Belorusio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: nah:Belarŭitlān
Linio 245: Linio 245:
[[ms:Belarus]]
[[ms:Belarus]]
[[na:Belarus]]
[[na:Belarus]]
[[nah:Belarŭitlān]]
[[nah:Belaruxitlān]]
[[nds:Wittrussland]]
[[nds:Wittrussland]]
[[nds-nl:Wit-Ruslaand]]
[[nds-nl:Wit-Ruslaand]]

Kiel registrite je 03:18, 29 jul. 2008

Belorusio
Respubliko Belorusio
Рэспубліка Беларусь
Республика Беларусь

Detaloj Detaloj
Nacia himno: My, biełarusy
Nacia devizo: neniu
suverena ŝtatounueca ŝtatosociala ŝtatolandolando sen maralirorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Minsko (1.717 mil ab.)
Oficiala(j) lingvo(j) belorusa lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Belorusa kaj Rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj 70%, katolikoj 20%
Areo 207,59 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 10.293.011 (1-a de januaro 2024)
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Horzono +2 (en somero +3)
Interreta domajno by
Landokodo BY
Telefona kodo +375
Plej alta punkto Dzerĵinskaja Hara
Plej malalta punkto Nemunas
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Aleksandro Lukaŝenko
Ĉefministro Sergeo Sidorski
Nacia tago 3-a de julio, tago de la liberiĝo el Nazia Germanio, 1944; adoptita en 1996
Sendependiĝo deklarita 3-a de julio 1990

rekonita 25-a de aŭgusto 1991

Ekonomio
Valuto Belarusa rublo (BYR)
vdr

Belorusio (aŭ Belorusujo, Belarusio, Belarusujo, Bjelorusio, beloruse Беларусь/Bielarus, ruse Беларусь/Belarus resp. tradicie Белоруссия/Belarussija) estas ŝtato en orienta Eŭropo, kiu limas kun Pollando, Ukrainio, Rusio, Latvio kaj Litovio.

Ĉefaj informoj

Geografio

Baraĵlago Vaskowskae
Ĉevaloj en la kamparo ĉe Minsk

La plej granda okcient-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree kaj estas tiel la plej granda enlanda ŝato, kiu tute situas en Eŭropo.

La landlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉ. 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans marĉo- kaj montetaro.

Jen la distancoj ekde la ĉefurbo Minsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:

Belorusio situas en la orienteŭropa ebenaĵo kaj estas trairata de montetoĉenoj de glaciepokaj finmorenoj (belorusia altaĵodorso) kaj larĝaj, krudaj riveroj. Ĉ. 70 % de la lando senakvigas suden al Pripjat kaj al Dnepr, kiu plufluas tra Ukrainio en la Nigran Maron.

En la sudo situas la Palesje-marĉoj (ruse: Polesje). 30 % dela lando estas arbaraj. En la arbaroj vivas cervoj, kapreoloj, alkoj, ursoj, lupoj, ermenoj, meloj, vulpoj kaj sciuroj. La plej elstara altaĵo estas la Ĝarĝinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉ. 50 metrojn super marnivelo.


La plej grandaj riveroj de Belarusio estas Dnjepr (belaruse: Dnjapro), Beresina (belaruse Bjaresina), Prypjat (belaruse Prypjaz) kj Memel (belaruse Njoman). ne granda, sed grava kiel limo kun pollando kaj per tio kun EU estas la rivero Bug. La plej granda lago estas la See ist der Naraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kun Litovio.

Belorusio havas klasikan kontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurbo Minsk travivas oftajn precipitojn.

Loĝantaro

Venkoplaco en la ĉefurbo Minsk

Belorusio havas 9,7 milionojn da loĝantoj (takstite en 2005). En la multetna kaj multkonfesia lando kunloĝas homoj el pli ol 100 naciecoj.

Etnaj Grupoj

Malgraŭ la enmigrado de multaj rusoj kaj la deportado de dekmiloj de belorusoj sub Josif Stalin la parto de belorusoj estas ĉ. 81,2 %. La plej granda minoritato estas la rusoj kun 11,4 %, sekvataj de 3,9 % poloj kaj 2,4 % ukrainoj. multaj aliaj etnaj grupoj dividas inter si la restajn 1,1 %, inter ili latvoj, ciganoj (k.a. jerloj), litovoj, slovakoj, selonoj, jatvingoj, moldavoj (rumanoj), rutenoj kaj germanoj.

Konfesioj

La plej granda konfesio en Belorusio estas la ortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉ. 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldovoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksaj rutenoj, kiuj enmigris tien el la Karpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).

Romkatolikaj estas la plej multaj poloj kaj litovoj samkiel la belorusoj en la okcidento kaj nordo de la lando. Ekzistas malgranda minoritato de grekkatolikaj kristanoj de ĉ. 10 000 anoj. Entute la romkatolika eklezio ampleksas laŭ propraj deklaroj ĉ. 10 % de la loĝantaro.[1] La latvoj kaj ciganaj grupoj kiel ekz. jerloj (ankaŭ sintioj, lovaraoj, manuŝoj, romaoj kaj kalderaŝoj) anas la evangelan-luteran eklezion, same kiel slovaka minoritato, kies prapatroj fuĝis post la Tridekjara Milito al Belorusio. Entute 2,6 % de la homoj estas luterevangelaj. La plej multaj germanoj estas reformite evangelaj, kaj la selonoj precipe valdenanoj.

Belorusio estas unu el la landoj plej grave suferintaj de la gentoekstermo kontraŭ la judoj sub la nazioj. Antaŭe ĉi tie loĝis granda juda loĝantogrupo.

Loĝantarstatistiko

Loĝantarevoluo de Belorusio ekde 1992 ĝis 2003

La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉ. -0,15 %. La ekspekto en la loĝantaro situas je ĉ. 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉ inoj 74,52 jaroj. La kvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.

Plej grandaj urboj

(Loĝantoj 1-an de januaro 2004)

Historio

En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependa de Rusio Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de pola armeo; soveta potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriento de la Curzon-linio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Belostoko (la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).

Dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UN-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko fine de la jaro 1991.

Ekde la 2-a de aprilo 1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).

Administracia divido

Regionoj de Belorusio

Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:

  1. Bresta regiono, centro: urbo Bresto
  2. Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
  3. Homela regiono, centro: urbo Homelo
  4. Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
  5. Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
  6. Minska regiono, centro: urbo Minsko
  7. la ĉefurbo Minsko

Ĉiu regiono (beloruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (beloruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.

Polack

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.belarus-misc.org greke http://www.belarusguide.com greke http://www.president.gov.by/eng greke http://www.about-belarus.info

  1. http://www.catholic.by/