Staré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré situas en la plej griza distrikto
Fronto de preĝejo en Staré
Flanko de preĝejo en Staré

Staré, hungare Sztára (stAra) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Bazaj informoj

Situo

Staré situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 13 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1273, pri la fortikaĵo de 1453. La kampoj tre longe apartenis al grafoj Stáray (stArai). En 1910 loĝis en Sztára 980 da homoj, (895 slovakoj, 39 hungaroj, 16 germanoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Sztára apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Staré 816 da homoj, (810 slovakoj).

Vidindaĵoj

Famuloj

En Sztára naskiĝis hungara komponisto, verkisto Géza Zichy.