Bogoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogoto
hispane: Bogotá
urbo
Tipa strateto en Bogoto
Oficiala nomo: Bogotá Distrito Capital
Kromnomo: Ateno de Sud-Ameriko
Ŝtato Kolombio Kolombio
Historia regiono Vicreĝlando Río de la Plata
Montaro Andoj
Konstruaĵoj Nacia Muzeo de Kolombio, Preĝejo de la Porciúncula
Rivero Bogoto
Situo Bogoto
 - alteco 2 625 m s. m.
 - koordinatoj 04° 35′ 53″ N 74° 04′ 33″ U / 4.59806 °N, 74.07583 °U / 4.59806; -74.07583 (mapo)
Areo 1 587 km² (158 700 ha)
Loĝantaro 7 434 453 (2011)
 - de metropolo 9 600 000
Denseco 4 684,6 loĝ./km²
Parkoj Parko El Tunal, Parko Simón Bolívar
Fondita 6-a de aŭgusto 1538
 - fondinto Gonzalo Jiménez de Quesada
Horzono UTC (UTC-5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 00571
Aŭtokodoj BOG
Manĝaĵo Ajiaco
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Bogotá D. C.
Retpaĝo: www.bogota.gov.co
Jimenez-avenuo
Kolombia Nacia Kapitolo
Manĝaĵo ajiaco de Bogoto

Bogoto (hispane Bogotá [bogota']) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca (Kundinamarko).

En 1999 la urbo havis 6.276.000 loĝantojn, en 2005 ĉirkaŭ 9 milionojn.

La urbo estis fakte fondita de Gonzalo JIMÉNEZ DE QUESADA en 1538 sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ ties devena urbo en Hispanio. Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1539, fare de Jiménez de Quesada kaj Nikolaus Federmann.

La nomo "Bogotá", kiu poste estis aldonita, devenas de indiĝena vorto "bagata", kiu signifas proksimume "ejo ekster kampolaboro" (hispane "cercado fuera de la labranza"). Aliaj nomoj de la setlejo estis Muequetá ("savano de kamplaboro", hispane "sabana de la labranza") kaj Funza (potenca viro). Funza nun estas la nomo de najbara municipo de Bogoto kaj de rivero kun impona akvofalo, 145 metrojn alta.

Inter 1991 kaj 2000 la plena nomo de la urbo estis Santafé de Bogotá. Ĝia devizo estas "2600 metrojn pli proksima al la steloj" (2600 metros más cerca de las estrellas).

Historio

La kolonia tempo

Antaŭ la alveno de eŭropanoj en la regiono, kie nun estas la urbo, estis indiana urbo nomata Bacatá (alta kampo). Kiam Jiménez de Quesada je la 6-a de aŭgusto 1538 fondis kolonian urbon, li unue donis al ĝi la nomon Nuestra Señora de la Esperanza (nia sinjorino de la espero), sed tiu nomo neniam estis oficiala, ĉar la jura konfirmo en 1539 uzis la nomon Santa Fé. La urbo tiam estis jura sidejo de la hispana vicreĝlando Nueva Granada (Nova Granado).

La urbo atingis grandan signifon, kvankam ĝi – male al sia konkuranto Cartagena de Indias – ne estis marhavena, sed situis en alta montaro kaj ne estis facile atingebla.

La 19-a jarcento

La germana esploristo Alexander von Humboldt, kiu vizitis la urbon de 1800 al 1804, nomis ĝin "sudamerika Ateno" pro ĝiaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. Tiutempe naskiĝis, precipe inter la kreola loĝantaro, sendependisma movado, kiu je la 20-a de julio 1810 atingis la unuan sendependecon de Kolombio, sed ne povis teni ĝin.

En 1819 la vicreĝlando iĝis definitive sendependa de Hispanio kaj alprenis la nomon Granda Kolombio. Prezidento iĝis Simón Bolívar; Santa Fé iĝis ĉefurbo kaj alprenis la indiĝenan nom-aldonon Bogotà. La tiutempa ŝtato Granda Kolombio en 1830 disiĝis al Nov-Granado (ekde 1861 Kolombio), Ekvadoro kaj Venezuelo. Santa Fé de Bogotà restis ĉefurbo de la unua.

En 1863 estis kreita federacia konstitucio; la lando tiam nomiĝis "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio". Prepare al tio oni kreis jam la 23-an de junio 1863 apartan, ekster-departementan federacian distrikton ĉirkaŭ Bogoto (Distrito Federal de Bogotá). En 1864 tiu distrikto tamen estis re-aligita al Kundinamarko (tiam suverena subŝtato).

Alia konstitucio en 1886 kreis centrisman respublikon Kolombio kaj tiel refortigis la rolon de Bogoto.

La 20-a jarcento

En 1902 finiĝis trijara interna milito ("miltaga milito"), la urbo paciĝis. En 1905 ĝi havis ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn. Ĝi tiam kreskis pro urb-evoluigaj projektoj, ekzemple la konstruado de la Universitata Urbo en la 1930-aj jaroj. Ekde 1940 la svisa arĥitekto Le Corbusier influis la konstrustilon.

Je la 11-a de aprilo 1905 la Federacia Distrikto ĉirkaŭ Bogoto estis rekreita kiel ""ĉefurba distrikto" (Distrito Capital). En 1910 ĝi denove estis dissolvita kaj re-enigita al Kundinamarko. Nur la 17-an de decembro 1954 ĝi estis rekreita kiel "speciala distrikto" (Distrito Especial).

En aprilo 1948 en Bogoto okazis la fonda kunveno de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (fonda akto je la 30-a de aprilo), surbaze de la antaŭa Interamerika Pakto pri Interhelpo. Sed je la 9-a de aprilo Jorge Eliécer Gaitán, prezidenteca kandidato de la liberaluloj, estis murdita. Sekvis plurtagaj ribeloj (nomataj bogotazo). Post tio la perfortemo en la urbo malkreskis; homoj eĉ almigris fuĝe de perfortaj konfliktoj en aliaj partoj de la lando.

Kiam la armea registaro (ekde 1953) decidis la konstruadon de la internacia flughaveno El Dorado okcidente de la urbo, la kreskado de Bogoto koncentriĝis tiuflanke. En 1957 la armea diktaturo finiĝis; sekvis komuna registaro de la konservativuloj kaj la liberaluloj, nomata "Frente Nacional" (nacia fronto).

Je la 6-a de novembro 1985 denove perforta atendo skuis la urbon. La gerilaro M-19 (Movimiento 19 de Abril = movado de la 19-a de aprilo) atakis la justican palacon kaj konkeris ĝin. Dum la bataloj kaj la rekonkero mortis centoj da homoj.

La 5-an de julio 1991 la registaro decidis reŝanĝi la nomon de la "speciala distrikto" (Distrito Especial) ĉirkaŭ Bogoto al "ĉefurba distrikto" (Distrito Capital) kaj tute sendependigi ĝin de la departemento Kundinamarko. De tiam Bogoto konsistas el 20 administraj unuoj (kvartaloj). La historia centro nun estas la unuo La Candelaria, kreita en 1977.

Ĝemelurboj

Panorama vido al Bogoto
Panorama vido al Bogoto
Panorama vido al urbocentro de Bogoto
Panorama vido al urbocentro de Bogoto

Eksteraj ligiloj

greke Veteraj informoj

Vidu ankaŭ