Pavel Jozef Šafárik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavel Jozef Šafárik
Pavel Jozef Šafárik
slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro
Naskiĝo 13-a de majo 1795
en Kobeliarovo, Slovakio, Aŭstrio-Hungario
Morto 26-a de junio 1861
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Pavel Jozef Šafárik (Safáry / Schaffáry / Schafary / Saf(f)arik / Šafarík / Szafarzik, ĉeĥe Pavel Josef Šafařík, en la moderna slovaka lingvo Pavol Jozef Šafárik, germane Paul Joseph Schaffarik, latine Paulus Josephus Schaffarik, hungare Pál József Saf(f)arik) (naskiĝis la 13-an de majo 1795, Kobeliarovo – mortis la 26-an de junio 1861, Prago) estis slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro. Li fondis sciencistan slavistikon. Li verkis siajn verkojn plejparte germane aŭ ĉeĥe.

La familio[redakti | redakti fonton]

Parencaro
patro
Pavol Šafárik
patrino
Katarína
frato
Ján
frato
Ľudovít Samuel
frato
Pavel Jozef
fratino
Mária
edzino
Júlia
filo
filo
Jaroslav Šafařík
filo
Vladislav Šafařík
filino
Božena
bofilo
nepo
duonpatrino
Rozália
duonfrato
Pavel
duonfratino
Rozália

La vivo de la familio de Šafárik, de liaj gepatroj, geavoj, proksimuloj kaj parencoj estas mallarĝe kunigita kun vilaĝo Štítnik kaj ties ĉirkaŭaĵo (Vilaĝo Štítnik situas sur proksime duono de vojo inter Jelšava kaj Revúca.)

La patro Pavol (Pavel) Šafárik (1761 - 1831) naskiĝis en Štítnik la 26-an de januaro 1761 kaj ĉi tie li ankaŭ vizitis latinan lernejon. Li vizitis du jarojn lernejon en Kunova Teplica, por ke li eklernu hungare. Fininte la studadon li agadis kiel instruisto (preceptoro) en la ĉirkaŭaĵo de Štítnik dum proksimume 15 jaroj. Verŝajne materiaj kaŭzoj gvidis la patron de Šafárik al tio, ke li postlasis instruistan profesion kaj foriris praktiki pastradon ĝis Kobeliarovo.

Mallonge post tio naskiĝis P. J. Šafárik. Lia plej aĝa frato Ján estis tiam jam 12-jara, fratino Mária 10-jara kaj plua frato Ľudovít Samuel 7-jara. Katarína, la patrino de P. J. Šafárik, naskita Káresová (1764 - 1812) devenis el malriĉa familio en Hanková. Ili havis komune kvin infanojn, nome la jam menciitajn gefratojn de P. J., kaj ankaŭ "la unuan" Pavel Jozef naskiĝinta en 1791, sed kiu post unu jaro mortis.

Se paroĥejo de Kobeliarovo estis unu el la plej malriĉaj en Gemer kaj se la patrino de Šafárik volis proporcie sekurigi siajn kvar infanojn, ŝi devis semi linon, ŝpini, lasi teksi, zorgi pri la mastrumejo kaj eĉ komerci. Ankaŭ tial estis hejme ĉiam sufiĉe da ĉio. Ŝi mortis la 14-an de decembro 1812 kiel 48-jara.

La patro de Šafárik duonjaron post ŝia morto edziĝis duafoje (la 2-an de junio 1813), kontraŭ volo de siaj infanoj, kun Rozália, naskita Drábová, vidvino de paroĥo el Rožňava Pavol Lovčáni. Ŝi havis el la unua geedzeco du infanojn, filinon Rozália kaj filon Pavel. Li vivis kun tiu ĉi virino ĝis sia morto ĝis la 4-a de februaro 1831. Pavel Jozef Šafárik havis do 4 proprajn, el ili la unuan "samnomaton" li eĉ ne ekkonis, kaj 2 duonproprajn gefratojn.

La sortoj de edzino kaj infanoj post la morto de Šafárik[redakti | redakti fonton]

Júlia, naskinta Ambrózi, la edzino de P. J. Šafárik, vivis ankoraŭ dek kvin jarojn post la morto de sia edzo. Ŝi mortis en la jaro 1876 kiel 73-jara.

La plej aĝa filo Vojtěch Šafařík (1831 - 1902) fininte studadon en Göttingen ricevis postenon de profesoro en komerca akademio en Vieno, pli poste li fariĝis eminenta kemiisto.

Malpli aĝa Jaroslav (1833 - 1862) finis medicinon en Universitato de Karolo kaj li fariĝis la dua asistanto de profesoro Bohdálek, anatomo. Pro malforta salajro li foriris en 1858 ĝis Vieno kiel praktika armea kuracisto. Reveninte el milito en Italio li fariĝis supera asistanto en i.r. Jozefina akademio en Vieno.

La malplej aĝa filo Vladislav (1841 - ?), kiu faris al la gepatroj la plej grandajn problemojn, komencis studi juron en la praga universitato, sed li ne finis la studadon. Li foriris al soldataro kaj batalis en Italio ĉe Magenta kaj Solferino, kie li estis ankaŭ vundita. Baldaŭ li akiris oficiran rangon.

Filino Božena (1831 - ?) edziniĝis kun Josef Jireček (1825 - 1888), literatura historiisto kaj ĉeĥa politikisto, kiu estis dum kelka tempo edukisto en la familio de Šafárik. Ilia filo, kaj do nepo de P. J. Šafárik, estis Konstantín Jireček, historiisto, aŭtoro de studo Šafárik inter Sudslavoj.

La vivo[redakti | redakti fonton]

Slovakio (1795 – 1815)[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 13-an de majo 1795 en evangelia paroĥejo en Kobeliarovo. Kobeliarovo, kie P. J. Šafárik travivis la infanaĝon kaj kien li ĝoje revenadis ankaŭ en pli posta tempo, situas en sudorienta parto de Slovaka ercmontaro. Ĝi estas proksimume same malproksima de Rožňava, Dobšiná kaj Jelšava. Oni povus diri, ke ĝi troviĝas en pezcentro de imaginara triangulo de tiuj ĉi lokoj.

Bazojn de lerneja klereco, kiel kongrue notas tion biografiistoj, li akiris de la patro, dum kio ĉiuj eliras el pli postaj skribaĵoj de lia filo Vojtech. Tiu skribas en libro Kion rakontis P. J. Šafárik...: "Sed se en lia 7-a jaro li montris al li nur unufoje la tuta alfabeton, jen li mem facile legi eklernis, kaj jam la tutan tagon sur forno li sidadis legante. Ĝis la 8-a jaro li jam dufoje estis traleginta la tutan biblion kaj unu el liaj ŝatataj okupoj estis, ke al la fratoj kaj al la fratino, samkiel al la homoj enhejmaj li predikadis." La lernejo kaj la instruisto neniel estas ĉi tie menciataj.

En la biografioj de P- J-. Šafárik estas notata, ke lian nacian subkonscion influis en Kobeliarovo unu el tieaj skribistoj de nomo Novák, kiu pruntedonis al li por legado ĉeĥajn librojn. Kun la plej granda verŝajneco temas pri tiea instruisto, "ludimagister" Tomáš Novák. Sed pli grava faktoro, kiu influis la nacian subkonscion de Šafárik, estis la medio, en kiu li vivis. Kreis ĝin la slovaka popolo, iliajn kantojn, fabelojn kaj mitoj pri rabistoj, komune kun beleco de la ĉirkaŭa naturo. Pri la profundaĵo kaj la intenso de influo de la medio el Kobeliarovo je Šafárik atestas liaj rememoroj pri la infanaĝo. Li sciis tre vigle imagi ilin eĉ post 50 - 60 jaroj, kiel tio estas videbla en la jam pli supre menciita publikaĵo Kion rakontis P. J. Šafárik....

En la jaroj 1805 - 1808 li studis en Rožňava. Kelkaj biografiistoj mencias malpli superan gimnazion. Aliaj denove parolas pri evangelia lernejo, kiu ĝuste en la starta jaro de P. J. Šafárik iom post iom ŝanĝiĝis en "pli superan" mezan (latinan) lernejon. Eĉ kiam Šafárik studis ĉi tie nur tri jarojn, pluraj biografiistoj kliniĝas al opinio, ke li tuj komencis studi la duan lernejjaron de donatistoj. Dum la studado en Rožňava Šafárik estadis ĉe Ujházy, kie li samtempe manĝadis, tiel kiel pluaj studentoj kaj junulinoj, kiuj venis ĝis Rožňava eklerni la germanan lingvon kaj kudradon. P. J. Šafárik subgvide kaj persona kontrolo de sia profesoro, ekde la jaro 1806 ankaŭ de sia parenco, kaj lia filino edziniĝinta kun Ujházy, sukcese disvastigis siajn konojn kaj la klerecon. Krom la deviga latina lingvo li ekestris la hungaran lingvon kaj la germanan lingvon.

Aŭtune de la jaro 1808 P. J. Šafárik foriris por studi humanismon ĝis Dobšiná, eĉ kiam li povis daŭrigi en sintakso kaj retoriko. Ĉefa motivo de lia foriro estis denove verŝajne materia sekurigo de la familio. La studado estis pli avantaĝa, ĉar li tie povis restadi kaj ankaŭ li restadis ĉe fratino Mária, kiu transloĝiĝis ĉi tien el Rožňava. P. J. Šafárik studis en Dobšiná du jarojn, nome en lernejaj jaroj 1808/1809 kaj 1809/1810. En la studado en la lernejo en Dobšiná li atingis ankoraŭ pli grandajn sukcesojn ol en Rožňava. En Dobšiná plu evoluis kaj pliprofundiĝis supozoj al lia poeta, pedagogia kaj sciencista agado. Li samtempe plenumis kondiĉojn bezonaj por plua studado, kaj li de tie foriras kun eminenta atesto, postulataj konoj el literaturo, kun konoj de la latina, la germana kaj la hungara lingvoj. Studado en Dobšiná, kie oni parolis plejparte germane, donis al slovakaj knaboj eblecon aktive ekestri la germanan lingvon, eventuale pliperfektiĝi en ĝi. El libro Šafárik en Slovakio...: "...ĝis Dobšiná estis venantaj knaboj de bienuloj, kampara inteligentularo de metiistoj kaj aĉetistoj eĉ el pli malproksimaj urboj, por ke krom konoj el donato, gramatiko kaj sintakso ili eklernis la germanan lingvon. Simile knaboj el la slovakaj familioj iradis studi en latinajn lernejojn ĝis Gemer, Ožďany kaj Rožňava, por ke ili ĉi tie eklernu la hungaran. Se la kleruloj de Hungara reĝlando volis realiĝi en la praktiko, ili devis senevite estri ĉiujn kvar lingvojn de la lando: la latinan, la germanan, la hungaran kaj la slovakan." El tiu ĉi vidpunkto estis por P. J. vere feliĉo, ke li studis ankaŭ en Rožňava kaj, eĉ kiam ne senevite, sed ja ankaŭ en Dobšiná.

Kun finigo de la studado en Dobšiná venas en la vivo de la 15-jara Šafárik granda ŝanĝo. Li elĉerpis eblecojn de studado en la regiono, tial li estas nerekte devigita forlasi la familion kaj naskolokon Kobeliarovon, gemeran medion, riĉa je la kultuta historio. Pro tio li samtempe perdis senperan kontakton kun la slovaka vilaĝo kaj ties popolo, ties problemoj, sed ankaŭ kun ties literaturo kaj folkloro.

P. J. Šafárik venis en malvarman kaj krudan klimaton de Kežmarok aŭtune de la jaro 1810. Atendis lin ĉi tie kvin jaroj da studado, sed li studis fakte ĉi tie nur kvar jarojn. Sekve de la klopodemo li estis retorulo nur unu jaro (1810/1811), post unu jaro li transiris en filozofion kaj en lerneja jaro 1812/1813 li jam estis politiko juristo. En lasta jaro de la studado (1813/1814) li partoprenis teologion, kies enhavo de lecionoj krom teologiaj disciplinoj kreis prelegoj el historio kaj enciklopedio, el teoria kaj praktika fiziko, el medicino kaj natura juro, el ŝtata juro kaj juro de nacioj. P. J. Šafárik finis la studadon en Kežmarok somere de 1814 per finigo de ĉiuj tri kursoj:

  • filozofia kurso ĉe J. Genersich, en kiu oni lernis logikon, metafizikon, puran kaj aplikitan matematikon, teorian kaj eksperimentan fizikon, ekonomion ruralis, latinan stilon, komparigan filozofion kaj historion de Hungara reĝlando; ili taksis Šafárikon en ĉiuj lecionoj per marko eminens;
  • politike - jurisdikcia subgvide de Š. Aderján, kie lernejplano enhavis lecionojn: jus naturae, jus privatum civile et criminale, scienciae politicae, kiujn li finis en ĉiuj lecionoj kiel eminenter;
  • teologia ĉe profesoro Daniel Mihálik, kie li eminente ekestris dogman kaj moralan teologion, enkondukon en librojn de sankta Skribado (hermeneŭtikon), la grekan lingvon kaj la hebrean lingvon.

Kiel kondiĉo por akcepto en germanan universitaton kaj akiro de iuj el stipendioj por "hungaraj" studentoj en Germanio li faris kandidatikon el teologio ĉe K. Genersich kun prospero „eminenter profectus in theolog. praeparatoris".

La studado kaj la restado en Kežmarok havis por formado de la personeco de P. J. Šafárik kiel poeto kaj pli posta sciencisto de eŭropa eĉ la monda formato grandan signifon. Li mem pri tio verkis en la propra, germane verkita biografio. P. J. Šafárik estis karakterizata en la studado per eksterordinara klopodemo, li eminentiĝis en la moroj kaj en la prospero, por kio ili en ambaŭ taksis lin per marko "eminens". Šafárik perfekte ekestris la germanan kaj klasikajn lingvojn. En teologia kurso li eklernis greke kaj hebree. La greka kaj la latina malfermis al li pordegojn al antikva kaj latina literaturoj. La konoj donitaj de la lernejo Šafárik disvastigis kaj profundigis per aŭtodidaktado, en kio kreis al li konvenajn kondiĉojn riĉa licea biblioteko, sed ankaŭ verkoj kaj ĵurnaloj, kiujn li mem aĉetis. La studado de historio kaj la konoj el ĝi formis en Šafárik historian konscion, en kiu komencis okupi gravan lokon amo al ĉeĥa kaj al slovaka nacioj, iom post iom disvastiĝata al serba nacio kaj pli poste al ĉiuj slavaj nacioj. Ĉi tie en la evangelia liceo en Kežmarok li interamikiĝis kun J. Blahoslav, samkiel kun polaj, serbaj, ukrainiaj studentoj, kio ankaŭ influis lian slavan orientadon kaj literaturo, precipe poeman kreadon. La amo de Šafárik al la naskoregiono, la patrujo, la nacio kaj la lingvo trovis konkretan esprimon en la poema kreado kaj en kolektado de slovakaj popolaj kantoj. La rezulto de poema kreado en Kežmarok estis odo pri Ondrej Mariassy, patrono de la liceo, barono el Markušovce kaj Batizovce okaze de lia reveno kiel kolonelo de infanterianoj el milito kontraŭ Napoleono sub nomo Ode festiva. Sed en la literaturon li enkondukis sin per poemaro Tatranská Múza s lyrou slovanskou (Levoča 1814).

Laŭ rekomendo de direktoro aŭ laŭ iu el la profesoroj, Šafárik, kiel la eminenta studento, kiu estis nur unu jaron retoro, kaj unu jaron li transsaltis en filozofion, akceptis en la jaro 1812 postenon de privata edukisto en familio de Dávid Goldberger. Ĝuste en tiu ĉi periodo, kiel jam estas menciite pli supre, okazis en lia naska Kobeliarovo grandaj ŝanĝoj. La 14-an de decembro mortis lia patrino, kiun li tre amis kaj la patro post duonjaro reedziĝis kun la menciita Rozália.

Germanio (1815 - 1817)[redakti | redakti fonton]

Post unu jara edukista agado li daŭrigis en studado en universitato en Jena. P. J. Šafárik definitive deciĝis por Jena dum la studado en Kežmarok, precipe laŭ deziro de la patro. Pagi la studajn kostojn en Jena devligis sin la patro per skriba konfirmilo, ĝojigita pro tio, ke almenaŭ unu el liaj filoj paŝos en liaj spuroj. En Jena li restadis en unu domo kun Samuel Ferjenčík kaj Ondrej Jamriško, en lasta jaro de la studado ankaŭ kun Ján Benedikti. Li vivis tre modeste, pri kio atestas lia rakontado al filo Vojtech.

La periodo postnapoleonaj militoj, en kiu Šafárik studis en Germanio, markis kreskanta politika kaj kultura aktivecoj de la germana junularo. La politika atmosfero en la jena universitato signis sin per liberaleco kaj kritikeco rilate al reakcia kaj politika ordoj. La profesoroj kaj la studentoj senvuale kaj sentime esprimis siajn opiniojn formante tutgermanajn postulojn. P. J. Šafárik ne partoprenis en mitingoj de la studentoj, respektante Sumon de akademiaj leĝoj, malpermesanta partoprenon en "burŝenŝaftoj kaj landsmanŝaftoj", kiun li subskribis. P. J. Šafárik pasigis en Jena du jarojn, per kio li finis tri semestrojn. La 16-an de majo 1816 li fariĝis ano de Societas latina Jenensis.

La rezulto de poema agado de Šafárik en Jena estas dek sep poemoj, verkitaj plejparte de oktobro de 1815 ĝis majo de 1816. Ili aperis en Prvotiny pěkných umění de Hromádka en Vieno kaj ili akiris por li faman nomon en Bohemio kaj en Slovakio. La tri semestroj de studado en la universitato en Jena markis grandan alporton por P. J. Šafárik en ĉiutaga direkto. Ili precipe kontribuis formigadon de lia faka kaj sciencista profilo. En Jena li alproprumis kritikajn metodojn de sciencista esplorado. Ĉi tie li airis perfektan metodologian preparon el vico de kunlernantoj. El ili Juraj Müller, la eksa edukisto en familio de Kubínyi-idoj, donis al Šafárik informojn pri tiu ĉi orienta loko, pere de Samuel Ferjenčík li povis persone ekkoni Johann Wolfgang Goethe-on kaj kun Ján Chalupka li havis komunajn literaturaj-artistajn interesojn.

El Jena, kiun Šafárik adiaŭis neĝoje, li foriris komence de majo de 1817 en la manojkun atesto eldonita por foriro de prorektoro Danza. La kaŭzojn de lia antaŭfrua foriro oni klarigas diverse: administraj intervenoj de aŭstria registaro, kiu ne permesis al la junuloj el Hungario studi en Germanio, la singardemon de Šafárik, sed ankaŭ pro financa mizero.

Survoje en la patrujon li haltigis sin en Leipzig kaj en Prago, kie li renkontiĝis kun pluraj ĉeĥaj renaskiĝintoj (Josef Dobrovský, Josef Jungmann, Hanka, Pressl, Nejedlý k.a.). Post unumonata restado en Prago, kie li interesiĝis pri posteno de edukisto, li foriris tra Vieno ĝis Bratislava. En Bratislava, kie li restis dek tagojn, li persone renkontiĝis kun František Palacký, kun kiu li korespondis jam antaŭe.

Slovakio (1817 - 1819)[redakti | redakti fonton]

Somere de 1817 P- J. Šafárik ricevis inviton por fari edukiston en familion de Gašpár Kubínyi en Bratislava. P. J. Šafárik akceptis la inviton kaj li venis al loko la 20-an de aŭgusto 1817. Li edukis filon Ladislav. Por tiu ĉi decido povis gvidi Šafárikon pluraj motivoj: ebleco de sciencista laboro, financaj kaŭzoj kunigitaj kun klopodo ju pli baldaŭ egaligi ŝuldon ĉe frato Ján, sed ankaŭ la posteno de Bratislava kaj la familio de Kubínyi en tiama sciencista, kultura kaj socia vivo de Hungario. Gašpár Kubínyi kaj la tuta lia familio estimis P. J. Šafárikon, tre bone finance honoris, montris al li amikajn eĉ preskaŭ familiajn rilatojn.

La amikeco de Pavel Jozef Šafárik kun je tri jaroj pli malaĝa František Palacký trovis esprimon ankaŭ en sciencista laboro, kies rezulto estis komuna literatura-teoria verko Počátkové českého básnictví obzvláště prozodie (Prešporok - Praha 1818). Ilia komuna amiko estis Ján Blahoslav Benedikti, sed poste li eksilentis, poste aliĝis Ján Kollár, kun kiu Šafárik persone interkonatiĝis printempe de 1819.

La jaro 1819 signifis decidan turnon en la vivo kaj profesio de P. J. Šafárik. La edukiteco en la familio de Kubínyi estis venanta al fino. Li akceptis nek tiam proponatan postenon de profesoro en evangeliaj lernejoj en "norda Hungara reĝlando", sed li decidiĝis por Novi Sad, kie neunuiĝinta ortodoksa eklezio jam pli antaŭe kreis gimnazion kaj printempe de 1819 ĝi skribis konkurson por posteno de direktoro kaj la unua profesoro. Sed por tio Šafárik bezonis doktorecon. Helpe kaj rekomende de Ján Blahoslav Benedikti li ricevis ĝin la 5-an de aprilo 1819. Denove helpe de Ján Blahoslav Benedikti, sed ankaŭ de kelkaj konataj serboj, la elekto por la posteno de direktoro fine falis al la plej juna el la aliĝintoj, al P. J. Šafárik.

Li do finis la edukistan agadon en la familio de G. Kubínyi fine de junio de 1819. La foriron de Šafárik el Bratislava la patriotoj komprenis, sed precipe la ĉeĥaj, kiel perdon por la nacio. Kelke da semajnoj antaŭ la foriro ĝis Novi Sad li restadis en la naska Gemer, Kobeliarovo kaj ĉe avo Káres en Hanková. Tio estis lasta restado de Šafárik en la naskoregiono, en kiun li jam ne plu revenis en la vivo.

Serbio (1819 - 1833)[redakti | redakti fonton]

P. J. Šafárik transprenis la funkcion de direktoro per inaŭgura parolo, kiun li prelegis en la latina. Li skizis en ĝi la historion de gimnazio, parolis pri la profesoroj kaj iliaj instruaj devoj, poste li esprimis siajn pedagogiajn opiniojn al koncepto de la lernejo, li interknatigis la ĉeestantojn kun la propono de reformoj, kiujn li planis realigi.

La nova direktoro impresis serbojn per tre favora impreso. Krom P. J. Šafárik ĉiuj profesoroj estis serboj. P. J. Šafárik estis en la funkcio de direktoro kvin jarojn. Kiel direktoro li havis ambiciajn planojn. La koncepto de Śafárik estis krei gimnazion laŭ greka modelo. Tuj kiam li estis transpreninta la funkcion, Šafárik sukcesis realigi etajn ŝanĝojn en instru-plano, disvastigo de metilecionoj je pentrado, respektive je desegnado. Pozitive estis akceptita ankaŭ kolektado de libroj por estonta biblioteko. Šafárik precipe ĝojis pro tio, ke en la kreiĝanta biblioteko, en ties fonduso, alnombriĝis raraj malnovslavaj literatura-historiaj memorigaĵoj. En la inaŭgura parolo li notis, ke en la gimnazio instruos li mem matematikon (algebron kaj geometrion), fizikon, logikon, retorikon, poezion, stilistikon kaj ke li prelegos pri klasikuloj en la 1-a humanita klaso. Tiel ankaŭ okazis. Li prelegis latine, germane kaj post plifortiĝo de hungarigaj tendencoj, kiam ili trafis ankaŭ la novsadan gimnazion, dum lastaj du - tri jaroj de la restado li instruis ankaŭ la hungaran kiel instruleciono.

Dum la unuaj du jaroj de la novsada partoprenado Šafárik estadis en domo de riĉa urbano Servický. En la jaro 1821 nevo de serba patriarko postulis Šafárikon, por ke li transprenu edukan zorgon super lia filo. Kiel rekompencon li ricevis je dispono parton de ilia domo en Novi Sad, kie li restadis, kaj pri nutrado kaj la loĝejo zorgis kuiristino, kiun ili pagis al li.

La 17-an de junio 1822 P. J. Šafárik edziĝis kun la 19-jara Júlia Ambrózi. Ŝi devenis el malgranda slovaka kamparana familio. Ŝi naskiĝis en Kikinda (tiam Nagy Kikinda en Hungara reĝlando) la 19-an de novembro 1803. Ŝia patro devenis el Paludza (distrikto Liptovský Mikuláš) kaj la patrino el Jasenová en Orava. La edzino de P. J. Šafárik - kiel notas biografiistoj - estis inteligenta, nekutime studinta kaj temperamenta. Ŝi estris tri, resp. kvar slavajn lingvojn: la slovakan, la ĉeĥan, la serban kaj la rusan. Ŝi tre helpis la edzon dum lia sciencista laboro.

La situacio de Šafárik en Novi Sad malboniĝis post la jaro 1824, kiam la aŭstria registaro malpermesis al la serba ortodoksa eklezio dungi evangeliajn klerulojn el Hungara reĝlando en la gimnazioj kaj en siaj servoj. Šafárik ricevis escepton kun tio, ke li ne plu faros la funkcion de direktoro.

Al P. J. Šafárik post la interveno de la registaro komencis amasiĝi problemoj, kreski materiaj, financaj kaj aliaj malfacilaĵoj. Lia salajro malgrandiĝis ĝuste tiam, kiam li plej multe bezonis ĝin, ĉar en la familio alnombriĝis infanoj. En Novi Sad al Šafárik-oj naskiĝis kvin infanoj: Ľudmila (21. 2. 1824 - 28. 4. 1824), Milena (17. 7. 1825 - 4. 4. 1826), Mladen Svatopluk (17. 1. 1827 - 22. 2. 1828), Vojtech kaj Božena. La malboniĝo de la materiaj kaj la financaj kondiĉoj devigis Šafárikon, por ke li mem serĉu profesoran postenon, pri kio li klopodis ankaŭ en Slovakio. Sed pro pluraj kaŭzoj li ne akceptis multajn bonajn proponojn.

Dum sia restado en Novi Sad Šafárik kunpartoprenis en kolektado, preparo en preson kaj eldonado de slovakaj popolaj kantoj. Ili aperis sub nomo Písně světské lidu slovenského v Uhřích. Sebrané a vydané od P. J. Šafárika, Jána Blahoslava a jiných (En Peŝto 1823) - Kantoj de laika popolo slovaka en Hungara reĝlando. Kolektitaj kaj eldonitaj de P. J. Šafárik, Ján Blahoslav kaj aliaj. La plej signifa sciencista verko de Šafárik el lia novsada periodo estas Geschichte der slawischen Sprache und Literatur nach allen Mundarten (Peŝto 1826) – Historio de slavaj lingvoj kaj literaturoj en ĉiuj dialektoj. En Novi Sad P. J. Šafárik verkis ankoraŭ pluajn du verkojn, kiuj aperis presforme, nome: Über die Abkunft der Slawen nach Lorenz Surowiecki (Peŝto 1828) kaj Serbische Lesekörner oder historisch - kritische Beleuchtung der serbischen Mundart, ein Beitrag zur slawischen Sprachkunde (Peŝto 1833). Šafárik kolektis en Novi Sad kvanton de literatura - historia, sed ankaŭ de alia materialo, kiun li pli poste prilaboris en Prago.

La 22-an de decembro 1832 P. J. Šafárik donis al la patronato de la gimnazio maldungon kun tio, ke li restos ĉi tie ĝis fino de la vintra semestro. La 6-an de aprilo 1833 li forlasis Novi Sad-on, kiun en sia plua vivo jam ne vizitis. Post malsukcesaj klopodoj akiri pedagogian kaj bibliotekistan postenon en Rusio, li foriras laŭ invito kaj garantio de amikoj agadi, tra Peŝto kaj Bratislava, ĝis Prago.

Bohemio (1833 – 1861)[redakti | redakti fonton]

La familio de Šafárik venis ĝis Prago la 4-an de majo 1833, post preskaŭ unu monato daŭranta vojaĝo. Alveninte Pragon P. J. Šafárik koncentris sian klopodon precipe al sekurigo de sia familio kaj al ebleco daŭrigi en la sciencista laboro. La ĉeĥaj patriotoj helpis lin an ambaŭ. Ili sekurigis al li loĝejon, kio estis tiam la plej bezona, ĉar baldaŭ post la alveno en la familio de Šafárik naskiĝis dunaskitoj Jaroslav kaj Bohuslav, naskiĝintaj la 24-an de majo 1833, el kiuj la dua knabeto mortis la 31-an de aŭgusto 1837. Krom ili al Šafárik-oj naskiĝis en Prago pluaj kvar infanoj. Dum sia tuta restado en Prago, precipe en la 40-aj jaroj, lia tuta ekzistado dependis en 380 florenoj, kiujn li ricevis jare de siaj ĉeĥaj amikoj sub kondiĉo, ke - kiel František Palacký eksplicite formulis tion - "ekde nun, kion ajn vi verkos, vi verkos tion nur en la ĉeĥa lingvo".

P. J. Šafárik merite de František Palacký helpis dum redakciaj laboroj en Časopis Českého musea (Ĵurnalo de Ĉeĥa muzeo), poste post rezigno de Palacký li redaktis la ĵurnalon. En la jaroj 1834 - 1835 li estis redaktisto de ĵurnalo Světozor. En la jaroj 1836 - 1847 li estis librocenzuristo. Ekde la jaro 1841 li estis kustodo de praga Universitata biblioteko, kaj ekde 1848 ties direktoro, samtempe li estis ankaŭ eksterordinara profesoro de slava filologio en universitato en Prago.

Apud la sciencista laboro, kiu estis en Prago la ĉefa senso de vivplenigaĵo de Šafárik, li estis per cirkonstancoj okupiĝi kelkfoje ankaŭ per demandoj de klereco kaj lernejaferoj. Ekz. en 1848 ministro A. Bach komisiis P. J. Šafárik-on komune kun Karel Jaromír Erben aniĝi en komisiono por slava jura terminologio. La rezulto de la agado de komisiono estis vortaro Juridisch - politische Terminologie der slawischen Sprachen Oesterreichs. Ĝi aperis en Vieno en la jaro 1850 kun mallonga antaŭparolo de Šafárik.

En kolekto de dokumentoj Hlasowé o potřebě jednoty spisowného jazyka pro Čechy, Morawany a Slowáky eldonita de Ján Kollár en 1846 Šafárik modere kritikis Štúranojn pro enpraktikigo de nova literatura slovaka lingvo (1843). Eĉ kiam Šafárik, diference de liaj ĉeĥaj kolegoj - ĉiam konsideris slovakojn kiel de ĉeĥoj apartigita nacio (tiel ekzemple eksplicite en lia "Geschichte der slawischen Sprache..." kaj en "Slovanský národopis"), kaj estis por uzi nur "slovaka stilo de ĉeĥa lingvo" kiel literatura lingvo en Slovakio.

En revoluciaj jaroj 1848 - 1849 li dediĉis sin al siaj sciencistaj interesoj. Post eldono de verko Über die Abkunft der Slawen nach Lorenz Surowiecki li kolektis historian materialon por la plej maljuna periodo de slava historio. La rezulto de lia penega sciencista esplorado krom pli malgrandaj studoj estas du monumentaj laboroj - bazaj pilieroj de slava - kaj Slovanský národopis (Praha 1842, la dua eldono ankaŭ en 1842, la tria eldono en 1843). Post lia morto, en 1862 - 1863 estis preparita la III-a parto de Slavaj antikvaĵoj, kiu estis eldonita en Prago en 1865.

En lastaj kvin jaroj de la vivo Šafárik komencis malsaniĝi kaj suferi pro diversaj fobioj, spite al tio, ke li seniĝis de la materiaj kaj la financaj malfacilaĵoj kaj forestis ankaŭ zorgoj pri la familio. Psikaj depresioj en lastaj du jaroj alkondukis P. J. Šafárik-on al tio, ke la 23-an de majo 1860 saltis en Vultavon, kio vekis en vasta publiko grandan tumulton. Sed oni sukcesis savi lin.

Komence de oktobro de 1860 Šafárik definitive rezignis pri posteno de direktoro en Universitata biblioteko. Imperiestro Francisko la 1-a plenumis lian peton per propramane skribita letero, dum kio li lasis al li kiel emerito la plenan salajron. Šafárik emeritis nur malmulte. Li rapide komencis malsaniĝi, li perdis la vidkapablon kaj li moviĝadis nur je bastoneto, sed samtempe li estis peranime vigla. Li mortis la 26-an de julio 1861.

Ili sepultis lin en evangelia tombejo en Prago-Karlín kaj post malvalidigo de tiu ĉi tombejo en 1900 la korprestaĵoj de Šafárik estis transveturigitaj en tombejon en Prago-Olšany. Ili lokigis super lian tombon originan sarkofagon kun malnovserba skribaĵo: „V krasnich mira sego v’spitaľ sa esti et junosti svojeje".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Ode festiva... (Levoča, 1814) , odo je barono kaj kolonelo Ondrej Máriassy, patrono de liceo de Kežmarok okaze de lia reveno el milito kontraŭ Napoleono.
  • Tatranská múza s lyrou slovanskou (Levoča, 1814) – poemaro inspirita per klasika, nuntempa eŭropa literaturo (Friedrich Schiller) kaj slovakaj tradicioj kaj legendoj (Juraj Jánošík).

Sciencistaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Promluvení k Slovanům , in: Prvotiny pěkných umění (1817, ?) - inspiritaj de Herder kaj aliaj naciaj literaturoj, li elvokas slovakojn, moravanojn kaj ĉeĥojn, por ke ili kolektu popolajn kantojn
  • Počátkové českého básnictví, obzvláště prozodie (1818, Bratislava), komune kun František Palacký - ĝi okupiĝas per teknikaj detaloj de verkado de poemoj - li kaŭzigis uzadon de metriko en la slovaka kaj la ĉeĥa poezioj
  • Novi Graeci non uniti ritus gymnasii neoplate auspicia feliciter capta. Adnexa est oratio Pauli Josephi Schaffarik (1819, Novi Sad)
  • Písně světské lidu slovenského v Uhřích. Sebrané a vydané od P. J. Šafárika, Jána Blahoslava a jiných. 1-2 (Peŝto 1823-1827) /Národnie zpiewanky- Pisne swetské Slowáků v Uhrách (1834-1835, Buda), komune kun Ján Kollár
  • Geschichte der slawischen Sprache und Literatur nach allen Mundarten (1826, Peŝto), [Dejiny slovanského jazyka a literatúry podľa všetkých nárečí] – grandega enciklopedia libro, la unua provo pri ia sistema administrado pri slavaj lingvoj kiel tutaĵo
  • Über die Abkunft der Slawen nach Lorenz Surowiecki (1828, Buda) [Pri la deveno de slavoj laŭ Lorenzo Surowiecki] – intencata kiel reagoj al la teksto de Surowiecki, sed la teksto ŝanĝiĝis en librojn pri prapatrujo de slavoj
  • Serbische Lesekörner oder historisch-kritische Beleuchtung der serbischen Mundart (1833, Peŝto) [Serba antologio aŭ historia-kritika klarigo de la serba dialekto] – klarigo de karaktero kaj evoluo de la serba lingvo
  • Slovanské starožitnosti(1837 + 1865, Praha), lia ĉefa verko, la unua pli granda libro pri kulturo kaj historio de slavoj, la duan eldonon (1863) redaktis Josef Jireček, daŭrigo aperis nur post la morto de Šafárik en Prago en 1865; la rusa, la germana kaj la pola tradukoj sekvis tuj post tio; la ĉefa libro priskribas la devenon, sidejojn, lokigon kaj historiajn eventojn de slavoj surbaze de ampleksa kolektaro de materialo; inspirita de Herder li rifuzis konsideri slavojn kiel sklavojn kaj barbarojn (kiel tio estis tiam ofta en la germana literaturo); la libro tre influis la bildon de slavoj en la mondo
  • Monumenta Illyrica (1839, Praha) – memorigaĵoj de malnova sudslava literaturo
  • Die ältesten Denkmäler der böhmischen Sprache... (1840, Praha) [La plej malnovaj memorigaĵoj de la ĉeĥa lingvo...], komune kun Palacký
  • Slovanský národopis (1842- 2 vydania, Praha), lia dua plej grava verko, li klopodis doni la tutan bildon de slava etnologio; ĝi enhavas bazajn indikojn pri unuopaj slavaj nacioj, sidejoj, lingvoj, etnaj limoj kaj mapon, sur kiu li formale konsideras slavojn kiel un nacion apartigita en "naciaj tutaĵojn".
  • Počátkové staročeské mluvnice in: Výbor (1845) [Bazoj de malnovĉeĥa gramatiko]
  • Juridisch - politische Terminologie der slawischen Sprachen Oesterreich (Viedeň, 1850) [Jure-politika terminologio de slavajlingvoj de Aŭstrio], vortaro verkita komune kun K. J. Erben
  • Památky dřevního pisemnictví Jihoslovanů (1851, Praha) - ĝi enhavas gravajn malnovslavajn tekstojn
  • Památky hlaholského pisemnictví (1853, Praha)
  • Glagolitische Fragmente (1857, Praha) [Hlaholaj fragmentoj], komune kun Höfler
  • Über den Ursprung und die Heimat des Glagolitismus (1858, Praha) [Pri la deveno kaj patrujo de hlahola skribsistemo] – ĉi tie li akceptis opinionm ke la hlahola alfabeto estas pli maljuna ol cirila alfabeto
  • Geschichte der südslawischen Litteratur1-3 (1864-65, Praha) [Historio de sudslava literaturo], redaktis Jireček

Kolektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Sebrané spisy P. J. Šafaříka 1-3 (Prague 1862-1863 + 1865) - Kolektitaj dokumentoj de P. J. Šafařík 1-3
  • Spisy Pavla Josefa Šafaříka 1 (Bratislava, 1938) - Dokumentoj de Pavel Josef Šafařík 1

Nomita laŭ lia nomo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Nuvola Slovakian flag.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Slovakio
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.