Šternberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šternberk
germane: Sternberg
urbo
Centro de la urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šternberk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Memorindaĵo Šternberk burgo
Situo Šternberk
 - alteco 268 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 38″ N 17° 17′ 43″ O / 49.72722 °N, 17.29528 °O / 49.72722; 17.29528 (mapo)
Areo 48,79 km² (4 879 ha)
Loĝantaro 13 854 (20.8.2010)
Denseco 283,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 785 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 505188
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 5
Bazaj sidejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šternberk
Retpaĝo: www.sternberk.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Burgo Šternberk

Šternberk estas urbo kun 14 500 loĝantoj, situanta en norda Moravio, 16 km de urbo Olomouc.

La unua mencio pri burgo, fondita de Zdislav el Šternberk, estas el la jaro 1269. Devene ĉi tie staris gotika burgo kun cilindroforma turo, ĉirkaŭ kiu evoluis ekde la jaro 1296 urbo, en la jaro 1364 remparita kaj alirebla tra tri pordegoj. En la jaro 1371 estis fondita de Albert la 2-a el Šternberk, la konsilanto de Karolo la 4-a, la unua en Moravio aŭgustina monaĥejo. En la sama periodo estis konstruita reprezenta gotika burga kapelo kun statuo de Šternberka madono. La burgo estis sidejo de moravia branĉo de Šternberkidoj ĝis la jaro 1409, poste ĝis la jaro 1466 proprumis ĝin eĉ kun la urbo senjoroj el Kravaře. En la jaro 1576 estas indikata poŝtoficejo en vojo el Vieno ĝis hodiaŭa Vroclavo. Aktivaj estis en la urbo ĉeĥaj fratoj. En la 16-a jarcento la burgo estis renesance alikonstruita. La urbo kaj la burgo estis forte difektitaj dum la tridekjara milito. La nuntempa aspekto de la kastelo estas rezulto de reguligoj el la fino de la 19-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento estis konstruita malgranda naturparko. En la kastelo estas valora kolektaro de moravia kaj mezeŭropa gotika arto kaj muzeo de horloĝoj.

En la urbo ni trovos vicon da arkitekte valoraj burĝaj domoj el la 18-a jarcento kaj la unua duono de la 19-a jarcento. En tiuj ĉi jarcentoj kreiĝis bazo de evoluo de la urbo teksindustrio kaj nutraĵindustrio. La urbo kun tre alloga ĉirkaŭaĵo estas elirloko de turismo al la sudokcidenta parto de montaro Nízký Jeseník. Ĝi estas ankaŭ fama pro motorciklaj konkursoj nomataj Ecce Homo.

La nomo de la urbo devenas el la germana lingvo kaj signifas "stela monto".

Transporto

Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dalov | Chabičov | Krakořice | Šternberk | Těšíkov Ŝablono:PiedoMunicipoNav