Saltu al enhavo

Nitrogeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69: Linio 69:
</center>
</center>


==Bibliografio==
* Emsley, John (2011). Nature's Building Blocks: An A-Z Guide to the Elements (New ed.). New York, NY: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-960563-7.
* Garrett, Reginald H.; Grisham, Charles M. (1999). Biochemistry (2nd ed.). Fort Worth: Saunders College Publ. ISBN 0-03-022318-0.


==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.balashon.com/2008/07/neter-and-nitrogen.html Etymologio de Nitrogeno]
* [http://www.periodicvideos.com/videos/007.htm Nitrogen] ĉe ''The Periodic Table of Videos'' (University of Nottingham)
* [http://www.rsc.org/periodic-table/podcast/7/nitrogen Nitrogen podcast] el verko de Royal Society of Chemistry nome ''Chemistry World''


<br clear=all>
<br clear=all>

Kiel registrite je 18:54, 6 okt. 2014

Nitrogeno
Kemia ligo Likva nitrogeno
Kemia ligo
Likva nitrogeno
Simbolo
N
Atomnumero
7
Atompezo
14,0067
Kemia Serio
nemetalo
Bolpunkto
77,36 K
Fandpunkto
63,15 K
Denseco
1,251 kg/m3
Eltrovinto
Daniel Rutherford en 1772

La azotonitrogeno estas kemia elemento, kies simbolo estas N, atomnumero 7 kaj molekula maso 14, entenanta 7 protonojn kaj 7 neŭtronojn. Ĝi apartenas al la 15-a grupo aŭ familio de la perioda tabelo kaj estas la 5-a plej abunda elemento de la universo[1][2]. En la normalaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo (t. e., je 25°C kaj 1 atm) ĝi troviĝas en la gasa stato, ĉefe en ties molekula formulo (N2), reprezentante ĉirkaŭ 78% de la volumo de la atmosfera aero. Ĝia plej grava komerca uzo estas en la produktado de la gaso amoniako (NH3) laŭ la Procezo Haber.

Historio

La malkovro de la nitrogeno estas atribuita al la skota kuracisto Daniel Rutherford, en 1772, al kiu li nomis danĝera aero[3][4]. Kvankam li ne agnoskis ĝin kiel substanco tute diferenca, li klare distingis ĝin el la fiksa aero (CO2). Tamen, la fakto pri la ekzisto de iu komponanto kiu ne subtenas la bruladon estis evidenta por tiu sciencisto.

Ĉirkaŭ la sama epoko, nitrogeno estis studita de aliaj esploristoj same kiel Carl Wilhelm Scheele, Henry Cavendish, kaj Joseph Priestley, kiu alnomis ĝin bruligita aeroflogistona aero[5]. Nitrogeno estis gaso tiel inerta, ke Antoine Lavoisier aludis al ĝi kiel malutila gaso, kiun li prenis el la greka vorto ἄζωτος, kies signifo estas azotosenviva. Ene de ĝi, la bestaro mortadas kaj flamoj estingiĝas. Ĉi-malutila gaso konstituas ĉefe de N2, tamen ĝi eble entenas 1% da argono.

Nitrogeno troviĝas en protoplasmo kaj en la histo de la plantoj kaj la animaloj. Ĝi estas la ĉefa komponanto de la proteinoj. La plantoj akiras nitrogenon el nitrogenaj kombinaĵoj el la grundo. La animaloj akiras la nitrogenon kiam ili manĝas la plantojn aŭ aliajn bestojn. En naturo, la elemento nitrogeno obeas al ciklo konata kiel nitrogena ciklo.

La nomo azoto kreita de Lavoisier ankoraŭ estas uzata en multaj idiomoj kaj ĝi restas en komponaĵoj kiel Hidrazino (N2H4), Azida jono (N3-), ktp. La vorto Nitrogeno estis kreita en 1790, de la franca kemiisto Jean-Antoine Chaptal (1756–1832) kiu prenis ĝin el la greka νίτρον (nitron) plue la afikso -gen (generi). La nitrogeno estis trovita en la Nitrata acido. Do, Chaptal havis la koncepton, ke nitrogeno estas esenca parto de la nitrata acido, kiu siavice partoprenis en la formado de la kalia nitrato, konata kiel nitre liaepoke. La vorto nitro estis konata de la antikvuloj por priskribi la natriajn salojn ne entenintajn nitraton, kies alnomo estas natron.

La nitrogenaj komponaĵoj estis bone konitaj en la Mezepoko. La alkemiistoj konis la nitratan acidon kiel aqua fortis (forta akvo). La miksaĵo de la acidoj nitrata kaj klorida estis konata kiel aqua regia (reĝa akvo), ĉie fama dank'al ties kapableco je dissolvado de la oro, konsiderita kiel la reĝo de la metaloj. La plej fruaj milita, industria kaj agrikultura aplikoj de la nitrogenaj kombinaĵoj uzis la kaliannatrian nitraton, plej ĉefe en la pulvo, kaj pli malfrue kiel sterko. En 1910, Lordo Rayleigh malkovris ke ia elektra malŝarĝo en atmosfero de nitrogeno produktas aktivan nitrogenon, ian alotropan formon konsideratan unuatoma. La turniĝanta nubo da brila flava lumo produktita de lia aparato reakciis kun la Hidrargo kaj formiĝis nitrido de hidrargo (Hg3N2).

Dum multe da tempo, la nitrogenaj komponaĵoj estis limigitaj. Naturaj fontoj formiĝis aŭ biologie aŭ el nitrataj deponejoj produktitaj en la atmosferaj reakcioj. La nitrogena fiksado pere de industria manufakturo same kiel la Procezo de Frank-Caro (1895-1899) aŭ tiu de Haber-Bosch (1908-1913) provizis la mondan malabundecon de nitrogenaj komponaĵoj, laŭmezure kiel duono de la monda manĝoproduktado nuntempe baziĝas sur la sintezaj nitrogenaj sterkoj. Paralele, la aplikado de la Procezo Ostwald (1902) kondukis al larĝaskale industria produktiĝo de nitratoj, kiuj nutris la eksplodfabrikantojn en la du mondaj militoj dum la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Listo da sciencistoj kiuj esploris la nitrogenon

Bibliografio

  • Emsley, John (2011). Nature's Building Blocks: An A-Z Guide to the Elements (New ed.). New York, NY: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-960563-7.
  • Garrett, Reginald H.; Grisham, Charles M. (1999). Biochemistry (2nd ed.). Fort Worth: Saunders College Publ. ISBN 0-03-022318-0.

Eksteraj ligiloj



Ŝablono:LigoElstara

  1. 10 Most abundant elements in the universe.
  2. 10 Most abundant elements in the earth's crust.
  3. Elements of Chemistry, in a New Systematic Order: Containing All the Modern ....
  4. Discovery of the Elements, Mary Elvira Weeks ...
  5. La flogistona teorio estis ne plu ekzistanta koncepto pri iu fajreca elemento, konata kiel flogistono, entenata en la bruligeblaj substancoj kaj liberigita dum brulado.