Ĉi tiu eldono uzas informon pri la plenkreskula nivelo de kompreno de skribo el la esploro de aprilo 2007. Ĝin eldonis UNESKO Instituto por Statistikoj (UIS). Ĝi kombinas ŝtatajn informojn kun lastatempajn informojn bazitajn sur la mondaj ago-specifaj projektoj de 2007. La ŝtataj informoj estas kolektitaj de naciaj censoj inter 1995 kaj 2005. Kaze de la manko de ĝisdataj informoj (Bahamoj, Barbado, Komoroj, Ĝibutio, Eritreo, Fiĝioj, Gambio, Gvineo Bisaŭa, Gujano, Haitio, Honkongo, Ĉinio [SAR], Hungario, Libano, Pollando, Uzbekio) pli malnovaj informoj faritaj dum julio 2002 de la UIS kaj informo kolektita nacie antaŭ 1995 estis uzataj.
Multaj jam disvolviĝintaj landoj atingis altajn nivelojn de kompreno de skribo kaj ne plu kolektas statistikojn pri baza legado. Tial la Indekso de homa disvolviĝo (HDI) antaŭsupozas ke la procento da homoj kiuj scipovas legi almenaŭ iome estas 99% en nacioj disvolviĝintaj sed sen statistikoj pri baza scio de lego.
Kolektante statistikojn, multaj ŝtatoj traktas la nombron da homoj kiuj scipovas legi almenaŭ iome bazite sur mem-eltrovita informo. Iom uzas statistikon pri edukada atingo kiel anstataŭo, sed mezuroj de kunesto ĉe lernejo kaj komplezo de rangoj povas varii. Pro la fakto ke difinoj de legoscio varias kaj la manieroj eltrovi statistikojn varias, oni devas esti singarda uzante la jenan liston. ”