Luksemburgo (urbo)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Apartigiloj
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Luksemburgo.

Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 82 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (leceburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.

Ĝia urbestro estas de 1999 Paul Helminger.

La urbocentro
La malnova urbo

Enhavo

[redakti] Historio

La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).

Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.

En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.

En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.

[redakti] Geografio

La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.

La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.

La stacidomo de Luksemburgo nokte

[redakti] Eŭropa ĉefurbo

Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:

En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

[redakti] Loĝantaro

Je la 3-a de oktobro 2002 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 41 726 virinoj kaj 40 542 viroj; sume, 82 268 loĝantoj.

La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol duono (68,73%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 132 aliaj nacioj. La plej multnombraj estas:

Portugaloj 13.865
Francoj 8.029
Italoj 5.649
Belgoj 3.477
Germanoj 2.582
Britoj 1.846
Hispanoj 1.393
Jugoslavoj 1.235

[redakti] Vidu ankaŭ

•  Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
•  Eŭrovido-Kantokonkurso 1966
•  Eŭrovido-Kantokonkurso 1973
•  Eŭrovido-Kantokonkurso 1984

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Oficiala paĝaro de la komunuma registaro (france)
·  Listo de mondaj heredaĵoj en Luksemburgo laŭ Unesko (angle, france)
·  Luksemburga statistika oficejo (angle, france)