Albert-riftaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bvindi-Montaro, Ugando
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La albert-riftaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra-orienta Afriko, Tanzanio kaj Ugando. La ekoregiono konstituas samnoman tutmondaj 200-regionon kaj estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo "Orienta afromontano" difinita de Naturprotekto Internacie.

Priskribo

La montarbaroj kovras 103 900 da kvadrataj kilometroj en la okcidentaj partoj de Ruando kaj Burundo, la orienta bordo de Kongo Kinŝasa, kaj partoj de okcidenta Ugando kaj Tanzanio. Tiu areo okupas la paralelajn montarojn de Albert-Rifto kiu konstituas la okcidentan parton de Orientafrika Rifto. La montaroj ampleksas Lendu-Altebenaĵon en Ugando (kvankam tie ĉi la senarbarigo estas preskaŭ totala), Virungan Montaron, kaj Ruvenzori-Montaron. Je la plej altaj altitudoj de Ruvenzori- kaj Virunga Montaroj (super 3 000 metroj), la arbaroj transiras al la alpaj ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj, inkludante la altajn pintojn de Stenlej-Monton kaj Karisimbi-Monton. La plej alta pinto en Burundo, Heha-Monto tamen estas en tiu ekoregiono.

Flaŭro kaj faŭno

La montaraj pluvarbaroj de la ekoregiono havas pli malvarmetan klimaton ol la kongaj arbaroj aŭ la savano de Ugando, Ruando kaj Burundo, kaj tial gastigas riĉan diversecon de afromontana flaŭro kaj aparte faŭno. La malofta monta gorilo (Gorilla beringei beringei) postvivas nur en tiu ekoregiono kiel faras Cercopithecus lhoesti kaj subspecio de Cercopithecus hamlyni, same kiel multaj papilioj, kaj birdoj kiaj Graueria vittata, Muscicapa lendu, kaj Ruwenzorornis johnstoni.

Minacoj kaj konservado

Granda parto de la arbaro jam estis forigata por agrikulturo aŭ por lignorikolto, precipe en la dense loĝaj Ruando kaj Burundo, sed grandaj areoj de arbaro daŭre restas en arbarrezervejoj kaj je pli altaj altitudoj en Virunga-, Itombve-, kaj Ruvenzori-Montaroj. La senarbarigo estas daŭranta kaj estas grava minaco por la ekologio de la regiono. La furioza freŝdata historio de la regiono ankaŭ kaŭzis difekton en la ekologia ekvilibro, ekzemple preskaŭ eliminante la elefantopopulacion de Virunga Nacia Parko en Kongo. Same kiel tiu ĉi Parko, la ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Ruvenzori-Montaro, Nacian Parkon Buindi-Ĝanĝalo, Nacian Parkon Kibale en Ugando, kaj Nacian Parkon de Vulkanoj en Ruando.

Vidu ankaŭ


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Ruando,  Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj  Kameruno,  Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj  Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj  Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko  Ekvatora Gvineo,  Kameruno,  Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj  Kenjo,  Sud-Sudano,  Tanzanio,  Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj  Benino,  Ebura Bordo,  Ganao,  Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj  Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj  Ebura Bordo,  Gvineo,  Liberio,  Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj  Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko  Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj  Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj  Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj  Francio,  Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj  Ekvatora Gvineo,  Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Kenjo,  Somalio,  Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj  Ebura Bordo,  Liberio,  Gvineo,  Sieraleono

Eksteraj ligiloj