Centramerikaj miksaj koniferaroj
La centramerikaj miksaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Centrameriko kaj suda Meksiko. Ĝi ankaŭ estas unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "centramerikaj pinaroj-kverkaroj".
Priskribo
La centramerikaj miksaj koniferaroj okupas areon de 111 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante laŭlonge de la montara spino de Centrameriko, kurante ekde Ĉiapasa Patrinmontaro en la meksika subŝtato de Ĉiapaso tra la altaĵoj de Gvatemalo, Salvadoro, kaj Honduras ĝis centra Nikaragvo.
La miksaj koniferaroj troviĝas super altitudo de 600 metroj, kaj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj situoj de subtropikaj humidaj kaj sekaj arbaroj.
Flaŭro
La centramerikaj miksaj koniferaroj konsistas el multaj specioj kiuj estas karakterizaj de mezvarma Nordameriko, inkluzive de kverkoj (Quercus spp.), pinoj (Pinus spp.), abioj (Abies spp.), kaj cipresoj (Cupressus spp.).
Vidu ankaŭ
Referencoj kaj eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj (WWF)
- angle Centramerikaj miksaj koniferaroj (WWF-Wildworld)
- angle Centramerikaj miksaj koniferaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Centramerikaj miksaj koniferaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Centramerikaj miksaj koniferaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Central American pine-oak forests
- angle Tutmondaj 200; numero 63 : Centramerikaj pinaroj-kverkaroj (WWF)
- angle Tropikaj kaj subtropikaj koniferaraj ekoregionoj (WWF)
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Centra Ameriko (Naturprotekto Internacie)