Saltu al enhavo

Eksplodaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La internacia piktogramo por eksplodaj substancoj.
Damaĝita strato post gas-eksplodoj en Kaoŝiungo, Tajvano, la 31an de julio 2014.

Eksplodaĵo estas materialo, kiu estas aŭ kemie aŭ alimaniere energie nestabila aŭ produktas subitan ampleksigon de la materialo ofte elsendante varmon (varmegon) kaj ŝanĝon de premo, kun tipaj ekbrilo kaj bruego. Ĉi tiu subita keamia reakcio de eksplodaĵo estas nomata eksplodo.

Alivorte eksplodaĵo (aŭ eksplodmaterialo) estas reakcia substanco kiu enhavas grandan kvanton de potenciala energio kiu povas produkti eksplodon se ĝi estas liberigita subite, kutime akompanata de produktado de lumo, varmo, sono kaj premo. Eksplodŝarĝo estas mezurita kvanto de eksplodmaterialo, kiu povas esti komponita de nur unu ingredienco aŭ esti mikso enhavanta almenaŭ du substancojn.

La potenciala energio stokita en eksplodmaterialo povas, por ekzemplo, esti

Eksplodmaterialoj povas esti kategoriigitaj laŭ la rapido je kiu ĝi etendas. Materialoj kiuj detonacias (la fronto de la kemia reakcio moviĝas pli rapide tra la materialo ol la rapido de sono) estas nomataj "alt-eksplodaĵoj" kaj materialoj kiuj deflagras estas nomataj "malalt-eksplodaĵoj". Eksplodaĵoj povas ankaŭ esti kategoriigitaj laŭ la sensitiveco. Sensitivaj materialoj kiuj povas esti komencitaj per relative malgranda kvanto de varmo aŭ premo estas unuarangaj eksplodaĵoj kaj materialoj kiuj estas relative nesensitivaj estas duarangaj aŭ triarangaj eksplodaĵoj.

Ampleksa vario de kemiaĵoj povas eksplodi; pli malgranda nombro de ili estas fabrikita specife por la celo esti uzataj kiel eksplodaĵoj. La cetero estas tre danĝera, sensiva, toksa, multekosta, nestabila aŭ klina al dsikompono aŭ degradado dum mallonga tempodaŭro.

Kontraste, kelkaj materialoj estas simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj, se ili brulas sen eksplodo.

La distingo, tamen, estas ne kling-akra (klarega). Kelkaj materialoj — polvoj, pulvoj, gasoj, aŭ flugeblaj organikaj likvoj — povas esti simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj sub ordinaraj kondiĉoj, sed iĝas eksplodaj en specifaj situacioj aŭ formoj, kiel je ventodisaj nuboj, aŭ enfermo aŭ sbita liberigo. Foje tiuj situacioj ŝanĝas pro varmo/malvarmo, sekeco/malsekeco, movo/frapo ktp.

La Great Western Powder Company de Toledo, Ohio, produktanto de eksplodaĵoj, en 1905.

Fruaj varmaj armiloj, kiel la Greka fajro, jam ekzistis en la Antikveco. Estas registroj de ties uzado en la Bizanca Imperio, ĉefe por marbataloj, sed ankaŭ estas sugestoj pri simiaj uzado en antaŭaj jarcentoj. Tamen ili apenaŭ povas esti konsiderataj kiel eksplodaĵoj, sed kiel bruligiloj. Tamen ja foje temas pri kemiaj reakcioj.

Pli precize, la historio de kemiaj eksplodaĵoj devenas el la historio de pulvo.[1][2] Dum la Tang dinastio en la 9-a jarcento, taoistaj ĉinaj alkemiistoj estis serĉante la eliksiron de la senmorteco.[3] En tiu procezo, ili trafis la eksplodan inventon de la nigra pulvo farita el karbo, salpetro, kaj sulfuro en 1044. Pulvo estis la unua formo de kemia eksplodaĵo kaj ĉirkaŭ 1161, ĉinoj estis uzantaj eksplodaĵojn por la unua fojo en militagado.[4][5][6] Krome ĉinoj aligis eksplodaĵojn pafitaj tra bambuajbronzaj tuboj konatas kiel "bambuaj petardoj". Ĉinoj ankaŭ metis vivajn ratojn ene la bambuaj petardoj; kiam oni pafis al la malamikoj, la brulantaj ratoj kreis grandajn psikologiajn damaĝojn kaj panikon — timigitaj malamikaj soldatoj forfuĝis kaj ankaŭ la kavaleriaj unuoj sovaĝe forkuris.[7]

La unua utila eksplodaĵo pli forta ol la nigra pulvo estis nitroglicerino, disvolvigita en 1847. Ĉar nitroglicerino estas likvo kaj tre nestabila, ĝi estis baldaŭ anstataŭita per nitroĉelulozo, trinitrotolueno (TNT) en 1863, senfuma pulvo, dinamito en 1867 kaj gelignito (el kiuj la du lastaj estis prilaboritaj stabiligitaj preparaĵoj de nitroglicerino anstataŭ kemiaj alternativoj, ambaŭ inventitaj de Alfred Nobel). Dum la Unua Mondmilito okazis adoptado de TNT en artileriaj bomboj. Dum la Dua Mondmilito okazis etenda uzado de novaj eksplodaĵoj.

Siavice, tiuj estis ege anstataŭitaj per pli povegaj eksplodaĵoj kiel C-4 kaj PETN. Tamen, C-4 kaj PETN reakcias kun metalo kaj facile bruliĝas, kvankam malkiel TNT, C-4 kaj PETN estas akvimunaj kaj maleeblaj.[8]

Aplikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Filmeto pri sekurecaj zorgoj ĉe eksplodejoj.

La plej grava komerca aplikaĵo de eksplodajoj estas minado. Ĉu la mino estas surfaca aŭ subtera, la detonacion aŭ deflagron de ĉu alta aŭ malalta eksplodaĵo en difinita spaco oni povas uzi por liberigi tre specifa sub-volumo de kruda materialo (roko) en multe pli granda (kaj plej ofte dispecigita) volumo de sama aŭ simila materialo. Tiu proceduro estas grava kaj tre utila ĉe ŝtonminejoj, kie oni postulas specifajn metodojn por distranĉi pli grandajn plakojn de materialo, ekzemple de marmoro, granito ktp.

La minindustrio tendencas uzi nitrat-bazitajn eksplodaĵojn, kiel ekzemple emulsiaĵoj de fueloleo kaj solvaĵoj de amonia nitrato,[9] miksaĵoj de partoj de amonia nitrato (sterkaĵoj) kaj fueloleo (ANFO, de la angla: Ammonium Nitrate - Fuel Oil, Amonia nitrato - naftaĵo) kaj gelatinecaj suspensiaĵoj aŭ ŝlimaĵoj[10] el amonia nitrato kaj bruleblaj naftaĵoj.

En materiala inĝenierarto kaj ĝenerala inĝenierado, eksplodaĵojn oni uzas en fandado (metalurgio, eksplod-veldado). Maldika plato de iu materialo estas metita sur dika tavolo de diferenca materialo, ambaŭ tavoloj tipe el metalo. Sur la maldika tavolo estas metita eksplodaĵo. Je unu ekstremo de la tavolo de eksplodaĵo, oni startigas eksplodon. La du metalaj tavoloj estas kuntruditaj je alta rapideco kaj ege perforte. La eksplodo etendiĝas el la startejo laŭlonge de la eksplodaĵo. Ideale kaj laŭ la intenco, tio okazigas metalurgian ligon inter ambaŭ tavoloj.

Filmeto pri sekurecaj zorgoj ĉe mineksplodejoj.

Laŭlonge de la tempo la frapondo kiu okazas je ajna punkto estas malgranda, kaj oni povas vidi la miksadon de ambaŭ metaloj kaj iliajn surfacajn kemiajn reakciojn, ĉe ajna frakcio de la dikeco, kaj kiel ili tendencas miksiĝi iel. Povas okazi, ke ioma frakcio de la surfaca materialo el iu el ambaŭ tavoloj povus esti forĵetita kiam oni atingas la esktremon de la materialo. Tial, la maso de la nuna "veldita" dutavolo, povus esti iom malpli ol la sumo de la masoj de la du dekomencaj tavoloj.

Estas aplikaĵoj en kiu frapondo, kaj tial elektrostatiko, povas rezulti en altrapidecaj forĵetaĵoj kiel ĉe elektrostatika akcelilo.[11]

Kelkaj grenadoj kaj teraj minoj en ekspozicio en Hanojo.

Eksploda armilo estas tipo de armilo kiu uzas ajnan povegajn eksplodaĵon por projekcii eksplodon kaj/aŭ fragmentadon el punkto de detonacio. Pro ties naturo, la diversaj ŝtatoj plej ofte regulas, ke la eksplodarmiloj estu ĝenerale posedaĵoj de la militistoj, por ties uzado en kuntekstoj de armita konflikto, kaj rare oni uzas ilin por enlandaj policaj celoj. Kiam la eksplodarmiloj ne funkcias kiel atendite, kutime oni lasas ilin surloke kiel neeksplodita municio, kio povas rezulti en vundoj kaj eĉ mortoj de civiluloj kaj aliaj necelitaj personoj aŭ animaloj. Tio kondukas al multekostegaj kampanjoj por elimini tiujn eksplodarmilojn, ĉu per malmuntado ĉu per kontrolita detonacio.

Kelkajn tipojn de eksplodarmiloj oni povas klasigi kiel malpezaj armiloj, kiujn povas porti homo (por ekzemplo, la grenadoj, la grenadlanĉiloj, la misillanĉiloj, la kontraŭtankaj misiloj, la porteblaj sistemoj de kontraŭaviada defendo kaj la haŭbizoj kiuj havas kalibron malsupran de 100 mm).[12] Multajn eksplodarmilojn, kiel la aeraj bomboj, la plur-raketlanĉiloj, la artilerio kaj pli grandaj haŭbizoj, oni klasigas kiel pezaj armiloj.

Eksplodinĝenierado estas la fako de scienco kaj de inĝenierado kiu rilatas al ekzamenado de la konduto kaj la uzado de eksplodmaterialoj.[13] Kelakj el la taskoj kiujn la eksplodinĝenieroj studas, esploras kaj laboras estas jenaj:

Detonacio de TNT dum testo en Havajo, kaj ŝokondo.
  • Disvolvigo kaj karakterizado de novaj eksplodmaterialoj en diversaj manieroj
  • Analizo de la fizikaj procezoj de detonacio
  • Eksplodgenerataj frapondoj kaj iliaj efikoj sur materialoj
  • Sekureca testado de eksplodaĵoj
  • Analizo kaj inĝenierado de rokeksplodado por minado
  • Dezajno kaj analizo de vakuŝarĝoj kaj reakcia blendado
  • Dezajno, analizo kaj aplikado de militeksplodaĵoj kiel grenadoj, teraj minoj, obusoj, aeraj bomboj, misilaj militkapoj ktp.
  • Malmuntado de bomboj
  • Rokpetardado
  • Konstrudetruado per eksplodo

Sekurecaj

[redakti | redakti fonton]

Foje oni uzas eksplodaĵojn por sekurecaj celoj, kiel ekzemple por helpi en inundoj (tuja detruo de naturaj digoj aŭ aliaj barieroj), incendioj (detruo de brulebla materialo antaŭ la alveno de la fajro, blokado de incendioj de naftoputoj ktp.), malblokado de ŝoseoj, fervojoj aŭ aliaj strukturoj okaze de terglitoj aŭ aliaj naturaj katastrofoj ktp. Pli grava estas la apliko de sekurecaj zorgoj al stokado, manipulado kaj uzado de eksplodaĵoj per aparta serio de reguloj, protokoloj kaj eĉ scienca fako.

Bildo avertante pri transportado de eksplodaĵoj.

Tiukadre Eksplodsekureco originiĝis kiel formala programo en Usono en la sekvo de la Unua Mondmilito kiam kelkaj lokoj de stokado de municio estis detruitaj en serio de akcidentoj. La plej grava okazis ĉe Picatinny Arsenal Ammunition Storage Depot, Nov-Ĵerzejo, en Julio 1926, kiam elektra ŝtormo kondukis al incendioj kiuj okazigis eksplodojn kaj enorman detruegon. Altaj damaĝoj en posedaĵoj kaj 19 mortoj kondukis la Kongreson postenigi stabanaron de oficiroj de la Armeo kaj de la Ŝiparmeo por esploradi la katastrofon de Picatinny Arsenal kaj determini ĉu similaj situacioj ekzistas en aliaj municistokejoj. Tiu stabanaro raportis en sia trovitaĵoj, ke tiaj akcidentoj ja povas ripetiĝi, kio pelis la Kongreson establi permanentan stabanaron de koloneloj por disvolvigi normigojn por sekureco de eksplodaĵoj kaj certigi ties plenumon ekde 1928.

Tiu organizaĵo evoluis en la Department of Defense Explosives Safety Board (DDESB) kiu estas priskribita en la Titolo 10a de la Usona Kodo. La DDESB kreis kaj publikigis la normigojn Defense Explosives Safety Regulation (DESR) 6055.9[14] kiu establas la normigojn por sekureco de eksplodaĵoj por la Departemento de Defendo. La DDESB ankaŭ pritaksas sciencajn informojn kiuj povus ĝisdatigi tiujn normigojn, revizias kaj aprobas ĉiujn eksplodejajn planojn por nova konstrudo, kaj kondukas vizitojn en la tuta mondo kie estas lokoj enhavantaj uson-dependajn municiojn. La ĉefa principo de sekureco por eksplodaĵoj estu eksponi la minimuman nombron de personoj dum minimuma tempo al minimuma kvanto de eksplodaĵoj.

Ekzemploj de eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Pulvo por iama pafilo en grengrando. usona dolarkvarono (diametro 24 mm) por komparo.

Pulvaj eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nigra pulvo.
Diferencaj aspektoj de pulveroj, ĉiu kun propra celo.

Pulvonigra pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro, kiu estas uzata ĉefe kiel pelilo de pafaĵoj lanĉitaj per pafiloj kaj por akustikaj celoj en pirotekniko. La vorto pulvo referencas striktasence tion, kio pli precize nomiĝas ankaŭ nigra pulvo. Ĝi estas komponita de determinitaj proporcioj da karbo, sulfuro kaj kalia nitrato, sed post la apero de la modernaj nitrocelulozaj peliloj, tiu nomo etendiĝis ankaŭ al tiuj, spite la fakton, ke ili estas produktoj kemie diferencaj. Ĝi estas malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono. La pulvo plej populara enhavas 75% da kalia nitrato, 15% da karbono kaj 10% da sulfuro (procentoj en maso). Nuntempe oni uzas tian pulvon ĉefe en pirotekniko kaj kiel pafopelilon por antikvaj armiloj. La modernaj senfumaj pulvoj estas bazitaj sur energiaj materialoj, precipe celuloza nitrato (unubazaj) kaj nitrocelulozo plus nitroglicerino (dubazaj). La avantaĝoj de la modernaj pulvoj estas ilia malalta fumonivelo, malalta nivelo de stokado de brulproduktoj en la armilo kaj homogeneco, kio garantias stabilajn rezultojn kaj pliigas la precizecon de la pafoj.

Historio de nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]

Kompono de nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]

Oni bezonas 75 %-n da KNO3 por oksigeno, 15 % -n da lignokarbo por bruli kaj 10 % -n sulfuro por akceli.

Kvalito de nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]
Formulo por pulvo en la verko de 1044 Vuĝing Cung Ĝao parto I vol 12.
  • La nigra pulvo estas tre sentema pri froto,
  • meze sentema pri bato,
  • tre sentema al fajro kaj varmego, kaj
  • tre sentema pri humido.
  • Oni bone povas seke stoki.
  • La gaza volumo estas po 280 litroj por kilogramo.
  • La brulrapideco estas de 400-500 metroj sekunde.
  • La oksigeno-bilanco estas pozitiva.
  • La nigra pulvo estas malmulte eksplodema, la pulvo ne povas bone detrui la materion.
  • La nigra pulvo estas malrapida eksplodaĵo.

Uzo de nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]
  • Oni uzas nigran pulvon por eksplodigi ĝin per temp-eksplodiga ŝnuro, nome meĉo; la ŝnuro brulas malrapide, oni havas foriran tempon por ke la meĉisto havu eblon eviti la negativajn rezultojn de la eksplodo.
  • Oni uzas nigran pulvon ĉefe en ŝtonmineja industrio (ankaŭ en mina industrio) por simplaj eksplodoj.
  • Oni uzas nigran pulvon en ĉasado kaj iom fuŝe por fiŝkaptado.

Leĝoj kaj normoj pri uzado de nigra pulvo

[redakti | redakti fonton]
  • Oni trovas en svisa kolekto SR tre detalajn normojn pri ĝusta (kaj laŭleĝa) uzado de nigra pulvo. Vidu en eksteraj ligiloj.
  • Ĉiuj eksplodaĵoj estas tre danĝeraj.

Homogenaj eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nitroglicerino

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nitroglicerino.
Ascanio Sobrero, malkovrinto de la nitroglicerino C3H5N3O9 en la jaro 1848.
Kemia strukturo de nitroglicerino

Nitroglicerino (aŭ glicerina trinitrato) estas nitrat-acida estero de glicerino (tiel la ĝusta nomo estus glicerintrinitrato, ĉar ĝi estas estera kaj ne nitro-kombinaĵo). Ĝi estas senkolora, venena, en akvo nesolvebla likvo. Nitroglicerino estas produktata el nitrata acido kaj koncentrita fumanta sulfura acido. Ĝi brulas kviete, sed je bato eksplodas.

Nitropenta

[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la tre eksplodeman pulvan eksplodaĵon per specialaj eksplodigaj ŝnuroj (meĉo) kaj por specialaj eksplodaĵoj.

Miksaj eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Oni havas 3 grupojn de civilaj sekuraj eksplodaĵoj:

  • Amoniumnitrat-eksplodaĵojn, la
  • Klorat-eksplodaĵojn kaj la
  • miksaĵojn: (angle: "Slurries"), la miksaĵon de korpetoj en likvo.

Amonim-nitrat-eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Plasta eksplodaĵo

[redakti | redakti fonton]

La eksploda pasto enhavas 45 %-n da pentrito. La rapideco estas de ĉirkaŭ 7000 metroj por sekundo. La nomo estas ekzemple "Plasteks".

ANFO-WP - eksplodaĵo.

Gelignito

[redakti | redakti fonton]

La rapideco estas de ĉirkaŭ 5000 metroj por sekundo. Gelignito ne estas delikata pri akvo.

ANFO aŭ ANC estas malmultekosta eksplodaĵo en minado, sed delikata pri akvo. La rapideco estas de ĉirkaŭ 1200-2800 metroj por sekundo. ANC/ANFO estas miksaĵo de Dizel-oleo kun amonia nitrato. La ANC/ANFO bezonas specialajn detonaciilojn.

angle: Ammonium nitrate-fuel oil - (ANFO)- amoninitrata-brulolea eksplodaĵo.

Klorat-eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas stoki kune amoniumnitrat-eksplodaĵojn kaj klorat-eksplodaĵojn. La tiaj eksplodaĵoj estas tre danĝeraj.

Miksaĵoj - (angle: "Slurries")

[redakti | redakti fonton]
  • La miksaĵoj: (angle: "Slurries"), estas granda grupo da eksplodaĵoj.
  • Oni miksas korpetojn en likvo.

Frostaj eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Anfoa - eksplodaĵo.

La eksplodaĵoj enhavas ofte likvon. La likvo estas ofte frosta. Oni devas uzi la eksplodaĵojn nur kun normala temperaturo. La gelatenaj eksplodaĵoj frostiĝas nur ekde - 20 celsiaj gradoj.

Eksplodaj ŝnuroj

[redakti | redakti fonton]

Oni havas diversajn specialajn ŝnurojn (meĉo) kun 12 g, 40 g aŭ 80 gde nitropentao por metro. La ŝnuroj estas delikataj pri akvo. Oni devas uzi la ŝnurojn laŭ gravaj specialaj normoj de eksplodaĵoj. La danĝer-riska uzado de eksplodaĵoj bezonas tre bonan fak-edukadon kaj striktan uzadon de normoj.

Militaj eksplodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Trinitrotolueno ( 'TNT')

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo TNT.

Oni uzas ĝin en armeoj, kiel ekzerco kaj rekte por militoj.

Strukturformulo de TNT

TNT (aŭ trinitrotolueno) estas helflava, solida, organika nitrogena kemiaĵo. Ĝi estas uzata ĉefe kiel eksplodaĵo, en minejoj kaj armiloj. TNT estis produktita unuafoje fare de Julius Wilbrand (1863), la grand-kvanta produktado komenciĝis en 1891 en Germanio. Ĝi estis unuafoje uzata en la rusa-japana milito en 1905.

Ĝia konsistformulo estas C6H2CH3(NO2)3.

Oni produktas ĝin per plurŝtupa nitrizido de la tolueno. La TNT degela je 82 °C kaj ne eksplodas sub 240 °C, tiel ĝi estas degelebla en vapor-varmigitaj ujoj kaj estas verŝebla en aliajn ujojn. Ĝi estas sensensema je tremetoj, tiel ĝi ne eksplodas sen eksplodmeĉo. TNT-ekvivalento estas ne-normiga unuo por mezuri la fortecon de eksplodo.

Pakaĵetoj de C-4 distranĉitaj dum demonstracia sesio, montrantaj la blankan plasteksplodan materialon.

Oni uzas ĝin en armeoj.

C-4 estas plasta milita eksplodaĵo. C 4 estas kompono da 91 % da heksogeno, 5,3 % bis(2-etilheksil)-sebakat (DOS), 2,1 % da poliizobutileno kaj 1,6 % da mineral-oleo.

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

En filmoj

[redakti | redakti fonton]

Le salaire de la peur (La salajro de la timo) estas franc-itala filmo de Henri-Georges Clouzot, aperinta en 1953, adaptita de samnoma romano de Georges Arnaud. La rakonto okazas en Gvatemalo en la jaro 1951. Post diversaj travivaĵoj, grupo da eŭropanoj troviĝas en Las Piedras, mizera urbeto, kie regas mizero kaj senlaboreco. Iun tagon, grandega incendio trafas petrol-puton. Usona petrol-kompanio, nomata SOC, decidas dungi kvar homojn por transporti 4 tunojn da nitroglicerino, per du ŝarĝaŭtoj, ĝis la petrol-puto. Kvar el la eŭropanoj estas dungitaj: Mario, Jo, Luigi kaj Bimba. Sed la tasko ne estas facila, ĉar la vojoj estas preskaŭ ne traireblaj kaj la nitroglicerino povas eksplodiĝi. Plej eta ŝoko povus esti mortiga...

Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb ("D-ro Strang-amo, aŭ: Kiel mi lernis ne maltrankviliĝi kaj ami la bombon"; ofte mallongigita kiel Dr. Strangelove) estas 1964-a malluma komedia filmo direktita de reĝisoro Stanley Kubrick. Libere bazita sur la Malvarma milito-romano Red Alert de Peter George, la originala romano estis refarita de scenaristo Terry Southern. La rakonto temas pri usona aerarmea generalo kiu komandas atombomban atakon kontraŭ Sovetio, montrante la Prezidenton de Usono, liajn konsilistojn kaj unu oficiron de la Brita Aerarmeo provantaj haltigi la bombaviadilojn por preventi atoman apokalipson.

Armageddon estas usona filmo de 1998 pri sciencfikcia katastrofo produktorita kaj reĝisorita de Michael Bay, produktorita de Jerry Bruckheimer, kaj publikigita de Touchstone Pictures. La filmo sekvas la agadon de grupo de perforlaboristoj senditaj de NASA por haltigi gigantan asteroidon kiu minacas kolizion kontraŭ la tero pere de uzado de eksplodaĵoj kaj la samaj sistemoj kiujn ili uzas en sia kutima laboro. En la filmo stelulas Bruce Willis, kun Billy Bob Thornton, Liv Tyler, Ben Affleck, Will Patton, Peter Stormare, Keith David, kaj Steve Buscemi.

Nenies tero (en bosna: Ničija zemlja) estas milit-filmo de 2001 kies agado okzas meze de la Bosnia Milito, kies intrigo baziĝas sur du malamikaj soldatoj, kiuj estas sur eksplodonta tera mino. La terura situacio, kiun ili suferas, komplikiĝas pro la agado de la diversaj trupoj, eksterlandaj pacbatalantoj, gazetaro ktp. Finine la duopo restas solaj kontraŭ la eksplodaĵo. La filmo estis kun-produktoraĵo inter kompanioj de Bosnio-Hercegovino, Slovenio, Italio, Francio, Belgio kaj UR. La filmo ricevis la Oskar-premion pro la Plej Bonkvalita Eksterlandlingva Filmo en 2001.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sastri, M.N.. (2004) Weapons of Mass Destruction. APH Publishing Corporation. ISBN 978-81-7648-742-9.
  2. Singh, Kirpal. (2010) Chemistry in Daily Life. Prentice-Hall. ISBN 978-81-203-4617-8.
  3. . China's explosive history of gunpowder and fireworks (17a de Januaro 2017). Arkivita el la originalo je 1a de Decembro 2017.
  4. China and Europe, 1500–2000 and Beyond: What is Modern?. Columbia University Press. Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2016.
  5. Kerr, Gordon. (2013) A Short History of China. No Exit Press. ISBN 978-1-84243-968-5.
  6. Takacs, Sarolta Anna. (2008) The Ancient World. Routledge.
  7. Back, Fiona. (2011) Australian History Series: The ancient world. Ready-Ed Publications. ISBN 978-1-86397-826-2.
  8. Ankony, Robert C., Lurps: A Ranger's Diary of Tet, Khe Sanh, A Shau, and Quang Tri, revised ed., Rowman & Littlefield Publishing Group, Lanham, MD (2009), p. 73.
  9. Emulsion Explosives - Ideal Industrial Explosives Ltd.. Alirita 2024-06-06.
  10. Slurry Explosives -Manufacturer & Suppliers-IDEAL INDUSTRIAL EXPLOSIVES. Alirita 2024-06-06.
  11. (2021-03-01) “High-velocity micro-projectile impact testing”, Applied Physics Reviews 8 (1). doi:10.1063/5.0040772. 
  12. Report of the Panel of Governmental Experts on Small Arms Alirita en 2012-08-06.
  13. Cooper, Paul W. (1996). Explosives Engineering. Wiley-VCH. ISBN 0-471-18636-8.
  14. Defense Explosives Safety Regulation 6055.09. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2019-07-08.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Hans Achermann, Grundlagen gewerblicher Sprengtechnik : Lehrmittel zur Vorbereitung auf die Prüfung für Sprengmeister mit Ausweis C : ( Sprengtechnik) de Achermann k.a. Eld.: Ausbildungszentrum des schweizerischen Baumeisterverbandes Dietikon: Baufachverlag Zürich, 1982, IX, 219 Bl. ; 31 cm: Fig.; Tab. + ([Beilage]: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 S.) (AZ/SBV-Fachbuch) Faklibro de svisa ligo de konstruadestroj - SPRENGTECHNIK(Eksplodaĵo-teĥniko)-(Eksplodaĵa teĥniko); (Eksplodaĵteĥniko); kun la - malnovaj - leĝoj: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 pp.) ISBN 3-85565-201-5 - La libro estas profesia lernolibro por eksplod-estroj kun svisa legitimacio de tipo C; la libro informas ankaŭ pri aliaj svisaj normoj kaj leĝoj pri eksplodaĵo teĥniko por publikaj laboroj, vojoj, tuneloj. Vidu la aktualajn leĝojn en reto-svisa SR, en eksteraj ligiloj.
  • "Emulsion Explosives - Ideal Industrial Explosives Ltd". www.idealexplosives.com. Alirita la 6an de Junio 2024.
  • Krehl, Peter O.K. (2008). History of Shock Waves, Explosions and Impact: A Chronological and Biographical Reference. Springer Science & Business Media. p. 1970. ISBN 978-3-540-30421-0.
  • Sastri, M.N. (2004). Weapons of Mass Destruction. APH Publishing Corporation. p. 1. ISBN 978-81-7648-742-9.
  • Sigurðsson, Albert (17a de Januaro 2017). "China's explosive history of gunpowder and fireworks". GBTimes. Arkivita el la originalo la 1an de Decembro 2017.
  • Singh, Kirpal (2010). Chemistry in Daily Life. Prentice-Hall. p. 68. ISBN 978-81-203-4617-8.
  • Veysset, David; Lee, Jae-Hwang; Hassani, Mostafa; Kooi, Steven E.; Thomas, Edwin L.; Nelson, Keith A. (1a de Marto 2021). "High-velocity micro-projectile impact testing". Applied Physics Reviews. 8 (1). arXiv:2012.08402. doi:10.1063/5.0040772. ISSN 1931-9401.
  • Zel'dovich, Yakov; Kompaneets, Alexander Solomonovich (1960). Theory of Detonation. Academic Press. pp. 208–210.
  • "2.1 Deflagration". chem-page.de (germane). Arkivita el la originalo la 6an de Februaro 2017. Alirita la 5an de Februaro 2017.
  • "2.2 Detonation". chem-page.de (germane). Arkivita el la originalo la 6an de Februaro 2017. Alirita la 5an de Februaro 2017.
  • Safety and Performance Tests for Qualification of Explosives; Commander, Naval Ordnance Systems Command; NAVORD OD 44811. Washington, DC: GPO, 1972.
  • Weapons Systems Fundamentals; Commander, Naval Ordnance Systems Command. NAVORD OP 3000, vol. 2, 1st rev. Washington, DC: GPO, 1971.
  • Elements of Armament Engineering – Part One; Army Research Office. Washington, D.C.: U.S. Army Materiel Command, 1964.
  • Hazardous Materials Transportation Plaecards; USDOT.
  • Safety in the Handling and Use of Explosives, SLP 17; Institute of Makers of Explosives; 66 pp.; 1932 / 1935 / 1940.
  • History of the Explosives Industry in America; Institute of Makers of Explosives; 37 pp.; 1927.
  • Clearing Land of Stumps; Institute of Makers of Explosives; 92 pp.; 1917.
  • The Use of Explosives for Agricultural and Other Purposes; Institute of Makers of Explosives; 190 pp.; 1917.
  • The Use of Explosives in making Ditches; Institute of Makers of Explosives; 80 pp.; 1917.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Explosive en la angla Vikipedio.