Pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrina Montaro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrina Montaro estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo pinaroj-kverkaroj de Okcidenta kaj Orienta Patrina Montaro. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Okcidenta Patrina Montaro en okcidenta Meksiko kaj Sudokcidenta Usono. Tiuj arbaroj gastigas grandan nombron de endemiaj plantoj kaj estas grava vivejo por la bestiaro.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Okcidenta Patrina Montaro trairas okcidentan Meksikon norden-suden ekde la centro de la lando ĝis la usona landlimo, kie la norda areo de la ekoregiono konsistas el arbareroj en la madreaj arbarinsuloj kiuj leviĝas el la dezerto en la subŝtato de Sonoro kaj en la usonaj Arizono kaj Nov-Meksiko. Tiu estas impona krut-montara pejzaĝo tratranĉita de kanjonoj inkluzive Kupro-Kanjono, la plej profunda de Nordameriko.

La ekoregiono konsistas el tutaĵo de alt-altitudaj pinar-kverkaraj enklavoj ĉirkaŭataj je pli malalta altitudo de dezertoj kaj kserofitaroj kaj de subtropikaj sekaj arbaroj, inkluzive de Sonora-Dezerto al nordokcidento, Ĉiuaŭa dezerto al nordoriento kaj oriento en Arizono, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kaj centra-meksikaj kserofitaroj al sudoriento, kaj la sinoloaj sekaj arbaroj al okcidento kaj sudokcidento. La pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrina Montaro estas unu el la ekoregionoj de la madreaj pinaroj-kverkaroj kiuj oni trovas tra la diversaj patrin-montaraj ĉenoj de Meksiko kaj Sudokcidenta Usono.

Flaŭro [redakti]

Arbaroj en Okcidenta Patrina Montaro.

La originaj vegetaĵaroj de Okcidenta Patrina Montaro inkluzivas pinarojn kaj duglasarojn je la plej altaj altitudoj kaj herbejajn duonarbarojn de kverko je la pli malalta deklivaro. La pinoj kaj kverkoj estas speciale gravaj ĉar multaj diferencaj specioj de ambaŭ genroj estas endemiaj. Superregantaj koniferoj el la 27 specioj kiujn oni tie ĉi renkontas inkluzivas Pinus engelmannii, P. leiophylla, P. cembroides, P. lumholtzii, P. yecorensis, glaŭkan duglason (Pseudotsuga menziesii subsp. glauca), kaj meksikan pseŭdocugon (Pseudotsuga lindleyana).

Kverkoj (Quercus) estas la superregantaj foliarboj, kun 21 diferencaj specioj inkluzive de Quercus albocincta, Q. arizonica, Q. carmenensis, Q. chihuahuensis, Q. cordifolia, Q. durifolia, Q. emoryi, Q. grisea, Q. oblongifolia, Q. santaclarensis, kaj Q. tarahumara. Arbutus xalapensis kaj A. arizonica asocie vegetas kun kverkoj. Quercus carmenensis kaj Q. deliquescens estas du kverkoj kiuj estas endemiaj en la madreaj-arbarinsulaj partoj de la ekoregiono.

Faŭno [redakti]

La arbaroj gastigas pli ol 300 specioj de birdoj inkluzive de reĝa aglo, Rhynchopsitta pachyrhyncha (tiu ĉi specio el la familio de papagedoj nuntempe estas endanĝerigita ĉar ĝi ofte estis kaptita de kolektantoj), Ara militaris ( papagedoj ), tufogarolo, kaj iam gastigis imperian kampefilon kiu nuntempe estus formortinta.

La mamuloj ampleksas amerikan nigran urson kaj jaguaron. La malofta meksika lupo (Canis lupus baileyi) iam estis komuna en la montaro sed nuntempe ne plu ekzistas sovaĝe, dum meksika urso (Ursus arctos nelsoni) estus formortinta.

La multeco de reptilioj inkluzivas la krotalojn Crotalus lepidus, Crotalus pricei, Crotalus willardi kaj iuj Phrynosomatidae (Sceloporus clarki, S. jarrovi, S. scalaris kaj S. virgatus).

Finfine la montaro estas grava interaĵo pri la migrada vojo de Danaus plexippus (Nimfalisedoj).

Konservado kaj minacoj [redakti]

La pinaroj estis hakitaj de la arbarekspluatado- kaj papero-industrioj ekde la 1800-aj jaroj kaj nur tre eta pocento de la originaj arbaroj restas. Tiu forigo de biotopoj estas rezultinta je la supozita formorto de la imperia kampefilo, iam la plej granda pegedo en la mondo. Aereoj kiuj estas prioritataj por la naturprotekto inkluzivas Bavispe/Sierra del Tigre kaj Kupro-Kanjono, dum la sola protektejo estas La Michilía. Estas iom da protektejoj en la Madreaj Arbarinsuloj en Arizono kiuj estas parto de la ekoregiono kvankam ili situas ekster Okcidenta Patrina Montaro, inkluzive de Ĉiuaŭo-Naturprotektejo (Arizono), Galiuro-Sovaĝejo (Arizono), la Rinkon-Montara distrikto (Arizono) de Saguaro Nacia Parko, Huaĉuka-Montaro (Arizono), Puŝ-Kresto Sovaĝejo (Arizono), Montaro Santa Teresa (Arizono) kaj Paĥarito-Montaro.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio