Dlouhá Loučka (germaneLangendorf) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Vivas ĉi tie 1 991 loĝantoj (2024). Ĝi etendiĝas en cismontaro de Nízký Jeseník ĉirkaŭ rivereto Oslava. La nuntempa municipo estiĝis en la jaro 1952 per kuniĝo de Dolní Dlouhá Loučka kaj Horní Dlouhá Loučka. En distanco 7 km sudokcidente situas urbo Uničov, 13 km sude urbo Šternberk, 14 km nordoriente urbo Rýmařov kaj 15 km sudokcidente urbo Litovel.