Malá Lodina
Bazaj informoj
Malá Lodina, hungare Kisladna (kiŝladna) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Malá kaj kis signifas: malgranda. La historia slovaka nomo estis Prostrední Nová Ves.
- Areo: 38 km²
- Alto super la marnivelo: 262 m
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 044 32
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
Malá Lodina situas en valo, laŭ bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Prešov-Spišské Podhradie. Košice troviĝas 24 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1378 en formo "Felsoladna" (=Supra Ladna). En la 15-a jarcento 3 vilaĝoj formiĝis: Supra, Meza kaj Suba Ladna. En 1910 loĝis en Kisladna 270 homoj, (235slovakoj, 18 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Malá Lodina 206 homoj, (199 slovakoj, 2 hungaroj).
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario)