Černochov (distrikto Trebišov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Černochov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Černochov, hungare Csarnahó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La hungaroj uzis ankaŭ la formon Gyopáros.

Situo

Černochov situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Trebišov troviĝas 25 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1298 en formo "Chenohou". En 1831 ĥolero okazis. Sur la deklivoj oni kulturas vinberon. En 1910 loĝis en Csarnahó 436 da hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Csarnahó apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 1927 incendio okazis. Inter 1938-1944 Csarnahó rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Černochov 176 hungaroj, 52 slovakoj.

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj