Uzanto:Kekobi/Historio de la franca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La franca lingvo estas latinida lingvo. Ĝi estas parolita en Francio, Belgio, Kanado, Luksemburgo, Svislando kaj 51 aliaj landoj, ĉefe en Afriko, kiuj plejparte apartenis al la iama franca imperio, kaj ankaŭ la Demokratia Respubliko Kongo, iama belga kolonio. Ĝia historio komencas kun la malfrua latina kaj la vulgara latino, evoluinte al pra-gaŭl-latinida lingvo dum la 1-a jarmilo p.K.

La franca iĝis la jura kaj administracia lingvo de la reĝlando Francio kun la Edikto de Villers-Cotterêts en 1539. Poste ĝi disvastiĝos el la pariza regiono al Francio, Eŭropo kaj la mondo[1]. Samtempe okazis reformoj de ĝi proponitaj de akademianoj por ĝin reguligi kaj aldoni al ĝi latindevenajn vortojn. La klasika franca de la 16-a kaj 17-a jarcentoj evoluis al la moderna franca dum la 18-a jarcento, eŭropa lingvafrankao. Tra koloniigo, la franca disvastiĝis al Nord-Ameriko ekde la 17-a jarcento, kaj al Afriko ekde la 19-a jarcento, iĝante mondlingvo. Ĝia influo poste malpligrandiĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, favore al la angla.

Laŭ Claude Hagège estis tri oraj aĝoj de la fanca lingvo: la unua de la fino de la 11-a jarcento ĝis la komenco de la 14-a, la dua de la komenco de la regado de Ludoviko la 14-a ĝis la fino de la 18-a jarcento, kaj la tria de la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a[2].

La evoluo de la franca parte estas la faro de intelektuloj, kiel la Plejado aŭ la Franca Akademio. Tial ĝi estas vidita kiel « akademia lingvo ». Tamen ankaŭ ĝia uzado influis ĝian evoluon kaj pluraj aŭtoroj intence ne tute sekvis ĝiajn regulojn, kiel ekzemple Molière.

Pro la multobliĝo de pruntvortoj el la angla, la franca registraro provas protekti la purecon de la franca lingvo. Tial la 7-an de januaro 1972 ĝi promulgis la dekreton 72-9 rilate al pliriĉigo de la franca, kreante ministrejajn komisionojn pri terminologio cele al riĉigi la francan vortprovizon. Samcele estis promulgitaj la leĝo Toubon en 1994 kaj ĝia efektiviga dekreto en 1996.

En Kebekio, la kebeka ofico pri la franca lingvo zorgas pri la reguligo de la franca, protektita de la Ĉarto de la Franca Lingvo.

Inter la 1-a kaj 5-a jarcentoj: interagoj inter vulgar-latina kaj gaŭla lingvoj[redakti | redakti fonton]

La historio de la franca lingvo komenciĝas kun la invado de Gaŭlio de la romia armeo, regite de Julio Cezaro, inter 58 kaj 50 a.K. La tiama gaŭla loĝantaro estas taksita kiel 10 milionoj da homoj kiuj ĉefe parolis gaŭlajn lingvojn, dialekta komplekso el la kelta lingvaro.

Post la konkero, romiaj soldatoj kaj komercistoj enirigis la vulgaran latinan al Gaŭlio. Malgraŭ la evidenta simileco inter la du lingvoj (sintakso, nombrovortoj, morfologio), ne estas konata kiom proksime estis la gaŭla kaj la latina. La latina estis uzita kiel skriba kaj administracia lingvo dum la gaŭla, malofte skribita, daŭre estis uzita kiel interŝanĝa lingvo en urbaj centroj kaj poste nur en kamparoj, ĉefe tiuj malproksime de la grandaj centroj de romiigoj (grandaj urboj kaj Mediteraneo).

Vulgara Latino[redakti | redakti fonton]

Vulgara latino malsimilas al klasika latino per:

  • ĝia ofta uzo de metaforoj: Manĝi estas manducare vulgarlatine (laŭvorte « maĉeti ») kaj edere klasiklatine ; Paroli estas parabolare vulgarlatine (el parabola, la parolo) kaj loqui, aŭ fari, klasiklatine.
  • ĝia plisimpla morfosintakso: kiel kazojn ĝi nur uzas nominativon kaj akuzativon dum la klasika uzas 6 ; La deklinacio de la neŭtra genro plejofte sekvas tiun de la iĉa genro ; Vortoj el la 3-a, 4-a kaj 5-a deklinacia grupo sekvas la deklinaciojn de la 1-a kaj 2-a grupo.
  • ĝia uzo de konjugaciaj formoj: Onteco per formoj kiel venire habeo (mi venos), kiu evoluos al vénire áio malnovfrance kaj poste al je viendrai modernfrance ; Pasivo per formoj kiel amatus sum (mi estas amata), dum tia formo estus komprenita kiel inteco klasiklatine (mi estis amita) ; Inteco per formoj kiel habeo panem manducatum, kiu evoluos al áio pane manducatu malnovfrance kaj poste al j'ai mangé du pain modernfrance ; Malaperas supino, ontaj participoj, ontaj kaj intaj infinitivoj, tial klasiklatinaj esprimoj kiel morituri te salutant (mortontoj vin salutas), amaturum esse (amonta esti) aŭ amavisse (aminti, esti aminta) ne rekte tradukeblas al franca ; Intaj formoj de subjunktivo estas malplimultaj.
  • ĝiaj adverbaj formoj kiel *hanc hōra(m) (tiun horon) kiu evoluos al encore (ankoraŭ, plufoje) france, kaj la adverbigo de adjektivoj per aldono de mente (el menso, en menso, kun menso) kiel ekzemple bonā mente kiu evoluos al bonnement (bone, en bona maniero) france.
  • ĝia pli rigida vortordo ol tiu de la klasiklatina: Adjektivo tuj post la substantivo kies sencon ĝi modifas ; Verbo en dua pozicio.
  • ĝia pliofta uzo de prepozicioj: ad antaŭ objektoj, eo ad Roma(m) (mi iras al Romo) anstataŭ eo Romam (mi iras Romen) ; de antaŭ komplemento pri posedo.
  • ĝia pliriĉiĝo je parolsonoj: apartigo de /e/ kaj /ɛ/, kaj de /o/ kaj /ɔ/ ; apero de /v/ kaj /z/, vivere (vivi) estas prononcita /viverɛ/ anstataŭ /wi:were/ ; /k/ estas palatigita antaŭ /e/ kaj /i/, tiel placēre (plaĉi) estis prononcita /plakʲerɛ/, poste /plat͡serɛ/, kaj /plajd͡zer/ en gaŭl-latinida, kiu evoluos al plaisir france.
  • ĝia forigo de silaboj: kelkaj mallongaj vokaloj malperas, kiel ekzemple caldus (varma), anstataŭ calidus, kiu evoluos al chaud france ; kelkaj diftongoj iĝas monoftongoj, kiel oru(m) (oro), anstataŭ aurum, kiu evoluos al or france.

Gaŭla subtavolo[redakti | redakti fonton]

Kiam Romio ekregis Gaŭlion, ĝi estis loĝata de sesdeko da popoloj kiuj ĉiuj parolis gaŭle kaj, kvankam la latina estis iom post iom adoptita de ĉiuj, dulingveco estus daŭrinta ĝis la fino de la 4-a jarcento laŭ iuj fakuloj[3] aŭ eĉ la 5-a[4],[5].

Kvankam pluraj gaŭlaj vortoj tre similas al la latinaj, ŝajne restus en la franca nur ĉirkaŭ 150 vortoj kies origino estas klare gaŭla. Estas ankaŭ terminoj kies origino malklaras kaj kiuj povus origini aŭ de la gaŭla aŭ de la latina, kiel ekzemple aveugle (blinda) kiu povus deveni de la vulgra latina ab oculis (sen okuloj) aŭ de la gaŭla exsops (sen vidkapablo)[6]. La dudekuma sistemo, pro kiu la franca uzas ekzemple quatre-vingt-dix (kvar-dudek-dek, 90) anstataŭ nonante (naŭdek) kaj la malnovfranca eĉ uzis deux vinz (du dudek, 40), set vinz (sep dudek, 140), dis neuf vinz (dek naŭ dudek, 380) ktp, originus de la gaŭla, ĉar ĝi troveblas ankaŭ en la bretona kaj aliaj keltaj lingvoj, tamen ĝi ankaŭ ekzistas en la dana (ĝermana lingvo) kaj la eŭska (ne hindoeŭropa lingvo).

La graveco de la rolo de la gaŭla subtavolo en la fonetika evoluo de la latina parolita en Gaŭlio estas malfacile konebla. Tamen ĝi certe rolis tiel, ĉar tion atestas skribaĵoj montrante la evoluon de la konsonantaj sinsekvoj [pt], [kt], [ps] kaj [ks] al [xt] kaj [xs], kaj poste al [it] kaj [is]. Ekzemple capsa iĝis *kaxsa kaj poste caisse (kesto) france, aŭ captīvus iĝis kaxtivus, poste chaitif malnovfrance kaj fine chétif (gracila) modernfrance[7].

Inter la 5-a kaj 9-a jarcentoj: la gaŭl-latinida lingvo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ekzistas rektaj spuroj de la gaŭl-latinida, lingvosciencistoj rekreas ĝiajn vortojn laborante per tiuj de la malfrua latina kaj de la malnovfranca. Ekzemple kun la vorto por « ĉio »: latine totu kaj malnovfrance tot, inter kiuj devas troviĝi la gaŭl-latinida *tōttu.

Verba finaĵo -ons[redakti | redakti fonton]

France, verboj je la unua plurala persono estas markitaj de la finaĵo -ons, en preskaŭ ĉiuj verbotempoj. Tian finaĵon ankaŭ havas nur kelkaj lingvoj el la Retolatina lingvaro. Tiu -ons anstataŭigis la gaŭl-latinidajn -ēmus, -āmus kaj -īmus. Kiam palatalo antaŭis -āmus la finaĵo evoluis al -ions, kiel ekzemple ha(b)eāmus kiu evoluis al aiiens malnovfrance kaj poste al avions (ni havis) modernfrance, aŭ veniāmus kiu evoluis al vegniens malnovfrance kaj poste al venions (ni venis) modernfrance.

La origino de tiu finaĵo estas debatata de lingvosciencistoj. Iuj pensas ke ĝi devenas de la gaŭla, pro la similsenca finaĵo -om, -omp de la bretona, sed aliaj pensas ke ĝi devenas de duobligo de finaĵo -omes, kiu mem devenus de la finaĵo -umus en la gaŭl-latinida sumus (ni estas). Tiu lasta hipotezo apogas sin sur la orientaj lingvoj de oïl, kiuj ja uzas la finaĵon -omes anstataŭ -ons. Laŭ tiu hipotezo, la franca sommes anstataŭ sons estus do malnormalaĵo ĉar kutime la plej oftaj verboj influas la ĝeneralan verboformon[8].

Influo de la malnovfranka lingvo[redakti | redakti fonton]

Post la elorienteŭropaj popolmigradoj, frankoj ekloĝis en la regiono de Tournai kaj ili regis tutan Nord-Gaŭlion post la falo de la Okcidenta Romia Imperio. Pro tio kunestis la vulgar-latina kaj la malnovfranka lingvo. Tiu lasta ne anstataŭigis la latinidajn lingvojn ĉar frankoj ne estis sufiĉe nombraj kaj ĉar la latina estis pli prestiĝa kaj en la Romia Imperio kaj en la Karolida Imperio. Tamen ĝi kaj iomete ankaŭ aliaj ĝermanaj lingvoj kiel la malnovalemana lingvo, la malnovaltgermana lingvo, la burgunda lingvo aŭ la gota lingvo influis la gaŭl-latinidan lingvon. La malnovfranka ne lasis skribaĵojn[9].

Tiu franklingva influo « forte apartigas la francan disde la aliaj latinidaj lingvoj »[10] kaj parte klarigas la emon de la franca uzi neologismojn kompare al la aliaj latinidaj lingvoj[11], kvankam ankaŭ ili ricevis ĝermandevenajn vortojn rekte el la vulgarlatina[12].

El tiuj ĝermanaj lingvoj restus pli ol mil vortoj en la franca vortprovizo, tiuj lingvoj estus influintaj la prononcon kaj sintakson de la pra-franca lingvo. Estas tiu ĝermana influo, kaj ankaŭ pli grava kelta influo, kiu apartigas la lingvojn de Oïl kaj la lingvojn de Oc.

Estus ankaŭ ĝerman-devenaj vortoj kiuj estus enirintaj la latinan antaŭ la elorienteŭropaj migradoj, pro la ĉeesto de ĝermanoj en la romia armeo[13].

Merovidoj kaj Karolidoj parolis kaj latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn. Hugo Kapeto ŝajne estis la unua franca reĝo kiu bezonis interpretiston por kompreni ĝermanajn lingvojn.

La dulingveco de la ĵuroj de Strasburgo, en 842, atestas la dulingvecon de la tiama franka armeo. La koncilio de Tours, en 813, rekomendas ke la predikoj estu prononcitaj « en la kampara latinida lingvo aŭ ĝermana lingvo » prefere al la latina, tiel atestante pri la ekkonsciiĝo ke la latina ne plu estis parolita kaj ke ĝin anstataŭis latinidan lingvon. La unua literatura verko skribita en latinida lingvo eble estas Séquence de sainte Eulalie, verkite inter 880 kaj 881, verŝajne temas pri malnova formo de la pikarda[14].

La ŝanĝiĝoj de la franca pro la franka supertavolo estas fonetikaj, leksikaj kaj sintaksaj.

Fonetika evoluo[redakti | redakti fonton]

  • Aperas sonoj kiuj ne ekzistis vulgarlatine: ekzemple la sono /w/ veninte kun ĝermanaj pruntvortoj anstataŭos la sonon /v/ komence de pluraj latindevenaj vortoj. Pro tio la vulgarlatina vespa (vespo) iĝos *wespa nord-gaŭl-latinide kaj poste guêpe france, kaj same kun la vortoj gué (vadejo), gui (visko), goupil (vulpo, malnovfrance) ktp. Ankaŭ aperis la sono /χ/ komence de latindevenaj vortoj, ekzemple la vorto haut (alta) devenas de la vulgarlatina altus kiun influis la malnovfranka *hauh*hôh, hodiaŭ tiu sono malaperis kaj restas nur la neeblo fari vortligadon tie kie antaŭe estis tiu sono. Sammaniere, se la franca puit (puto) rekte devenus de la latina pŭtĕus, ĝi devus esti *pois, verŝajne la evoluon de tiu vorto influis la malnovfranka *putti. Pri la sono /y/, ĉar ĝi ekzistas ankaŭ en la okcitana kaj kelkaj gaŭlo-italaj kaj retolatinaj lingvoj, ne certas ĉu en la franca ĝi devenas de franka influo.
  • La akcento moviĝis al la mezo de la vorto, tiel malplifortigante aŭ eĉ malaperigante finajn vokalojn kaj silentigante finajn konsonantojn.
Leksika evoluo[redakti | redakti fonton]

Aperis vortoj rilataj al:

  • milito: butin (militakiro), effrayer (fortimigi), éperon (sprono), épieu (pikstango), galoper (galopi), garder (gardi), gars/garçon (knabo), guerre (milito), guet (gvatanto), hache (hakilo), heaume (helmo), maréchal (marŝalo), sénéchal (seneskalo), taper (frapi), trêve (militpaŭzo) ;
  • juro: échevin (feŭda oficiulo), gage (garantiaĵo), saisir (kunvoki kortumon) ;
  • festoj kaj institucioj: bannir (ostracismi), baron (barono), danser (danci), fief (feŭdo), rang (rango) ;
  • sentoj: émoi (malkvietego), épanouir (flori), haïr (malami), honte (honto), orgueil (orgojlo) ;
  • vestaĵoj: broder (brodi), coiffe (kufo), écharpe (skarpo), étoffe (ŝtofo), gant (ganto), haillon (vestaĉo), housse (subselkovrilo), lice (metaldrato), moufle (mufganto), poche (poŝo) ;
  • manĝaĵo: broyer (pisti), cruche (kruĉo), flan (flaŭno), gâteau (kuko), gaufre (vaflo), soupe (supo) ;
  • korpo: babines (lipoj de besto), crampe (kramfo), guérir (sanigi), hanche (kokso), lécher (leki), rider (sulkigi), téton (mampinto), tomber (fali), trépigner (stamfi) ;
  • faŭno: brème (bramo), chouette (strigo), épervier (nizo), esturgeon (sturgo), hanneton (majskarabo), hareng (haringo), héron (ardeo), mulot (kampmuso), caille (koturno), crapaud (bufo) ;
  • flaŭro: alise (alizo), garance (Tinktura rubio), guigne (Prunus avium), hêtre (fago), houx (akvifolio), osier (vimeno), roseau (kano), saule (saliko), troène (ligustro), cresson (kreso), tilleul (tilio) ;
  • kamparaĵoj: gerbe (garbo), blé (tritiko), jardin (ĝardeno), haie (heĝo), bois (ligno, bosko), forêt (arbaro), troupeau (bestaro) ;
  • mebloj: banc (benko), beffroi (belfrido), fauteuil (fotelo), halle (halo), loge (loĝio), maçon (masonisto), salle (ĉambro) ;
  • iloj: alène (aleno), hotte (dorsokorbo), houe (rastro), louche (ĉerpilo), tamis (kribrilo), tuyau (tubo) ;
  • koloroj: blanc (blanko), bleu (bluo), blond (blondo), brun (bruno), fauve (helflavfelo), gris (grizo), guède (izatidbluo) ;
  • adverboj: trop (tro), guère (multe, malmulte) ;
  • verboj: affranchir (liberigi), ahurir (konsterni), choisir (elekti), guérir (sanigi), haïr (malami), honnir (hontigi), jaillir (ŝpruci), lotir (disparceli), rafraîchir (refreŝigi), ragaillardir (reĝojigi), tarir (sekigi, elĉerpi).

Kaj ankaŭ afiksoj kiel:

  • -ard (-aĉ-), el la franka hard (malmola) ;
  • -aud (-eg-), el la franka wald (majstro) ;
  • -ois, -ais (-a), ĝenerale el la franka -isk ;
  • -ange (-ad-), pro influo de la franka -ing ;
  • mé(s)- (mis-), el la franka *missi- ;
  • for-, four- (-ig- aŭ for-), pro influo de la franka *fĭr-.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Montenay. (2005) Le français et la mondialisation (france). Parizo: Les Belles lettres, p. 321.
  2. Claude Hagège. Combat pour le français (france), p. 16–25.
  3. François de la Chaussée. (1989) Initiation à la phonétique historique de l'ancien français (france). Parizo: Klincksieck, p. 167.
  4. Pierre-Yves Lambert. (1994) La langue gauloise (france). errance, p. 10.
  5. (2001) Les royaumes celtiques, La disparition du gaulois et le substrat celtique en roman eldoninto=Ameline (france), p. 420.
  6. Pierre-Yves Lambert. (1994) La langue gauloise (france). Errance, p. 157–158.
  7. Pierre-Yves Lambert. ouv. cité (france), p. 46–47.
  8. Jacques Allières. (1982) La formation de la langue française, Que sais-je ? (france). PUF, p. 71–72.
  9. Charlotte Rein, Landschaftsverband Rheinland (17-a de decembro 2020). Fränkische Sprachgeschichte (3.–9. Jahrhundert) (germane). Alirita 17-an de decembro 2020.
  10. Mireille Huchon. (2002) Histoire de la langue française (france). Le Livre de poche, p. 51.
  11. Bernard Cerquiglini. (1991) La Naissance du français (france). éditions PUF, p. 53.
  12. Du latin aux langues romanes (france) (1-a de januaro 2014). Alirita 16-an de decembro 2020.
  13. Louis Guinet. (1982) Les Emprunts gallo-romans au germanique : du Ier au Vème siècle (france). Klincksieck.
  14. Dominique Caubet, Salem Chaker, Jean Sibille. CODIFICATION DES LANGUES DE FRANCE (france), p. 85.

[[Kategorio:Historio de la franca lingvo]] [[Kategorio:Lingvo]] [[Kategorio:Historio]] [[Kategorio:Lingva historio]] [[Kategorio:Franca lingvo]]