27-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 27-a de februaro estas la 58-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 307 tagoj restas (308 en superjaroj).
Je la 27-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1253: Pollando: Piasta princo donis urborajtojn al Bochnia
- 1434: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutatis renovigis en Grodno litovan-polan aliancon
- 1458: Georgo el Poděbrady iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1531: Ŝmalkalda Ligo fondiĝis kiel defenda alianco kontraŭ katolika imperiestro Karlo la 5-a
- 1594: Henriko la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1700: Pacifika Oceano: malkovro de Nova Britio
- 1767: Reĝo de Hispanio Karlo la 3-a ordonis dekrete al jesuitoj forlason de la lando
- 1812: Sur unu el insuloj de la rivero Parano oni hisis la Flagon de Argentino
- 1829: Venko de kolumbia armeo super la perua en batalo de Tarqui (en regiono de Cuenca)
- 1844: Domingo sendependiĝis (de Haitio)
- 1849: Hungara revolucio: malvenko de hungaroj en batalo de Kápolna
- 1861: Varsovio: patriota manifestacio sange subpremita (5 mortfalintoj) de rusa armeo; ekesto de Urba Delegitaro, kiun konsistigis i.a. Józef Ignacy Kraszewski, por certigi publikan trankvilon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de poloj en batalo de Klonowa (proksime al Sieradz)
- 1870: Flago de Japanio adoptiĝis
- 1879: Malkovro de sakarino
- 1885: Germana Orient-Afriko kreiĝis
- 1900: Brita Laborista Partio fondiĝis
- 1900: Munkeno: germana futbala klubo FC Bayern München fondiĝis
- 1905: Malfermo de la protestanta preĝejo Berliner Dom
- 1930: Buvet-Insulo estis aneksita de Norvegio
- 1932: James Chadwick anoncis malkovron de neŭtrono
- 1933: Incendio de Reichstag en Berlino, kion profitis Adolf Hitler suspektante civitanajn rajtojn
- 1937: Granda Teroro en Sovetunio: kun aresto de Nikolaj Buĥarin sekvis nova ondo de ekzekutado
- 1939: Britio kaj Francio agnoskis hispanan registaron de generalo Francisco Franco
- 1940: Malkovro de la izotopo de karbono - Karbono-14
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En arbaro apud vilaĝo Dąbrowice (distrikto Koło) germanoj murdis 35 polojn alveturigitaj de juĝa malliberejo en Konin; en Ĝenerala Gubernio germanoj malpermeis al judoj labori en gastronomio; Asocio de Poloj en Germanio estis malfondita; laboroj pri nova germana-soveta landlimo finiĝis - plejparte ĝi trapasis antaŭmilitan teritorion de la Dua Pola Respubliko
- 1941: Germana polico en Poznań kaj kelkaj aliaj urboj de Grandpolujo reviziis loĝejojn de dekkelkaj miloj de poloj por trovi kaŝigatajn personojn, armilojn, provizon de nutraĵo kaj vestoj
- 1942: Germana polico pafekzekutis en Jędrzejów 15 kaj en Zawada 7 personojn, en tio virinon kun infano
- Venko de japanoj en batalo de Java Maro
- 1943: Masakro de Katin: germana sekreta kampa polico komencis enketi atestantojn pri murdo de polaj oficiroj en Katin - pafmortigitaj laŭ persona ordono de Stalin
- 1944: Gestapo pafmortigis en Radom 27 personojn pro konspira agado kaj 7 en Zalesie; SS pafmortigis en germana [[koncentrejo Mittelbau-Dora apud Nordhausen 24 polojn, membrojn de aganta en gi konspira organizaĵo; Unuo de SS-divizio en Galicio masakris vilaĝon Huta Stepańska (nun en Rivna provinco)
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Szczecinek
- Brita aeratako al Majenco - pereis 1200 homoj
- 1949: La unua pola kolĥozo fondiĝis en vilaĝo de distrikto Wolsztyński kiel agrikultura kooperativo
- 1963: Juan Bosch iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Dominika Respubliko
- 1976: Okcidenta Saharo deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 1977: Diego Armando Maradona debutis en Argentina nacia teamo de futbalo
- 1999: Olusegun Obasanjo gajnis prezidentajn balotojn en Niĝerio
- 2002: En Guĝaratio, subŝtato de Barato, komenciĝis tumulto inter islamanoj kaj hinduoj; pereis 800-2000 peronoj
- 2004: Shoko Asahara juĝita je mortpuno pro atako en metroo de Tokio en 1995
- 2006: Generalo Franciszek Gągor iĝis ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro
- 2010: Dum Vintra Olimpiko en Vankuvero pola skikuristino Justyna Kowalczyk akiris oran medalon en skikurado sur distanco de 30 km laŭ klasika stilo
Naskiĝoj
- 272: Konstantino la Grando, imperiestro de la Romia Imperio (m. 337)
- 1501: Antonius Corvinus Rabe, germana luterana teologo kaj reformisto (m. 1553)
- 1622: Carel Fabritius, nederlanda pentristo (m. 1654)
- 1691: Edward Cave, angla presisto, eldonisto kaj redaktoro (m. 1754)
- 1793: Baldomero Espartero, hispana politikisto (m. 1879)
- 1799: Frederick Catherwood, brita arkeologo (m. 1854)
- 1807: Henry Wadsworth Longfellow, usona poeto (m. 1882)
- 1853: Josef Holeček, ĉeĥa verkisto (m. 1929)
- 1861: Rudolf Steiner, aŭstria filozofo, mistikulo, kreinto de antropozofio (m. 1925)
- 1865: Miklós Jósika, hungara verkisto (n. 1794)
- 1867: Irving Fisher, usona ekonomikisto (m. 1947)
- 1873: Enrico Caruso, itala oper-kantisto (m. 1921)
- 1881: Luitzen Egbertus Jan Brouwer, nederlanda matematikisto (m. 1966)
- 1883: Imre Salusinszky, hungara ĵurnalisto (m. 1946)
- 1896: Sándor Kőrösi-Krizsán, hungara politikisto, ĵurnalisto (m. 1970)
- 1902: John Steinbeck, usona nobelpremiita verkisto (m. 1968)
- 1903: Grethe Weiser, germana aktorino (m. 1970)
- 1912: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino (m. 1988)
- 1913: Irwin Shaw, usona verkisto (m. 1984)
- 1913: Kazimierz Sabbat, ĉefministro kaj prezidento de Pollando en ekzilo (m. 1989)
- 1914: Tibor Cs. Erdős, rumania hungara pentristo
- 1915: Olavi Virta (Oskari Olavi Ilmen), finna kantisto (m. 1972)
- 1917: Gábor Devecseri, hungara poeto, tradukisto (m. 1971)
- 1921: András Szőllősy, hungara komponisto (m. 2007)
- 1923: Elli Nikodémusz, hungara tradukistino (m. 1989)
- 1925: Tibor Cseh, hungara inĝeniero, publicisto, kulturorganianto (m. 2004)
- 1927: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (m. 2000)
- 1928: Gyárfás Márton, rumania hungara geodetoj
- 1928: Ariel Ŝaron, ĉefministro de Israelo
- 1929: András Fodor, hungara poeto, tradukisto (m. 1997)
- 1932: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino (m. 2011)
- 1934: István Csurka, hungara verkisto kaj politikisto (m. 2012)
- 1942: Robert H. Grubbs, usona nobelpremiita kemiisto
- 1943: Carlos Alberto Parreira, brazila futbala trejnisto
- 1947: Gidon Kremer, latva violonisto german-juddevena
- 1949: László Horváth, rumania hungara fotisto, entreprenisto
- 1949: Sergej Miĥajloviĉ Perŝin, rusa astronomo
- 1951: Ernő Devilla, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1953: Ian Khama, prezidento de Bocvano
- 1955: Peter Christopherson, brita muzikisto, komponisto kaj muzikfilmeta produktisto (m. 2010)
- 1977: Attila Szőcs, rumania hungara verkisto, universitata instruisto
- 1983: Kate Mara, usona aktorino teatra kaj filma
- 1985: Juliana Imai, brazila manekeno
Mortoj
- -291: Koan, imperiestro de Japanio
- 1706: John Evelyn, angla kronikisto, verkisto kaj ĝardenisto (n. 1620)
- 1735: Georg Friedrich Kauffmann, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1679)
- 1760: Anna Magdalena Bach, la dua edzino de Johann Sebastian Bach (n. 1701)
- 1861: Leon Janiszewski, pola poeto, muzikisto, tradukisto (n. 1810)
- 1874: Carlos Manuel de Céspedes, kuba plantisto, kiu famiĝis donacante liberecon al siaj sklavoj (n. 1819)
- 1887: Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, rusa kemiisto, komponisto kaj muzikisto (n. 1833)
- 1926: Aladár Sámuel, hungara historiisto (n. 1869)
- 1930: John Buchanan, skota kuracisto, esperantisto (n. ĉ. 1859)
- 1933: Karola Nagy, rumnaia hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1906)
- 1936: Ivan Pavlov, rusa nobelpremiita fiziologo (n. 1849
- 1939: Nadeĵda Krupskaja, bolŝevika aktivulino, edzino de Vladimir Lenin (n. 1869)
- 1942: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (n. 1875)
- 1943: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto (n. 1859)
- 1943: Ernő Salamon, rumania hungara poeto (n. 1912)
- 1953: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (n. 1864)
- 1957: Győző Huber, hungara inĝeniero, verkisto (n. 1892)
- 1966: Alfred P. Sloan, usonano, prezidanto de la aŭtomobila firmao General Motors (n. 1875)
- 1970: Robert Lockhart, brita spiono (n. 1887)
- 1970: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto (n. 1885)
- 1976: Kálmán Kalocsay, hungara kuracisto, Esperanto-verkisto (n. 1891)
- 1989: Konrad Lorenz, aŭstra nobelpremiita bestosciencisto, ornitologo, kreinto de etologio (n. 1903)
- 1992: Samuel Ichiye Hayakawa, kanada-usona lingvisto kaj politikisto japandevena (n. 1906)
- 2008: Ivan Rebroff, germana kantisto (n. 1931)
- 2013: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Dominika Respubliko, Fiesta Nacional, tago de la sendependiĝo (1844)
- Internacia Tago de Blanka Urso
Tagoj de semajno
La 27-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.