Shin'ichirō Tomonaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shin'ichirō Tomonaga
Nobel-premiito
Persona informo
朝永振一郎
Naskiĝo 31-an de marto 1906 (1906-03-31)
en Tokio
Morto 8-an de julio 1979 (1979-07-08) (73-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kapa-kola kancero vd
Lingvoj japanaangla vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Kioto • Third Higher School vd
Familio
Patro Tomonaga Sanjūrō vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto • profesorofizikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj kvantuma elektrodinamiko ❦
Story of Spin ❦
likvo de Luttinger ❦
interaga prezento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shin'ichirō TOMONAGA (朝 永 振 一郎 Tomonaga Shin'ichirō?) (31-an de marto 1906 - 8-an de julio 1979). Li estis japana teoria fizikisto kiu gajnis la Nobel-premion pri fiziko kune kun Richard Feynman kaj Julian Schwinger, pro ilia laboro en kvantuma elektrodinamiko.[1] Oni ofte vidas lian nomon transliterumitan kiel Sin-Itiro Tomonaga.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Tokio en 1906, estante la dua filo de Sanjūrō Tomonaga, japana filozofo. Eniris al la Imperia Universitato de Kioto en 1926. Estis kunulo de studoj de Hideki Yukawa, kiu ankaŭ gajnis la Nobel-premion. Laboris kiel ĉeestanto en la universitato por tri jaroj, kaj post diplomiĝi kuniĝis al la teamo de Nishina en Riken. En 1937, dum li laboris en Leipzig, li kunlaboris kun la grupo de esploro de Werner Heisenberg. Du jaroj poste, li revenis al Japanio kaŭzita de la komenco de la Dua Mondmilito fininte la doktoriĝon.

En Japanio estis kontraktinta kiel instruisto de la Universitato de Tokio (poste Universitato Cukuba). En 1948, apud liaj studentoj, reekzamenis la laboron de Sidnejo Dancoff, pri kvantuma elektrodinamiko, kaj malkovris la metodon de renormaligo, akirante en sendependa formo la samajn rezultojn kiel Julian Schwinger. Dum la sekva jaro Tomonaga estis invitita de Robert Oppenheimer por labori en la Instituto de Studoj Antaŭenirintaj en Princeton Township, Nov-Ĵerzejo.

En 1965 akiris la Nobel-premion pri fiziko, speciale pro siaj laboroj koncerne al la metodo de renormaligo.

Li forpasis en Tokio en 1979.

Referencoj[redakti | redakti fonton]