Kilo (urbo)
Kilo | |||||||
| |||||||
Situo de la urbo Kilo en Ŝlesvigo-Holstinio
| |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • urbego • Hansa urbo • urban district in Schleswig-Holstein • ĉefurbo de germania federacia lando | |||||||
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||||
Urborajtoj | 1242 | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0431 | ||||||
Poŝtkodo | 24103–24159 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 2300 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KI | ||||||
Oficiala Municipokodo | 01002000 | ||||||
NUTS | DEF02 | ||||||
LOCODE | DE KEL | ||||||
Subdivido | 18 lokodistriktoj kun 30 urbopartoj | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Dr. Susanne Gaschke | ||||||
Titolo de komunumestro | Ĉefurbestro (germane Oberbürgermeister) | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Fleethörn 9 24103 Kiel | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 247717 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 54° 19′ N, 10° 8′ O (mapo)54.32333333333310.139444444444Koordinatoj: 54° 19′ N, 10° 8′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 5 m | ||||||
Areo | 118,6 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.kiel.de/ | ||||||
Kilo[1] (aŭ Kijlo[2], Kielo, germane Kiel [kil]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Historio
Fondita en la 13-a jarcento (iam inter la jaroj 1233 kaj 1242), Kilo ekde 1242 havas la rangon de urbo. En 1283 ĝi aliĝis al la Hansa Ligo, en 1665 fondiĝis la universitato kaj en 1895 finkonstruiĝis la Kiela Kanalo inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Nuntempe Kijlo estas moderna havenurbo.
Ĝemelaj urboj
Kilo estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.
Krome inter la partnerurboj estas:
Iom da statistiko
Germana nomo: Kiel [kil]
Situo: 54°20’ NO, 10°08’OR
Loĝantaro: 230.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lokaj eminentuloj
En la Kila kastelo de duko Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, edziĝinta al la rusa princino Anna Petrovna (filino de rusa imperiestro Petro la Granda), la 28-an de februaro 1728 naskiĝis ties filo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, kiu poste estis imperiestro (caro) Petro la 3-a de Rusia Imperio en 1761-1762.
Esperantistoj el Kilo
En 1964 tie okazis la ido-konferenco. En la jaro 1994 en Kilo okazis la Germana Esperanto-Kongreso.
Notoj
- ↑ Ullrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann. (2008) Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto. ISBN 978-3-86539-182-7., paĝo 62
- ↑ (2002) Nova PIV. SAT. ISBN 2-9502432-5-8., paĝo 552
Galerio
|