Ĝermolisto de francaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Georges Pouchot)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de francaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de francaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de francaj esperantistoj


Enhavo : A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A [redakti]

Jean Asquéri [redakti]

Jean Asquéri – Romans – Drôme – Francio - 1911-1971. Oficisto en granda ŝufabriko de Romans, fraŭlo, li dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-Movado. 1937 : trapasas la Ateston pri Lernado, partoprenas la organizadon de la Nacia Kongreso en Romans (Junio 1938). 1943-1971 : kiel sekretario, poste kiel prezidanto, estras la klubon "Bona Stelo" de Romans. Sukcese gvidas kursojn,organizas "Internaciajn semajnojn en Romans, plutajn vojaĝojn al U.K. Kavaliro, poste Oficiro de la Akademiaj Palmoj, pro lia agado pri popola edukado.

B [redakti]

Paulette Bascou [redakti]

Paulette BASCOU (naskiĝis en 1909, mortis la 27-an de decembro 1995 en Privas, Francio) estis Freinet-metoda Esperanto-instruintino, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri edukado dum kvaronjarcento kaj aktiva en la movado JEAN.

Roger Blanc [redakti]

Roger BLANC (naskiĝis 1913 - mortis 1993 en Sancoins, Francio) estis emerita lernejestro, UEA-delegito tra 40 jaroj. Li fondis plurajn grupojn kaj estris regionan federacion dum jaroj.

Fanny Bonnet [redakti]

Fanny BONNET (bone), estis franca "profesorino", t.e. instruistino, de la angla lingvo kaj de stenografio. Naskiĝis en la 9-a de septembro 1870 en Parizo. Esperantiĝis en 1903. Kasistino de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la "Fédération Universitaire Espérantiste de France".

Emile Borel [redakti]

Emile BOREL, franco, radiostaciestro de Lyon (la Doua). Naskiĝis la 27-an de aprilo 1884 en Liono (Lyon). Fervore propagandis, kaj nome ĉe la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintoj de la feminista Esperanto-Socio UDEV.

Honoré Bourdelon [redakti]

Honoré BOURDELON (naskiĝis 1892 - mortis la 21-an de septembro 1980) estis multjara delegito de UEA en Marsejlo, Francio. Li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 42-a UK 1957 en Marsejlo.

Louis Bourdon [redakti]

Pastro Louis BOURDON (1904 - mortis la 14-an de marto 2005 en Lille, Francio) lernis Esperanton ĉ. 65-jaraga. Li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan Meson.

Suzanne Bourot [redakti]

Suzanne BOUROT (naskiĝis en 1936) estas franca esperantistino, dum pluraj jaroj membro de Franca Esperanto Instituto (FEI). Ŝi estas unu el la ĉefaj kunfondintoj de la esperanto-centro Kvinpetalo, kaj daŭre prizorgis ĝin dum transira periodo de 2004 (morto de Georgo Lagranĝo) ĝis 2008, lasante iom post iom la taskojn al administranta skipo.

André Brest [redakti]

André BREST (naskiĝis 1928 - mortis la 4-an de aprilo 1993) estis UEA-delegito en Bormes-les-Mimosas (Francio).

Marc Budimir [redakti]

Marc Svetomir BUDIMIR (naskiĝis 1929 - mortis la 3-an de aŭgusto 1976 revenante de la 61-a UK 1976 en Ateno en trafik-akcidento en Greklando) estis franco jugoslav-devena.

Li aktivis en la Movado ekde 1952,unue en Beogrado, kaj poste en Liono, kie li vivis dum la lastaj dudek jaroj.

Fernand Buecher [redakti]

Fernand BUECHER (1902-1996), kunfondinto de la grupo en Mulhouse (Alzaco, Francio), UEA-membro dum preskaŭ 50 jaroj kaj delegito en Didenheim 20 jarojn.

C [redakti]

Hector Cachon [redakti]

Hector CACHON [ekTOR kaŜON] (naskita la 11-an de marto 1891 en Sens (departemento Yonne; mortinta en 1951) estis franca esperantisto kaj tipografo. Li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el la unuaj membroj de Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO) kaj de SAT. Li gvidis kelkajn kursojn en Parizo. Li estis sekretario de FDO de 1924 ĝis 1933 kaj direkciano de SAT de 1927 ĝis 1932.

Fortuné Cadenel [redakti]

Fortuné CADENEL (naskiĝis 1901 - mortis la 18-an de junio 1987) estis membro de UEA kaj unu el la organizantoj de la Universala Kongreso en Marsejlo (1957).

Raoul Cahouet [redakti]

Raoul CAHOUET naskiĝis en 1931 kaj mortis la 5-an de decembro 1994. La urbo Vierzon (Francio), kie li estis delegito, decidis inaŭguri dulingvan memorplaton je lia memoro.

Jean Clement [redakti]

Jean CLEMENT (naskiĝis en 1908, mortis en januaro 1998 en Vierzon, (Francio) estis iama delegito de UEA pri naturprotektado.

Maurice Clavel [redakti]

Maurice CLAVEL (naskiĝis 1910 - mortis la 16-an de novembro en Valence, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis membro de UEA depost 1938 kaj delegito ekde 1946.

Roger Colney [redakti]

Roger Colney estis de longe la prezidanto de la intertempe malaperinta poŝta ESP-asocio en GAP.

Jean-Paul Colnot [redakti]

Jean-Paul COLNOT (naskiĝis en 1928, mortis en aŭgusto 2000), estis franca delegito kaj fakdelegito (pri junularo, poste pri turismo) dum preskaŭ duona jarcento en Nancio (Nancy) kaj Laxou (Francio). Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i.a. en la junuldomo en Nancio. Por EFE, la Esperanto-ascocio en Alsaco-Loreno, li aktivis kiel sekretario (1959-1972) kaj prezidanto (1972-1980).

Robert Coyac [redakti]

Robert COYAC (1912 - mortis la 23-an de oktobro 1991) estis UEA-delegito kaj fervojisto en Sartrouville, Francio.

Louis Cozic [redakti]

Louis COZIC (kozik), franco, inĝeniero. Prezidinto de la Asocio de la Inĝenieroj de Ŝtataj Publikaj Laboroj. Naskiĝis en la 27-a de februaro 1879 en Parizo. Fervora propagandisto de Esperanto, prezidinto de la Federacio de la Pariza Regiono. EdE-C

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Henri Dabezies [redakti]

Henri DABEZIES (1918- mortis aŭguste 1992 en Parizo) estis multajn jarojn fakdelegito pri religio.

Paul Degon [redakti]

Paul DEGON, franco, d-ro, advokato en Neuilly-sur-Seine. Ano de la Lingva Komitato, UEA-delegito, kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.

Louis Demarest [redakti]

Louis DEMAREST (demare) estis franca instruisto kaj unu el la kunfondintoj de SPPE en 1898 kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste li forveturis al Konakry (Gvineo).

Pol Denis [redakti]

Pol DENIS estas franca esperantisto, delegito de UEA. Li jam longe aktivas en sia urbo Bar-le-Duc kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1980-1983), komitatano kaj redaktoro de la komunikilo "La informilo".

Roger Despiney [redakti]

Roger DESPINEY (1907-2003) estis franca delegito de UEA, prezidanto de la Pariza Federacio, sideja direktoro de UFE (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.

Raymond Doury [redakti]

Raymond DOURY (naskiĝis en 1912 kaj mortis 4-an de marto 2000) estis franca esperantisto kaj iama UEA-delegito pri mondcivitanismo, mortis la 4-an de marto en Combejean (Francio). Ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj li aktivis en la Pariza regiono, i.a. kiel delegito por Parizo, gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la gazeto Paris-Esperanto.

Marcel Dupuis [redakti]

Marcel DUPUIS [dŭpŭi] (naskiĝis la 25-an de februaro 1880 en Parizo) estis franca esperantisto kaj inĝeniero de fervojoj. Li propagandis ĉefe sur la kampo de fervojoj kaj turismo per artikoloj, paroladoj, organizo de karavanoj ktp. Li estis vicprezidinto de la Pariza Grupo kaj ĝenerala sekretario de ISAE.

E [redakti]

F [redakti]

Germaine Faucher-Mahé [redakti]

Germaine FAUCHER-MAHÉ (naskiĝis 1908 - mortis la 3-an de aprilo 1994) estis vidvino de Jacques-Louis Mahé (Lorjak).

Juliette Fayot [redakti]

Juliette FAYOT (1899-1995), dumviva membro, pentristino, kiu verkis kaj ilustris Gvidlibro tra Paris (1965), mortis la 4-an de aŭgusto 1995 en Parizo.

Maurice Feneyrol [redakti]

Maurice FENEYROL (1924-2000), iama delegito pri elektrotekniko, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por E-o, granda mecenato de la E-movado, forpasis junie en La Garde (Francio).

G [redakti]

François Garrique [redakti]

François GARRIQUE (1911-2003) estis vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).

Madeleine Gibez [redakti]

Madeleine GIBEZ (1902-1998), iama delegitino en Gargas (Francio) kaj pri turismo, mortis la 9-an de decembro.

Félix Gomez [redakti]

Félix GOMEZ (naskiĝis en 1920; mortis en 2001 en Les Cluses) estis franca esperantisto, membro de UEA dum duona jarcento, iama delegito de UEA.

Raymond Gonin [redakti]

Raymond Gonin – Villeurbanne – Rhône (Francio) - naskiĝis la 28-an de decembro 1913 en kampara vilaĝeto de Saône-et-Loire - ekstudis ekde 1923 en la blindullernejo de Villeurbanne kaj pli poste studis tute sola por akiri pli altajn ŝtatajn diplomojn sekve de kiuj li fariĝis instruisto pri lingvoj por blinduloj. 1930, li hazarde trovis brajlan broŝureton « L’Espéranto en dix leçons » de Théophile Cart kaj post eklerno de la lingvo, li ĉeestis dum 1932 sian unuan universalan kongreson en Parizo kiam kreiĝis UABO, t.e. Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj. Poste kreiĝis nova asocio FUBE (Franca Unuiĝo de Blindaj esprantistoj) kaj dum multaj jaroj li prezidis la asocion. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de « Esperanta Ligilo » brajla monata revuo. 1969, trapasis kun la edzino kaj filo la pedagogian ekzamenon de Franca Esperanto-Instituto (FEI). Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis kursojn en liona regiono. 1974 kvarjaron antaŭ la emeritiĝo, li estis honorigita ricevante la ordenon « Palmes Académiques » pro sia laboro profesia kaj poresperanta En 1994, li estis honorigita per la honora membreco de UEA, li mortis la 11-an de aprilo 2002.


Léon Goudé [redakti]

Léon GOUDÉ naskiĝis en 1923, delegito en Juigné-sur-Loire (Francio), katolika pastro, kiu fondis la grupon en Baugé kaj gvidis multajn kursojn, mortis la 8-an de aŭgusto 1994 en Anĝero.

André Grossmann [redakti]

André (Andreo) GROSSMANN estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio informadikisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Mulhouse kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel komitatano, membroadministranto, kasisto kaj redaktoro de la dissendolisto "Alzaco-Loreno".

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Alberic Humez [redakti]

Alberic HUMEZ (ume), franco, entreprenisto en Douai. De 1908 seninterrompe UEA-delegito.

Ĥ [redakti]

I [redakti]

J [redakti]

Jorgos [redakti]

Jorgos(20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, Rhône, 69-a departemento de Francio), tie junaĝe ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto S-ro CHANAUD, pli konscie en 1976 de Emile MAS en Muelejoj de Metilernantoj de Tonton CHAREILLE en Creuse (23-a dep. de FR), kie li ekkonis S-anojn René LEMAIRE (1900), Hans BAKKER, Serge SIRE k.a. ; li E°n eklernis en 1978, partoprenis kongresojn en Bulonjo-ĉe-Maro kaj Parizo en 1980. Poste li renkontis Yvette VIERNE en Montpellier (34-a dep. de FR), René LLECH-WALTER kaj Jean AMOUROUx en PERPIGNAN/Perpinya (66-a dep. de FR).

En 1987 Jorgos organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el CERET, Sud-Francuja Katalunujo al Varsovia UK de Esperanto tra Andaluzujo, Skandinavujo, Bjalistoko kaj Turkujo : pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj el 13 landoj, 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj, en 10 monatoj. 100 Km-ojn tage.

Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio : 4 organizantoj (Marianne LUND, Helle EBLE-JACOBSEN, Jean-Marc VERGER kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. 80 Km-ojn tage.

De 1989 vivanta en Ariège [Arjeĵo] (9-a dep. de FR), kie li renkontis S-anon Raymond PONS, li tiujare aranĝis la Francujan akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj kunulino Marie-Noëlle kaj ilia 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por UK de UEA. 60 Km-ojn tage.

De 1991 li en Arjeĵo regule aranĝas korusajn stud-semajnojn ĉe Pireneoj sub gvidado de Nefrancaj gvidantoj, kiel Dimitr TERZIEV (BG), Petro DE SMEDT (BE), Saskia IDZERDA (NL, el AKORDO), Zdravka BOJĈEVA (BG), Helle EBLE-JACOBSEN (DK), Martina GAZDEK (HR), Jesper JACOBSEN (DK), Carles VELA i AUSELA (ES-CAT, el KAJ TIEL PLU) cele al iama starigo de TUT-Pirenea Esperanto-Koruso.

Jorgos estas Dumviva Membro de U.E.A.

En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanujo al UK de E° en Valencio (ES).

Li ekzameniĝis (Kapableco) por instrui E-on en LIONO de Ges-anoj GONIN.

De 1996 hejme uzas E°n kun tri denaskuloj Ĵasmin' (1996), Floreal' (1999) kaj Luma (2002) naskitaj de Ĵani.

En 1998 li partoprenis en LKK de 83-a U.K. de E° en MONTPELLIER, kiel respondeculo pri interna informado, t.e. ĉiutaga aperigo de la KoKo (Kongresa Kuriero).

De 1999 Jorgos vivas en Aude [Aldeo] (11-a dep. de FR).

De 2002 li prezidas la Arjeĵan Rondon de E-Studoj (Cercle d'Etudes Espérantistes de l'Ariège) kaj daŭre instruadas E-on.

Roland Jossinet [redakti]

Roland JOSSINET, esperantisto ekde 1920, UEA-membro seninterrompe de 1937, iama delegito pri reviziado de manuskriptoj, mortis 1995 en Parizo.

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Katakana (Pafklik) [redakti]

Katakana estas membro de la Pafklik. Li komponas repinstrumentarojn kaj repas.

L [redakti]

Paul Lacroix [redakti]

Paul LACROIX [paŭl lakrŭa] estis franca esperantisto, komercisto, kaj prezidento de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Francio.

Lefebvre [redakti]

LEFEBVRE, (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la unua mondmilito. Artikoloj en "Lingvo Internacia", tre interesaj estis liaj humorplenaj raportoj pri Universalaj Kongresoj.

Michel Legris [redakti]

Michel LEGRIS (1934-2000), iama delegito en Galan (Francio) kaj fakdelegito pri filatelo, mortis la 22-an de februaro.

R. Louis [redakti]

R. LOUIS (luis), franco. Kunfondinto de la asocio „Paco Libereco“. Adm. kaj kunlab. de Int. Socia Revuo, 1907-09 kaj red. de Le Travailleur E-iste, 1912-14. Trad. broŝurojn.

Pierre Louis [redakti]

Pierre LOUIS, en Esperanto Petro Luiso (1911-1998), verkinto kaj ilustrinto de la fama Junulkurso de SAT-Amikaro, forpasis en Angulemo (Francio). Organizanto de kongresoj de SAT (en Nancio, 1954, kun 480 kongresanoj) kaj SAT-Amikaro, li dum pluraj jaroj gvidis Esperanto-kursojn en Nancio.

Edmond Ludwig [redakti]

Edmond LUDDWIG estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio instruisto pri la germana lingvo. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Colmar kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1983-1996 kaj ekde 2009) kaj komitatano. Li ankaŭ prizorgas la asocion TAKE.

M [redakti]

Generalo Malraison [redakti]

Generalo MALRAISON de la franca armeo (mortis en 1965) lernis Esperanton en 1909 kaj ĉiam subtenis la movadon.

Sébastien Merlet [redakti]

Sébastien MERLET, kromnomita Sebeto, estas juna franca esperantisto. Dum du jaroj li estis vicprezidanto de JEFO.[1]

François Mesplède [redakti]

François MESPLÈDE (1904-2002) estis membro de 1973, fakdelegito pri turismo (1977-1999), mortis la 30-an de junio en Arcachon (Francio).

Pierre Métivier [redakti]

Pierre MÉTIVIER naskiĝis 1925 kaj mortis la 26-an de februaro 2005. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en Saint-Martin-de-la-Place, Francio, dumviva membro de UEA kaj regula membro en Societo Zamenhof.

Marie-Therese Micard [redakti]

Marie-Thérèse MICARD (mortis la 28-an de decembro 1986 en Caen, Francio estis franca esperantistino. Kun sia edzo Henri Micard ŝi fondis la Kulturdomon de la Franclandaj Esperantistoj (kastelo Grezijono) en 1952.

Suzanne Minault [redakti]

Suzanne MINAULT (naskiĝis l896 - mortis la 21-an de junio 1978 en Niort, Francio) estis franca esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj estis delegito de UEA. Ŝi lernis Esperanton dum sia junaĝo en Parizo kaj poste gvidis multajn kursojn, ankaŭ korespondajn.

Robert Moraud [redakti]

Robert MORAUD (1909-1998), tre agema inform-aktivulo, kiu fondis kaj gvidis Agad-Grupon por Esperanto, mortis en St-Yreix (Francio) la 5-an de oktobro.

N [redakti]

O [redakti]

P [redakti]

Yvonne Paulier [redakti]

Yvonne PAULIERPAULIEN (mortis 72-jara la 1-an de aŭgusto 1972) estis la sekretariino de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ŝi servis al UFE dum kvaronjarcento. Ĉiam sindonema, ŝi donacis al medicina fakultato sian korpon.

Joseph Pinon [redakti]

Joseph PINON (mortis 78-jara la 23-an de aŭgusto 1965 en Sallanches) estis franca esperantisto, Delegito de UEA en Sartrouville.

Paul Poisson [redakti]

Paul POISSON naskiĝis en 1917 kaj mortis en 1999, aktivulo por la utiligo de Esperanto en la Freinet-instruado, forpasis novembre en Tours (Francio).

George Pouchot [redakti]

Georges POUCHOT (puŝo), franco, profesoro. Naskiĝis en la 20-a de septembro 1880 en Caluire (apud Lyon). Sekretario fondinto de „Amikaro Esperantista de Lyon“ (1904), sekretario de la Rodana Federacio. Administranto de SFPE. De 1905 gvidis multajn kursojn, publikajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lernejajn) kaj per radio (TSF). EdE-P


Cyrille Poullet [redakti]

Cyrille POULLET, kromnomita Platano (naskiĝinta en 1976 en Parizo 20a distrikto) estas franca esperantisto. Li estis estrarano de JEFO[2], kontribuis al la esperantista gazeto Vola Püg' kaj estas membro de Pafklik, esperantlingva repa grupo.

Notoj [redakti]

  1. Qui suis-je? (france)
  2. JeunEsperanto Info 2005/2, p. 22.

Q [redakti]

R [redakti]

Théophile Rousseau [redakti]

Théophile ROUSSEAU vivis de 1880 ĝis 1916, mortinta kiel soldato antaŭ Verdun. La matematikinstruisto estis de 1908 ĝis sia morto vicprezidanto de UEA.

Marcel Roux [redakti]

Marcel ROUX (ru), franco, sekretario. Naskiĝis en la 3-a de majo 1903 en Liono. Sekretario de laborista grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Propagandis per artikoloj. Kunlaboris al „Sennaciulo“.

S [redakti]

Gérard Schneider [redakti]

Gérard SCHNEIDER (1921-1995), franca katolika pastro, mortis la 4-an de junio. En sia paroĥo Saint-Clement li plurfoje instruis E-on, kaj aranĝis per Esperanto multjaran rilatadon kun paroĥo en Germanio.

Fr. Soubranne [redakti]

Fr. SOUBRANNE (subran), franco, prof. en Tulle. De l908 seninterrompe UEA-del.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

Jean-Luc Thibias [redakti]

Jean-Luc THIBIAS estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio poŝtoficisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Nancio kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto, kasisto kaj libroservisto.

Jacqueline Trésorier [redakti]

Jacqueline TRÉSORIER (naskiĝis la 11-an de majo 1919 en Lillebonne, mortis la 30-an de decembro 1996) estis franca esperantistino dum pli ol 50 jaroj kaj UEA-membro, 25 jarojn vicdelegito kaj delegito en Nevers (Francio). Ŝi esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo Claude estas delegito de UEA en Göttingen (Germanio). Precize: ŝi esperantistiĝis 1936-37 dum studado en "Ecole Normale d'Institutrices" en Rouen kaj tuj komencis korespondi kun pli ol 80 s-anoj el la tuta mondo, i.a. Ĉinujo, Japanujo, Sovetunio, nazia Germanujo (mallegale preter Nederlando). Unu el ŝiaj korespondintoj estis la nepo de la fama pentristo Camille Pissarro. En 1939 ŝi aliĝas al SFPE kaj GEE. Pro la milito ŝi nur kaŝe renkontiĝas kun normandaj esperantistoj, publikigas E-bulteneton per rimedoj laŭ Célestin Freinet kaj aktivas inter la junulgastejoj kaj naturamikoj por Esperanto. En 1945, jam patrino, translokiĝas al vilaĝeto apud Besançon kaj tie plu aktivas kun la grupo de "École Normale". En 1947 ŝi aliĝas al SAT kaj SAT-Amikaro, tie varbas por la instruistoj de GEE, kiu estas la progresiga alo de UFE (eks-SFPE). Ĉ. 1949 ŝi iĝas kasistino de GEE. En 1951 por la aĉeto de kastelo Greziljono, ŝi interkonsentas kun Henri Micard pruntedoni 250.000 FRF, t.e. sian tutan ŝparitan monon kiun ŝi havis kun sia edzo por aĉeti domon. Dum la du unuaj jaroj ŝi estis samtempe kasistino de Greziljono kaj de GEE. Ŝi demisiis por ke oni ne akuzu ŝin esti tro enplektita en ambaù institucioj. Ŝi kunlaboris en Greziljono ĉefe dum la komenco (1951-61), post familiaj kaj sana problemoj revenis dum la 70-80-aj jaroj. En 1992 ŝi havis cerbatakon kaj forgesis Esperanton tute, mortis kelkajn jarojn poste.

Claude Trésorier [redakti]

Claude TRÉSORIER naskiĝis la 4-an de majo 1948, mortis la 5-an de decembro 2013, estis franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier kaj kiel ŝi aktivis por kastelo Greziljono. Li laboris kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade inter alie estas delegito de UEA.

Gaston Turin [redakti]

Gaston TURIN (naskiĝis 1910 - mortis la 6-an de marto 1979 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, aktivulo de ILEI kaj multjara delegito pri instruado.

