Kašov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kašov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Kašov, hungare Kásó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo

Kašov situas laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 16 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1298 en formo "Kasow". En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis. En 1831 la loĝantoj partoprenis en la ribelo ĥolero. En 1910 loĝis en Kásó 436 da homoj, (222 hungaroj, 205 slovakoj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Kásó apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kásó rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kašov 305 da homoj, (303 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj