Jimmy Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Carter

James Earl "Jimmy" CARTER, Jr. [ĝimi karter] (naskiĝis je 1-a de oktobro, 1924) estis la 39a prezidento de Usono, de 1977 ĝis 1981.

Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.

Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:

Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. Tio helpis renversi la tiranojn en Irano kaj Nikaragvo, sed ne la demokratiiĝon de tiuj landoj.

En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis alta, kaj la nacia fiero estis humiligita de la kapto de la ambasadorejo en Irano.

Carter malgajnis en la baloto de 1980, kaj lin sekvis prezidento Ronald Reagan. Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj, kaj en 2002 Carter gajnis la Nobel-premion pri paco. Li estas membro de la Klubo de Madrido.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara