Internacia Infana Kongreseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Infana kongreseto)

Internacia Infana Kongreseto aŭ mallonge IIK estas aranĝo por infanoj inter 6 kaj ĉirkaŭ 16 jaroj, kiuj scipovas Esperanton. La supra aĝo iom grimpis dum la lastaj jaroj (komence estis ĉirkaŭ 12 jaroj).

Infanaj Kongresetoj estas unusemajnaj feriaj aranĝaĵoj, kiuj okazas samtempe kun kaj proksime de la Universala Kongreso. Komence tiel estis neregule, sed poste preskaŭ ĉiun UK-on akompanis IIK. La unua Infana Kongreseto okazis en 1951 en Munkeno – Dr. Siegfried Ziegler, Josef Moravec kaj Margarete Klünder ekigis ĝin.

Listo de la ĝisnunaj kaj planataj IIK-oj[redakti | redakti fonton]

IIK Jaro UK-urbo IIK-ejo Lando #V #L #i #P Gvidantoj kaj helpantoj
50 2022 Montrealo Rezidejo Grizaj Fratinoj  Kanado 14 3 9 5 Zdravka Metz, E@I
49 2020 Montrealo Rezidejo Grizaj Fratinoj  Kanado (23). (11). (15) (8). Bert Schumann, Nicky Janssen, Zdravka Metz (UK-IIK nuliĝis)
48 2019 Lahti Feriejo Lepola  Finnlando 26 9 16 10 Bert Schumann, Annie Grente, Nicky Janssen, Sigrid Kivistö
47 2018 Almada Junulargastejo  Portugalio 42 13 33 9 Bert Schumann, Monica Cruz, Annie Grente, Nicky Janssen, Nádia Penas
46 2017 Seulo Alternativa lernejo  Sud-Koreio 79 8 66 13 Ana Sonĝanta (Shin Eunsook)
45 2016 Nitro Veterinara lernejo  Slovakio 36 12 22 14 Veronika Acsádi, Bert Schumann, Nicky Janssen, Ana Sonĝanta, Annie Grente
44 2015 Lilo Villeneuve-d'Ascq  Francio 60 13 44 16 Michel Dechy, Nicky Janssen, Annie Grente, Valère Doumont, Fabrice Lemaire
43 2012 Hanojo Kvartalo Tây Hồ  Vjetnamio (10) (6) (5) (5) Bert Schumann, Lai Thi Hai Ly, Franciska Toubale (IIK nuliĝis)
42 2011 Kopenhago Hundested  Danio 39 15 32 7 Adenjo Charrière, Bert Schumann, Matthias Humet, Tina Tišljar, Jesper Lykke Jacobsen, Lisa Bannier
41 2010 Havano Playa  Kubo 44 9 35 9 Bert Schumann, Adenjo Charrière, Matthias Humet
40 2009 Bjalistoko Supraśl  Pollando 47 16 37 10 Bert Schumann, Franciska Toubale
39 2008 Roterdamo Oostvoorne  Nederlando 48 15 40 8 Bert Schumann, Franciska Toubale, Matthias Humet, A. Martins-Tuválkin
38 2007 Jokohamo Jacugatake  Japanio 21 5 13 8 Bert Schumann, Alano Lauffenburger, Yoshie Hashido, Béatrice Allée
37 2006 Florenco Prato  Italio 42 16 34 8 Bert Schumann, Leonardo Pampaloni, Judita Rey, Yoshie Hashido, A. Martins-Tuválkin
36 2005 Vilno Pailgio Perlas  Litovio 48 14 40 8 Stefan MacGill, Bert Schumann, Marianne Lund, Mario Machlik
35 2003 Gotenburgo Lerum  Svedio 29 >7 23 6 Stefan MacGill, Marianne Lund, Mario Machlik, Bert Schumann
34 2001 Zagrebo arbara feriejo  Kroatio 58 >10 52 6 Stefan MacGill, Ankica Jagnic, Françoise Noireau, Bert Schumann
33 2000 Telavivo Hadassim  Israelo >15 >8 Stefan MacGill
32 1999 Berlino  Germanio Sabine Trenner
31 1998 Montpeliero  Francio 46 14 Christopher Fettes, Jean-François Passarella, Ana-Maria Pinter, Sabine Trenner, Monica Cruz, Lukas Tokarski, Françoise Noireau, Yamina Azougarh, Jean-Charles Trebouet
30 1996 Prago  Ĉeĥio
29 1995 Tampereo  Finnlando 30 11
28 1993 Valencio  Hispanio 47 14 Christopher Fettes, Monica Cruz
27 1992 Vieno  Aŭstrio 36 15
26 1991 Bergeno  Norvegio 36 17
25 1989 Brajtono  Britio 33 15
24 1988 Roterdamo  Nederlando
23 1987 Varsovio  Pollando 34 10
22 1985 Aŭgsburgo  Germanio 39 23 Irene Hohn
21 1984 Vankuvero  Kanado
20 1983 Budapeŝto  Hungario 42 12 Zsuzsa Barcsay
19 1982 Antverpeno  Nederlando 31 9 Maria Greia
18 1982 Stokholmo  Svedio 30 13
17 1979 Lucerno   Svislando ? ? Helena Hagedüs
16 1978 Varno  Bulgario 70 4 Bogdana Popova
15 1975 Kopenhago  Danio 23 8 Karen Bjørnsby
14 1974 Hamburgo  Germanio ? ? E. Blasius
13 1973 Beogrado  Jugoslavio 31 9
12 1971 Londono  Britio 72 11 Raif Markarian kaj 14 kunlaborantoj
11 1970 Vieno  Aŭstrio 39 12 Josef Wesian, Benata Koopmans, Jan Hengstmengel
? 1969 Helsinko  Finnlando
? 1968 Madrido  Hispanio
10 1966 Budapeŝto  Hungario 88 15 Eta Szasz kaj Bela Legeny
9 1964 Hago  Nederlando 67 13 C. van Dalsen-Huijts, H.J. Woessink-Boet, Katinjo Fetes-Tosegi
8 1963 Sofio  Bulgario 53 10 R. Rajnova
7 1962 Kopenhago  Danio 55 9 Merete Schneekloth, Wim kaj Jelly Koopmans
6 1961 Harrogate  Britio ? ? (i.a) s-ino Delgado, f-ino Heleno Prent (poste s-ino Fantom)
5 1960 Bruselo  Belgio 87 9 Willi Brandenburg, Rosette Jacobs, Wim kaj Jelly Koopmans
4 1959 Varsovio  Pollando 40 5 S-ino Madurowicz
3 1958 Majenco  Germanio 30 9 Willi kaj Margret Brandenburg
2 1957 Marsejlo  Francio 16 4 S-ino Cadenel
1 1956 Kopenhago  Danio 35 7 Karen Bjørnsby, kunlaborantoj el 9 landoj
-- 1954 Harlemo  Nederlando (okazis ia infana aranĝo, ne nomata IIK)
-- 1951 Munkeno  Germanio 50 6 (okazis infana aranĝo nomata infanejo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.