8-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de novembro estas la 312-a tago de la jaro (la 313-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 53 tagoj restas.
Je la 8-a de novembro okazis interalie:
Eventoj
- 641: Aleksandrio estis konkerita de araba armeo
- 960: Venko de bizanca armeo kontraŭ emirlando de Alepo
- 1292: Pola reĝo Venceslao la 2-a urbigis Nowy Sącz
- 1414: Sigismondo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1519: Hernán Cortés konkeris la ĉefurbon de aztekoj - Tenoĉtitlanon, kiu iĝis Meksikurbo
- 1520: Stokholma sangobano: eklezia juĝejo kondamnis pro ŝajna herezo al mortpuno, malgraŭ promeso de amnestio, 82 svedajn nobelulojn
- 1602: En la Universitato de Oksfordo oni malfermis la Bibliotekon Bodleian
- 1620: Tridekjara milito: batalo sur Blanka monto
- 1632: Pollando: Elekta Sejmo elektis reĝon Ladislao la 4-a
- 1655: Rusa-kozaka armeo post ricevo de reaĉetpago finis sieĝon de Lvovo - kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1793: Parizo: malfermo de la muzeo en Luvro
- 1798: Oceanio: malkovro de la insulo Nauro
- 1853: Brita astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Eŭterpo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: taĉmento de pola kolonelo malarmigis rusan garnizonon en Szydłowiec
- 1864: Tri monatojn post murdo de Romuald Traugutt rusa imperiestro Aleksandro la 2-a decidis revenĝi kontraŭ pola katolikismo per ordono likvidi 2/3 de ĉiuj viraj monaĥejojn t.e. 110 kaj 4 monaĥinejojn - oficiala kaŭzo estis partopreno de 39 el ili en la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Apostola Seĝo rompis post du jaroj diplomatiajn kontaktojn kun Rusio
- 1887: Emil Berliner patentis gramofonon
- 1889: Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono.
- 1892: Estinta prezidento de Usono Grover Cleveland gajnis balote la oficantan Benjamin Harrison
- 1895: Germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen komencis observi Ikso-radiojn
- 1898: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Zeŭkso
- Unua mondmilito:
- 1914: Germana-rusa batalo apud varsovio kaj Ivanogorod finiĝis
- 1917: Oktobra Revolucio: regopovon en Rusio transprenis Konsilio de Popolaj Komisaroj subgvide de Lenin; Lev Trockij iĝis ministro pri eksterlandaj aferoj kaj Stalin komisaro pri naciecoj
- 1918: Polaj politikistoj kaj militistoj Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski estis liberigitaj de fortikaĵo en Magdeburgo
- 1923: Hitler-puĉo kontraŭ Vajmara Respubliko komenciĝis en Munkeno
- 1932: Franklin D. Roosevelt gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 1933: Dum inaŭgura sesio de Pola Akademio de Literaturo ties prezidanto iĝis Wacław Sieroszewski
- 1935: Premiero de la usona filmo Ribelo sur la Bounty
- 1936: Hispana Enlanda Milito: respublikistoj pafmortigis en apuda al Madrido urbeto 2800-5000 enprizonigitoj evakuitaj de la ĉefurbo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Dum kunsido en Krakovo alta komandanto de SS kaj polico Friedrich Wilhelm Krüger anoncis deportadon de Ĝenerala Gubernio 600 mil judojn kaj 400 mil polojn; germanaj regopovoj deportis de Sierpc ĉ. 2 mil judojn; gestapo arestis en Bydgoszcz 1486 polojn por enketa esploro; Greiser ordonis en Poznań-regiono nomŝanĝon de polaj lokoj al germanlingvaj; germana sekureca polico pafekzekutis en Zbrudzewo 12 polojn el Śrem kaj 10 el du aliaj lokoj
- En Munkeno okazis nesukcesa bombatenco kontraŭ Hitler; el nederlanda Venlo funkciuloj de germana Sicherheitsdienst kidnapis du britajn oficirojn de MI6
- 1940: En Poznań germanoj gilotinis 6 polojn; Robert Ley fondis Domon de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Krakovo
- 1941: Nokte de la 7-a/8-a de novembro apud Skierniewice paraŝute alteriĝis Jan Piwnik kune kun alia mutobskurulo; en Lvovo establiĝis geto; al Lodzo alvenis laŭvica transporto de ĉ. 1000 ciganoj el Roten Turm
- 1942: En Poznań germanoj senkapigis 13 personojn, en tio 7 komunistojn de Lodzo
- Kadre de operaco Torch britaj-usonaj militistaj fortoj alteriĝis en Maroko kaj Alĝerio; en Steyerberg strikis pro malbona traktado ĉ. 300 trudlaborantaj francinoj kaj polinoj - post 2 horoj polico devigis ilin labori; Nacia Konsilio de Pollando en Londono denove kondamnis ekstermon de judoj fare de Nazia Germanio kaj atencis pri ilia ĝisfina genocido; 171 polaj viroj forlasis sovetajn gulagojn apud Kolima kaj anoncis sin ĉe generalo Władysław Anders, kiu persone parolis kun ili, por eniri Polan Armeon
- 1943: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis aŭ pendumis en Żyrardów 24 membrojn de Pola Laborista Partio kaj en 3 aliaj lokoj 28 (en tio 5 revenĝe pro faligo de telefonaj fostoj); en Katowice germanoj gilotinis 5 personojn
- Brita parlamentano en Pola-Skota Societo parolis pri "Pollando kaj Eŭropo"
- 1944: Germana polico pafmortigis en Radomsko 8 polojn
- Polaj divizioj en Italio konkeris Dovadolan kaj du aliajn lokojn
- 1949: Kamboĝo akiris aŭtonomecon (de Francio)
- 1960: John F. Kennedy iĝis prezidento de Usono
- 1965: Brita Hindoceana Teritorio kreiĝis
- 1968: Viena interkonsento pri trafiko verkiĝis
- 1974: Muzikalbumo Sheer Heart Attack aperis
- 1981: Pola kolonelo Ryszard Kukliński, pro timo de dekonspiro, forlasis sekrete Pollandon - de 1971 transdonis al Okcidento ege sekretajn dokumentojn de Varsovia Pakto pri planata agreso de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo kaj pri enkonduko de milita stato en Pollando
- 1988: George H. W. Bush gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 2000: En Tokio oni arestis gvidantinon de terorisma organizaĵo Japana Ruĝa Armeo
- 2001: En Vjetnamio kreiĝis Nacia Parko Pù Mát
- 2004: Iraka milito: la dua batalo de Faluĝa komenciĝis
- 2004: En Polalingva Vikipedio aperis por dekkelkaj monatoj artikolo pri falsa persono Henryk Batuta
- 2005: Ellen Johnson Sirleaf gajnis prezidentan balotadon en Liberio
- 2006: Pasado de Merkuro
- 2011: Apolona asteroido (308635) 2005 YU55 kun diametro 400 metrojn preteriris la Teron en distanco de 325 mil km
- 2013: Tajfuno Haj-jano trafis Filipinojn
Naskiĝoj
- 30: Nerva, romia imperiestro (m. 98)
- 1622: Karolo la 10-a Gustavo, reĝo de Svedio (m. 1660)
- 1656: Edmond Halley, brita astronomo kaj plurfaka sciencisto (m. 1742)
- 1760: Ferenc Budai, hungara historiisto (m. 1802)
- 1821: George Bissell, usona nafto-magnato (m. 1884)
- 1847: Bram Stoker, irlanda verkisto (m. 1912)
- 1848: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo (m. 1925)
- 1854: Johannes Rydberg, sveda fizikisto (m. 1919)
- 1867: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1937)
- 1900: Margaret Mitchell, usona verkisto (m. 1949)
- 1905: Géza Sipos, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1993)
- 1913: Tibor Dengyel, hungara-belga skulptisto (m. 2000)
- 1913: Jenő Gergely, rumania hungara juristo (m. ?)
- 1922: Christiaan Barnard, sudafrika pioniro de la transplanta medicino (m. 2001)
- 1923: Jack Kilby, usona fizikisto, inventinto de integra cirkvito (m. 2005)
- 1927: József Alfréd Mazalik, rumania hungara ĵurnalisto
- 1928: József Kocsik, rumania hungara popolkutivanto, publicisto
- 1930: Mária Tamás, rumania hungara verkistino (m. 1987)
- 1935: Alain Delon, franca aktoro
- 1937: Hans Bakker, nederlanda esperantisto (m. 2015)
- 1940: Charles T. Kowal, usona astronomo
- 1944: István Nemere, hungara esperantisto, verkisto kaj tradukisto
- 1945: Abdelaziz Belkhadem, ĉefministro de Alĝerio
- 1947: Stanisław Michalkiewicz, pola juristo, ĵurnalisto, kunfondinto de Unio de Realpolitiko
- 1954: Bill Joy, programisto kaj kunfondinto de Sun Microsystems
- 1975: Ágnes Magyary, hungara verkistino
Mortoj
- 397: Marteno de Tours, katolika kaj ortodoksa sanktulo (n. ĉ. 316/317)
- 618: Diodono, papo, sanktulo
- 780: Ethelbert, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 1115: Geoffroy d'Amiens, franca episkopo de Amiens, katolika sanktulo (n. 1066)
- 1226: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio (n. 1187)
- 1308: Duns Skoto, skota filozofo kaj teologo, beatigita franciskano (n. 1266)
- 1517: Francisco Jiménez de Cisneros, hispana franciskano, primaso (n. 1436)
- 1527: Hieronymus Emser, germana teologo (n. 1478)
- 1674: John Milton, angla poeto (n. 1608)
- 1828: Geoffroy d'Amiens, angla lignogravuristo kaj ornitologo (n. 1753)
- 1868: John Mercer Johnson, kanada politikisto (n. 1818)
- 1890: César Franck, franca komponisto, orgenisto (n. 1822)
- 1903: Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev, rusa geologo, fondinto de pedologio (n. 1846)
- 1911: Siegfried Lederer, germana esperantisto (n. 1861)
- 1921: Pavol Országh Hviezdoslav, slovaka poeto, dramisto, tradukisto (n. 1849)
- 1935: Gyula Szádeczky-Kardoss, hungara geologo (n. 1860)
- 1944: Sándor Gyallay-Pap, hungara poeto (n. 1906)
- 1945: August von Mackensen, germana marŝalo de la unua mondmilito (n. 1849)
- 1953: Ivan Bunin, rusa verkisto (n. 1870)
- 1977: György Kovács, rumania hungara aktoro (n. 1910)
- 1978: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto (n. 1890)
- 1980: Zoltán Szőkefalvi-Nagy, hungara prikemia historiisto (n. 1916)
- 1986: Vjaĉeslav Molotov, rusa komunisto, sovetia politikisto (n. 1890)
- 1988: Ferenc Belényi, hungara aktoro (n. 1927)
- 1993: László Perényi, hungara aktoro (n. 1910)
- 1998: Jean Marais, franca aktoro (n. 1913)
- 2005: Carola Höhn, germana aktorino (n. 1910)
- 2006: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (n. 1945)
- 2009: Vitalij Ginzburg, rusa fizikisto, Nobelpremiito (n. 1916)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Liturgiaj rememoroj de Romkatolika Eklezio:
- Diodono, papo
- Duns Skoto, skota filozofo kaj teologo, franciskano
- Festotago de la ĉefanĝeloj Gabrielo, Mikaelo kaj Rafaelo laŭ la ortodokse kristana eklezio
Tagoj de semajno
La 8-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.