Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj/2015-2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomendaj[redakti fonton]

Luk Skajvalker 2015 01 19[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolon al orginala nomo "Luke Skywalker" ĉar ne ekzistas referencoj en kiuj estas nomo "Luk Skajvalker". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:38, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

✔ Farite --Lingveno (diskuto) 16:44, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Artikolo "Ordeno de la Ora Lanfloko" 2015 01 21[redakti fonton]

En PIV, estas fine de la difino de la radiko "Fel" :

Ora Ŝaffelo 2. Kavalirordeno en la Habsburgaj landoj.

Tio estas ja la ordeno pri kio tiu artikolo temas.

"Floko" estas difinita en PIV kiel "peceto, tufeto el maldensa k malpeza materio, kiu ŝvebas en aero, malrapide falante : flokoj de lano, neĝo, fulgo, vato. ktp." do ne vere taŭgas por nia temo.

Kial inventi alian nomon?

Plie ne necesas la vorto "Ordeno" ĉar la difino "Ora Ŝaffelo" jam enhavas tiun signifon.

Pro tio, mi proponas reveni al la PIV-a formo, tio estas alinomi "ordeno de la Ora Lanfloko" al "Ora Ŝaffelo" kaj alinomi ankaŭ la respondajn kategoriojn. --Xian (diskuto) 11:10, 21 Jan. 2015 (UTC)

✔ Farite post la diskuto. La vorto ordeno estus ne nepra sed jam estas Ora Ŝaffelo. Amike. --pino (diskuto) 13:57, 21 Jan. 2015 (UTC)

De "Franca Gviano" al "Franca Gujano" 2015 02 13[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke oni ne rigardis al ekzistantaj vortaroj antaŭ ol inventi novan radikon.

En PIV estas :

  • Gujano : Regno en la okcidenta parto de Gujanoj (Georgurbo).
  • Franca Gujano : Francia departemento en la orienta parto de Gujanoj.
  • Surinamo : Regno en la centra parto de Gujanoj (Paramaribo).

En vikipedio, oni uzas la samajn difinojn kaj nomojn escepte de "Franca Gujano", kies nomo estas nun en vikipedio "Franca Gviano". Sed ankaŭ "Franca Gujano" estas uzata en vikipedio kun redirekto al "Franca Gviano".

Se ne ekzistas kialo por tio, mi proponas

  • alinomi la titolon "Franca Gviano" al "Franca Gujano", kiel en PIV.
  • krei redirekton de "Franca Gviano" al "Franca Gujano"
  • modifi la nomon de la responda kategorio. --Xian-eo (diskuto) 17:01, 13 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:11, 13 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: "Franca Gujano" jam estas alidirektilo. --Dominik (diskuto) 21:32, 13 Feb. 2015 (UTC)
Jes ja sed la alidirektilo devus esti laŭ la bona direkto (tio estas de la malpli bona vorto al la pli bona).--Xian (diskuto) 21:34, 15 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: Forigi Franca Gujano kaj alinomi [Franca Gviano]]? --Ochilov (diskuto) 14:20, 13 Nov. 2015 (UTC)
Por Por: Mi ne vidas problemon en la propono. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Por Franca Gujano kiel ĉefa titolo. DidCORN (diskuto) 16:31, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 09:05, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite: Oni ankoraŭ bezonas ŝanĝi la nomon de kelkaj kategorioj pri Franca Gujano, kiuj uzas la vorton Gviano. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 09:05, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Restas ankoraŭ Kategorio:Franca Gviano kaj ĉ. dek du subkategorioj kiuj uzas "Franca Gviano" aŭ "la Franca Gviano" (kun "la"). Prefere iu roboto faru la alinomadojn, al "Franca Gujano" ĉie (sen "la"). - Moldur (diskuto) 08:04, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Finfine en 2022. - Moldur (diskuto) 16:17, 22 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Alinomi "Sudfranca Kanalo" al "Kanalo Midi" 2015 02 15[redakti fonton]

La signifo de "Sudfranca Kanalo" estas "kanalo en la suda parto de Francio", do ambigua ĉar ekzistas pluraj kanaloj en tiu parto de Francio, kiel la artikolo pri tiu kanalo indikas : Apudgarona Kanalo, Kanalo de ambaŭ Maroj , ktp. Tiuj tri kanaloj estas sudfranciaj kanaloj.

En la franca nomo "Canal du Midi", jes ja "Midi" signifas "Sudo" sed en tiu kazo estas prefereble ne traduki ĝin.

"Kanalo Midi" estus pli komprenebla kaj ne ambigua, plie ĝia prononco estas simpla.--Xian (diskuto) 21:28, 15 Feb. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La signifo de "sudfranca kanalo" aŭ "sudfrancia kanalo" minuskle estas "kanalo en la suda parto de Francio", sed kun majusklaj unuaj literoj estas iuspeca propra nomo. Klaras ke francoj sen kompreno pri Esperanto pli bone komprenas la francan nomon "Canal du Midi" (=kanalo de sudo), kaj al la franca vorto ligas la francian kanalon, eĉ se eble en aliaj landoj aŭ regionoj ankaŭ estas "sudaj kanaloj". Sed en Esperanto la titoligo "Sudfranca Kanalo" multe pli bone kompreneblas ol iu "kanalo Midi" (jes, la prononco simplas, [kaNAlo MIdi]), en kio "midi" tute ne havas kompreneblan sencon, kaj eĉ se oni deduktas ke ne temas pri verba infinitivo kaj ankaŭ ne pri MIDI, kaj deduktas ke eble povus temi pri la franca vorto "sudo", tamen ankoraŭ la demando estus kion signifus "kanalo sudo". Tial la titoligo "Sudfranca Kanalo" tute praktikas. Kompreneble "Sudfrancia Kanalo" ankoraŭ pli ĝustus, aparte se oni estus seperatista subtenanto de la okcitana lingvo kaj juĝus ke la kanalo jes situas en la ŝtato Francio sed ne en la regiono de la franca lingvo (kvankam praktike oni tamen parolas la francan apud la kanalo), sed aliflanke titoligo "Sudfrancia Kanalo" tuj vekus la doloron de iuj fanatikaj subtenantoj de nur-permeso-de-landofinaĵo-ujo kaj postulon ke almenaŭ en la unua frazo menciiĝu ankaŭ alternativa vortumo "Sudfrancuja Kanalo" - do estus pli komplike kaj krome je unu silabo pli longe. Do "Sudfranca Kanalo" tute taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: Kompreneble alidirektilo de titolo kanalo Midi al la artikolo bonas sen problemo. TP

Siama lingvo 2015 02 23[redakti fonton]

Estis antaŭe taja lingvo, kiu estis ĝermo. Nun ĝi estas kunigita kun siama lingvo. Tamen, la preferinda titolo estu taja lingvo. Venu al Diskuto:Siama lingvo.--Salatonbv (diskuto) 23:22, 23 Feb. 2015 (UTC)

Reenkarniĝo kaj Renaskiĝo kaj Metempsiĥozo 2015 03 07[redakti fonton]

Estas malnova sed nefinita diskuto ĉi tie Diskuto:Reenkarniĝo.--Salatonbv (diskuto) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 23:12, 13 Mar. 2015 (UTC)

=== Muzikgrupo, Bando (muziko) kaj Ensemblo (muziko) 2015 03 07

La artikoloj rilatas al preskaŭ sama temo. Laŭ Bertilo, "bando" estas malpli formala sinonimo de "orkestro" kaj "ensemblo" (vidu ankaŭ grupo). Tamen aperas fakta diferenco, ke "bando" estas ĝenerale pli organizita ol "grupo". Aliaj lingvoj diferencigas inter Q2088357 kaj Q215380 (mi malfacile komprenas la diferencon).

Laŭ mia kompreno, "bando" kaj "muzika grupo" povas esti kunigitaj; tamen eble "ensemblo" povus resti memstara, sed mi ne certas. --KuboF (diskuto) 14:50, 7 Mar. 2015 (UTC)

+1 Mi opinias, ke ni devas kunigi ĉiujn tri artikolojn (eble je la nomo "muzikgrupo"). Orkestro estas evidenta simila sed malsama temo, kiu devas memstari, sed ĉi tiuj ne povas. --Tn4196 (diskutoj) 19:15, 7 Mar. 2015 (UTC)
Por Por: La ĝermetoj estas klare kunigeblaj. Do, ni elektu la titolon "Bando"?--Salatonbv (diskuto) 01:32, 9 Mar. 2015 (UTC)
Por Por: Laŭ mi plej bona titolo estas muzikgrupo: bando laŭ rusa vortaro havas alian signifon. --Dima41 (diskuto) 11:16, 9 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite kunigitaj al Muzikgrupo. la sekcio Ensemblo eble memstaros post kresko sufiĉa.--Salatonbv (diskuto) 23:24, 13 Mar. 2015 (UTC)

Artikolo "Skanseno" kaj kategorio "Skanzenoj" 2015 03 10[redakti fonton]

La titolo de la artikolo estas "Skanseno", kio signifas "ekstera muzeo". La nomo de la responda kategorio estas "Skanzenoj".

Ĉar tio ne estas logika, mi proponas alinomi la kategorion "Skanzenoj" al "Skansenoj" laŭ la nomo de la artikolo.

Rimarkigo: Mi ne certas pri la neceso de nova radiko, aldone al "ekstera muzeo" kiu estas tuj komprenebla kaj uzata de multaj lingvoj.--Xian-eo (diskuto) 09:45, 10 Mar. 2015 (UTC)

Artikolo Skanseno estas pri muzeo situanta en Stokholmo. Kategorio:Skanzenoj fakte estas pri ĉiuj subĉielaj muzeoj (tio estas kontrolebla ankaŭ per intervikioj). Do plej ĝusta alinomado estas Kategorio:Skanzenoj -> Kategorio:Subĉielaj muzeoj kun ĉefa artikolo Subĉiela muzeo; Skanseno -> Skanseno (Stokholmo) (aŭ senŝanĝe) en Kategorio:Subĉielaj muzeoj. --Dima41 (diskuto) 11:50, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi emas konsenti kun Dima41 pri kategorio. Sed Skanseno ne devas esti ŝanĝita. Ne estas aliaj artikoloj de Skanseno.--Salatonbv (diskuto) 11:59, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dima41 ĉi tie pravas. Sed la uzo de vorto "Skanseno" aŭ "Skanzeno" ankoraŭ pli problemas. Pri tio vidu la diskutpaĝan noton. ThomasPusch (diskuto) 08:30, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ichigonio 2015 03 18[redakti fonton]

al Ichigoni. Bonvolu iri al diskuto:Ichigonio--Salatonbv (diskuto) 13:00, 18 Mar. 2015 (UTC)

Mi tamen proponas esperantigon: Iĉigono. Iam mi kreis artikolon pri vjetnama plado Ĉakalavongo kaj baldaŭ loka esperantisto petis min esperantigi la nomon al tiu ĉi formo. Do eble ni faru tuj.--RG72 (diskuto) 16:15, 18 Mar. 2015 (UTC)
@RG72: Nu, ni diskutu ĉi tie.
Ili ankaŭ ne havas Esperantajn fontojn. Do iuj kontraŭos al tiaj alinomadoj. Mi ne forte kontraŭas al la dumtempa uzo ene en la artikolo se la vortoj estu multfoje uzataj (en la esperantigebla kazo de "c) La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto" de la rekomendo de AdE 2013). Tamen, pri artikoltitolo de enciklopedio, mi prefere subtenas la ideon NLPP en Vikipedio, aŭ ni klarigu la prononcon en la enhavo de artikolo, ĉar ni ankoraŭ ne havas fontojn por esperantigo (VP:CF). Ichigoni estas ne tre konata eĉ en la tuta Japanio, mi pensas fonetika esperantigo estas iom tro frua. Ni unue devas atendi la internacian uzon de la radiko por bona esperantigo.
Same pri Ĉakalavongo. Vi ŝanĝis la titolon post Autuno32 dirante "Mi proponas ŝanĝi la titolon Chả cá Lã Vọng en ĝian esperantigitan formon Ĉakalavongo. La japana versio de tiu artikolo estas Char Carla Bonn. Ne decas konservi la vjetnaman skribon en artikolo skribita en Esperanto". Pri la kazo de japana enciklopedio, oni kutime uzas transskribon Katakana kaj havas limon por uzi originan latinan alfabeton (aŭ la vjetnaman). Plue, ili havas fontojn de la uzo de katakana-a versio "チャーカーラボン" ekstere de Japana Vikipedio. Tamen, Esperanta Vikipedio estas alia. Ni povas uzi ne-esperantan latinan alfabeton por titolo kiel Faworki kaj İmambayıldı. Do, miaopinie, la titolo estu "Chả cá Lã Vọng" sed se necese, oni ankaŭ povas uzi la esperantigon en la artikolo.--Salatonbv (diskuto) 00:00, 19 Mar. 2015 (UTC)
Mi konsentis pri esperantigo de la verkita de mi Ĉakalavongo pro du kialoj: 1. Mi scias ke Nguyễn Xuân Thu, kiu iniciatis la esperantigon, kiel ano de Akademio de Esperanto nun laboras pri Azia terminaro, kiu inkluzivas esperanto-versiojn de pluraj vjetnamaj realaĵoj. Do mi pensas, ke Ĉakalavongo estas parto de tiu ĉi verko. 2. Chả cá Lã Vọng estas skribita per vjetnamaj literoj surbaze de latindevena alfabeto. Sed ekster Vjetnamio apenaŭ iu povus korekte legi, prononci kaj tajpi tiun ĉi nomon. Mi tute certas, ke neniu rusa esperantisto sukcesus fari tion, ĉar por ni tio estas veraj hieroglifoj, kiujn ni povas nur kopii kaj englui, sed nek prononci aŭ entajpi ekzemple en serĉilo (ni eĉ ne havas tiajn tiparojn en komputiloj). Ĉu indas multigi tiajn enigmojn en la esperanto-vikio aŭ pli bone iniciati ilian esperantigon surbaze de opinio de la eminenta vjetnama esperantologo? Mi emas subteni la duan solvon.--RG72 (diskuto) 06:00, 19 Mar. 2015 (UTC)
Kiel mi diris, titolo de japana vikipedio ne estas bona kialo. Nek estas mi konvinkita de la dua kialo ĉar la franca kaj pola ankaŭ estas malfacile legi kaj skribi. Tamen, la unua kialo estas interesa kaj mi ne kontraŭus pro tio al la esperantigo, kaj mi jam povas vidi kelkajn vortouzojn interrete. Ni eble trovos, ke baluto estontece alinomiĝos al ĉungvitlono;) Kion pri Ichigo-ni? Mi ne aŭdas, ke inter la japana esperantistaro estu tia aktivisto por esperantigo. Se tiel, mi volus alinomi ĉiujn guberniojn al plene esperantigaj kun O-finaĵo, ne nur Tokio kaj Osako.--Salatonbv (diskuto) 11:11, 19 Mar. 2015 (UTC)
Mi subtenas la esperantigon, ĉar kiel mi jam diris eĉ latinskribitaj japanaj, ĉinaj kaj vjetnamaj nomoj estas enigmoj almenaŭ por rusoj, sed mi pensas ke por plejparto de eŭropanoj ankaŭ. Do mi prefereŭs laŭeble esperantigi tiajn nomojn kaj krei alidirektilojn surbaze de tiuj originalaj por kontentigi ĉiujn serĉantojn.--RG72 (diskuto) 13:04, 19 Mar. 2015 (UTC)
Se oni elektus por titoloj iujn eŭropajn vortojn sen esperantigo en kelkaj okazoj (ne-Esperante subtitolitaj filmoj, nomojn de ne-Esperantistoj, malgrandaj urboj ktp. vidu Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Esperantigado_de_nomoj), kial ne aziajn nomojn skribitajn per latinliteroj oficialaj en iliaj nacioj? Ĉu via opinio ne estus kontraŭ VP:NEU? Ĉu krei multajn ne-konatajn esperantajn vortojn ne estas ignori la principon deVikipedio:Evitu neologismojn?--Salatonbv (diskuto) 13:46, 19 Mar. 2015 (UTC)
Tio estas malfacila demando. Unuflanke mi ne povas imagi kiel serĉi iun filmon kun nur franclingva titolo (nur salti de la rusa artikolo, se tia ekzistas). Aliflanke tradukoj plejparte estas pridisputeblaj kaj povas varii, do... Sed rilate realaĵojn de lokaj kulturoj kaj loknomojn mi pensas ke plej bona solvo estus esperantigo, almenaŭ de gravaj toponimoj kun mencio de nacilingvaj formoj en artikolo. Mi tute certas ke la japanaj gubernioj estas sufiĉe gravaj por ajna esperantisto havus eblecon tralegi iliajn nomojn. Same pri realaĵoj. Se ni havas eblecon esperantigi iliajn nomojn surbaze de science strikta maniero, do por kio plu turmenti esperantistojn per enigmaj vortoj kiel Chả cá Lã Vọng? La lingvo evoluas dum kaj pro ĝia uzado, alfrontante novajn defiojn. Ĉiuj ĉi vortoj alvenis eŭropajn lingvojn tiamaniere kaj abunde plu alvenas nun pro kultura interŝanĝo kaj amasa turismo. Do Esperanto nur sekvas komunan vojon kaj Vikipedio estas unu el uzterenoj.--RG72 (diskuto) 14:03, 19 Mar. 2015 (UTC)
Ichigonio estas ĉiuflanke stranga. Japane tio ne prononcatas kiel "ic-higoni" sed kiel "iĉigoni".
  1. Esperantigu: Iĉigono/Iĉigonio (sen fontoj/neologismo)
  2. Parte esperantigu: Iĉigoni (kontraŭ la principo NLPP)
  3. Sekvu nacian literumon: Ichigoni
Do, ni elektu la trian Ichigoni.--Salatonbv (diskuto) 01:41, 19 Maj. 2015 (UTC)
✔ Farite Ŝajnas esti ne forta kontraŭaĵo al Ichigoni. (1) kaj (2) ankaŭ estas ebloj (ni povas diskuti poste). Sed, Ichigonio estas klare erara.--Salatonbv (diskuto) 04:40, 23 Maj. 2015 (UTC)

Biwako ekspreso 2015 05 19[redakti fonton]

Bv diskutu ĉe Diskuto:Biwako ekspreso.--Salatonbv (diskuto) 01:30, 19 Maj. 2015 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 00:53, 21 Maj. 2015 (UTC)

Anuro 2015 05 22[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon al anuroj ĉar en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas regulo: "Uzu singularon. Pluralon uzu nur (...) Skribante pri aferoj kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro, notinde (...) Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:25, 22 Maj. 2015 (UTC)

Komento Komento: mi ŝovis la jenan komenton de Marek Mazurkiewicz--Salatonbv (diskuto) 21:19, 13 Jan. 2016 (UTC)
Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon Anuro al Anuroj. Estis konsento; Diskuto:Anuro Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:40, 13 Jan. 2016 (UTC)

Mespilarbo 2015 05 23[redakti fonton]

al lanmespilo. Estas ankaŭ diskutendaj artikoloj Mespilujo kaj Mespilo. Bv iri al Diskuto:Mespilarbo.--Salatonbv (diskuto) 02:27, 23 Maj. 2015 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 22:19, 27 Maj. 2015 (UTC)

Mameŝitogio 2015 05 25[redakti fonton]

Samkiel ichigoni, la manĝaĵo estas ne tre fama en Esperantujo (eĉ ne en Japanio kaj ne artikolo en ja vikipedio), kaj tro frue esperantigi tion. Mi alinomigos tion al la nacilingva formo Mameshitogi se ne estos kontraŭaĵoj. La kreinto de la artikolo estas IP-ulo.--Salatonbv (diskuto) 04:44, 25 Maj. 2015 (UTC)

✔ Farite

Janoŝiko (filmo 1974) 2015 06 05[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon al Janosik (1974) ĉar "Janoŝiko" estas originala esplorado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:02, 5 Jun. 2015 (UTC)

Por Por: --Salatonbv (diskuto) 17:18, 30 Okt. 2015 (UTC)
  • Por Por: Mi kontrolis la slovakan verkon „Smrť Jánošíkova“ (la sama ĉefrolulo), kiu en Esperanta traduko estas „La morto de Jánošík“. Se ankaŭ beletraj verkoj uzas originan nomon, uzu ankaŭ Vikipedio. --KuboF (diskuto) 23:49, 30 Okt. 2015 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus alinomis la artikolon. Mi trovis ankaŭ "Janoŝiko (filmo 1935)", kiun mi laŭ sama principo alinomis al "Jánošík (filmo de 1935)" --KuboF (diskuto) 23:55, 30 Okt. 2015 (UTC)

Aromatoj 2015 07 05[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolon al aromataj kombinaĵoj ĉar "aromataj kombinaĵoj" estas en PIV http://vortaro.net/#aromata kaj en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:12, 5 Jul. 2015 (UTC)

Nitrata oksido 2015 07 12[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolon al nitrogena monooksido ĉar "nitrogena monooksido" estas estas en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:00, 12 Jul. 2015 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: -- "Nitrato" estas tute alia afero, ĉar ĝi rilatas al tri molekulaj de oksigeno. DidCORN (diskuto) 13:22, 15 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Farite. DidCORN (diskuto) 17:52, 23 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Inuita lingvoInuita lingvaro 2015 07 22[redakti fonton]

Temas ne pri unu lingvo sed pri kelkaj parencaj lingvoj — eĉ ne simple grupo, sed familia arbo kun kelkaj branĉoj. Tamen mi ne certas; tial mi ne alinomis, sed nur proponas tion. Gamliel Fiŝkin 04:47, 22 Jul. 2015 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 09:49, 22 Jul. 2015 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ mi, ne certas en artikolo oni parolas pri kontinuo de dialekto. Ni plibonigu la artikolon antaŭ ŝanĝi la titolon. --pino (diskuto) 16:45, 4 Aŭg. 2015 (UTC)
Farita. pino (diskuto) 07:17, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

Mekanismo 2015 08 04[redakti fonton]

En PIV, kiel ĉefanomo estas meĥanismo do mi proponas alinomigi artikolon al meĥanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:08, 4 Aŭg. 2015 (UTC)

Oni devas movi ankaŭ la artikolokn mekaniko, mekanizado, mekanika inĝenierarto kaj aliajn. --Tn4196 (diskutoj) 16:28, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Hymmm... Mi misis. Mi nun pensas, ke mi malbone legis. meĥanismo estas alidirekto al mekanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:21, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Se la ĝusta ortografio estas mekanismo, oni ne devas movi ĉi tiujn artikolojn (pardonu, sed mi ne havas aliron al la reta PIV), sed ni movu aliajn, ekzample Meĥanismo de Antikithera, Meĥanismo de Kelvin-Helmholtz, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco. --Tn4196 (diskutoj) 12:38, 7 Aŭg. 2015 (UTC)
En Vikipedio plaj gravaj estas referncoj. Ĉu ekzistas referncoj pri Meĥanismo de Antikithera en Esperanto? Mi pensas ke ni (Vikipedistoj ne povas krei logikon en lingvo, eble devas esti mekanismo kaj Meĥanismo de Antikithera. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:37, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

Lille 2015 09 11[redakti fonton]

alinomiĝu al Lillo, ĉar la loknomo estas sufiĉe fama en Esperantujo post UK.--Salatonbv (diskuto) 05:11, 11 Sep. 2015 (UTC)

Jam ekzistas alidirektilo Lillo. --Dominik (diskuto) 06:02, 11 Sep. 2015 (UTC)
(redakta konflikto) Ĉu vi certas, ke alinomi estas vere bona ideo? Estas ankaŭ partizanoj de Lilo. --pino (diskuto) 06:11, 11 Sep. 2015 (UTC)

✔ Farite --KuboF (diskuto) 00:00, 31 Okt. 2015 (UTC)

Flago de Respubliko Uzbekio‎ kaj Flago de Uzbekio 2015 10 15[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas kunigi la artikolojn Flago de Respubliko Uzbekio‎ kaj Flago de Uzbekio. Bonvolu diskuti pri tio sur Diskuto:Flago de Uzbekio. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 15:51, 15 Okt. 2015 (UTC)

✔ Farite de la kreinto de la nova artikolo kaj iomete korektita de mi. --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 15 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:El 2015 10 27[redakti fonton]

Saluton. La titolo de la ŝablono {{El}} estas bezonata por nova ŝablono, kiu indikas, ke sekva teksto estas en la greka lingvo. Jam ekzistas la variantoj {{Lang-el}} kaj {{Flag-el}}. Tial mi proponas alinomadon al {{(el)}}. Nur gravas, ke la nuna titolo fariĝos libera. La nuna neregule nomita ŝablono {{greke}} poste povus ricevi la titolon kaj la sistemeco de la lingvaj ŝablonoj estus pli granda. --Tlustulimu (diskuto) 20:45, 27 Okt. 2015 (UTC)

  • Por Por: Mi subtenas alinomon. Tamen la proponita nova nomo {{(el)}} ne tre plaĉas al mi pro la nesistemecaj krampoj, kvankam mi nuntempe ne havas pli bonan proponon (ekz. {{ekstera ligilo}} estus tro longa). Se estos decidite alinomi, mi povos ŝanĝi uzojn de la ŝablono per mia roboto, bonvolu informi min en mia diskuto. --KuboF (diskuto) 21:35, 27 Okt. 2015 (UTC)
Komento Komento: @KuboF: Ĉu ni eble alinomu ĝin al {{EL}}? Tiam nur la uskleco de la dua litero ŝanĝiĝus. --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 28 Okt. 2015 (UTC)
Jes, ambaŭ-majuskla formo ŝajnas al mi sufiĉe bona. Kion pri tio pensas ŝatantoj de la ŝablono? Informante al DidiWeidmann kaj ThomasPusch. --KuboF (diskuto) 00:13, 30 Okt. 2015 (UTC)
  • Mi pensas ke ni ne bezonas en Vikipedio "ŝablono estas/estis uzata por provizi elegantan enkondukon al ekstera ligilo". Laŭ mi "*" estas sufiĉe elganta. Mi pensas ke plej bone estus uzi roboton ({{El}} -> *) kaj forigi la ŝablonon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:49, 28 Okt. 2015 (UTC)
  • @Marek Mazurkiewicz: Mi opinias simile. Tamen estas sufiĉe granda ŝato de la ŝablono ĉi-Vikipedie. Mi jam unufoje proponis ĝin por forigo, kaj tiam plimulto kontraŭis. --KuboF (diskuto) 00:13, 30 Okt. 2015 (UTC)

Mi ne ripetos la diskuton de 2012 al Marek (eblas legi ĝin per la ŝablona dokumentado). Sed mi konscias pri la nereguleco ne povi uzi la kodon "el" por la greka lingvo, kiel oni uzas la aliajn duliterajn lingvokodojn por lingvoj, kaj tiu malreguleco same ĝenas min kiel ĝi ĝenas aliulojn. Persone mi tute ne kontraŭus alinomigon de la nuna ŝablono "el" al nomo "EL". Nur mi ne scias ĉu la ŝablono post alinomigo facile atingeblus: Nun tajpante la literumon ŝablono:EL en la artikoltitola serĉilo supre dekstre, ĉe mi la retumilo rekte sendas al la minuskla ŝablono "el". Eble post kreo de propra ŝablontitolo "EL" la serĉilo diferencigos, kaj eventuale necesas simple elprovi. Ĉiukaze al mi gravas la teno de la dezajna funkcio meti simbolon antaŭ indiko de ekstera ligilo. Eĉ la simplega solvo nomi la ŝablonon nur "o" (imitante la formon de la terglobo) laŭ mi permeseblus (en la angla, germana, hispana kaj en plej multaj aliaj vikipedioj kamkiel en la e-lingva tia ŝablononomo "o" tute ne ekzistas - nur en la franca ĝi signas supran literon o, en la itala ĝi estas mallongigo por ŝablono "orfa", kaj en la rusa temas pri ŝablono similsignifa kiel "temaspri" en la e-lingva vikipedio). Do: se serĉilo post kreo de nova ŝablononomo "EL" bone sendas tajpon de "EL" al la ŝablono pri eksteraj ligiloj, kaj sendas tajpon de "el" al la ŝalono pri la greka lingvo, la problemo estos bone solvita. Tiam roboto post alinomigo de la nuna ŝablono "el" al nova "EL" povos ŝanĝi ĉiujn uzojn de {{el}} al {{EL}}, kaj poste eblos ŝovi la ŝablonon "greke" al "el", lasante alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 30 Okt. 2015 (UTC)

  • Por Por: Mi subtenas la alinomon el "el" al "EL", ne al "(el)" nek "*el*"; kaj "greke" al "el".--Salatonbv (diskuto) 17:14, 30 Okt. 2015 (UTC)
  • Por Por: Mi dankas vin, ke vi trovas solvon por tiu pure teknika problemo. Ne komprenante ion pri la funkciado, mi simple esprimas mian fidon al vi per mia subteno. Amike DidiWeidmann (diskuto) 12:32, 2 Nov. 2015 (UTC)

Bone, ŝajnas esti klara kaj vasta subteno, do mi ĉi-vespere komencos robote ŝanĝadi uzojn de {{el}} al {{EL}}. Probable mi dividos la taskon al 3 tagoj; se ne estos iu teĥnika limigo. --KuboF (diskuto) 14:23, 2 Nov. 2015 (UTC)

Mi esprimis mian vidpunkton antaŭ kvar monatoj:

Ju pli mi umas kun lingvaj ŝablonoj, des pli mi konvinkiĝas, ke la ideo nomi lingvajn ŝablonojn nur per lingvokodoj (sen iu prefikso kiel lang-ref-) estas absolute erara. Jam nun al lingvokodoj koincidas titoloj de kvin ne-lingvaj ŝablonoj ({{el}} [greka], {{ne}} [nepala], {{pms}} [piemonta], {{rom}} [cigana], {{se}} [nord-samea]) kaj de tri redirektiloj al ne-lingvaj ŝablonoj ({{pa}} [panĝaba], {{sh}} [serbokroata], {{tl}} [tagaloga]). Eble, estus bona ideo alinomi ĉiujn tiajn lingvajn ŝablonojn per aldono de la prefikso ref-. Dume ekzemple ref-de redirektas al de; kial ne estu male? Redirektoj el la nunaj nomoj povus longe ekzisti, sed ilia plua ekzisto ne estus garantiata — do, uzo estus malrekomendata. Gamliel Fiŝkin 07:47, 28 Jun. 2015 (UTC)

Gamliel Fiŝkin 07:03, 3 Nov. 2015 (UTC)

Tio estas interesa rimarko, Gamliel Fiŝkin! Feliĉe tio ne tuŝas alinomon de Ŝ:El al Ŝ:EL, do mi komencas la laboron kaj pri lingvaj ŝablonoj ni povas ankoraŭ diskuti. --KuboF (diskuto) 09:28, 3 Nov. 2015 (UTC)

✔ Farite Unua parto (senproblemaj uzoj) estas finita. Ankoraŭ restas problemaj uzoj kaj ligiloj. --KuboF (diskuto) 01:00, 4 Nov. 2015 (UTC)

Mi ŝanĝis la signifon de ŝablono {{Pms}} - ĝi nun ligas al la Piemonta lingvo. --Dominik (diskuto) 20:46, 12 Dec. 2015 (UTC)

"La ringo kun aglo en krono" -> "Pierścionek z orłem w koronie" 2015 10 31[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon al Pierścionek z orłem w koronie ĉar "La ringo kun aglo en krono" estas originala esplorado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 31 Okt. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ne estas debato en la diskutpaĝo de la artikolo. --pino (diskuto) 17:41, 2 Nov. 2015 (UTC)
Pardonu. Mi ekos debaton en la diskutpaĝo de la artikolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:29, 2 Nov. 2015 (UTC)
Mi malfidas, kiam oni sisteme voli normigi la artikojn de aliaj uzantoj. Mi malfidas rigidan komprenon de originala esplorado. Aŭtoroj povu uzi kompreneblajn nomojn.--pino (diskuto) 07:59, 13 Nov. 2015 (UTC)

Administra teritoria ento -> Administra teritoria unuo 2015 11 21[redakti fonton]

Mi proponas alinomi Administra teritoria ento al Administra teritoria unuo, kaj plue ĉiujn artikolojn, kategoriojn kaj ŝablonojn kun "teritoria ento" al "teritoria unuo", interalie:

La alinomadon de kategorioj kaj ŝablonoj prefere faru iu roboto, ĉar necesas laŭe ŝanĝi ĉiujn paĝojn kiuj uzas/mencias tiujn.

Por kialo vidu la kontribuon de Uzanto:ThomasPusch sur paĝo Diskuto:Administra teritoria ento, kiun mi plene subtenas.

La aro de tiuj paĝoj ankoraŭ havas pli da aliaj problemoj. Sed la alinomado de "ento" al "unuo" jam estos unua paŝo al plibonigo.

Sincere, Moldur (diskuto) 17:47, 21 Nov. 2015 (UTC)

  • Verŝajne tio estas bona ideo sed ĉu vi povas prezenti referencojn pri tio ke en esperantlignva literaturo ekzistas nomo "Administra teritoria unuo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:48, 21 Nov. 2015 (UTC)

Ento estas tie eraro kaj unuo estas ĝusto do la alinomado de "ento" al "unuo" estas unue necesa. --pino (diskuto) 21:03, 22 Nov. 2015 (UTC)

La unua etapo estas farita sed sen roboto ŝanĝi ĉiujn ligitajn paĝojn estos malfacila. --pino (diskuto) 17:28, 25 Nov. 2015 (UTC)

Alinomigi sin respekti diskuto estas bona ideo? Vidu Diskuto:Administra_teritoria_unuo#Termino_.22ento.22. 91.9.120.195 01:27, 2 Dec. 2015 (UTC)

Neith 2015 11 24[redakti fonton]

Devas esti Nejt, ĉar "th" en angla = "t" en Esperanto;

n
t
R25B1

legita "Nejt". --Ochilov (diskuto) 14:25, 24 Nov. 2015 (UTC)

@Ochilov: ĉu ekzistas esperantlingvaj tekstoj pri ŝi? (en reta PIV mi kontrolis ke "Nejt" kaj "Neith" ne ekzistas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:54, 24 Nov. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz:, hm, esperantlingvaj tekstoj pri ŝi ne ekzistas. Fekte, mi ne vidis esperantlingvaj tekstoj pri egipta mitologio... --Ochilov (diskuto) 02:09, 25 Nov. 2015 (UTC)

Nejto?[1][2] Gamliel Fiŝkin 18:21, 5 Dec. 2015 (UTC)

✔ Alinomigita al Nejto. --Lingveno (diskuto) 16:34, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
La fontoj ankaŭ menciiĝu en la artikolo mem, ne nur en tiu ĉi arkivo. Bedaŭrinde la dua fonto de Gamliel jam ne plu atingeblas, verŝajne ĝi ne arkiveblis, sed la unua fonto ankoraŭ estas, kaj krome multfoje jam arkiviĝis inter 2007 kaj 2022 en la interreta arkivo ... tiom da arkivigoj eĉ ne bezonatus.

Kategorio:Flughavenoj de Vietnamio 2015 12 12[redakti fonton]

Devas esti Kategorio:Flughavenoj de Vjetnamio. --Ochilov (diskuto) 10:30, 12 Dec. 2015 (UTC)

Kara Ochilov! Kiam vi volas ke kategorio aperu en la normala teksto, ekz-e Kategorio:Flughavenoj de Vjetnamio, aldonu dupunkton, tiel: [[:Kategorio:Flughavenoj de Vjetnamio]]. Sen la dupunkto, se vi nur skribas [[Kategorio:Flughavenoj de Vjetnamio]], la tuta paĝo enkategoriiĝas, ĉi-kaze la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. - Amike, Moldur (diskuto) 14:02, 12 Dec. 2015 (UTC)
@Moldur:, mi konscias ĝin, mi simple forgesis :) --Ochilov (diskuto) 14:33, 12 Dec. 2015 (UTC)

Evidenta kazo. Rapide alinomita. Gamliel Fiŝkin 01:30, 13 Dec. 2015 (UTC)

Sámuel Deáky F. kaj Sámuel Deáki Filep (poeto) 2015 12 13[redakti fonton]

Saluton. Novulo ĵus proponis kunigon de la artikoloj Sámuel Deáky F. kaj Sámuel Deáki Filep (poeto). La naskiĝdato kaj mortodato en ambaŭ artikolo estas la samaj. Sed nun estas la demando, kiu titolo konserviĝu? Ĉu la pli longa kun krampa parto? --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 13 Dec. 2015 (UTC)

✔ Farite En septembro 2019. DidCORN (diskuto) 20:23, 9 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Serpento -> Serpentoj 2015 12 15[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon serpento al serpentoj ĉar en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas skribita: "Uzu singularon. Pluralon uzu nur (...) Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj" serpentoj estas nomo de subordo do superaj al la genro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:29, 15 Dec. 2015 (UTC)

✔ Farite --Lingveno (diskuto) 16:38, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Portobuffolé 2016 01 25[redakti fonton]

The correct name is Portobuffolè. An IP changed the name cross wiki and it was already global blocked because of these changes. Some evidences: http://www.comune.portobuffole.tv.it + http://www.stripes.com/polopoly_fs/1.375357.1445957129!/image/image.jpg_gen/derivatives/landscape_804/image.jpg + https://www.google.nl/maps/place/Portobuffolè. Sorry, I don't speak esperanto. - L'editeur (diskuto) 16:55, 16 Jan. 2016 (UTC)

Ne farite Ne farite Not done. The version is redirected correctly and the sources you mentioned are now used in the article. Thanks,--Salatonbv (diskuto) 00:27, 25 Jan. 2016 (UTC)

Dankon! 151.20.11.249 10:09, 25 Jan. 2016 (UTC)

Burbonoj (dinastio) 2016 04 12[redakti fonton]

Mi petas alinomi «Burbonoj (dinastio)» al «Burbonoj». La interkrampa aldono estas nenecesa. Sincere, Moldur (diskuto) 20:40, 12 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

(Mi ne povas alinomi ĝin mem, pro ekzistanta alidirektilo. Moldur (diskuto) 07:55, 15 apr. 2016 (UTC))[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:53, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Uragano Jasi --> Ciklono Jasi 2016 05 08[redakti fonton]

In the South Pacific, tropical cyclones, regardless of their strength, are referred to simply as "cyclones." I think it is incorrect to refer to the cyclone as Hurricane Yasi, but correct to refer to it as Cyclone Yasi. I request the article on Uragano Jasi be moved to Ciklono Jasi. Again, sorry if I do not speak Esperanto. Thanks, 73.182.28.179 16:37, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ~pikolas d 16:47, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Uragano Erika --> Uragano Erika (2003) 2016 05 08[redakti fonton]

The name Erika was retired, not because of Hurricane Erika of 2003, but because of Tropical Storm Erika of 2015. Here is the evidence on why I request the move: World Meteorological Organization retires storm names Erika, Joaquin and Patricia | National Oceanic and Atmospheric Administration Sorry if I do not speak Esperanto. Thank you, 73.182.28.179 12:15, 8 maj. 2016 (UTC) Traduko: La nomo Erika iĝis neklara (laŭvorte: retiriĝis), ne pro Uragano Erika en 2003, sed pro Tropika Ŝtormo Erika en 2015. Ĉi tie estas evidenteco kial mi petas alinomadon: World Meteorological Organization retires storm names Erika, Joaquin and Patricia | National Oceanic and Atmospheric Administration Pardonon ke mi ne parolas Esperanton. Dankon. (Tradukis Gamliel Fiŝkin 13:45, 8 maj. 2016 (UTC))[Respondi]

✔ Farite --Lingveno (diskuto) 16:40, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Dnipropetrovsko al Dnipro (urbo) 2016 05 20[redakti fonton]

La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada de Ukrainio decidis alinomi du grandajn urbojn de Dnipropetrovska provinco, nome Dnipropetrovskon kaj Dniprodzerĵinskon, surbaze de la malkomunismiga leĝo. La unua urbo, milionloĝanta Dnipropetrovsko, ricevis la nomon Дніпро (transliterante - Dnipro), lasante la ukrainan nomon de la rivero Dnipro kaj forĵetante la nomon de bolŝevika politikisto Hrihorij Petrovskij. Sekvante ĉi decidon mi proponas alinomi la artikolon Dnipropetrovsko al Dnipro (urbo), kio estas nomo redonanta la volon de la ukraina parlamento.

Ĉeokaze ankaŭ Dniprodzerĵinsk bezonas nomŝanĝon. La nova nomo estas Кам'янське, do Kamjanske aŭ esperantigite Kamjansko. --Lohengrin (diskuto) 07:41, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Gvernsejo, Gvernzejo aŭ Gernzio 2016 06 17[redakti fonton]

Nuntempe la artikoloj pri ĉi tiu teritorio uzas du malsamajn nomojn en la jenaj artikoloj:

Mi proponas alinomigi la artikolojn al unu formo. Kiun formon ni devus uzi? Ambaŭ formoj ne troviĝas en PIV kaj ReVo. Kiam mi serĉas ambaŭ formojn per Google mi trovas 510 rezultojn por Gvernsejo kaj 0 rezultojn por Gvernzejo. La oficiala lingvo de ĉi tiu loko estas la angla kaj en la angla oni elparolas la nomon kiel /ˈɡɜːrnzi/, do eble Gernzio estus eĉ pli preciza alternativo. Eĉ kvankam ĉi tiu alternativo mi pliŝatas la plej uzatan formon Gvernsejo por la artikoloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:44, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Pino~eowiki: Vi movis la ĉefan artikolon al "Gernezejo", ĉu tio eble estus pli bona formo? Mi trovis nur 347 rezultojn per Google kiam mi serĉas por tiu formo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:28, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Iloj/AutoWikiBrowser/Eraroj → Vikipedio:AutoWikiBrowser/Typos 2016 07 21[redakti fonton]

Saluton! Mi volus proponi, ke ni alinomu la artikolon Vikipedio:Iloj/AutoWikiBrowser/Eraroj, kiu ne funckios ĝis ĝi havos la nomon Vikipedio:AutoWikiBrowser/Typos. Provadis mi en Vikipedio:AutoWikiBrowser/Typos, sed la enhavo estas nure kopio de la alinomenda artikolo: ĝi povas esti forigita. Dankon! —LLarson (dirita & farita) 17:07, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Krokodilulo -> Krokodiluloj 2016 07 23[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon krokodilulo al krokodiluloj ĉar en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas skribita: "Uzu singularon. Pluralon uzu nur (...) Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj" krokodiluloj estas nomo de ordo do superaj al la genro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:28, 19 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite --Lingveno (diskuto) 16:38, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

insekto -> insektoj 2016 08 01[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon insekto al insektoj ĉar en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas skribita: "Uzu singularon. Pluralon uzu nur (...) Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj" insektoj estas nomo de klaso do superaj al la genro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:15, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Gelderland -> Gelderlando 2016 08 09[redakti fonton]

Saluton! Mi proponas Esperantigi la nomon de la artikolo, ĉar multaj artikoloj jam uzas ĉi tiun Esperantigon kaj pluraj aliaj nederlandaj provincoj ankaŭ uzas Esperantigojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:35, 9 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite --Lingveno (diskuto) 11:09, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: laŭ kiu referenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:39, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Kion vi pensas pri [3], [4], [5] kaj [6]? Gamliel Fiŝkin 02:27, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: mi pensas ke sufiĉas kaj bone estus aldoni referencojn al artikolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:51, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Individua reklamo -> individua repreno 2016 09 05[redakti fonton]

Saluton. Kompreneble la artikolo individua reklamo ne temas pri reklamo sed repreno, franca "reprise individuelle", kie "reprise" estas substantiva formo de "reprendre". La nuna titolo estas falsa amiko el la angla "reclamation", sed en la angla signifus "advertisement", kompreneble. Jan sewi (diskuto) 10:17, 1 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Eblas ke vi ne vidis la alian proponon, ĉar mi ne uzis la butonon, kiun mi ĵus rimarkis, ke la paĝo instruas min uzi. Alie mi pardonpetas pro spami, sed estas iom ridinde lasi la artikolon kun la nuna nomo. Jan sewi (diskuto) 09:22, 17 aŭg. 2016 (UTC) ✔ Farite --pino (diskuto) 15:23, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉela muro -> ĉelmuro 2016 09 05[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolon ĉela muro al ĉelmuro laŭ PIV PIV http://vortaro.net/#%C4%89elmuro Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:36, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estas ne eraro. --pino (diskuto) 15:27, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki: ĉu mi bone komprenas ke laŭ vi ne estas diferenco ĉu artikolo havus titolon "ĉela muro" aŭ "ĉelmuro" sed vi estas kontraŭ ŝanĝo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:17, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas. Se ne estas veran bezonon ni evitu ŝanĝi la titolon de la unua aŭtoro. --pino (diskuto) 08:49, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Opnio de unua autoro ne estas pli grava ol opnio de aliaj aŭtoroj. Oni plej gravas argumentoj - ne gravas diras kiu sed kion. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:55, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Certe sed senutila ŝanĝo ne helpas kaj estas ofte kaŭzo de sterilaj debatoj.--pino (diskuto) 12:50, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mi estus bone se iu kiu volus alinomi titolon invitus la kreinton de la artikolo. Tamen, kutime la "aŭtoro" havas la artikolon en lia atentaro kaj la avizo al lia diskutpaĝo ne nepre estas necesa proceduro kiel forigado. Vikipedia komencanto eĉ povas ŝovi titolon teĥnike nur se li ensalutus por kvar tagoj. Vikipedia "aŭtoro" ne havas kopirajton por protekti lian artikolon kun titolo. Ekzemple supra "Ŝivao" estas perfekte alinominda al Ŝivo ĉar oni praktike ne povus kontakti la 2005-an IP-uzanton, kaj ankaŭ pro la ideo de VP:RKK. Respekti lingve plibonan titolon kaj taŭgan direkton el anstataŭa formo estas pli grava en enciklopedio.--Salatonbv (diskuto) 23:07, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Saluton! La propono de Marek estas bazita sur la PIVa formo de la vorto. Ordinare kapvortoj en PIV estas elektitaj de fakulo pri iu temo. Mi ne scias, ĉu ĉi-okaze... Konformigi la titolon al la PIVa kapvorto ne estus ĉi-okaze malsaĝe. Laŭ mia nefaka opinio ambaŭ formoj taŭgas por la nocio priskribata en la artikolo; okaze de bezono oni povus eĉ esprimi sin jen per unu jen per la alia. Tamen mi emas opinii, ke por titolo de artikolo unuvorta esprimo estas preferinda se ne ekzistas kialo por duvorta. Amike, :-) Vikiano (diskuto) 13:24, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: kaj do? Vikiano (diskuto) 17:06, 26 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Osteologia (diskuto) 10:44, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Komparante la du formojn en alia konteksto reliefigas la diferencon:

✔ FaritePauchjo (diskuto) 18:18, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

ŜivaoŜivo 2016 09 09[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,

Mi proponas ŝanĝi la nomon de artikolo Ŝivao al Ŝivo por teni konsiston tra Vikipedio. Kvankam ne ekzistas konflikto inter proponoj de esperantigo Ŝivao kaj Ŝivo, bonus konsenti pri la uzo de diaj nomoj kaj ĝeneralaj terminoj en hinduismo por teni konsiston tra Vikipedio. Pri la dioj Śiva kaj Brahmā, popono estas konsenti uzi la PIV-ajn formojn, Ŝivo kaj Brahmao (por ne konfuziĝi kun la termino Brahmo nek la varno brahmano).

Se vi havas dubojn pri la esperantigo de la vorto Śiva, bonvolu legi la jenan artikolon.

Kore dankas vin pro via daŭra laboro igi Vikipedion pli bona loko, tiu ĉi uzanto (diskuto) 20:50, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, fakte ĉe la formo Ŝivao, la a estas superflua, ĉar ne ekzistas homonimo en Esperanto: Śiva → Ŝivô. Do uzu prefere Ŝivô, sed la nuna titolo ne estas erara ankaux Ŝivao estas en PIV. Do laux mi ne estas necesa nun alinonomi. --pino (diskuto) 12:06, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas al la alinomo. PIV ja mencias "Ŝivao"-n sed nur kiel indiko "Ŝiva/o = Ŝivo". Ŝivo estas preferinda formo.--Salatonbv (diskuto) 06:21, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 16:21, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 07:52, 28 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Vindozo VistaWindows Vista kaj Vindozo 7Windows 7 2016 09 16[redakti fonton]

Unue la nomo estas markonomo kaj due tiel ĝi estas pli kohera kun ĉiuj aliaj artikoloj (Microsoft Windows, Windows 95, Windows 98, Windows XP, Windows 8, Windows RT, Windows 8, Windows 10) pri Windows-versioj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:09, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ankaŭ Vindozo 2000.--Salatonbv (diskuto) 01:44, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Vjetnamaj urboj 2016 09 20[redakti fonton]

Mi proponas alinomi kelkajn Vjetnamajn urbajn nomojn. Se ili estus municipoj (kvin), miaopinie ili estas esperantigindaj. Ekz,

Sed, mi ne konas la tradukon de Can Tho ("Kantoo"?). Enhavante ĝin, se ne estas konata esperantigo, oni devus uzi la originan formon. Ekz,

Ĉar oni ne ellasus diakritikajn signojn el alilandaj urboj kiel BéziersHódmezővásárhely.--Salatonbv (diskuto) 11:08, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi sugestas konsili Nguyễn Xuân Thu kiu estas elstara vjetnama esperantisto, fakulo pri esperantigo de la vjetnamaj nomoj.--RG72 (diskuto) 09:25, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Peti konsilon de Nguyễn Xuân Thu bedaŭrinde evidente ne plu eblas ĉar li mortis en 2017. Pri ŝanĝo al "Hajfongo" kaj "Danango" pro la referencoj mi ne vidas problemon (do mi faras la alinomigon]. Sen referencoj pri fakte uzataj esperantigoj de la tri subaj urboj oni ja uzu la originan formon - mi kaj vidas utilon uzi simplan nomon de literoj en Esperanto (se tio ne kreas konfuzon), por pli bona tajpado en Esperanto, kaj same vidas utilon uzi la efektivan vjetnaman nomon kun kompare multaj diakritaj signoj ... tial mi mem kreis la tekston Can Tho sen diakritaj signoj. Alidirektiloj de ambaŭ formoj al la aliaj ĉiukaze estas kaj nepre plu ekzistu. Mi tial hezitas ŝanĝi la artikolojn al la per esperantaj klavaroj tre malfacile tajpeblaj originaj formoj Cần Thơ, Bến Tre kaj Đồng Hới. ThomasPusch (diskuto) 16:37, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Malfacileco de taj[p]ado ne estas la problemo ĉi tie. Kial vi ellasus diakritikajn signojn el la Vjetnamaj urboj, sed ne HódmezővásárhelySégur-le-Château en Eŭropo? La demando ĉi tie estas ne diakritikaj signoj sed ĉu oni esperantigu konatajn lokajn nomojn aŭ ne.--Salatonbv (diskuto) 03:24, 10 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi vere vidas problemojn tajpi vjetnamajn literojn kiel ồ, ớ, ễ aŭ ế per kutimaj latinliteraj klavaroj, kaj konsentite ankaŭ la hungara litero ő kun du diakritaj strekoj super la o ne facilas tajpi. Tial mi subtenas pli simplajn latinliterajn formojn, se kiel dirite "tio ne kreas konfuzon" por esperantlingvaj artikolaj nomoj, kaj alidirektiloj de la vere ekzaktaj nomformoj "kun kompare multaj diakritaj signoj" tien. Sed principe ankaŭ eblas la alia direkto, fari alidirektilojn de simpligita formo al artikola nomo kun ĉiuj diakritaj signoj kaj signetoj. Do se Salatonbv aŭ esperantistaj vjetnamanoj aŭ aliaj redaktantoj entuziasmas pri tio, kaj samtempe redakte plibonigas la koncernajn tekstojn, ili bonvolu fari tion sen mia protesto. Mi nur kiel en la ekzemplo de la artikolo Can Tho celis krei artikolajn ĝermojn kun limigita tempoinvesto, por baze kovri informojn pri Vjetnamio. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 11 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus publikigis artikolon Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto surbaze de tabelo, kiun sendis al mi Nguyễn Xuân Thu. Bedaŭrinde mi ne faris tion tuj kaj poste ĉiam forgesadis aŭ prokrastadis, do ne faris dum lia vivo. Finfine farite.--RG72 (diskuto) 06:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: La alinom-peto de Vjetnamaj lokaj artikoloj, enhavante Cần Thơ, estis protestita ankaŭ en la Angla Vikipedio (en:Talk:Cần_Thơ#Requested_move:_Removing_Vietnamese_Diacritics). Malfacileco estas diversaj laŭ individuoj. Sed mi konsentas ke ni plibonigu artikolojn kiam ni havas tempon. @RG72: Bedaŭrinde S-ro Thu mortis, sed li ne ŝajnis havi bonan lingvan konon. Mi skribis la kialon ĉe la diskutpaĝo Diskuto:Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto.--Salatonbv (diskuto) 21:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ne povas juĝi, ĉu tiu eminenta vortaristo kaj akademiano havas bonajn lingvokonojn aŭ ne. Pri tio ni prefere demandu lingvistojn kaj vjetnamojn mem. Mi ne vidas ilin ĉi tie, do demandos ĉe Fejsbuk-paĝo.--RG72 (diskuto) 05:58, 13 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Arkidiocezo de Toledo 2016 11 30[redakti fonton]

Saluton! Mi patrolis tiun artikolon... kaj konstatis, ke en Vikipedio ekzistas nur du artikoloj kun la vorto arkidiocezo (Arkidiocezo de Sevilo kaj Arkidiocezo de Toledo). Ĉu ne estus oportune ŝanĝi ĝin al Ĉefepiskopujo de...? "Arĥ-" aŭ "Ark-" bone tradukeblas per "ĉef-"... kaj verŝajne la neoficiala vorto diocezo povus ĉi-okaze bone tradukiĝi per episkopujo. Mi estas por alia nomo precipe ĉar PIV ekz. ne enhavas kapvorton "Arkidiocez-"... Se oni ne scias, kio estas diocezo aŭ "arĥ/ark", oni apenaŭ povus analizi la vorton por trovi ĝian signifon... cetere en Vikipedio ekzistas artikolo Episkopujo alidirektita de Diocezo! Eblus aldoni vidu-ankaŭ-sekcion kun la artikolo Episkopujo... sed tio ne estus konsekvenca por estontaj artikoloj. Kion vi opinias? Vikiano (diskuto) 18:23, 30 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias ke la artikoloj "Arkidiocezo de..." prefere estu nomataj "Ĉefepiskopujo de...", kaj "Diocezo de..." estu "Episkopujo de...", sed por mi la afero ne estas grava. Mi multe laboris por rearanĝi, ordigi kaj strukturigi episkopujojn kaj episkopojn en la pasintaj monatoj, sed la alinomado de la "(arki)diocezoj" por tio ne estis prioritata. Se vi volas alinomi, mi tute ne kontraŭas. Aliaj ŝanĝoj ne necesas. - Amike kaj sincere, Moldur (diskuto) 07:47, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Estimata @Moldur: dankon por via reago! Mi ne estas fakulo pri Ekleziaj terminoj... sed mi demandis min, ĉu ne estus eĉ pli bone ŝanĝi ĝian nomon al Episkopejo... simile al urbestrejo, ministrejo ktp. Episkopujo, pro la sufikso uj, sonas iom ridige, strange, kiel sonus ekz. urbestrujo kaj ministrujo. En PIV mi trovis episkopejon kiel sinonimon de episkopujo. Nu, vi pravas, la afero ne estas tiel grava... sed ŝanĝi ĝin nun, kiam ekzistas malmultaj artikoloj estus maniero kontribui por ke redaktantoj estontece agu konsekvence. Mi atendas vian reagon (kaj de aliuloj)... ankoraŭfoje. Dankon! Vikiano (diskuto) 15:03, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton @Vikiano:! En ĉi tiu demando ne fidu al PIV, ĉar episkopejo, la sidejo de la episkopo, estas nur la konstruaĵo, eble la urbo, kie situas la episkopo, ne sinonima al la regata teritorio, kiu estas tute regule nomata per -uj-, same kiel ekz-e grafujo, kalifujo, ktp. Do, episkopujo nepre restu. - Amike, Moldur (diskuto) 17:32, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, @Moldur:, vi pravas... Dankon por la reago! Mi do efektivigos la ŝanĝon. Vikiano (diskuto) 17:35, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - Vikiano (diskuto) 17:47, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Certe, "patrono" ĉi tie estas pli rekta kaj klara. Sed "patroneco" ne estas nepre erara; oni povus argumenti ke en iu metafora senco, aŭ kiel parolfiguro, la patrono reprezentas la patronecon. Vi povas ŝanĝi, se vi volas, aŭ lasi kiel estas nun. - Amike, Moldur (diskuto) 16:00, 2 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, dankon! Ne erara... tamen mi ŝanĝis. Amike Vikiano (diskuto) 16:37, 2 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Karo Vilhelmo Ferdinando (Brunsvigo-Wolfenbüttel) 2016 12 07[redakti fonton]

Mi petas alinomadon de Karo Vilhelmo Ferdinando (Brunsvigo-Wolfenbüttel) al Karlo Vilhelmo Ferdinando (Brunsvigo-Wolfenbüttel). Mi akcidente misnomis fuŝe :-( Antaŭdankon! - Moldur (diskuto) 21:32, 7 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite :-) Vikiano (diskuto) 22:08, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
1a peto, kiun mi plenumas (espereble ĝuste) kiel adm.
Koran dankon! - Moldur (diskuto) 15:58, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĝemelurbo ==> Ĝemelaj urboj 2016 12 18[redakti fonton]

Mi proponas sxangxi Ĝemelurbo al Ĝemelaj urboj ĉar oni neniel imagus, ke oni devas serĉi singularon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto • kontribuoj) 08:05, 18 dec. 2016‎

La vorto ĝemelurbo jam havas longan tradicion en Esperantujo. Ekzemple en tekstaro.com, "ĝemelurbo" trafas 11 tekstojn sed "ĝemelaj urboj" nur 1. Eble en la artikolo oni povus aldoni, ke "ĝemelaj urboj" estas alternativa, kvankam malpli ofta, nomo. Jan sewi (diskuto) 11:08, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome ŝajnas, ke ĝemelaj urboj jam alidirektiĝas al ĝemelurbo, do oni neniel ajn devas serĉi singularon. Jan sewi (diskuto) 11:12, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar same kiel en la angla Vikipedio, la titolo estas singulara kaj la teksto plurala. DidCORN (diskuto) 20:06, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite DidCORN (diskuto) 08:39, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ciudad Juárez 2016 12 18[redakti fonton]

Oni devas pensadi pri alinomado al Juárezurbo aŭ simile, ja ciudad hispane estas urbo. Tio ne estas bone, se en kategorioj kaj listoj estas serio da Ciudad... ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad. Mi aldonas, ke ekz. Julio Baghy en la listoj estas troveblaj ĉe B kaj ne J (aŭ G), ofte en formo Baghy, Julio aŭ Gyula. --Crosstor (diskuto) 14:02, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sed la urbo en la loka lingvo, la hispana, nomiĝas Ciudad Juárez, pronocata [sjuDAD ĥŭAres]. Tial duonhispana-duonesperanta hibrido "Juárezurbo", en Esperanto prononcata [Juarez-urbo], laŭ sono tute distordus la nomparton Juárez [ĥŭAres] (sed ĉu Ĥuares-urbo konvinkus???). Ekzistas multaj loknomaj toponimoj en la mondo, kaj ne necesas plene traduki ĉiun enhavon de loknomo al Esperanto, alikaze "Bamberg" estus "Bam-monto", "Frankfurto" estus "Frankovadejo", aŭ Niĵnij Novgorod iĝus "Suba Novurbo" ktp, ktp. Mi komprenas se Crosstor volus havi la nomon de la urbo ĉe litero J, ne ĉe C, sed tiel simple ne estas inventi esperantlingvan loknomon. Aliel estus, se esperantlingva nomo de la urbo signife enirus la esperantlingvan literaturon, kaj amase uzatus fare de la lokaj kaj landaj esperantistoj - tiam la fakta lingvouzo decidus. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi volus forigi serion Ciudad ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad, kial ne Esperanto? Bamberg kaj la aliaj ne faras problemon en aboco-ordo, sed estus problemo kaze de Bergbamo, Furtfranko k. aliaj. Same ne estus problemo Juárez Ciudad. Aliaj jam inventis ekzemple Bonaero, Novkastelo.

Pri la esperantlingva literaturo: nuntempe Vp tre gravas, nur tie povas legi tiom da kemiaĵoj kaj aliaj faktemoj. Aliparte iu kontribuas en faka gazeto kemian artikolon, kiun legas malmultaj fakuloj, en VP nepre pli, se ne paroli pri la saĝtelefonaj legantoj. Aliparte ankaŭ la gazetaj kontribuantoj aperigu pli da faktemoj en Vp.--Crosstor (diskuto) 13:40, 29 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Kunigendaj[redakti fonton]

Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe kaj Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe 2015 02 25[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas kunigi la artikolojn Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe kaj Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe. La unua havas titolon kun troa "de" laŭ latinida lingva interfero. Laŭ jam kelkfoje okazintaj diskutoj tio estas evitinda. Tial la kunigo okazu sub la titolo de la artikolo Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 25 Feb. 2015 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:44, 25 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: --pino (diskuto) 08:36, 26 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: Sed eble la plej bona nomo estas "Abatejo en Saint-Savin-sur-Gartempe", ĉar "Saint-Savin-sur-Gartempe" ne estas la abeteja nomo, sed ĝi estas la vilaĝo, kie la abatejo lokiĝas. --Tn4196 (diskutoj) 13:00, 26 Feb. 2015 (UTC)
Kunigita. --pino (diskuto) 08:13, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ankoraŭ trovis ambaŭ artikolojn aparte. Kiel vi "kunigis"? --Tlustulimu (diskuto) 08:29, 3 Mar. 2015 (UTC)
Mi laborantas. --pino (diskuto) 08:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Ĉu vi eble konas Specialaĵo:Unuigi_kronologion? --Tlustulimu (diskuto) 08:33, 3 Mar. 2015 (UTC)
Multe dankon, mi provos uzi ĝin. --pino (diskuto) 08:47, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki:. En la protokolo de kunigoj aperis la jena teksto "(revizioj ĝis 00:26, 25 Jan. 2014) ‎(eraro)". Ĉu vi aldonis la vorton "eraro" aŭ ĝi ial aperis aŭtomate? --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 3 Mar. 2015 (UTC)
Mi aldonis. --pino (diskuto) 09:26, 3 Mar. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Pri kia eraro temas? La simpla vorteto "eraro" estas maltro detala. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 3 Mar. 2015 (UTC)

La eraro estis : estis du artikoloj por la sama temo. --pino (diskuto) 10:12, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Tamen "eraro" estas tro ĝenerala rimarko. Kial vi ne metis al la komento ligilon al ĉi tiu diskuto? Nun ja jam estas tro malfrue por tio, sed eble por la estonto. --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 7 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite mi trovis ilin jam kunigitaj. Pino vivu eterne kun ni.--Salatonbv (diskuto) 07:57, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Führer kaj Gvidanto (politiko) 2015 06 22[redakti fonton]

Ambaŭ estas ĝermoj. Gvidanto (politiko) ne ligas vikidatumojn. Eble ili estas kunigindaj pro Vikipedio:KUN2Vikipedio:KUN3. Sed mi iom zorgas pri la redaktohistorioj.--Salatonbv (diskuto) 00:34, 22 Jun. 2015 (UTC)

Por Por: Kunigi je la titolo "Gvidanto (politiko)". --Tn4196 (diskutoj) 16:33, 22 Jun. 2015 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 21:21, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Membroj de Eŭropa Parlamento kaj Kategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento 2015 06 24[redakti fonton]

Duobligi. Place Clichy (diskuto) 09:07, 24 Jun. 2015 (UTC)

Por Por: Kunigi je la titolo "Membroj de la Eŭropa Parlamento" (kiel oni detale indikas en la ĉefa artikolo). --Tn4196 (diskutoj) 10:39, 25 Jun. 2015 (UTC)