Székesfehérvár
Székesfehérvár (sEkeŝfehErvAr) estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. Ĝi estas departementejo kaj centro de subregiono, havanta la rangon departementrajta kaj ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo signifas hungare: rezida-blanka-fortikaĵo. Ĉar ne estis latina nomo, oni uzis la vorton Alba Regia.
Bazaj informoj
- Areo: 171 km²
- Loĝantaro: 101600
- Poŝtkodo: 8000
- Koordinatoj: 47° 12′ N 18° 25′ O / 47.200 °N, 18.417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ N 18° 25′ O / 47.200 °N, 18.417 °O (mapo)
Situo
Székesfehérvár situas sur ebenaĵo preter aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto kaj Balatono, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Balatono, krome estas ankaŭ aliaj ĉefvojoj kaj fervojoj.
Historio
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko. Unue la romianoj ne fondis tie urbon, ĉar tiutempe ĝi estis marĉa regiono, sed estis proksime alia granda urbo Gorsium, kie nun estas vilaĝo Tác.
Hungara princo Géza en 972 fondis komunumon, poste Stefano la 1-a (Hungario) faris tion grava urbo, dume ĝi iĝis episkopejo. Multaj reĝoj vivis tie. Troviĝas tie 15 reĝaj tomboj. La loko kontraŭstaris la mongolan atakon en 1241. La turkoj okupis la urbon inter la 1543-1688. En 1703 la urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo. En 1777 episkopejo fondiĝis.
Post la 1-a mondmilito, kiam restis nur la unu triono da la landoparto, la urbo ricevis pli da taskoj. Komenciĝis industria prospero. Longe estis famaj fabrikoj Ikarusz (autobus-produktado) kaj Videoton (televizio-produktado). La urbo estas ankaŭ universitata urbo. En 1945 okazis grandaj bataloj inter Ruĝa Armeo kaj germanoj. La germanoj sukcese reokupis la urbon kaj tenis ĝin dum pli ol unu monato, dume estis oftaj bombardadoj.
Kroma vidindaĵo estas fortikaĵo de Bory (bori). Jenő Bory estis profesoro pri arkitekto, sed estis ankaŭ pentristo, skulptisto kaj poeto. Li mem konstruis fortikaĵon. En ĝi trobeblas pentraĵoj, skulptaĵoj kaj poemoj.
Oni profitas mineralakvon "Mathias Aqua".
Vidindaĵoj
- Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár
- Baziliko-katedralo Reĝo Sankta Stefano en Székesfehérvár
- Episkopa palaco (Székesfehérvár)
- Preĝejo de Emeriko de Hungario (Székesfehérvár)
- Kapelo de Sankta Anna (Székesfehérvár)
- Preĝejo de Bona Pastoro (Székesfehérvár)
- ruino de fortikaĵo
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár)
- Bory-burgo
Famuloj
- en Székesfehérvár naskiĝis kaj mortis:
- en Székesfehérvár naskiĝis:
- episkopo Jácint Rónay
- esteto, pastro József Beély Fidél
- geologo Elemér Vadász
- historiistoj István Deák, Gyula Schvarcz kaj Gyula Szekfű
- Ernő Nagy (juristo)
- kardinalo János Simor
- kemiisto Móric Say
- kuracisto Károly Laufenauer
- lingvisto Ignác Goldziher
- literaturhistoriisto Béla Zolnai
- ministroj Antal Günther kaj László Somogyi (ministro)
- pastro-poeto Antal Egyed
- poetoj Ferenc Jankovich kaj István Bella
- poetino Sarolta Lányi
- reĝisoro Tamás Almási
- pentristoj László Bencze kaj László Fehér
- verkistoj Péter Kuczka kaj Aladár Tóth
- en Székesfehérvár mortis:
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Alba Iulia, Rumanio
- Ŝablono:Flagicon Birmingham (Alabamo), Usono (2011)
- Ŝablono:Flagicon Blagoevgrad, Bulgario
- Ŝablono:Flagicon Bratislavo, Slovakio (2008)
- Ŝablono:Flagicon Cento, Italio
- Ŝablono:Flagicon Chorley, Britio
- Ŝablono:Flagicon Kemi, Suomio
- Ŝablono:Flagicon Luhansko, Ukrainio
- Ŝablono:Flagicon Opole, Pollando (2009)
- Ŝablono:Flagicon Sarivon, Nord-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Schwäbisch Gmünd, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Zadar, Kroatio
- Ŝablono:Flagicon İzmit, Turkio
- Ŝablono:Flagicon Erdenet, Mongolio
- Ŝablono:Flagicon Ĉangĉun, Ĉinio
|