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

Marie-Thérèse Valantin [redakti]

Marie-Thérèse VALANTIN naskiĝis en 1899 mortis novembre 1994 en Bourges, Francio. Dojeno de la franca movado, ŝi helpis la renaskiĝon de Unuiĝo Franca por Esperanto post la dua mondmilito.


André VÉDRINE [redakti]

André VÉDRINE Lyon (Liono) –Rhône – Francio – Naskiĝis la 20-an de junio 1914, lia patro estis pafita (1915). Kiam li estis nur 8 jaraĝa, li malkovris esperantan kurson en virina gazeto de sia patrino. Li lernis la esperantan lingvon kiam li estis en la liceo. Konvenkita militanto, li gluis kun siaj amikoj (Victor Demare, Augustin Piallat), afiŝojn por anonci la kurson de Lydia Zamenhof, en Liono en 1935. Redaktoro de « Ĝis mil », gazeto de la esperantistaj instruistoj ĝis 1941, kiam li decidis plu instrui dum tage kaj studis medecinon nokte dum 2 jaroj. Poste li komencis sian karieron de laboratorio-kuracisto, kaj ĉiam for, lia energio denove servos la esperantistan agon nur kiam li estos emerita. Dum la milito, la liona esperantista grupo ĉesis aktivi kaj metis sian bibliotekon en la urban bibliotekon, kie la libroj dormis en la konservejo, neniu estis scianta kion fari kun tiuj libroj. En 1977, oni permesis al André Védrine esplori tiun konservejon. Li legis la librojn, preparis slipojn kaj skribis katalogon de la esperantistaj libroj de tiu biblioteko. Ni opinias ke la samideanoj pli ofte konsultu ilin, por ke la deĵorantoj de la biblioteko ne konsideru ilin kiel senvalorajn librojn. Ili hodiaù ankoraŭ kuŝas en la urba biblioteko de Liono « La Part Dieu ». Fininte tiun laboron, li komencis alian formikan taskon, ĉar sen komputilo estas malfacile trovi la spurojn de la esperanta movado en la rodanalpa regiono kaj departemento Saône et Loire. Pro tio, helpita de sia edzino, li legis ĉiujn gazetojn aŭ ĵurnalojn kiujn li povis trovi en la departementaj arkivoj de Seine et Marne, Parizo kaj Versailles, ekde majo 1895 ĝis 1986. Tio daŭris 8 aŭ 9 jarojn. Ĉiufoje, kiam li trovis la avizon de esperanta agado aŭ la nomon de esperantisto konata de li, li notis. Tiel en 1988, li povis skribi sian libron « Rhône-Alpes : Espéranto et Espérantistes 1895 1986 ». Li estis ankaŭ fakdelgito kaj dumviva membro de UEA. Lia malforta koro, ekde sia juneco, tamen permesis al li vivi dum 93 jaroj, ĝis la 28-a de aprilo 2007. Ŝajnas ke Esperanto estas bona kuracisto.

Lionel Venon [redakti]

Lionel VENON (naskiĝis 1921 - pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de E-istaj Radio-Amatoroj (ILERA).

Gaston Veron [redakti]

Gaston VERON (naskiĝis en 1918; mortis en 2001) estis franca esperantisto kaj delegito de UEA en Domfront dum kvardek jaroj, iama fakdelegito pri historio, juro kaj katolikismo.

Renée Volpeliere [redakti]

Renée VOLPELIERE (naskiĝis 1902 - mortis la 15-an decembro 1986 en Nimes, Francio) estis UEA-delegito. Dum dek kvin jaroj ŝi estis fakdelegito pri mondofederismo kaj mondocivitaneco, ŝi ankaŭ regule kaj malavare kontribuis al la Novjorka Oficejo de UEA por subteni la laboron ĉe UN.

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Roger Yafil [redakti]

Roger YAFIL (1921-1997), aktivulo en la Pariza regiono, delegito pri instruado de lingvoj, kiu partoprenis en multaj UK-oj, mortis en Chatou la 16-an de februaro. Li aŭtoris la infanan kurslibron La familio muso.

Z [redakti]