŭ tri, longformajn semojn ( kernetojn aŭ granojn ) kiuj havas brunan semhaŭton.

La hinda azadiraĥto tre similas sian parencon, la azadiraĥta melio (Melia azedarach). La azadiraĥta melio estas toksa por plimulto de la bestoj, special por fiŝoj, sed birdoj sin regalis kun ties fruktoj : la semoj trapasas senleze iliajn unikajn digestajn sistemojn.

Arealo

La hinda azadiraĥto originis de Barato, Pakistano kaj Birmo. La specio prosperas nur en tropika kaj subtropika klimatoj. La arbo perhome estis enkondikita en la amerikan, afrikan kaj aŭstralian kontinentojn same kiel en la insulojn de la Pacifika Oceano. La hinda azadiraĥto oni ĉefe trovas en la ebenaĵaj kaj aridaj ejoj de la tropikoj kaj subtropikoj. Ĝi estas malofta en la montaro.

Ekologio

La hind-azadiraĥta arbo estas notinda pro sia sekec-rezistemo. Ĝi prosperas en areoj kun duonaridaj ĝis duonhumidaj cirkonstancoj, kun jara precipitaĵo de 400-1200 mm. Ĝi povas kreski en regionoj kun ĉiujara pluvofalo sub 400 mm, sed tiukaze ĝi plejparte dependas de grundakvoniveloj. Hinda azadiraĥto vegetas en multaj diferencaj tipoj de grundoj, sed ĝi plejbone kreskas en bone drenitaj kaj sablaj grundoj. Ĝi estas tipe tropika ĝis subtropika arbo kaj vivas je averaĝaj jaraj temperaturoj inter 21 kaj 32° C. Ĝi toleras altajn ĝis tre altajn temperaturojn kaj ne toleras temperaturojn sub 4° C.

La hinda azadiraĥto estas vivo-kreanta arbo, speciale por la sekaj marbordaj, sudaj distriktoj de Barato kaj Pakistano. Ĝi estas unu el la malmultaj ombro-donantaj arboj kiuj prosperas en aridaj regionoj surbaze de akvoguteto, kia ajn ties kvalito. En Barato estas kutime vidi arbojn uzitajn por ombrigado lineante la stratojn aŭ en la malantaŭĝardenoj de multaj loĝantoj. En tre sekaj areoj la arboj estas grandskale plantitaj.

Fiherba statuso

Tiu orientalisa arbo estas konsiderata kiel invadan specion en multaj landoj, inkluzive de iuj partoj de Mezoriento, kaj plimulte de Sub-Sahara Afriko kun Okcidentafriko kie en Senegalo ĝi estis uzita kiel kontraŭ-malario-kuracilo kaj en Tanzanio kaj aliaj hind-oceanaj ŝtatoj kie in svahila lingvo ĝi estas konata kiel "la arbo kiu sanigas kvardek malsanojn".

Kemia konsisto

Barataj sciencistoj estis la unuaj por atentigi la fitofarmakologojn pri la planto. En 1942, ĉe la Scienca kaj Industria Esplorejo en la Universitato de Delhio, tri amaraj konsistigaĵoj estis ekstraktitaj el hind-azadiraĥta oleo, kiuj estis nomitaj nimbino, nimbinino, kaj nimbidino [2]. La semoj entenas kompleksan sekundaran metaboliton : azadiraĥtinon.

Uzado

Arboŝelo.
Brutaro sub hinda azadiraĥto, Panĝabo.
  • Pri ĉiuj partoj de la arbo oni diras ke ili havas medicinajn ecojn ( semoj, folioj, floroj kaj arboŝelo ) kaj estas uzitaj por prepari multajn diferencajn medicinajn preparaĵojn.
  • La kemioj konsistigaĵoj nimbidino kaj nimbino havas iujn spermicidajn agadojn [3].
  • Hind-azadiraĥta oleo estas uzita por prepari kosmetikaĵojn ( sapon, ŝampuon, balzamojn kaj kremojn kiel Margo-sapon ) kaj multajn buŝ-sanajn produktojn.
  • Krom sia uzo en tradiciaj hindaj kuraciloj la hind-azadiraĥta arbo estas tre grava por siaj kontraŭ-dezertiĝadaj ecoj kaj eble kiel efika stokejo de karbona dioksido.
  • Adeptoj de tradicia hinda medicino rekomendas ke pacientoj kun varioleto dormu sur hind-azadiraĥtaj folioj.
  • Hind-azadiraĥta gumo estas uzita kiel nutraĵo-aldonaĵo kaj por prepari specialajn manĝaĵojn.
  • Tradicie, junaj hind-azadiraĥtaj branĉetoj estis maĉitaj por purigi onies dentaron. Hind-azadiraĥtaj branĉetoj ankoraŭ estas rikoltitaj kaj venditaj en bazaroj por tiu uzo, kaj en Barato oni ofte vidas junulojn maĉante hind-azadiraĥtajn branĉetojn.
  • Hind-azadiraĥtaj floroj estas uzataj en Andra-Pradeŝo, Tamilnado kaj Karnatako por prepari "Ugadi paĉhadi" ( manĝo por la Ugadi-festo ). "Bevina hoovina gojju" ( speco de kareo preparita helpe de hind-azadiraĥtaj floroj ) estas komuna en Karnatako tra la jaro. Sekigitaj floroj estas uzitaj kiam freŝaj floroj ne disponeblas. En Tamilnado, "rasam" ( "veppam poo rasam" ) farita per hind-azadiraĥtaj floroj estas kulinara specialaĵo.
  • Miksaĵo de hind-azadiraĥtaj floroj kaj nerafinita sukero el sukerkano estas prepartita kaj oferita al amikoj kaj parencoj, simbole por la dolĉaj kaj amaraj eventoj en la venonta nova jaro.
  • Ekstraktoj de hind-azadiraĥtaj folioj estus helpemaj kiel preventilo kontraŭ malaria malgraŭ la fakto ke klaraj klinikaj studoj ne jam disponeblas. Plurkaze, privataj iniciativoj en Senegalo estis sukcesaj por preventi malarion [4]. Tamen, la ĉefaj Neregistaraj organizaĵoj kaj aliaj organizaĵoj kiaj USAID ( Usona Agentejo por Internacia Disvolvigo ) ne rekomendas la uzon de hind-azadiraĥtaj ekstraktoj ĉar ekzistas ĝis nun neniujn sciencajn pruvojn pri ilia kuracila valoro.

Medicina uzado

Kolumpapago sin regalante de hind-azadiraĥtaj fruktoj.

En Barato, la planto estas varie konata kiel "Sankta arbo", "Sanigilo por ĉio", "Apoteko de la Naturo", "Vilaĝa apoteko" kaj "Panaceo por ĉiuj malsanoj". Produktoj faritaj ekde hind-azadiraĥtaj arboj estis uzitaj en Hindujo dum pli ol du miljaroj kaŭze de siaj medicinaj ecoj : hind-azadiraĥtaj produktoj estas kreditaj esti kontraŭhelminta, fungicida, kontraŭdiabeta, kontraŭbakteria, kontraŭvirusa, kontraŭkoncipa kaj sedativa[5]. Hind-azadiraĥtaj produktoj estas ankaŭ uzitaj por selekte kontroli damaĝbestoj ĉe plantoj. Ĝi estas konsiderata kiel ĉefan komponanton en ajurveda kaj unani-medicino kaj estas precipe ordonita por haŭto-malsanoj [6].

Mastrumado de damaĝbestoj kaj plantaj malsanoj

Hinda azadiraĥto estas ŝlosila ingredienco por ne-pesticida aliro, prezentante naturan alternativon al sintezaj pesticidoj. Hind-azadiraĥtaj semoj estas pulvoren muelitaj. Oni akve trempis la pulvoron dum unu nokto kaj poste aspergis ĝin super la kultivaĵoj. Por esti efika, necesas apliki ripete, almenaŭ ĉiujn dek tagojn. Hinda azadiraĥto ne senpere mortigas insektojn sur la kultivaĵoj. Ĝi agas kontraŭ-nutraĵe, repelente [7], kaj kontraŭ-ovodemete, protektante la plantojn de damaĝo. La insektoj malsatigas kaj mortas post kelkaj tagoj. Hinda azadiraĥto ankaŭ malhelpas la eloviĝon de damaĝinsektoj.

Kiel legomo

Juna hinda azadiraĥto.

La junaj ŝosoj kaj floroj de la hind-azadiraĥta arbo estas manĝitaj kiel legomo en Hindujo. Hind-azadiraĥtaj floroj estas tre popularaj por sia uzo en Ugadi Paĉhadi ( supeca manĝaĵo ), kiu estas preparita Ugadi-tage en la sud-barataj subŝtatoj de Andrapradeŝo, Tamilnado kaj Karnatako. Supeca manĝaĵo nomita veppampoo rasam en tamila lingvo ( tradukita kiel "hind-azadiraĥt-flora rasam" ) farita el la hind-azadiraĥtaj floroj estas preparita en Tamilnado. En Okcident-Bengalo, junaj hind-azadiraĥtaj folioj estas frititaj en oleo kun pecetoj de melongeno. La manĝaĵo nomiĝas nim begun kaj estas la unua dum bengala manĝo kaj ĝi apetitige agas. Oni manĝas ĝin kun rizo. Eĉ iomete boligita, la saporo estas sufiĉe amara kaj la nutraĵo ne estas aprezita de ĉiuj loĝantoj de tiuj landoj, kvankam estas kredita ke ĝi bonas por onies sano. Hind-azadiraĥta gumo estas proteine riĉa. En Birmo, junaj hind-azadiraĥtaj foliaj kaj floraj burĝonoj estas boligitaj kun tamarindo-fruktoj por mildigi sia amareco kaj estas legome manĝitaj. Peklitaj hind-azadiraĥtaj folioj ankaŭ manĝiĝas kun tomata kaj fiŝa pasta saŭco en Birmo.

Patento-polemiko

En 1995, Eŭropa Patentoficejo (EPO) atribuis patenton koncerne kontraŭ-funga produkto, surbaze de hinda azadiraĥto, al la Usona Sekcio de Agrikulturo kaj la Firmao W. R. Grace [8]. La barata registaro defiis la patenton, asertante ke la procedo por kiu la patento estis koncedita fakte estis en uzo en Hindujo dum pli ol 2 000 jaroj. En 2000, EPO verdiktis favore al Barato sed la usona firmao apelaciis asertante ke la antikvaj sciioj pri la produkto neniam estis publikigitaj en scienca ĵurnalo. La 8-an de marto 2005, nova decido malakceptis la apelacion kaj EPO definitive revokis la patenton [8].

Notoj

  1. Por la urbo, vidu Nimo (urbo)
  2. Ganguli, S. (2002). "Neem: A therapeutic for all seasons". Current Science. 82(11), June. p. 1304.
  3. Kausik Biswas, Ishita Chattopadhyay, Ranajit K. Banerjee and Uday Bandyopadhyay . “Biological activities and medicinal properties of neem (Azadirachta indica)”, Current Science 82 (11). 
  4. Al Jazeera report on neem tree treatment in Senegal
  5. Medicinal properties of Neem
  6. S. Zillur Rahman and M. Shamim Jairajpuri. Neem in Unani Medicine. Neem Research and Development Society of Pesticide Science, India, New Delhi, February 1993, p. 208-219. Edited by N.S. Randhawa and B.S. Parmar. 2nd revised edition (chapter 21), 1996
  7. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp, p.38.
  8. 8,0 8,1 "India wins landmark patent battle", BBC, 9 March 2005. Kontrolita 2 October 2009.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj