Kružná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kružná situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Kružná (kruĵnA], hungare Berzétekörös (berzEtekOroŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. La hungaroj uzas ankaŭ nomojn Berzétekőrös aŭ Kőrös.

Situo

Kružná situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo el Brzotín (Rožňava). Rožňava troviĝas 5 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1327 en formo "Keurus". En 1828 oni nombris 35 domojn kaj 434 homojn. En 1910 loĝis en Berzétekörös 425 da homoj, (escepte 6 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Berzétekörös rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1976-1990 la municipo estis en Rožňava. En 2001 loĝis en Kružná 534 da homoj, (433 hungaroj, 95 slovakoj, po 2 ĉeĥoj kaj ukrainoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj