Olimpiaj ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago
La olimpika fajro dum malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2004

La Olimpiaj ludojOlimpikoj[1] estas divers-sporta konkuro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigatajn en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpikoj, pli bone konataj kiel la someraj Olimpikoj, okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1896, kun escepto de la jaroj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Speciala versio de Olimpikaj ludoj por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komenciĝis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro kiel la someraj Olimpikoj.

Sportoj

En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.

En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.

Antikvaj ludoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvaj Olimpikaj ludoj.

La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni ne plu scias veran originon de la antikvaj Olimpikaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkuro, la stadiona kuro (192 m).

Poste aldoniĝis pliaj konkuradoj: tiutempe la sportistoj konkuris pri kurado (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Lastan tagon de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpikaj Ludoj de la antikva epoko okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro ilia pagana karaktero.

Modernaj ludoj

La Olimpikaj ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de Coubertin, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpikan Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkuri en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpikaj ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landoj en 42 konkuroj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.

Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi Olimpikaj ludoj konsiderante kaj obeante ties validajn regulojn, en la bona spirito de, kaj por la honoro de niaj teamoj.

Kroniko: Someraj Olimpikoj

Olimpia flamo en la Somera Olimpiko 1936 okazinta en Nazia Germanio.
Malgranda olimpika emblemo de la Somera Olimpiko 1980 okazinta en Moskvo.
1-a 1896 Ateno (Grekio) starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s
2-a 1900 Parizo (Francio)
3-a 1904 St. Louis (Usono)
4-a 1908 Londono (Britio)
5-a 1912 Stokholmo (Svedio)
6-a 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito)
7-a 1920 Antverpeno (Belgio)
8-a 1924 Parizo (Francio)
9-a 1928 Amsterdamo (Nederlando)
10-a 1932 Los-Anĝeleso (Usono)
11-a 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse Owens, nigrulo gajnis 4 ormedalojn en la nazia Germanio
12-a 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
13-a 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
14-a 1948 Londono (Britio)
15-a 1952 Helsinko (Finnlando)
16-a 1956 Melburno (Aŭstralio)
17-a 1960 Romo (Italio)
18-a 1964 Tokio (Japanio) Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portis la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj
19-a 1968 Meksikurbo (Meksiko)
20-a 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj
21-a 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko
22-a 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la afgania interveno de Sovetunio
23-a 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj (krom Rumanio, Jugoslavio kaj Ĉinio) bojkotis
24-a 1988 Seulo (Suda Koreio)(Kubo kaj Nord-Koreio bojkotis)
25-a 1992 Barcelono (Hispanio)
26-a 1996 Atlanto (Usono)
27-a 2000 Sidnejo (Aŭstralio)
28-a 2004 Ateno (Grekio)
29-a 2008 Pekino (Ĉinio)
30-a 2012 Londono (Anglio)
31-a 2016 Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)
32-a 2020 Tokio (Japanio)

Kroniko: Vintraj Olimpikoj

Interwoven steel frame several stories high with the lit flame at the top
Olimpia flamo dum la Malfermiga Ceremonio de la Vintraj Olimpikoj de 2002 okazintaj en Sallagurbo.
1-a 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj)
2-a 1928 St. Moritz (Svislando)
3-a 1932 Lake Placid (Usono)
4-a 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio)
5-a 1948 St. Moritz (Svislando)
6-a 1952 Oslo (Norvegio)
7-a 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio)
8-a 1960 Squaw Valley (Usono)
9-a 1964 Innsbruck (Aŭstrio)
10-a 1968 Grenoblo (Francio)
11-a 1972 Sapporo (Japanio)
12-a 1976 Innsbruck (Aŭstrio)
13-a 1980 Lake Placid (Usono)
14-a 1984 Sarajevo (Jugoslavio)
15-a 1988 Kalgario (Kanado)
16-a 1992 Albertville (Francio)
17-a 1994 Lillehammer (Norvegio)
18-a 1998 Nagano (Japanio)
19-a 2002 Salt Lake City (Usono)
20-a 2006 Torino (Italio)
20-a 2010 Vankuvero (Kanado)
21-a 2014 Soĉi (Rusio)

Olimpiaj simboloj kaj ceremonioj

Simboloj

Olimpia flago

La olimpika movado uzas plurajn tutmonde protektitajn simbolojn, difinitajn de la internacia olimpika komitato en la olimpika ĉarto. La plej konata estas la olimpika flago kun la kvin diverskoloraj implikitaj ringoj sur blanka fono. La ses koloroj: blanko, ruĝo, bluo, verdo, flavo kaj nigro estis elektitaj, ĉar la flago de ĉiu lando en la mondo entenas almenaŭ unu el tiuj koloroj. Krome la nombro de la ringoj reprezentas la kvin kontinentojn (laŭ la klasika nombrado). La flago estis dezajnita en 1914 kaj estas elmetita ekde la Someraj ludoj de la jaro 1920 en Antverpeno.[2]

La oficiala frapfrazo de la olimpika movado estas (latine) citius, altius, fortius, kio signifas pli rapide, pli alte, pli forte.

La idealoj de De Coubertin speguliĝas pli bone en la olimpika kredo:

Citaĵo
 La plej grave ĉe la olimpikaj ludoj ne estas venko, sed partopreno, kiel ankaŭ en la vivo la plej grave ne estas venko, sed strebo al celo. La plej grave ne estas venkinte, sed bone luktinte. 
— De Coubertin[2]

Malferma ceremonio

La klimakso de la malferma ceremonio estas la ekflamigo de la olimpika fajro, ĉi tie en Helsinki en 1952

La malfermaj ceremonioj de la olimpikaj ludoj enhavas serion de tradiciaj eroj, kiuj estas priskribitaj en la olimpika ĉarto.[3][4] La ceremonio komenciĝas kutime per la suprentiro de la flago kaj la ludo de la nacia himno de la gastiganta lando. Sekvas diversaj artistaj spektakloj (muziko, kantado, danco, teatro), kiuj reprezentas la gastigantan landon. Grando kaj komplekso de la ceremonioj daŭre kreskas, ĉar ĉiu gastiganta lando strebas superi sian antaŭulon. Tiel la kostoj de la malferma ceremonio de la someraj ludoj en la jaro 2008 en Pekino superis 100 milionojn da dolaroj.[5]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Buchanan, Ian (2001). Historical dictionary of the Olympic movement. Lanham: Scarecrow Presz. ISBN 978-0-8108-4054-6.
  • Kamper, Erich; Mallon, Bill (1992). The Golden Book of the Olympic Games. Milan: Vallardi & Associati. ISBN 978-88-85202-35-1.
  • Preuss, Holger; Marcia Semitiel García (2005). The Economics of Staging the Olympics: A Comparison of the Games 1972–2008. Edward Elgar Publishing. ISBN 978-1-84376-893-7.
  • Simson, Vyv; Jennings, Andrew (1992). Dishonored Games: Corruption, Money, and Greed at the Olympics. New York: S.P.I. Books. ISBN 978-1-56171-199-4.
  • Wallechinsky, David (2004). The Complete Book of the Summer Olympics, Athens 2004 Edition. SportClassic Books. ISBN 978-1-894963-32-9.
  • Wallechinsky, David (2005). The Complete Book of the Winter Olympics, Turin 2006 Edition. SportClassic Books. ISBN 978-1-894963-45-9.

Eksteraj Ligiloj

greke Terminaro Someraj Olimpikaj Ludoj (esperante, germane) greke Terminaro Vintraj Olimpikaj Ludoj (esperante, germane)



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024