Ikonografio de la krucumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vidi ankaŭ Krucumo de Jesuo

Diego Velázquez, ‘’[[Jesuo krucumita]]’’, 1631, bildo pentrita per oleo (248 x 169 cm), Madrido, Prado-Muzeo.

6 Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. 7 Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.“ (Jesaja 33, 6-7)

La rolo de la Ikonografio de la krucumo de Jesuo en la kulturo de la kristanaro estas fundamenta, ĉar samtempe kaj simbolo kaj emblemo de la naskiĝo de kristanismo kaj fakta reprezentado de enorma kultura agento en la historio. Krome, la formala signo mem de la krucumo, la kruco, fariĝis simbolo disvatigita en la tuta mondo

La krucumo de Jesuo, aŭ simple “krucumo” kiu interalie havas plikorekton filologian ĉar plipreciza lingvistika paŭso, kie la vorto ‘’crux’’ estas dativforma,[1] kun la sinsekva ‘’’morto sur la kruco’’’, estas la fina evento de la tera vivo de Jesuo.

Tiu evento, kune kun la Resurekto el morto post tri tagoj, estas konsiderata de kristanoj la kulmina pinto de la homa historio – ĉar ĝi malkaŝas tion kio estas la homo kaj kion li bezonas por la fina savo. La evento krucumo estas priskribita en ĉiuj kvar kanonaj evangelioj.

Atestaĵo de la Sanktaj Skriboj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Bronzino, elkrucigo kun tri najloj, senligiloj kaj kun piedoapogilo (1545, ĉirkaŭ).

La rekonstruo de la krucumo de Jesuo devenebla el la kanonaj Evangelioj, al kiuj ĉiuj kristanaj eklezioj atribuas valoron de historieco (latine: “’’quorum historicitatem incunctanter affirmat’’”), aperas tre konforma al tio emerĝiĝinta el la studoj efektivigitaj, precipe en la unua duono de la 20-a jarcento, pri la praktiko de la krucumo ĉe romianoj.

La krucumo de Jesuo estis efektivigita sur malgranda altaĵo okcidente de Jerusalemo, nomita Kalvario latinlingve kaj Golgota aramelingve, proksime de la urbo-pordoj.[2] Sur la kruco estis fiksita tableto kun la skribaĵo: ‘’Jesuo Nazareta la Reĝo de Judoj”.[3]

La rakontaj detaloj rilate la torturojn, nome skurĝado, sensangiĝo – sekve de la lanĉo-frapo fare de soldato – konstituas precizan kaj sufiĉe fidelan raportaĵon.

Jesuo, sur la kruco, ne suferis la ‘’crurifragium’’ fare de la soldatoj por hastigi la morton, nome la rompo de la kruroj, ĉar lin vidinte jam mortinta, la soldato limiĝis trabori lian bruston per lanĉo-frapo (‘’Evangelio laŭ Johano’’ (19, 31-34).

Ankaŭ la redono de la kadavro al la familianoj, temo kiu konstituis, jarcenton antaŭe, longajn diskutojn, versimilas ĉar konsentite de ĵusa leĝo de Aŭgusto Cezaro romia imperiestro, dum antaŭe validis la leĝo malpermesanta la formovon de la kadavro antaŭ ĝia putriĝo.

En la rakontoj de la ]]Evangelio]]j la morto de Jesuo estas akompanata de signoj, kiel la fendego de la vualo de la templo (Evangelio laŭ Marko |15,38), la obskuriĝo de la suno (Evangelio laŭ Luko 23, 44-46}}), apero de justuloj en la sankta urbo [Evangelio laŭ Mateo 27, 53) kaj la fidokonfeso de la centestro (Marko 15,39).[4]

Kristanaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Giotto, ‘’Kruco de Sankta Maria Novella’’ (1290-1300).

La fontoj samperiodaj nekristanaj kiuj parolas pri la martiriĝo de Jesuo inkludas Taciton kaj Jozefon Flavion. Plimalfrua, kelkajn jarcentojn poste, atestaĵo estas tiu konservita de la juda tradicio en la Babilona Talmudo.


Tacito, aparte, dediĉas pecon de siaj ‘’Analoj’’ al la pasiono de Kristo, bedaŭrante, ke ĝi ne celis elĉerpi, eble ĉar pagano, la disvastigon de la nova religio:

“La fondinto de tiu sekto, Kristo, estis suferinta la morto-torturon sub la regno de Tiberio, ordone la prokuroro Pontio Pilato. Momente subpremita, la ruiniga superstiĉo denove senbridiĝis ne nur en Judujo, lulilo de la malbono, sed en Romo mem.” (Analoj, XV, 44).

La judromia historiisto jozefo Flavio (ĉirkaŭ 37-103) en sia verko ‘’judaj antikvecoj’’, kiu aperas en diversaj grekaj manuskriptoj konservitaj, parolas ne nur pri la krucumo sed, en iuj tekstoj, transdonas okazintan ankaŭ la resurekto:

’’[...] kiam Pilato, pro denunco de estaruloj inter ni, lin punis per kruco, ne ĉesis tiuj kiuj ekde la komenco lin estis amintaj. Li, fakte, aperis al li la trian tagon denove viva, same kiel jam estis anoncintaj de la diaj profetoj tiun kaj milojn da aliaj mirindaĵoj lin koncernantaj.” (Ant. XVIII, 63-64)

Tiu pasaĵo (konata kiel ‘’Testimonium flavianum’’) estas objekto de diskutado inter historiistoj: la priskribo, kiu emfazas la diecon de Jesuo, estas fakte nemulte kredebla en juda aŭtoro. Oni, do, supozis eblajn interpolaĵojn flanke de mezepokaj kristanaj kopiistoj.

La ĵusa, en (1971), malkovro de ‘’Universala Historio’’ arablingva skribita en Sirio de la episkopo kaj historiisto Agapio el Hierapolis laŭlitere prezentas la pasaĵon de Jozefo Flavio en versio kiu ŝajnas pli fidela al la originalo. Li asertas, do: ‘’Kiel diras Jozefo [Flavio], juda, ĉar li rakontas en la traktadoj ke mem verkis pri la regado de Judoj: okazis ĉirkaŭ tiu tempo homo saĝa kiu estis nomata Jesuo, kiu montris bonan vivkonduton kaj estis konsiderita virta (aŭ dokta), kaj havis disĉiplojn multaj homoj de Judujo kaj de la aliaj popoloj. Pilato lin kondamnis al la krucumo kaj al morto, sed iuj kiuj estis liaj disĉiploj ne rezignis al lia instruado kaj rakontis ke li aperis tri tagojn post la krucumo kaj estis viva, kaj li estis probable la Mesio pri kiu la profetoj estis dirintaj mirindaĵojn.”

Ekzistas ankaŭ alia fonto interesa eksterbiblia ĉar devenas el la juda tradicio: la babilona Talmudo (2-a – 5-a jarcento); ĉi tie oni legas ke ”vigile de la Pasko estis krucumita Jesuo nazareta” kaj “ankaŭ tiu ĉi estis pelinta al la ribelo Izraelon”. La noto eble pli interesa estas ĉiukaze tiu koncernanta la proceson kiu informas ke ‘’troviĝis neniu kiu akceptu lin defendi’’.

Studoj[redakti | redakti fonton]

La simbola uzo de la litero “’’Taŭo’’” [5], kiu reprenas la formon de kruco, estis popolarigita de sankta Francisko el Asizo.
La formelo en la Baziliko de Sankta Sabina en Romo estas unu el antikvaj prezentaĵoj de la krucumo.

Iam oni multe diskutis pri la turmentego, ekzemple, pri la kvalito teologia (aŭ ne pri tiu martiriĝo) aŭ pri la naturo de la kondamno.

La temo de la Krucifikso supozeble jam ĉeestis en la ikonografio de la 1-a jarcento p.K., kiel pruvus la ĉeesto de stampo de kruco en domo de la elfosita en Herkulano, kaj alia en establo en Pompejo: al Kristo fakte estis asociita la greka alfabeto “’’Taŭo’’”, kiu entenis en si mem la bildon de la kruco. Teodosio la Granda aboliciis la punon per krucumo kaj la bildo komencis ne eksciti negativajn ligilojn. La prezentado de Jesuo krucumita “skandalo por Judoj kaj stultaĵo por paganoj” (1Kor 1, 23), ĝuste skandalis la judojn kaj malŝatiĝis ĉe la paganoj.

Post la abilicio de tiu tipo de mortopuno ekaperis la unuaj eksplicitaj reprezentaĵoj de la kruco kaj de la krucumito. La plej antikvaj estas:

  • la grafitio kontraŭkristana dirita grafitio de Aleksameno kiu ironias pri la krucumito bestigita, eble verko de imperia paĝio de Palatino (datebla je la 2-a aŭ la duono de la 3-a jarcentoj p.K.
  • la krucumo sur la ebura skatolo, konservvata en la Brita Muzeo de Londono, datebla je 420-430 p.K.
  • la panelo de Sankta Sabina en Romo (5-a jarcento), kiu estas unu el la malmultaj ekzemploj de paleokristana skulptarto. En la panelo Jesuo Kristo estas skulptita antaŭstaranta, centre de la sceno, pli granda ol la du latronoj Gestas, la malbona, kaj Dismas, la bona [1]. Li havas la okulojn malfermitaj, la barbon kaj harojn longaj, la brakoj estas etenditaj en pozicio de preĝanto kaj nur la manoj estas najlitaj. La piedoj, male ol la plejgranda parto de la prezentaĵoj, apogiĝas surtere kaj ne estas najlitaj. La kapo estas inklinata al bona latrono kvazaŭ por diri: “Hodiaŭ vi estos en paradizo kun mi” (Evangelio laŭ Luko (23, 43). La korpo de Jesuo Kristo aperas senpeza kaj la vizaĝo estas vizaĝo de "vivanto": (mortinta kaj resurektinta).

En la 5-a jarcento, en la paleokristanaj bazilikoj kaj en mozaikoj aperos la "kruco gemita", simbolo de Kristo en gloro.

En 451 papo Leono la granda, reasertante la du naturojn, homan kaj dian, de Jesuo Kristo, diris ke li estis "pendigita sur la kruco kaj traborita de la najloj". Sinsekve la Koncilio de Konstantinopolo de 696, ordonis reprezenti Jesuon Kriston en lia suferanta humaneco kaj ne nur en lia gloro. De tiam aktiviĝis du tipoj de reprezentaĵoj: la Christus triumphans (Kristo triumfanta) kaj la Christus Patiens (Kristo suferanta).

Alternativaj interpretoj pri la evangeliaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe iuj religiaj organizaĵoj naskiĝintaj precipe en protestanta medio (Atestantoj de Jehovo,[6] Kristana Eklezioj de Dio, [7] ktp.), la sufero de Kristo estis studobjekto rilate la ilon utiligitan por la ekzekutoo de la kondamnito. Tiucele, ilia pribiblia ekzegezo esploras pri la fideleco de la tradicioj de la Evangelioj, inokuligante la dubon ke eventualaj eraroj kaj simpligoj en tiuj povus enkonduki al malprecizaj interpretoj pri la okazaĵoj. Tiel, precipe flanke de Atestantoj de Jehovo, estas subtenate ke Jesuo estis mortigita pro alfiksado al fosto (staurós; estas la greka vorto kio ĝuste signifas foston). La interpreto de ili proponita baziĝus, do, sur la greka versio kaj sur la ĉeesto, en la eroj de la Nova Testamento referencantaj al la krucumo, de terminoj tradukeblaj ankaŭ alimaniere.

Tia interpreto estas, tamen, kontestata, kaj de la katolika eklezio kaj de la plejgranda parto de la protestantaj eklezioj, Laŭ la leksikonoj de la greka lingvo, la greka vorto σταυρός (stauros), kiu en la greko de Homero signifas foston, estis uzita en la 1-a jarcento post Kristo por indiki “krucon”. [8] Cetere, temas pri lingvistika afero kiu realiĝas ankaŭ pro la vorto “forko” kiu en certaj eŭropaj lingvoj ricevis la sencon de pendigilo, dum origine ĝi aludis al simpla bastono kun duoblaj estremoj kaj kurba. [9] La ekzemplo estas duoble signifa se oni konsideras ke la sama vorto pendigi, uzita por indiki la ekzekuton per strangolado per pendigo al ŝnuro, devanas de metafora signifa rilate al la originalo (pendigi al piko). Sed krom tiuj, la precipaj motivoj pro kiuj estas ĝenerale ne akceptita la ideo ke Jesuo estis mortigita najlita al fosto kuŝas, laŭ fontoj similaj al la 'Encyclopaedia Britannica, en la unua jarcento p.K.. jarcento ĉe kies finiĝo la evangeliistoj priskribis la morton de Jesuo, la krucumo ĝenerale okazis, se ne ekskluzive, ligante la kondamniton, kies brakoj estis etenditaj al transversa trabo (patibulum) aŭ najlante al ĝi la pojnojn, kaj fiksante tion tri metrojn ĉirkaŭ alte, sur vertica fusto, dum al la kondamnito oni ligis la piedojn aŭ najlis sur la vertica fusto;[10] kaj precipe ĉar la unuaj kristanoj kiuj parolas pri la formo de la ilo sur kiu mortis Jesuo, tiun priskribas kiel havantan transversan trabon.[11] Kaj fine oni observu la grafition de Aleksameno, kie estas skizita la kruco kun la transversa trabo sur kiu pendis la najlito kiam kristanoj eble ankoraŭ ne presentis la krucon kaj krucumiton.

La interpreto de la Atestantoj de Jehovo ŝajnas kontrastantaj kun iuj pasaĵoj evangeliaj, Je tiu konfirmo oni vidu, fine:

“37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.” (Mat 27, 37)

Ĉu super lia kapo aŭ super liaj manoj, ĉar la manoj estus najlitaj super la kapo? Ĉi-kaze la Evangelio ne favoras al la tezo de la Atestantoj de Jehovo ĉar ĉi tie oni parolas pri pluraj najloj. Plue oni vidu suben:

”24 Sed Tomaso, unu el la dek du, kromnomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25 La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.” (Joh 20, 24-25).

Tomaso diras “de la najloj”, ne “de la najlo” kio estus pli ĝusta se la manoj de Jesuo estus traboritaj per unusola najlo. Povas utili ankaŭ la Mortotuko de Torino, kies vundoj elmontriĝas sur la pojnoj.

Signifo de la krucumo en la historio de kristanismo[redakti | redakti fonton]

reprezento de la krucumo en Oliva de la Frontera, Hispanio.

La krucumo komenciĝis esti publike prezentata de kristanoj, nur ĉirkaŭ la 4-a jarcento, kiam la romia imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio kaj Teodosio la 2-a malperpesis ke la tribunaloj kondamnu al tiu torturo, kiu tamen daŭri en nekristanaj orintaj landoj ĝis la 9-a jarcento.

Dateblas ankaŭ ĉirkaŭ tiu epoko la malkovro, flanke de Helena de Konstantinopolo, patrino de la imperiestro Konstatino la 1-a, de la aŭtenta kruco. Iom post iom ĝi fariĝis malkaŝa signo de la kristana konfeso, ĉiam pli senĝene elmontrita kaj ĉiam pli la simbolo distanciĝis el la signifo de krimula krucumito. Rimarkindas ke tio koncernas nur la krucon ĉar la prezentado de la krucumo aperos en postaj jarcentoj. Koncilio kvinasesa en Trulo ordonis rekte reprezenti la krucumon kiel embleman kultan valoron, kaj estis decidite figure rememori Jesuon en la formo de la krucumito, kiel aperas en miniaturo de la Evangelioj de Rabula nun konservata en la Laŭrenca Biblioteko de Florenco. Kun Kristo kvieta, serena, venkanta; inter la akcesoraj simboloj de la prezentado, figuriĝis la kranio de Adamo (por signifi ke tie mortis la homo kaj ne la dieco), la anĝeloj (eble nur la ĉefanĝeloj), la ofera ŝafido, Satano, preĝejo, sinagogo kaj, neatendite, la pelikano. Fakte, mezepoka legendo, tre vastiĝinta, rakontis pri la kapablo de la pelikano renaskigi siajn gefilojn. pro iu ajn kaŭzo mortintajn, ilin aspergante per sia sango.[12] Tiu analogio kun la ofero de Kristo kiu, en la katolika fido, elaĉetas per sia sango la homaron el la peko, inspiris literaturistojn kaj poetojn, asignante al la pelikano la la valenton de kristologia simbolo.[13]

La formoj de la figura prezentado (en la arto, la abunda prezentado de la Pasiono de Kristo povus konstitui genron per si mem en multaj disciplinoj) kompreneble montros estonte la signojn de la variado kaj de la artaj kanonoj kaj de la kulturaj etosoj. Tio povas ankaŭ ekspliki la nepreterlaseblajn ikonografiajn diferencojn inter la kristanaj kultoj okcidentaj kaj tiuj de la de la orienta eklezio.

Antropologio de la religioj[redakti | redakti fonton]

La krucumo eniras la areon de interesoj de la antropologio de la religio kiam la scienco adresis sian atenton al la sistemoj de reprezentado kaj al sistemoj simbolaj.

Aparte elstara rolo, en la medio de tiuj studoj, estas tiu elektita de la itala historiisto kaj antropologo Ernesto de Martino kiu malkovris ĝuste en la ofero de Kristo la kreda temo kiun distingas la kristanismon el la aliaj religioj. De Martino alfrontis ankaŭ la sencon de la morto de Kristo kunlige kun la traŭmata momento de la sperto pri la morto de sia karuloj kaj pri la bezono "ellabori la funebron".

Kukturaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Figuraj artoj[redakti | redakti fonton]

Oni senvestigas Kriston. (Pentraĵo de Bernhard Strigel, 1520, Berlino, Gemäldegalerie. Ĝi aludas la momenton kiu antaŭas la krucumon.

La krucumo estas temo kaj objekto tre grava en la historio de arto, tia ke ĝi meritas preskaŭ apartan studon ĉar ne tute enkadregeblan en la kategorio sankta arto. Multaj estis la motivoj kiuj konvinkis artistojn de la pentrarto, skulptarto, muziko, kaj de ĉiuj minoraj artoj al tiuj referencantaj, altiriĝi el tiu temo kiu nun estas elstara arta heredaĵo de la homaro.

La prezento de la pasiono de Kristo alestigis fakte vastan oportunon por revivi emociojn kaj sensacojn, kaj ĉiukaze animskuiĝon, kiuj ne trovas rimarkeblan komparon en aliaj instigoj de komuna tujeco kaj ricevebleco. En diversaj, kiel por la tuta sankta arto, estis epokoj, kiel certe dum renesanco, en kiuj mecenatismo de la diversaj urbaj Senjorioj, unu el kiuj estis, tiucele, la papa senjorio, ligis la malavarecon al la elekto pri la temoj, kiuj perfektiĝis ĝis fariĝi neripeteblaj ĉefverkoj.

Kaj, kvankam oni agnoskas ilian artan valoron, tiuj verkoj entenas ankaŭ gravegan dokumentecan registron, ĉar ili priskribas, aparte en la komparado inter la diversaj epokoj, en la variiĝo de la kultura kaj socia koncepto de la sanktaj materioj (aŭ spiritaj ĝenerale): fakte ili allasas travidi la pligrandan aŭ malpligrandan gravon kiuj iuj detaloj, iuj ĉeestoj (aŭ malĉeestoj), iuj kuntekstoj povis ricevi aŭ perdi en la evoluon de la menseco. Ekde la prezento de la Biblio de Rabula al la superreala sintezo de Dalì, pasante tra la miloj kaj ĉiam ŝanĝantaj facetoj de la itala (16-a jarcento) kaj flandra, katolika kaj protestanta, la krucumo markas per sia ĉiamdaŭra neŝanĝebleco, senmezuran interpretan floradon.

La temo, cetere, estis rezervita nek al kristanoj, nek eĉ malpli al la solaj katolikoj: multaj verkoj devenas el protestantaj kristanoj, judoj, gnostikuloj kaj ateistoj, dum ankaŭ la "sporada observanto" Caravaggio estis kapabla pentri Skurĝadon de Jesuo kiu ankoraŭ hodiaŭ estas unu el la plej tiutemaj realigoj.

La Blanka krucumo de Marc Chagall, ĥasida judo, kune kun la tritiko "Rezistado, Resurekto, Liberigo atentigas ke la ofero de Kristo jam fariĝis komuna heredaĵo de la kulturoj (almenaŭ de tiuj okcidentaj) kiel simbolo de persekuto kaj foje estas uzata por pentri kriston, juddevenan, kiu enkarnigas la eternan destinon de la judoj.

Ankaŭ pri tiuj subjektivaj diferencoj, en la nunaj tempoj, eblas tial eltiri sugeston por ĉiamaj interesaj akcesoraj rimarkoj.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Krucifikso de la Baziliko de Sankta Domeniko, de Giunta Pisano.

La disvolviĝo de Kristanismo produktis, kiel konate, vastegan ikonografian sistemon, en kiu kunfluas kaj sennombraj artaj produktaĵoj destinitaj (foje kun instruaj celoj en la kultaj lokoj) kaj artofaritaĵoj en kiuj esprimiĝas devotecaj bezonoj en la diversaj epokoj kaj diversaj lokoj en kiuj okazis la kristana enkulturado.

La simbolo de la kruco kaj la reprezentado de la evangelia rakonto pri la krucumo – ĉar fakte estas establite ke la funda karaktero de la kristana specifeco estas la morto de Dio fariĝinta homo kaj kondamnita al la ekzekuto fare de la homoj – havas reljefon absolute superpezan en la kristana ikonografio. Eĉ la krucumo elstaras kiel la antonomazia simbolo de la kristanismo.

La ikonografia materialo inda je atento tendencas, ekde unuaj apenaŭ skizitaj ĉizaĵoj de la kruco videblaj en katakomboj al la esprimoj plej altaj de la pentrarto de la krucumo de Jesuo renkonteblaj en la sankta arto de ĉiuj jarcentoj; ĝi interspacas ekde la verko de alta valoro destinitaj al la riĉaj kaj rafinitaj komisiantoj, al la esprimnaivaj manifestacioj de la popolo videblaj en la votaj kapeloj aŭ en religiaj festoj kiuj celebras la pasionon de Kristo, kaj en io alia.

Utilas rimarkigi ke la ikonografio pri Jesuo, laŭ longa tempo ne estis la kruco, sed skulptaĵoj aŭ pentraĵoj aŭ ilustraĵoj prezentantaj antaŭe la simbolojn referencantajn al la Majstro (la fiŝo ἰχθύς = Ichthys, la kolombo, la ŝafido) poste prezentaĵoj de la Kristo resurektinta, de la Kristo Pantokratoro. La kruco dekomence signifis por la kristanoj la perforton de la paganoj kaj judoj kaj ne estis reprezentita. Kiam la mecenatismo de religiaj ordenoj kaj de papado en okcidento elstarigis inspiran motivon la krucumo, kiel regantan temon de la kulturo kaj de la mezepoka arta esprimo, tiam kreiĝis la stereotipo de Jesuo Kristo najlita sur la manpalmoj. Tamen, la romianoj krucumis la kulpulojn ilin najlante nivele de la pojnoj cele de ilia sensangiĝo rapidiganta la morton, kaj ankaŭ pro la fakto ke la palmoj ne kapablus subteni la pezon de la korpo. Tio favoras al la aŭtenteco de la Mortotuko de Torino kiu klarege montras najlosignojn ĝuste sur la pojnoj.

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

Rilate al la difino de la temoj, iu hastema distingo fareblas inter skulptarto kaj pentarto, kvankam iom artifika kaj eble akademia, inter la elkrucigo de la krucumito (sceno senmova, monotema, pri la sennajligo el la kruco) kaj tiu de la krucumo (kiu plidinamike entenas en si mem la unuan kaj ĝian kuntekston); la distingo sin igas, plue, deviga ĉar en la prezentado de la krucifikso (kiu, malgraŭ ĉio, produktiis valoregahb verkojn, kiel ekzemple tiu de Giotto) ne ĉiam eblis disigi instrumentan produktaĵon (kiel, ekzemple, por la preĝeja aranĝo aŭ por la vendado al la fideluloj) foje efektigitan senartacele, sed nur metiiste kvankam valide. Rilate tiujn "produktaĵojn" oni notu ke la Krucifikso foje estas (estu dirate senmalŝate) aranĝa objekto-komplemento de la rozaria ĉeno (pingloj, pendaĵo ktp), sed foje kun realigaĵoj riĉaj je subtila rafiniteco.

Menciindas krome ke, laŭ iuj vidpunktoj, la prezentaĵoj de la Via crucis, (Krucvojo), (kies formo plivastigita estas la reliefo), ĝuste pro tio ke ĝia rakontado konkludiĝas per la krucumo, ne estas ekskludendaj el tiu atenta ekzameno, ĉar ili alportas grandvalorajn verkojn. Analaga taksado povus esti elmetita rilate la Skurĝadon de Kristo. Koncepte, krome, al la presentaĵoj de la krucumo estas ankaŭ tute apudaj tiuj de la Elkrucigo kaj de la Piecoj (la doloro de la patrino kiu ricevas la korpon de Jesuo inter siaj brakoj - Mater dolorosa), sed el tiu distingeblaj, rimarkante ke la dolora reago de la “Tri Mariaj” faras fone parton de la Krucumo.

La verkoj prezentantaj la Krucumon konstituas artan produktaĵaron kiu trairas la jarcentojn. Spite de la malfacileco (kaj arbitrareco) taksi pri la arta valoro de unuopaj verkoj, ĉi-sube estas citataj iuj, precipe italaj, tiutemaj artaĵoj:

Krucumo fare de Pietro Perugino

Inter la multaj kontraŭkonvenciaj, mencion apartan meritas la fama kaj diskutata "Homo de la doloroj" de Albrecht Dürer, en kiu Kristo estas montrata en pozo tre originala, dum, ŝirita de la doloro (kiun oni supozas, pro la multaj detaloj kiel la fluanta sango) li rigardas en la okuloj la spektanton, kvazaŭ senkuraĝigita kaj konsternita, en kornico kiu estas forlasita la prezentado de la klasika sceno por fariĝi, kun granda anticipo, simbola senluma kaverno en kiu oni povu legi la suferon de la homoj.

La krucumo laŭlonge de la tempo-paso alprenis sur si akcesorajn signifojn. Se la ĵus citita Dürer poste sin vidigis, en sia kinkona portreto, celante identigi sian personan oferon en la ofero de Kristo, multaj aŭtoroj ellaboris sammaniere siajn personajn dramojn per tiu referenco; sendepende de subjektiva taksado pri la eventuala bona gusto, temas ĉiukaze, plejofte, pri disvolviĝo de la ofero de Kristo efektivigita tiamenire ke rezultu la objektiva gravo por ĉiu unuopulo.

Ankaŭ hodiaŭ la krucumo estas temo viva en la arto, arto kiu jam sin esprimas pere de moderna lingvaĵo. Tiucele provo akordigi tiun lingvaĵon kun la religiaj simboloj ligitaj al la tradicio estis forte proponita de Johano Paŭlo la 2-a, en ties letero al la artistoj. Tio realiĝis en iuj muzeoj inter kiuj la staurós.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Iuj kinaj verkoj:

Muziko[redakti | redakti fonton]

Iuj muzikaj verkoj: En la muziko, kaj kompreneble kun atento al religia muziko, ne malpli ĉeesta estas la temo pri la pasiono kaj krucumo de Jesuo en la grandega nombro de verkoj kies unuaj supozendas tuj mezepokaj kiel subporto al leteraturaj verkoj.

La gregoria ĉanto estas certe unu el la manieroj plej riĉaj je temoj koncernantaj la pasionon de Kristo, kaj pere de tiu ĝi penetras en la "bontonon" de la religia komponaĵo la uzon de la referenco al la latinlingvaj Evangelioj, konforme al la katolika religio kiu je tiuj verkoj estis garantianta la tradicion kaj substance ties pludaŭrigon.

Estas, ofte, la latinaj versegoj de la Evangelioj la ekipantoj de la religia muziko, kaj iuj el ili pro la metriko de la frazo, kaj pro la drameco de la liturgia momento kiun ili devis akompani en la meso (oni vidu Tenebrae factae sunt; Quid me dereliquisti; Et inclinato capite), iom post iom finiĝis por krei subgenrojn de la meso (kaj de la meso kantata), kun aparta prudukta intenseco en la 17-a jarcento; "Stabat mater", ekzemple, estis alfrontita de multaj komponistoj inter kiuj la "ruĝa pastro" Antonio Vivaldi kaj Johann Sebastian Bach kaj, precipe, Giovanni Battista Pergolesi. Pro la specifa rakonta aliro de la muziko, malsame ol la aliaj artoj, ne eblas atendi fokusiĝon sur unuasola de la temoj pri la ofero de Kristo, la muziko povis kuntreni kompletajn sekciojn de la Sankta Skriboj, fluidajn seriojn da eventoj kaj ne nur simplajn monologojn.

Johann Sebastian Bach, kiel konate, dediĉis kvin el siaj precipaj verkoj al la Pasiono, el kiuj du perdiĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La krucumo estis la mortopuno aljuĝita de romianoj precipe en la foraj provincoj de la Imperio, kiu ĝuste estis Judujo – patrujo de Jesuo.
  2. Vidu Giuseppe Ricciotti, ‘’Vita di Gesù Cristo’’, Mondadori, 1962.
  3. Vidu: Ricciotti, verko citita, kie estas evidentigitaj la vortaj malsamecoj inter la kvar evangeliaj raportaĵoj.
  4. Kutime la kristanaj bibliistoj interpretas tiujn aldonaĵojn instrumentoj por elmontri la eksterodinarecon de la evento. Vidu verkojn de: Gianfranco Ravasi kaj de Ĵon L. Mckenzie, Giuseppe Ricciotti ktp.
  5. Ezekielo 9.
  6. Ĉu kruco aŭ fosto?.
  7. La Croce: le sue Origini ed il suo Significato.
  8. angle Liddell and Scott: σταυρός.
  9. Alia simpliga ekzemplo okaza, el la itala lingvo: kiam oni diras “mi havas tegmenton” por “mi havas domon”, kies tegmento estas parto.
  10. angleCrucifixion (capital punishment) en Encyclopaedia Britannica.
  11. Letero de Barnabaso, ĉapitroj 9 kaj 12; Klemento de Aleksandrio, Stromateis VI, 9; Justino el Nabluso, Dialogo kun Trifono, 40.3, p. 173 della traduzione italiana, ISBN 88-315-0105-4, kaj Apologia prima, 55.4; Ireneo de Liono, Kontraŭ la herezoj, 2,24,5; Tertuliano, Ad gentes 1, 12, 3-5.
  12. Foje reduktitaj kiel senigitaj el vivo, iliaj gepatroj ilin sanigas per sia sango (Brunetto Latini, el la Livres dou Tresor, L, I, CLXIII|'”Parfois pasmés aussi comme sans vie, et si pairons les guarissent de leur sanc”).
  13. Louis Charbonneau-Lassay, La bestaro de Kristo (vol II), Ed. Arkeios, Romo, 1995, ISBN 88-86495-02-1, p. 123 kaj sekvantaj. La legendo povus esti frukto de tiu malprecize komprenita ago de la birdo kiam ĝi klinas la bekon por regurgiti la manĝaĵon en la gorĝo stivitan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Mortotuko de Torino kaj scienco:

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komuna montras serion da bildoj koncernantaj la krucumon de Jesuo: [5]