Islama arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
Taĝ-Mahalo

Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn.

En la islaman arkitekturon tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. La lokojn de ties apero ne eblas limigi je tradicie islamaj regionoj, kiel estas Persa golfo, norda AfrikoAntaŭa Oriento, sed eblas renkontiĝi kun ili ekz. ankaŭ en Hispanio, Francio aŭ en Barato. Nuntempe la islamaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

Masĝid-e ŝah en Isfahano.

El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara islamano. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas banejojfontanoj.

Tipaj elementoj de la islama arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Por eŭropano estas tre malfacile ĝuste kompreni la islaman arkitekturon, ĉar ĝi eliras el tute aliaj tradicioj ol la eŭropa arkitekturo. Ties diferenca simbolaro estas konsekvenco de la diferenca historia evoluo kaj malgranda kono de la islamo kutime nekomprenita, aŭ ties klarigo mallarĝiĝas al konstatado, ke la konstruaĵoj devas esprimi senfinan potencon de Alaho. La fakto de senĉese ripetantaj motivoj, malpermeso de bildigado de homa aspekto, ktp., estadas pro tio kutime konsiderata kiel sufiĉe klarigita. Fakte la interpretado de la islama arkitekturo estas sufiĉe komplika kaj ties simbolaro estas same komplika kaj ampleksa kiel la kristana simboliko. Ties evoluon kaj regularon akompanis simile larĝa polemiko kaj ties evoluo okazis simile komplike kiel evoluo de la eŭropa arkitekturo.

Ĝenerale en tiu ĉi arkitekturo evoluis kelke da karakterizaj elementoj. La plej tipa elemento por la konstruaĵoj de religia tipo fariĝis kupolo, kies arkitekta solvo estas diversa kaj ĝi trairis proporcie komplikan evoluon, dum kiu estiĝis vico da problemoj kiel disporti la ekvilibron. La solvo de tiuj ĉi problemoj ebligis konstrui pli grandajn kupolojn. La dua tipa elemento estas eluzo de kila volbo.

De la ceteraj arkitekturaj karakteroj eblas ĉiam trovi vicon de ŝanĝoj, malgraŭ tio eblas konsideri ilin kiel tipaj por tiu ĉi arkitekturo kiel tutaĵo. Tiel ĉi eblas taksi klopodon unuigi konstruan funkcion kun funkcio ornama, dum kio la ornama funkci ofte akiris superon. Tipa ekzemplo de tiu ĉi aperaĵo estas la arko, kies konstrua eluzo aperas en la islama arkitekturo tre baldaŭ. La arko ebligis konstrui grandajn vitrigitajn fenestrojn kaj unuigi nekoneksajn areojn interne de la moskeoj. Sed pli postaj pintigitaj arkoj estas montro de klopodo al ornameco, pintigo, kiun eblas rimarki en la tuta vico de trairejoj aŭ pordoj; tio havas nenian konstruan signifon. La klopodo pri monumenteco kaj aereco kondukis al granda uzado de sveltaj kolonoj, kiuj kutime havis rondan sekcon, ornamitaj nur ĝis de pieda ŝtono. La pli volumenaj kolonoj estis ornamitaj tiel, ke ili elkreskas el la konstruaĵo. Tiu ĉi koncepto havas sian komencon en grek-romia antikvo kaj en la islama arkitekturo estas la ofta ornamaĵo helpe de vertikalaj strioj, estiĝantaj ja per alia tekniko ol en la antikvo, sed la fina efekto estas tre simila.

Baldaŭ akiris la signifon laboro kun spaco, kiu kondukis al kreigado de diversaj kortoj, kaj nome ne nur ĉe la religiaj kaj spektaklaj konstruaĵoj, sed ankaŭ ĉe la kutima profana konstruarto. La kortoj estas ĉiam pavimitaj kaj ilia celo estas potencigi la impreson el la konstruaĵo, la areo de pli grandaj kortoj estadas disbatita aŭ per terena dismembrigo aŭ per konstruo de altaneto; neniam aperas la klopodo disbati la areon per verdaĵo.

La ornamado de konstruaĵoj helpe de la t.n. araba kaligrafio neniel influis la arkitekturon mem, ĉar la konstruaĵo ne akomodiĝis al plano de la ornamaĵo, sed male la ornamaĵo al la plano de konstruaĵo. La fakto, ke la islamo iamaniere malpermesis bildigi personojn, kondukis al elimino de statuoj, kio ebligis al la arkitekturo uzi ĉiujn murojn (la eŭropa arkitekturo devis kalkuli kun tiu ĉi speco de ornamaĵo), kio kondukis al pli granda malfermeco de la konstruaĵoj. Tiu ĉi malpermeso ankaŭ kondukis al geometria ornamado de la konstruaĵoj - la t.n. arabeskoj, kiuj konsistis en ripetado de la sama motivo; por la arkitekturo tia ĉi koncepto estas avantaĝa, ĉar la konstruaĵo ne estas ligita al la pli posta plano de ornamado kaj lumigo de la unuopaj lokoj estas limigita nur per konstruaj eblecoj.

Specifa kaj tre grava tereno de regionoj de la arkitekturo en la islamo estas ĝardena arkitekturo, kiu apartenas al la plej dislaboremaj en tiu ĉi fako.

Historio[redakti | redakti fonton]

Observi la historion de la islama arkitekturo estas proporcie problema, ĉar en la islama arkitekturo estiĝadis neniaj superregionaj konstrustiloj. La lokaj stiloj estas unuigitaj kun la reganta dinastio kaj ili koneksas kun la regiona historio kaj gusto. Tial oni ofte observas prefere evoluon de la unuopaj tipoj de la konstruaĵoj ol la islama arkitekturo kiel tutaĵo.

La komencoj de la islama arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ka'ba

Post tio, kiam estis en la jaro 622 transdonita al profeto Mohamedo de Dio la islamo, li akiradis favorantojn kaj dum dek jaroj liaj favorantoj konkeris Mekaon, kie ili alikonstruis la sanktan rifuĝejon Kaaba-on. El tiu ĉi konstruaĵo eblas malfacile prijuĝi la nivelon de preislama arkitekturo; ĉar krom tiu ĉi konstruaĵo konservis nenia memorigaĵo, la opinioj por la arkitektura nivelo estas diversaj. La Kaaba mem estas konstruaĵo, kiun la islama arkitekturo neniam ripetis, kio montras ties unikecon, sed el la arkitektura vidpunkto tiu ĉi konstruaĵo estas sensignifa montrante la malaltan nivelon de konstruarto. Sed tiutempe estiĝadis nenia alia islama arkitekturo kaj ties aperoj estis sole daŭrigo de la preislama arkitekturo.

Post la morto de Mohamedo (632) okazis la unua ekspando de la islamo, kiun tiutempe malkovras la unuaj moskeoj, kiuj eliradis el la ideo, ke ili devas preni la islamanojn de la donita regiono, krom tio la moskeo devis havi sidilon por imamo, kiu prezentis prelegojn. Sed la disvastigado de islamo en la jaroj 634 - 661 okazis nekoordinate kaj ĥaose kaj ne ekzistis tial kaŭzo al estiĝo de pli ampleksaj arkitekturaj laboraĵoj. Tiutempe la islamanoj amasiĝis en la jam ekzistantaj konstruaĵoj de la konkeritaj urboj, la konstruagadon ili evoluigis sole dum fondado de urboj kaj nek ĉi tie estiĝadis iaj neniel signifaj laboraĵoj.

Umajida periodo[redakti | redakti fonton]

Kupolo de la Roko

En la jaro 661 kalifo Mu'áwija transprenis la politikan centron el Medino ĝis Damasko kaj komencis organizi politikan vivon de la imperio. Tiun ĉi imperion sukcesis stabiligi nur lia tria sekvanto Abdumalik, dum kies regado la arto kaj la arkitekturo fariĝis nedeprenebla parto de la vivo en la imperio. Interesaĵo de tiu ĉi periodo estas, ke ĝi klopodis krei la islaman ikonografion, malgraŭ tio, ke en la islamo de komence aperis fortaj tendencoj al nebildigado de la homaj estuloj. Sed tiu ĉi malpermeso realiĝis nur post la jaro 750 en abasida periodo.

La unua granda konstruaĵo de la islama mondo estas Kupolo de la Roko en Jerusalemo, finita en la jaro 692. Tiu ĉi konstruaĵo eliras el bizancaj kaj romiaj modeloj, sed ties centra kupolo estas lokigita alte super kolona koridoro. La celo de tiu ĉi konstruaĵo estis montri la potencon super Jerusalemo.

Damasko

La moskeoj de tiu ĉi periodo havas diversan karakteron, kutime temas pri malgrandaj konstruaĵoj aŭ alikonstruoj de aliaj pli malnovaj konstruaĵoj. De komence la moskeo estis neniel standardigita kaj ĝi estis limigita sole de religiaj bezonoj. Laŭ ordono de kalifo Valido estiĝis tri moskeoj, kiuj fariĝis la plej signifaj konstruaĵoj de tiu ĉi tipo en tiu ĉi periodo. La moskeoj en Jerusalemo kaj en Medino estis neniigitaj kaj eblas nur parte rekonstrui ilin laŭ laŭtempaj desegnaĵoj kaj arkeologiaj elfosaĵoj. Sed la moskeo en Damasko restis konservita kaj ĝi ebligas al ni tiel proporcie precize imagi pri la arkitekturaj eblecoj de tiu tempo. La moskeo de Damasko estas ja influita de antikvaj modeloj, sed ĝi alportas ankaŭ novan laboron kun spaco, kiu influis pluajn konstruaĵojn de la islama mondo. Ĉirkaŭ la korto estas el tri flankoj kolonaro, dume al suda flanko estas alligitaj tri navoj. La kolonoj kaj iliaj kapoj devenas el detruitaj antikvaj konstruaĵoj, kio plirapidigis kaj malmultekostigis laborojn kaj ebligas la antikvan influon. Konstruante tiun ĉi moskeon estis verŝjane unuafoje uzita minareto.

La trovitaj profanaj konstruaĵoj estas konataj kiel umajidaj kasteloj kaj ili estas karakterize influitaj per romiaj vilaoj. Sed tiu ĉi influo estas plenigita el irana arkitekturo, kvankam la grandega plimulto de geometriaj konoj kaj figuroj devenis de la romiaj kaj bizancaj konoj.

Kolonoj en moskeo en Kordovo

Daŭrigo de tiu ĉi arkitekturo estas en la hispana Andaluzio, kie konserviĝis la umajja arkitekturo eĉ perdinte la potencon en la resto de la imperio. La arkitekturo ĉi tie iom post iom kunligis sin kun arkitekturo de preislama Hispanio, eĉ kiam la islama estis domina. La kulminan laboraĵon eblas trovi en sideja urbo Kordovo: en Kordova moskeo, konstruita en la 8-a jarcento, ekz. unufoje aperas solvo helpe de sistemo de super si starantaj arkoj.

Abasida periodo[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Abu Dulaf

Post la jaro 740 eksplodis kelke da intercivitanaj militoj, kiuj finiĝis per ŝanĝo de reganta dinastio kaj transŝovo de la politika centro en Irakon al Abasidoj. Tiu ĉi dinastio regis ĝis fino de la 10-a jarcento, sed jam de ties duono ĝi komencis perdi la signifon kaj komence de la 11-a jarcento ĝi jam havis la potencon je nivelo de irakaj sultanoj.

La centrejo de la imperio fariĝis Bagdado, en kiu bedaŭrinde konserviĝis neniom. La arkitekturaj memorigaĵoj de tiu ĉi periodo plej bone konserviĝis en Samaro, kie abbasidoj pro la politikaj kaŭzoj sieĝis en la dua duono de la 9-a jarcento. Kvankam Samaro estas esplorita nur parte, eblas aserti, ke en tiu ĉi periodo kulminis hipostila stilo. Okazis fakte neniaj pli signifaj malkovroj, kiuj ŝanĝus la moskeon. Sed tiuj fariĝis vera amasigejo de la kredantoj. Ili estis konstruataj sen senbezonaj ornamaĵoj, kiel materialo estis uzataj brikoj. En Samaro estis konstruita la plej granda moskeo de ĉiuj tempoj, la t.n. Granda moskeo, novaĵo elpensita sur teritorio de Irako, kiu validiĝis ankaŭ ĉi tie, estas turna minareto. Plua konata moskeo de Samaro estas Moskeo de Abu Dulaf, kiu estas same en tre malriĉa stilo. La moskeo tiel fariĝis baza konstrua tipo, kies solvo iom post iom projekciis sin en la ceterajn konstruaĵojn.

En Samaro eblas krom la religiaj trovi ankaŭ la civilajn konstruaĵojn, la plej signifa estas palaco al-Ĝausak al-chakani, siamaniere urbo en la urbo, kie vivis ĉiuj membroj de la reganta dinastio.

Rilate al la urbaj konstruaĵoj, eblas distingi kelke da stiloj, kiuj prefere diferenciĝas en mezuro de ornamado ol en karakterizaj diferencoj ĉu en la arkitekturo mem ĉu en urboplanado.

Provincaj centroj de la abasida dinastio[redakti | redakti fonton]

Montro de tipaj ornamaĵ-elementoj

Ĉar ne ekzistis unueca opinio al la arto, estiĝis vico da provincaj centrejoj, kies arkitekturaj rezultoj tre diferenciĝis, kaj nome ne ĉiam en rekta konekso kun ilia politika sendependeco. Ekz. Egiptio estis politike tute sendependa je Bagdado, sed ties arkitekturo estis tre influita de la abasida, pri kio atestas ankaŭ moskeo de Ibn Tul, fakte ununura konservita konstruaĵo de Egiptio el tiu ĉi periodo. La arkitekture tute sendependa regiono estis Andaluzio, kie fakte daŭrigis la umajida periodo, ĉar tiu ĉi regiono restis sub kontrolo de Umajidoj.

La alia pli-malpli sendependa islama provinco estis Tunizo, sed kie la sendependeco montriĝis eĉ en la arkitekturo kaj la irana arkitekturo estis riĉigita je la lokaj influoj. Tiuj montriĝis precipe en malpli grandaj konstruaĵoj de la profana karaktero. La organizado de tiuj ĉi konstruaĵoj nome subigis al la administrantoj, kiuj estis kunigitaj kun la devena kulturo de tiu ĉi regiono.

Plej multe la lokaj kutimoj montriĝis en la nordorienta Irano, kie alternigis kelke da dinastioj, dank' al kiuj estiĝis arkitekturo kuniganta ĉi tieajn preislamajn elementojn kun la islama arkitekuro. Sed ni konas preskaŭ ĉiujn arkitekturajn laboraĵojn de tiu ĉi regiono sole el priskriboj, ĉar ili estis pli poste neniigitaj kaj arkeologia esploro de tiuj ĉi lokoj estas tre komplika. Kiel konstrumaterialo estis uzata preskaŭ nur brikoj. Fakte ununura signifa konservita montro de tiu ĉi arkitekturo estas maŭzoleo de Sasanidoj, kiu pruvas fakton, ke en la islama arkitekturo iom post iom evoluis tendenco kunigi la subportajn kaj ornamajn elementojn.

La islama arkitekturo en la 11-a ĝis la 13-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Samarkando

En tiu ĉi periodo okazis abrupta plialtigo de nombro de islamanoj. Ĉar ĝi okazis sur la tuta de ili priregata teritorio, komencis esti problemo konservi la unuecon. La iompostioma disfalo de la unueco estas videbla en la tuta islama arto, eĉ en la politiko de tiu ĉi periodo. Dank' al realigado de la regionaj interesoj okazis en kelkaj regionoj abrupta evoluo, dum aliaj stagnis. Por la arkitekturo estas tipa la klopodo apartigi de si la unuopajn funkciojn de la konstruaĵoj. Tiuj ĉi tendencoj estas videblaj precipe ĉe la konstruaĵoj servantaj al religiaj celoj, kie iom post iom evoluis kelke da novaj tipoj de konstruaĵoj.

Kvankam oni senĉese uzis al la konstruado ĉefe loke alireblan materialon, malrapide oni komenciĝis realigi brikojn, kiuj havis rilate al aliaj konstrumaterialoj vicon da avantaĝoj. En tiu ĉi periodo la islama arkitekturo malkovris vicon da konstrue gravaj elementoj, el kiuj la plej gravaj estis la prirego de volvita volbo kun pli da fokusoj kaj konstrutaskoj kunigitaj kun la prirego de kupolo. La arkitekturo de tiu ĉi periodo volas esti allogema, la islamanoj helpe de la konstruaĵoj cele ŝanĝis karakteron de la urbo, kio ebligis al ili pli bone realigi sian religion kaj sian registaron. En tiu ĉi periodo jam la islamo definitive venis al la malpermeso bildigi la personojn, el kio rezultis neceseco serĉi motivojn por la ornamado alie, plej ofte realiĝis geometria ornamado, el kiu evoluis mukarnasoj.

La baza speco de sakrale celita arkitekturo restis la moskeo, kiu estis senĉese konstruata en hipostilo, kaj nome sur nove akiritaj teritorioj. En la norda Afriko eblas renkontiĝi kun kelkaj novigaĵoj, kies signifo havis prefere lokan karakteron. Sed signifa ŝanĝo estis uzo de ivanoj, kiu aperis komence de la 12-a jarcento en la okcidenta Irano, de kie ĝi disvastiĝis tra la granda parto de la islama mondo. Tiu ĉi novigaĵo iom post iom ŝanĝis dismeton de spacoj por la kredantoj, la meza ĉambrego tiel komencis difini la aspekton de konstruaĵo.

Novaj tipoj de konstruaĵoj estiĝadis pro bezono malebligi agadon de diversaj sektaj movadoj helpe de religia kaj jurista edukadoj kontrolata de la ŝtato. Tiu ĉi tendenco komencis jam en la 11-a jarcento, por tiu ĉi celo estis specialaj konstruaĵoj, la t.n. madrasoj. Pri la aspekto de la unuaj madrasoj ekzistas neniaj fontoj, ekde duono de la 12-a jarcento la madrasoj akiras kelkajn komunajn trajtojn, kvankam de malproksime ne temis pri ia uniforma aspekto. Tio validas ankaŭ pri pluaj novaj konstruaĵoj, kiel estis ribatoj kaj ĥankahoj.

Interesa ĉapitro de la islama arkitekturo estas maŭzoleoj, tiuj ĉi konstruaĵoj havas nenian preislaman modelon kaj iliaj funkcioj celas kontraŭ la devenaj idealoj de la islamo. Dank' al tio, ke ekzistis nenia modelo nek religiaj limigoj, ekzistas tuta vico de diametre diferencaj maŭzoleoj, kvankam eĉ en tiu ĉi kvanto eblas trovi kelke da bazaj tipoj.

Sur limoj de la civilaj kaj la religiaj konstruaĵoj staras turoj, kiuj ne servis sole al kunvokado de la kredantoj al preĝo, sed ili servis ankaŭ kiel orientigaj punktoj aŭ kiel venkmemorigaĵo, kiu anoncis la alvenon de islamo en novan regionon.

La civila arkitekturo ensumigas multe da specoj de konstruaĵoj, el kiuj arkitekture interesaj estas precipe palacoj kaj banejoj. La palacoj estis kutime komplekso de multaj konstruaĵoj, inter kiuj la ĉefa palaco havadis kelke da kortoj, kupolaspektaj ĉambregoj kaj ivanoj. La muroj estis ornamitaj per aperaĵoj el la korta vivo.

En tiu ĉi periodo estiĝis ankaŭ sistemo de armea arkitekturo. Fakte en ĉiu urbo estis citadelo servanta al armeaj celoj. La faro de tiu ĉi konstruaĵo estis kutime kunigita kun rekonstruo aŭ konstruado de remparoj. Ili estis situigitaj tiel, por ke la armeo povu sen minimumaj problemoj priregi la urbon kaj samtempe ne estu fortranĉita de la agado malantaŭ la remparoj. Tio signas, ke la garnizonoj plane servis kaj por okazo de atako kaj por okazo de ribelo.

La islama arkitekturo ekde la 13-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento okazis mongola ekspando, kiu disbatis unuecan islaman ŝtaton en kelkajn partojn, kiuj vivis politike kaj arkitekture diferencan vivon. En tiu ĉi periodo tiel eblas paroli sole pri la islama arkitekturo de tiuj ĉi unuopaj imperioj, ĉar tiuj ĉi arkitekturoj ligas al la antaŭa evoluo, sed plu ili ne estas en la reciproka kontakto.

Arkitekturo de la osmanida imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Osmanida arkitekturo.
Hagia Sofia

Osmanidan imperion kreis turkoj, kiuj komence de la 14-a jarcento ekloĝis sur limoj kun Bizanca imperio kaj iom post iom ili priregis ampleksajn teritoriojn. Parto de ilia politiko estis aktiva konstrua agado, konsistanta ne nur en la konstruado de strategie gravaj urboj, sed ankaŭ en investado en arkitekture unikaj laboraĵoj.

La osmanida arkitekturo estis influita de arkitekturo de Bizanca imperio, precipe per templo Hagia Sofia en Istanbulo. Malgraŭ tio ne eblas diri, ke en la templo la osmanidoj evoluigis la bizancan arkitekturon. Ili nome ŝanĝis kristanisman bazilikon je moskeo kaj enmembrigis tiel interesajn elementojn de la bizanca arkitekturo en la sian.

Kvankam la arkitekturo de tiu ĉi imperio trairis tra kelke da karakterizaj periodoj, eblas aserti, ke ties baza signo estas la emfazo por kupolo, kiu fariĝis por ilia arkitekturo la tipa signo. Evolue eblas observi, kiel ili en la unuopaj periodoj priregis la teknikojn, kiuj ebligis al ili konstrui diverse teknike pretendemajn kupolojn. La osmanidoj fakte en ĉiu urbo konstruis moskeon kun la centra kupolo, tiu estis ofte plenigita per duonkupoloj aŭ per malpli grandaj kupoloj. La plej karakteriza konstruaĵo de tiu ĉi tipo estas moskeo de sultano Sulejmano.

La ceteraj tipoj de konstruaĵoj kaj la konstrutekniko estis por la osmanida arkitekturo malpli tipaj, la profana arkitekturo ligas al la antaŭaj spertoj, sed sufiĉe ofte ĝi akomodiĝis al bezonoj de konstruinto aŭ al lia financa situacio. Grava signo de la osmanida arkitekturo estas ties enmembriĝo en terenon, al kiu estis dediĉita granda zorgemo kaj kiu estas por sia tempo tre dislaborita. Male estas, kontraŭe al la aliaj islamaj arkitekturoj, malpli emfazata ĝardena arkitekturo.

Arkitekturo de Irano[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Irana arkitekturo.
Nakŝ-e Ĝahan

La arkitekturo de Irano estas tre influita per ties historio, kiu trairis tra kelke da renversoj. Post la jaro 1250 la teritorion de Irano konkeris mongola ĥano Hulaghu. Post la jaro 1336 Irano estis apartigita en kelke da ŝtatoj, kiuj ne havis grandan potencon kaj ilia konstruagado estis fakte nula. La arkitekturo de tiu ĉi periodo estas preskaŭ nepriesplorita, ĉar ĝi troviĝas en regionoj por arkeologoj malfacile alireblaj kaj granda parto de la konstruaĵoj estis kelkfoje alikonstruata, per kio ŝanĝiĝis iliaj aspekto kaj celo. La plej granda inventoj de tiu ĉi tempo estas duobligita kupolo kaj malplipezigado de muraĵoj per malfortaj travidejoj. Unuafoje estis tiuj ĉi novaĵoj aplikataj en la granda konstruaĵo por maŭzoleo de ĥano Ölĝejtü, kiu estas la plej signifa konstruaĵo de la 14-a jarcento. Pli poste tiuj ĉi inventaĵoj ebligis evolui la devenan arkitekturon en monumentan aspekton. Ankoraŭ en tiu ĉi periodo estis en la islama arkitekturo en Irano videbla la influo de persa arkitekturo.

En la jaro 1395 konkeris kaj reunuigis Iranon Tamerlan, kiu fondis dinastion de Timuridoj, kiuj priregis Iranon ĝis la jaro 1501. La konstruagado de timuridoj (precipe de Tamerlan) estas proporcie bone trastudita. La arkitekturo de tiu ĉi periodo evoluigis la antaŭajn spertojn, evoluis precipe sistemo de la geometria ornamado, oni emfazis la koloron, nome kaj de la tutaĵo kaj de la detalo.

Isfahano

En 1501 la regadon konkeris Safiidoj, kiuj propagis ŝijaistan koncepton de la islamo. Ilia konstruagado estis vere tre ampleksa, sed ili sole teknike evoluigis konkerojn de la antaŭaj periodoj. Malkovro de tiu ĉi tempo estas prefere emfazo pri konstruado de parkoj kaj ornamigaj ĝardenoj, kiuj finkreis la plenan impreson. La civila arkitekturo ne estas tro konata kaj verŝajne evoluis la klasika araba domo. Signifa elemento de la arkitekturo de tiu ĉi periodo estas konstruado de apudlimaj fortikaĵoj, kiuj havas ne nur armean, sed ankaŭ estetikan nivelojn.

En tiu ĉi periodo estis konstruita aŭ karakterize alikonstruita la tuta vico de urboj, en kiuj estiĝis multe da monumentaj konstruaĵoj kutime de religia karaktero. Por tiuj ĉi konstruaĵoj estas tipa kupolo, granda uzado de oro kaj kunigado de konstruaj kaj ornamigaj elementoj. Kiel la plej signifa konstruaĵo estas konsiderata Reĝa placo en Isfahano, ĉirkaŭ kiu estiĝis la tuta vico da konstruaĵoj. Ĉe plimulto da kompleksoj ne estas konate, ĉu ili estis konstruitaj laŭ la tuta plano aŭ ĉu la konstruaĵoj estis aranĝataj laŭ tuja bezono.

Post falo de tiu ĉi dinastio (1722) la arkitekturo malrapide malfloris kaj ties nivelo en la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento estas karakterize malpli alta ol en la antaŭa periodo. La plenan malkreskon findesegnis ankaŭ la sinkanta nivelo de la metia kvalito.

Mogola arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mogola arkitekturo.
Montro de arkitekturo en Ágra

En la 16-a jarcento estiĝis per reciproka influo de la islama, hinduisma kaj la persa arkitekturo en Barato en Mogola imperio unika arkitekturo. Per transpreno de aliaj tipaj elementoj okazis kreo de aparta stilo. Tiu ĉi stilo alportis neniajn novajn konstruajn solvojn. Sed en la islaman arkitekturon dank' al tiu ĉi renkontiĝo de arkitekturaj fluoj trapenetris laboro kun akvo aŭ klopodo pri simetrio. La konstruaĵoj devis esprimi la belecon kaj la majestecon.

La unua konstruaĵo, en kiu tiu ĉi arkitekturo komencis naskiĝi, estas verŝajne moskeo Kiláekuhna, kiu estiĝis en Malnova fortikaĵo en Delhio konstruita en Delhia stilo. Ĝenerale eblas tiun ĉi konstruaĵon envicigi en la persan arkitekturon, malgraŭ tio aperas en ĝi islamaj elementoj, kiel estas prilaborado de kupolo. Evidenta estas ankaŭ influo de barataj stupaoj, evidenta estas ankaŭ pli granda tasko de marmoro kaj klopodo de eluzo de lumo, kiu fariĝis en la mughala arkitekturo la grava. Sed tiu ĉi arkitekturo pli karakterize evoluis nur dum regado de Akbar (1556 - 1605), kiu provis kunigi en la imperio tradiciojn de ĉiuj loĝantoj. Li ja ne renkontiĝis kun sukceso en la demandoj de religio, malgraŭ tio tiu ĉi klopodo ege repuŝis sin en la arkitekturo. La sidejurbo de Akbar estis Ágra, en kiu okazis flua konstruaktiveco. En la jaro 1569 li decidiĝis konstrui novan sidejurbon Fatéhpur Síkrí, kiu estas la plej granda montro de tiu ĉi arkitekturo kaj urboplanado. En la tuta urbo estas evidenta plano, kiu kalkulis kun eluzado de la spaco tiel, por ke estu da ĝi inter la unuopaj kompleksoj tiom, por ke ne estu necese konstrui stratojn. Ĉiu komplekso havas ĉefan konstruaĵon, dum kio iliaj aksoj direktas al pluaj ĉefaj konstruaĵoj. La unuopaj kompleksoj konsistas el monumentaj konstruaĵoj, oni eluzas kontrastojn de la uzitaj materialoj, ĝardenoj. Tre atenteme estas prilaboritaj la elementoj findesegnantaj la trajton de la konstruaĵo kiel ekz. ŝtuparejoj, fenestroj, ktp. Granda atentemo estas dediĉata ankaŭ al la plena uzado de tereno.

Taĝ-Mahalo

La plej konata kaj verŝajne ankaŭ la plej spektaklema ekzemplo de tiu ĉi arkitekturo estas Taĝ-Mahalo, kiun en Ágra konstruis Ŝah Ĝahan kiel maŭzoleon por sia edzino. Tiu ĉi konstruaĵo reprezentas kulminon de la islama arkitekturo en Barato kaj ĝi apartenas inter kulminajn montrojn de la arkitekturo entute. Taĝ-Mahalo estis finita en la jaro 1648, la konstruaĵo estis tiel multekosta, ke ĝi endanĝerigis ekonomion de la tuta Mughala imperio. La konstruaĵo estas perfekte simetria, ununura escepto estas sarkofago, kiu estas lokigita en kripta ĉambro ekster ties centro. La monumentaleco estas potencigita per kvar minaretoj kaj per tio, ke ĝi ne estas lokigita meze de parko, sed nur sur ties fino, por ke ĝi refleksiĝu en akva kanalo.

Poste jam la mughala arkitekturo iom post iom malkreskis kaj post la jaro 1700 ĝi jam fakte ne ekzistis, malgraŭ tio tiu ĉi arkitekturo influis la islaman arkitekturon ne nur en Barato kaj Pakistano, sed ankaŭ en Afganujo kaj kelkaj ties ideoj venis ĝis Ĉinio.

La islama arkitekturo en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Alhambro, la ĉambrego de Leonoj, sur la foto estas videbla konstrua solvo helpe de multaj kolonoj

En Hispanio okazis en la 13-a jarcento reconquista, post kiu la influo de islamo limiĝis al malgranda teritorio proksime de Granado. Sur tiu ĉi teritorio propre poste daŭrigis evoluo, kiu estis komencita en la umajida periodo, plukonservis ĉi tie eĉ klasikajn trajtojn, kiel estas granda kvanto de kolonoj, grandaj kupoloj kaj tre prilaborita ornamaĵo. Sur tiu ĉi teritorio tiel ĉi estiĝis unika komplekso Alhambro, kiu dank' al sia spaca aranĝo apartenas al la kulminaj laboraĵoj de la monda arkitekturo. Ankaŭ en tiu ĉi tereno montriĝis klopodo konstrui ĝardenojn, kiuj estis kunigitaj kun eluzado de akvaj areoj.

Fine de la 15-a jarcento tiu ĉi teritorio estis priregita de kristanoj, malgraŭ tio eblas diri, ke la influo de islama arkitekturo en la hispana arkitekturo plu validiĝis kaj kelkajn elementojn eblas trovi en la hispanaj barokaj konstruaĵoj; la ĝardena arkitekturo poste estis en Hispanio influita de la islamo ankoraŭ en la 19-a jarcento.

La moderna islama arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Faisal Masjid, moskeo finita en la jaro 1986

Pri la moderna islama arkitekturo oni parolas en konekso kun arkitekturo post la dua mondmilito. En dua duono de la 20-a jarcento apartiĝis du bazaj fluoj, el kiu unu klopodas renovigi la tradiciojn kaj propre ĝi tiel sole kopias la pasintajn ideojn kaj la alia fluo lasis sin influi per ideoj popularaj en Eŭropo kaj Usono. Ekzistas ankoraŭ la tria fluo, sed tiu forlasas la limojn de tradicioj de la islama arkitekturo klopodante trovi propran vojon, kiu jam verŝajne ne apartenas en la islaman arton, sed kreas memstaran ĉapitron de modernismo kaj postmodernismo. La direktoj, kiuj eliris el la islamaj tradicioj, estis de komence en komplika situacio, ĉar la islamo estis en multaj ŝtatoj pro kulpo de koloniigo forpuŝita en periferion kaj inter kleruloj ĝi fakte ne troviĝis. Tia ĉi evoluo memkompreneble kaŭzis dampigon de la islama arkitekturo. Kiam la islamo denove fariĝis la ŝtata religio, okazis en la arkitekturo problemo, ĉar mankis al ĝi novaj portigaj ideoj. Malgraŭ tio ekster la tradiciaj konstruaĵoj, kiel estas moskeoj, estiĝis la tuta vico da novaj, ekspoziciaj konstruaĵoj, kiuj portas alie konceptitajn tipajn signojn de la islama arkitekturo, laboroj kun novaj materialoj ebligas krei konstruaĵojn, kiuj enfalas en la tipe islaman mondon, kaj malgraŭ tio ili ŝovas la arkitekturon en novajn regionojn.

En Eŭropo kaj Usono estiĝas precipe novaj, malgrandaj moskeoj, kiuj servas al minoritata islama komunumo, tiuj ĉi konstruaĵoj en grandega plimulto de kazoj similigas kairajnturkajn moskeojn dum uzo de modernaj teknologioj, sed kelkaj moskeoj estiĝas en konstruaĵo de eŭropa trajto.

Randaj fluoj de la islama arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Rilate al grandega disvastigado de la islamo ekster la ĉefaj fluoj en tiu ĉi arkitekturo aperis eĉ tendencoj, kiuj ne havis tro grandan falon al la arkitekturo kaj eĉ ne estiĝadis tro monumentaj konstruaĵoj. Kutime temas pri regionoj, kie la islamo ne estis domina religio aŭ pri malriĉaj regionoj, kiuj tre baldaŭ apartiĝis de la centrejo. Ofte ankaŭ temas pri regionoj, kie la islamo fakte ne ekzistis, sed en la regiono agadis vico da islamaj komercistoj (ekz. meza Afriko, kie estiĝis vico da malpli grandaj moskeoj, kiuj kutime kopias konstruaĵojn el regionoj kun pli granda islama influo).

La islama arkitekturo en la sahara Afriko[redakti | redakti fonton]

Argila moskeo en Malio

Post la prirego de Egiptio kaj la norda Afriko la islamaj komercistoj komencis penetri plu okcidenten kunportante ankaŭ sian kulturon. Tio rilatas precipe al teritorio de Ghana imperio, kie la islamo fariĝis per tiu ĉi vojo proporcie signifa religio. Laŭ kelkaj indikoj la komercistoj loĝis en Kumbi Saleh en kvartalo kun ŝtonaj domoj, la kvartalo devis havi dek du moskeojn. Sed la arkitekturo de tiu ĉi regiono proponis neniajn novajn solvojn kaj neniel karakterize ĝi influis la lokan konstruarton. La islama arkitekturo de tiaj ĉi regionoj estas nepre influita de la loka, ĉar ties konstruaĵoj plimulte konstruis la lokaj metiistoj, kiuj kun kelkaj elementoj, kiel estas kupolo, ne havis spertojn. Raraĵo estas argila moskeo Sankore en Timbuktuo, kiu kopias Grandan moskeon en Djenné.

La islama arkitekturo en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Moskeo Niujie - tipa montro de la ĉina influo al la islama arkitekturo

En Ĉinio la islamo estis ĉiam minoritata religio, malgraŭ tio ĝi influis ties teritorion, kiam sur ties teritorion trapenetris vico da islamaj komercistoj kaj estis kontraŭ ĝi celitaj ankaŭ kelkaj atakoj de la islamaj soldataroj. En la ĉina islama arkitekturo renkontiĝis du proporcie diferencaj stiloj, kio estis la ĉina arkitekturo kaj la islama arkitekturo. La kunigo ligis al kelkaj kontaktaj punktoj - precipe al klopodo pri la majesteco, senco por simetrio kaj intereso pri la ĝardena arkitekturo. La influo per la loka arkitekturo tiel kreadis moskeojn, kiuj proksimiĝis al pagodoj, nome precipe en prilaborado de tegmentoj kaj minaretoj.

La unua konata moskeo en Ĉinio estis konstruita en la 7-a jarcento, sed vera enpenetro de la islamo en Ĉinion okazis nur dum dinastio Tchang, kiam estis konstruita ankaŭ la plej granda ĉina moskeo - Granda Moskeo Si'an. La ceteraj konstruaĵoj, kiujn konstruis en Ĉinio la islamanoj, fakte apartenas al la arkitekturo de Ĉinio, ĉar ili transprenas minimumon de elementoj tipaj por la islama arkitekturo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.