Kaposvár
Kaposvár [kapoŝvAr], germane Kaposch estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Kaposvár, kies administra centro estas. Kaposvár estas ankaŭ sidloko de diocezo. Kapos estas rojo en la regiono, vár signifas: fortikaĵo.
Bazaj informoj
- Areo: 114 km²
- Loĝantaro: 67700
- Poŝtkodo: 7400
- Telefonprefikso: 82
Geografio
Kaposvár situas en valo de Kapos, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Nagykanizsa, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár-Zagrebo. Budapeŝto etendiĝas 186 km.
Historio
Pli frue keltoj loĝis tie. La hungaroj konstruis terfortikaĵon, kiun en la 15-a j.c. trakonstruis el ŝtono. La turkoj tenis la fortikaĵon inter 1555-1686. Ekde 1558 la komunumo iĝis grandvilaĝo. En 1702 la aŭstroj detruis la fortikaĵon. La loko estis centro de bienego de familio Eszterházi kaj en la 18. jc. evoluis al departementa centro kaj en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam oni konstruis la fervojlinion inter Budapeŝto kaj Zagrebo, ĝi iĝis grava trafika centro. En februaro 1919 oni tie establis la unuan agrikulturan kooperativon. En 1950 vilaĝo Kaposszentjakab, en 1973 Kaposfüred, Toponár kaj Töröcske aliĝis al la urbo. La urbo estas episkopejo ekde 1993, havas universitaton, teatron kaj kuracbanejon. En sporto la futbala, basketbala kaj volejbala teamoj estas elstaraj. Apud la urbo fiŝkaptista lago troviĝas.
Vidindaĵoj
- romkatolika paroĥa Katedralo de Ĉieliro de Maria de 1886
- Urbodomo de Kaposvár
- Muzeo de József Rippl-Rónai
- mezeopoka ruino de fortikaĵo
- Teatro Csiky Gergely
- bestoĝardeno pri krokodiloj
Servoj
Famuloj
- en Kaposvár naskiĝis kaj mortis pentristo József Rippl-Rónai
- en Kaposvár naskiĝis:
- aktorino Judit Pogány
- aktoro-reĝisoro Andor Lukáts
- dramisto Péter Siposhegyi
- esperantisto kaj eldonisto Sándor Szalay (presisto)
- fizikistoj Lajos Keszthelyi kaj György Mihály
- historiisto Péter Hanák
- kuracistoj György Buzsáki kaj József Tigyi
- Péter Frankl (matematikisto)
- ministroj Emil Nagy, István Gyenesei kaj János Pap
- pentristoj János Vaszary kaj Ferenc Martyn
- Béla Király (politikisto)
- Ferenc Sánta (violonisto)
- en Kaposvár mortis:
Esperanto
Vesperto, esperanta periodaĵo estas redaktata en la urbo. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj de Kaposvár
Ĝemelurboj
|