Albana Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Albana Esperanto-Asocio (AEA; albane Shoqata Esperantiste Shqiptare, SHESH) estas la landa Esperanto-asocio en Albanio, fondita en 1991 kaj aliĝinta al UEA en 2013. Ekde decembro 1991 ĝi eldonas la membrogazeton Albana Esperantisto.

La asocio komence nomiĝis Albana Esperanto-Ligo. En 2013 ĝi havas 33 membrojn. La prezidanto estas Shaban Hasani.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