Augustin Hamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Augustin Frédéric-Adolphe Hamon (nask. la 20-an de januaro 1862 en Nantes, departemento Loire-Atlantique, mort. la 30-an de decembro 1945 en Penvénan[1], departemento Côtes-d'Armor[2]), estis franca profesoro ĉe la Universitatoj de Bruselo kaj Parizo[3], verkisto, aŭtoro de libroj pri higieno, sociologio, psikologio kaj krimologio, foje konsiderata kiel unu el la patroj de la socia psikologio pro siaj esploroj, kaj politika aktivulo, unue anarkiisto, poste socialisto, fine komunisto.

Biografio

Augustin Hamon studis en la Liceo Condorcet, en Parizo, kie li vivis ĝis 1904. Li pasiiĝis pri homaj sciencoj, interesiĝis pri psikologio, krimologio kaj ankaŭ politiko. Liaj esplormetodoj en socia psikologio estas ankoraŭ nun uzataj kaj pristudataj. Li komencis verki ekde 1881 kaj kunlaboris kun diversaj revuoj pri sciencoj, sociologio kaj psikologio. Liaj unuaj verkoj, aperintaj de 1884 ĝis 1891, temis pri higieno; lia unua politika libro, kiun li kunverkis kun Georges Bachot, aperis en 1889. Ili aperis en relative multaj tradukoj.

En 1893, li fariĝis anarkiisto. Disĉiplo de Bakunin, li malkovrigis anarkiismon al Fernand Pelloutier, kiu fondis la Laborborsojn[4]. Pro publikigo de studoj pri anarkio, la polico prigardis lin. En 1894, kiam la prezidento Sadi Carnot[5] estis murdita, li forlasis Francion. Li revenis post unujara restado en Anglio kaj Skotlando. En libro aperinta en 1894, "Psychologie du militaire professionnel" (Psikologio de la profesia militisto), li indikis al la legantoj sian tiaman adreson por korespondi : 132 avenuo de Clichy, en Parizo.

Hamon fariĝis framasono ekde 1894 kaj apartenis al pluraj loĝioj : Parizo, Boulogne-Billancourt kaj Saint-Brieuc. Li membriĝis ankaŭ en la franca asocio de Liberpensuloj. Li distanciĝis de anarkiismo kaj fariĝis socialisto, li membriĝis al SFIO[6].

En marto 1896, li renkontiĝis kun la litovdevena usona juda anarkiistino kaj feministino Emma Goldman, kiam ŝi revenis el Aŭstrio, kie ŝin finkleriĝis pri medicino.

La 27an de julio 1896, kiel delegito de la Laborborso de Nantes, li partoprenis kun Malatesta, Pelloutier, kaj aliaj, en la Internacia Socialista Kongreso de Londono en kiu la marksistoj forpelis la anarkiistojn. Hamon raportis pri ĝi en 280-paĝa verko : "Le Socialisme et le Congrès de Londres" (La socialismo kaj la Kongreso de Londono). Li instruis en la universitatoj de Parizo kaj Bruselo.

En 1900, Emma Goldman ree venis al Parizo kaj interkonatiĝis kun la franca anarkiista movado kaj la ĉefaj figuroj de la progresemaj medioj, precipe Victor Dave[7] kaj Augustin Hamon.

En 1901, Hamon edziĝis kun bruselanino, Henriette Rynenbroeck (1870-1964), plurlingva tradukistino, almenaŭ por la angla, la germana, la sveda kaj la itala, liberecanino, kunlaborantino de "L'Humanité nouvelle". Ŝi tradukis i.a., el la itala, "La genèse et les bases de la conscience religieuse" de Francesco (François) Consentini[8], profesoro ĉe la Libera Universitato de Bruselo, direktoro pri sociaj sciencoj.

En 1904, li forlasis Parizon kaj instaliĝis en la departemento Côtes-d'Armor (Bretonio) kie li fariĝis vigla kaj organizema pioniro de socialismo en nefavora grundo. Tie li organizis socialistan aktivadon kaj partoprenis en la kreo de sekcioj en la regiono.

Dum la unua Mondmilito, li vivis en Londono kaj laboris kiel lektoro en la fama Londona Lernejo pri Ekonomiko kaj politika Scienco (London School of Economics and Political Science).

Dum la dua Mondmilito, li partoprenis en la Franca rezistado kaj, post la Liberigo, ne longe antaŭ ol morti, li aliĝis al la Franca Komunista Partio.

Parte forgesita

Augustin Hamon kunlaboris kun diversaj publikaĵoj, i.a. "'Les Temps nouveaux" de Jean Grave. Li estis direktoro kaj redaktoro de pluraj revuoj i.a. "L'Humanité Nouvelle" (La Nova Homaro, 1897-1903), "La Semence Socialiste" (La Socialista Semo), "La Charrue Rouge" (La Ruĝa Plugilo). Malgraŭ impona korespondado, Augustin Hamon restas ne tre konata, escepte en fakaj medioj. Iel atestas pri tio la fakto ke la unua artikolo pri li en Wikipedia ne estas en la franca. Lia karaktero malfacila, sistema kaj foje ekscesa sendube kontribuis al tio[9], ekzemple lia aprobo de stalinismo. Malpermesoj foje trafis revuojn, en kiuj aperis liaj studoj kaj artikoloj[10]. Evidente, liaj ideoj kaj studoj ĝenis la regantan politikan ordon, la burĝaron, ekzemple, lia esploro per kiu li strebis demonstri ke militarismo estas "krimlernejo" ("Psychologie du militaire professionnel"). Ekzistas spuroj kaj riproĉoj pri antisemitismo en libro, kiu aperis en 1889, kiam li estis 27-jara, kaj kiun li kunverkis kun Georges Bachot : "L'agonie d'une société. Histoire d'aujourd'hui"[11]. Saman atentigon faris Edmund Silberner en "Sozialisten zur Judenfrage" (La socialistoj kaj la juda demando. Berlino : Colloquium Verlag. 1962). Hamon provis science demonstri la kontrolon de la kapitalismo fare de judoj, sed tio malproksimigis lin de tiamaj progresemaj intelektuloj. Hamon konatiĝis en 1900 kun la juda anarkiistino Emma Goldman kaj denove kunlaboris kun ŝi en 1904. En 1901, jaro de lia edziĝo kun Henriette Rynenbroeck, franclingve aperis 341-paĝa libro de germana juda aŭtoro : "Werther le Juif'", de Ludwig Jacobowski, eldonita ĉe Schleicher Frères.[12], kiun ŝi tradukis kun A. de Rampan.

"La plej grava karaktero en ĉiu anarkiista mensostato estas la Spirito de Ribelo. Dum tiu tendenco ekzistas, latente, ĉe ĉiuj Homoj kaj malfortiĝas, plej ofte sub influo de la medio, ĉe la anarkiistoj ĝi estas, dekomence, tre forta. La medioj nur akrigas ilin." (el "Psychologie de l'anarchiste-socialiste")
"En "Die Waffen Nieder !" tiu rusa artisto[13] publikigis la "Memoraĵojn de batalpentristo" pri kiu la "Revue des Revues" aperigis, en sia numero de oktobro 1893, la plej signifajn eltiraĵojn. Mi eltiras tiujn liniojn : "La milito, diris al mi la princo Georgo de Saksio[14] kaj la kronprinco Frederiko-Karlo de Prusio[15], estas io aparta kiu kontraŭdiras la kutiman kristanan moralon : — "Ne tuŝu alies aĵojn", diras tiu moralo. "Prenu, prirabu ĉion, kion vi povas", prediku la militon. — "Ne trompu", diras unu. "Trompu, starigu insidojn", respondas la milito, "kaj ju pli ci mortigos, des pli granda estos cia merito en tiu mondo kaj en la alia."
Tiuj paroloj de juĝistoj tiel kompetentaj, kiel tiuj generaloj, nete montras, ankoraŭfoje, ke la milito estas lernejo de senmoraligo, de krimo; devige rezultas ke la militarismo, kies celo estas la preparado de la homoj al la milito, estas mem lernejo de krimo."
(el "Psychologie du militaire professionnel" — Psikologio de la profesia militisto. Piednoto de la paĝoj 200 kaj 201)

Bibliografio

Pri higieno

  • "Étude sur les eaux potables et le plomb" (Studo pri la trinkeblaj akvoj kaj la plumbo). Parizo : 1884. Tradukita en la turkan : Konstantinopolo, 1889. Itallingva traduko : "Dell' uso dei tubi di Piombo per la condotta delle acque alimentari". Piacenza, 1889 (traduko de D-ro Giuseppe Galli). Tradukita ankaŭ en la polan kaj hispanan.
  • "Traité de l'hygiène publique, d'après ses applications dans les différents pays de l'Europe" (Traktaĵo pri publika higieno, laŭ ĝiaj aplikoj en apartaj landoj de Eŭropo). Parizo : Octave Doin, 1891. 618 p. kun 210 figuroj. Traduko el la sveda, sub gvido de Augustin Hamon, de verko de D-ro Albert Julius Palmberg aperinta en 1889 [16]

Pri psikolologio

  • "Psychologie de l'anarchiste-socialiste" (Psikologio de la anarkiisto-socialisto). Parizo : Stock. 1895. 322 p. Aperis en tradukoj ĉeĥa kaj hispana.
  • "Psychologie du militaire professionnel" (Psikologio de la profesia militisto). Parizo : A.L. Charles — Bruselo : C. Rozez. 1894. 216 p.. Libere legebla interrete kaj elŝutebla. Tradukoj al la itala (1895 kaj 1901), germana, portugala, rusa, hispana.

Pri krimologio

  • "De la définition du crime" (Pri la difino de krimo). Liono, A. Storck. 1891 ; Parizo, G. Masson. 16 p. . 1893. Tradukoj al la portugala, 1893; hispana, 1894; angla, 1895; itala, 1896; jida, 1896.
  • "Déterminisme et responsabilité" (Determinismo kaj respondeco). Parizo : Reinwald. 1898. 240 p.. Verko pri krimologio, aperis en tradukoj angla, portugala, hispana kaj itala.

Pri sociologio kaj politiko

  • "L'agonie d'une société : histoire d'aujourd'hui" (Agonio de societo : historio pri nuntempo). Kunverkita kun Georges Bachot. Eld. A. Savine. 1889. 346 p..
  • "Ministère et mélinite. Étude sociologique" (Ministerio kaj Melinito. Sociologia studo). Kunverkita kun Georges Bachot. Parizo : A. Savine. 1891. 560 p..
  • "France sociale et politique" (Sociala kaj politika Francio). Kunverkita kun Georges Bachot. Parizo : A. Savine. 3 volumoj : jaroj 1890, 1891 1893.
  • "Survivances animiques et polythéiques en Bretagne"Animismaj kaj politeismaj postrestaĵoj en Bretonio) . Parizo : Revue socialiste. 1893. 10 p..
  • "Les Hommes et les théories de l’anarchie" (La homoj kaj la teorio de anarkio). Parizo : Art social. 1893. 20 p.. Tradukoj al la hispana kaj itala. Buenos Ayres, 1894. Paterson 1896.
  • "Patrie et Internationalisme" (Patrio kaj internaciismo). Parizo : Temps Nouveaux. 1896. 24 p. Eldonkvanto : 10 000 ekz.. Tradukoj al la hispana, itala, germana kaj angla.
  • "Le Socialisme et le Congrès de Londres" (La socialismo kaj la kongreso de Londono). Parizo : Stock. 1897. 280 p.. Interrete legebla en la franca
  • " Socialisme et anarchisme : études sociologiques. Définitions" (Socialismo kaj anarkiismo : sociologiaj studoj. Difinoj). Parizo : éd. E. Sansot et Cie. 1905. 230 p.
  • "Le Molière du XXe siècle : Bernard Shaw" (La Moliero de la 20a jarcento : Bernard Shaw). Parizo : R. Juliard. 1913. 254 p..[17]
  • "Les leçons de la guerre mondiale" (La lecionoj de la mondmilito). Parizo : Giard et Brière, 1917. 365 p..
  • "La crise mondiale du socialisme" (La tutmonda krizo de la socialismo). Saint-Brieuc : Fédération socialiste des Côtes-du-Nord. 1922.
  • "L’Église dans la politique mondiale : les jésuites mènent le fascisme international et préparent la guerre" (La jezuitoj gvidas la internacian faŝismon kaj preparas la militon). Herblay : Idée libre. 1935 (januaro). 39 p.. 21 cm.
  • "Les maîtres de la France. La féodalité financière dans les transports, ports, docks et colonies. 1936-1938" (La mastroj de Francio. La financa feŭdismo en la transportoj, havenoj, dokoj kaj kolonioj). Parizo : Éditions sociales internationales. 3 volumoj, 1936-1938.

Korespondaĵoj

Augustin Hamon multe korespondis kun homoj el diversaj landoj, filozofiaj kaj politikaj horizontoj, i.a. kaj precipe kun la angla verkisto kaj filozofo George Bernard Shaw — kies verkojn li tradukis kun sia edzino Henriette; Charles Brunellière, fondinto de la Nanta Laborista Partio; la franca anarkiista aktivulo Jean Grave; la rusa anarkiisto Petro Kropotkin; la fratoj Pelloutier; la franca geografo kaj anarkiisto Élisée Reclus kaj lia frato Élie Reclus, etnologo kaj anarkiisto; la franca filozofo kaj sociologo Georges Sorel; la rusa verkisto Leo Tolstoj; la belga poeto Emile Verhaeren; la francaj pentristoj Camille Pissarro kaj ties unuenaskita filo Lucien; la franca radikala politikisto Georges Clemenceau; la brita konservativa politikisto Winston Churchill; la bretona komunisto Marcel Cachin kaj multaj aliaj.

Plejparto el liaj korespondaĵoj, kiuj okupas 6 metrojn da bretoj, troviĝas ĉe la Centro de Esploroj en internacia kaj atlantika Historio de la Universitato de Nantes (Centre de recherches en histoire internationale et atlantique — CRHIA), kiu nombris 6000 korespondantojn. Listo de liaj korespondantoj estas trovebla sur la retejo de La Internacia Instituto pri Socia Historio : International Institute of Social History, en Amsterdamo, kie troviĝas alia parto el liaj korespondaĵoj. La tuto de liaj korespondaĵoj estas konsultebla sub formo de mikrofilmoj, kiuj estis faritaj sub la respondeco de Yann Lubeck, esploristo ĉe la Universitato de Guelth (Ontario, Kanado). Parto el la sciencaj laboroj de Hamon estas en la Universitato de Bresto, Bretonio, Francio.

Arkivoj de liaj korespondaĵoj en Nantes enhavas

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Penvénan estas nun plezurhaveno kaj banloko de la komunumo Port-Blanc.
  2. Côtes-du-Nord estas la origina nomo de la departemento Côtes-d'Armor.
  3. Collège Libre des sciences sociales / Libera Kolegio pri sociaj sciencoj.
  4. Laborborsoj aperis unue en Belgio sub la nomo "Bourse du Travail" por organizi la dungon de laboristoj. En Francio, Fernand Pelloutier fariĝis la unua sekretario de la Federacio de Laborborsoj ekde 1895. Laborborsoj aperis en multaj urboj. Ili ebligis al la sindikatoj disponi je kunvenejoj, bibliotekoj, oficejoj por organizi sindikatan agadon, interhelpon, instruadon (inkluzive Esperanto-kursojn), klerigon.
  5. Naskiĝinta en Limoĝo la 11an de aŭgusto 1837, Marie François Sadi Carnot estis prezidento de la franca respubliko de la 3a de decembro 1887 ĝis la 25a de junio 1894, kiam itala anarkiisto, Sante Geronimo Caserio, ponarde murdis lin pro tio ke li rifuzis pardonon al Auguste Vaillant, kiu ĵetis bombon en la Ĉambro de la deputitoj. La bombo vundis kvindekon da personoj, inkluzive Auguste Vaillant, sed mortigis neniun.
  6. Temas pri politika socialista partio fondita en 1905 sub la nomo Section Française de l’Internationale Ouvrière — Franca sekcio de la Laborista Internacio. Ekde 1969, ĝi fariĝis la Socialista Partio (Parti Socialiste).
  7. Victor Dave (nask. la 25an de februaro en Jambes, proksime de Namur, Belgio; mort. la 31an de oktobro) junaĝe ligiĝis al liberecana socialismo kaj liberpenso. En 1865, li partoprenis en la internacia kongreso de la socialistaj studentoj, kiu okazis en Lieĝo. En 1867, li aliĝis al la brusela federacio de la Internacia Asocio de Laboristoj poste nomita la Unua Internacio. Li partoprenis en la hispana kantona insurekcio de junio-julio 1873. En 1878, li instaliĝis en Parizo. Li estis elpelita en 1880 kaj iris al Londono. Okaze de vojaĝo al Germanio, li estis arestita pro perfido kaj malliberigita. Post du jaroj li revenis al Londono. Pro nuligo de la elpela decido, li povis reveni al Parizo. Li kunlaboris kun la gazeto "L'Humanité nouvelle". Li ankoraŭ multe aktivis poste.
  8. Professeur Francesco Cosentino (troveblas aliaj ortografioj : Consentino, Cosentini aŭ Casentini kaj persona nomo François), naskiĝis en Torino, Italio, en 1870. Li pritraktis i.a. juron, sociologion, filozofion. Meksikia universitatano, José Ramòn Narvaez Hernandez, omaĝis el li pro lia jura agado en Meksikio per disertacio elŝutebla en PDF : "El Codigo privado-social - Influencia de Francesco Cosentini en el Codigo Civil Mexicano de 1928". Fonto : Jean-Marie Tremblay, profesoro pri sociologio, Universitato de Kebekio.
  9. "Les mondes d’Augustin Hamon. Itinéraire d’un intellectuel socialiste breton oublié : engagements, trajectoires, identités", François Prigent. "Les Annales de Bretagne et des pays de l’Ouest" – n°103 (Vol. 2) – 2006
  10. Augustin Hamon.
  11. Augustin Hamon (1862-1945).
  12. Ludwig Jacobowski (nask. en 1868 en Strelno, mort. en decembro 1900 en Berlino) estis verkisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 20 romanoj, poeto kaj publicisto. Li mortis nur 32-jara. "Werther, der Jude". Roman, Pierson, Dresden/Leipzig 1892.
  13. Temas pri Vasilij Vasiljeviĉ Vereŝĉagin (1842-1904), rusa pentristo fama pro siaj pentraĵoj, i.a. Апофеоз войны (La apoteozo de la milito).
  14. Georg (Sachsen) (germane: Georg (Sachsen)) — kompleta nomo : Friedrich August Georg Ludwig Wilhelm Maximilian Karl Maria Nepomuk Baptist Xaver Cyriacus Romanus von Sachsen.
  15. Friedrich Karl von Preußen (germane: Friedrich Karl von Preußen).
  16. D-ro Albert Julius Palmberg, 1831-1916 estis ĉefa higienista medicinisto de Helsinko, prezidanto de la Societo de la Medicinistoj de Finnlando, vic-prezidanto de la Societo pri Higieno de Finnlando. Kiel higienisto, li vizitis ĉefurbojn de eŭropaj landoj — Anglio, Skotlando, Belgio, Francio, Germanio, Aŭstrio, Svedio kaj Finnlando — kaj raportis pri tio, kion li observis tie, ekzemple pri lokaj konsiloj pri higieno, leĝaro pri kloakoj, organizado de la sanitaraj kuracistoj, inspektado, publikaj akvoservoj, drenado, izolado kaj desinfektado de la kontaĝuloj, bazaroj kaj buĉejoj, naciaj leĝoj pri higieno, ktp. El : "Revue d'hygiène et de police sanitaire". Parizo : Masson. 1891. n° 13
  17. Hamon prelegis samteme en la Sorbono kadre de liberaj kursoj. ("La revue de Genève", p. 374).

Fontoj

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la diversaj indikitaj retejoj.