Jena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri vilaĝo en Rumanio, vidu la artikolon Jena (Gavojdia).
Jena
urbo
Bazarplaco
Blazono
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Thuringia • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • urba komunumo de Germanio
Oficiala nomo: Jena
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Turingio
Historiaj regionoj
Situo Jena
 - koordinatoj 50° 55′ 38″ N 11° 35′ 11″ O / 50.92722 °N, 11.58639 °O / 50.92722; 11.58639 (mapo)
Areo 114,29 km² (11 429 ha)
Loĝantaro 106 915 (31.12.2012)
Denseco 935,47 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Vidu situon de Jena kadre de Turingio
Vidu situon de Jena kadre de Turingio
DEC
Jena
Jena
Jena

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vidu situon de Jena kadre de Germanio
Vidu situon de Jena kadre de Germanio
DEC
Jena
Jena
Jena
Vikimedia Komunejo: Jena
Retpaĝo: www.jena.de
vdr

Jena [JEna] estas eksterdistrikta urbo kaj la dua plej granda urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La bela urbo situas borde de la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe (kiu forlasis la okcidentan germanion por veni tien), Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.

Hodiaŭ, la loĝantaron de la urbo konsistigas granda kvanto de pli ol 20000 studentoj de la Friedrich-Schiller-Universitato, kiu fondiĝis jam en la jaro 1558.

Botanika Ĝardeno de Jena

Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl Zeiss fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn kaj manierojn de produktado, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.

Iom da statistiko:

Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
Loĝantaro: proksimume 100.000
Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

Famuloj

Vidu ankaŭ

Friedrich-Schiller-Universitato Jena

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Partneraj urboj

Jena